Joan Inglada Published on May 25, 2009
by Joan Inglada

Joan Inglada's blog

Browse posts
La pledo por Ferrer aŭ la defendo de la propeka kapro
Posted on August 25, 2009
Manifesto: Baza enspezo en la aktuala situacio de ekonomia krizo.
2 comments (latest 5 months ago)
Ĉu manio, ĉu kio...?
Posted on May 22, 2009
3 comments (latest 6 months ago)
Minimumo por supervivi en tempo de krizo.
Posted on May 21, 2009
3 comments (latest 4 days ago)
La propono de Oleg Izyumenko
Posted on January 19, 2009
«Barak Obama favoros Esperanton», diris Humphrey Tonkin
Posted on December 24, 2008
Ni povus verki mondhistorion... Vochdonu en usona retejo!
Posted on December 20, 2008
3 comments (latest 10 months ago)
Kiel kanto
Posted on December 14, 2008
Ligiloj al blogoj kiuj publikigas dokumentojn pri la 34a Kataluna Esperanto-Kongreso
Posted on December 9, 2008
3 comments (latest 5 months ago)

Keyword tags

Baza_Enspezo

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 2 people added it to their favorites
  2. Read 333 times

Manifesto: Baza enspezo en la aktuala situacio de ekonomia krizo.

Monday May 25, 2009 at 09:32PM

La ekonomia krizo havas pli grandan efikon ol antaŭvidite nur antaŭ kelkaj monatoj. Ĉu ni estas antaŭ senprecedenta krizo de post la bankroto de 1929? Ĉu ĉi tiu ekonomia situacio estas terura sed mallongdaŭra? Ĉu temas pri alia krizo inter tiuj multaj okazintaj ekde la dua duono de la pasinta jarcento? Nun ĉio indikas ke ĉi tiu ne estas la kazo.

Eŝutu la manifeston el la Reto por la Baza Enspezo. Krom en esperanto oni povas legi ĝin diverslingve:

MANIFESTO: Il reddito di base nell'attuale situazione di crisi economica
MANIFESTO: A Basic Income in the Current Situation of Economic Crisis
MANIFIESTO: Una renta básica en la actual situación de crisis económica
MANIFEST: Una renda bàsica en la situació actual de crisi econòmica
MANIFEST: Das Grundeinkommen in der aktuellen Wirtschaftskrise
MANIFESTE : Un revenu de base dans l’actuelle situation de crise économique
MANIFESTO: Unha renda básica na actual situación de crise económica

La ekonomia krizo havas pli grandan efikon ol antaŭvidite nur antaŭ kelkaj monatoj. Aktuale, ĉiuj
homoj kun minimumaj informoj dividas la opinion ke ni estas antaŭ senprecedenta krizo de post la
bankroto de 1929. Antaŭ iom pli ol unu jaro, ankoraŭ multaj homoj konsideris ke ĉi tiu ekonomia
situacio estis terura sed mallongdaŭra. Laŭ ilia vidpunkto, temis pri alia krizo inter tiuj multaj
okazintaj ekde la dua duono de la pasinta jarcento. Nun ĉio indikas ke ĉi tiu ne estas la kazo.
La sociaj sekvoj de ĉi tiu ekonomia krizo estas tre gravaj. Kvankam estas neeble scii ĉu en la nuna
stadio de 2009 ni estas je la komenco aŭ je la mezo de la krizo (ni estas definitive ne je la fino),
kelkaj el la sekvoj estas jam katastrofaj, precipe por tiuj sektoroj de la loĝantaro kiuj perdadas siajn
laborpostenojn. La kresko da senlaboreco okazas laû neviditaj rapido kaj kvanto dum multaj jaroj.
Konsidere pri la veraj donitaĵoj neniu ajn prognozo sufiĉas. Neniu prognozo menciis ke senlaboreco
atingus 17,3% dum la unua kvarono de 2009, kiel ni nun scias. Iuj esploristoj antaŭvidas ĝis 30% de
senlaboreco fine de 2010. Ĉiukaze, ni efektive scias, ke je la mezo de 2009 la nombro de
senlaboruloj en la Hispana Reĝlando jam superas, oficiale, kvar milionojn. La estonteco ŝajnas pli
pesimisma ĉar la ekonomia revigliĝo, kiam ĝi fine alvenos, ne povos rapide sorbi tiujn kvin
milionojn da senlaboruloj, kiujn oni atingos aŭ eĉ superos kiam la kulmina momento de dungiteca
detruo alvenos.
La niveloj de malriĉeco en la hispania ekonomio restis tre stabila dum la lastaj jardekoj. Tamen, la
ekonomia krizo rapide kreskigas la malriĉecon. En la lastaj jardekoj oni bezonis substancajn
indicojn de ekonomia kresko por elteni la proporcion de malriĉuloj preskaŭ je 20%; sed la aktuala
situacio grave pligrandigos tiun proporcion de homoj sub la sojlo de la malriĉeco,
La ĝeneraliĝita ŝoko de la krizo ankaŭ montris la evidentajn feblojn de fragmentigita kaj
kontraŭdira kaj nesufiĉa reto de socia protekto. Aldone, la krizo devigis la registaron rapidege
aktivigi kelkajn urĝajn rimedojn kiuj pligravigas la arbitrecon kaj deviojn de nia de sociprotekta
sistemo.
Konsidere pri la aktuala situacio, ni kredas ke la propono de Baza Enspezo (BE), senkondiĉa mona
atribuo por ĉiuj civitanoj kaj homoj kun leĝa rezidado, povus esti tre utila por tiuj sektoroj de la
loĝantaro kiuj plej suferas la efikojn de la krizo. Kvankam evidentas ke BE estas mezuro kiu ne
povas ĉesigi la krizon per si mem, malgraŭ ĉiuj gravaj efikoj kiujn ĝi povus produkti, ni ne dubas ke
ĝi povus mildigi ties pli severajn sekvojn sur la plej malfortajn sektorojn de la loĝantaro. Defendi
BE-on en situacio de ekonomia krizo ne sekvigas de tio ke ne ekzistas bonaj kialoj defendi ĝin
ankaŭ dum periodoj de ekonomia sukceso. Ni simple celas indiki ke se iuj el la kvalitoj de BE
povas havi utilajn efikojn en stabilaj ekonomiaj situacioj, tiuj kvalitoj estas eĉ pli efikaj kaze de
grava ekonomia krizo kiel tiu, kiun ni aktuale alfrontas. Kial?
La fakto disponi konstantan BE-on, okaze de laborpostena perdo, permesus alfronti la estontecon
malpli maltrankvile. Kvankam ĉi tiu estas karakterizaĵo de la BE por iu ajn ekonomia situacio, ene
de krizo, kiam senlaboreco estas multe pli alta kaj la konstanta perdo de laborpostenoj kreskas laŭ
akcelita rapido, ĉi tiu karakterizaĵo de BE akiras socian gravecon. Fidi al BE kiam la senlaboreco
ampleksiĝas kaj la promesoj de labora rekapabligo ŝajnas blankaj mensogoj, sekurigus, kvankam
aŭstere, la plej tujan estontecon.
Malriĉeco ne nur signifas senigon je materialaj rimedoj por ekzisto. Malriĉeco implicas ankaŭ
dependecon de arbitreco aŭ avareco de aliuloj, fendo de memestimo kaj socia izoleco de tiuj
suferantaj ĝin. BE ekvivalenta almenaŭ al la enspezo de malriĉeca sojlo estus metodo por ĉesigi tiun
malriĉecon, kaj agi tre rekte kontraŭ la efikojn de malriĉeco. En situacio de ekonomia depresio en
kiu, kiel ni diris, la procentoj de malriĉeco grave kreskos tiom, ke ni povos baldaŭ atingi proporcion
de unu malriĉulo inter ĉiu kvar enloĝantoj, la BE agus kiel bona digo por ĉi tiu ondo da malriĉeco.
BE konsistigus ankaŭ potencan instigon por la serĉo de laborpostenoj por ĉiuj homoj kiuj perdis ilin
ĉar kontraste kun la kondiĉitaj kontribuoj kiuj ekzistas hodiaŭ, BE ne malaperus kiam oni ekricevus
salajron. BE forigus la tiel nomitan kaptilon de malriĉeco, kio permesas al la laboristoj serĉi novan
dungadon kun pli granda efikeco kaj malpli trudaj premoj. Ĉi lasta afero ofte turniĝas en
dismultiĝon de laborpostenoj malbone pagitaj, apenaŭ kvalifikitaj kaj malmulte produktivaj. BE
ankaŭ malfermus interesajn perspektivojn por la kresko de partatempa dungado libervole elektita.
La ricevo de BE siginifus redukti la riskon je la momento komenci certajn memdungiĝajn
aktivaĵojn. Skize prezentite, estas du specoj de entreprenistoj: tiuj, kiuj ĝuas apogon (familian, en la
plimulto de la kazoj) kiu permesas al ili etskalan entreprenan projekton en akceptebla maniero, kaj
tiuj por kiuj memdungiĝo estas la sola labor-ebleco. En ĉi tiu dua kazo, la risko transiras la eblecon
perdi la investon; ĝi ankaŭ inkluzivas perdi la vivtenajn rimedojn, kio signifas ke iu ajn investa
decido rezultas pli risko-plena. Sed la risko ne finiĝas tie ĉi: ofte, la manko de komenca minimuma
kapitalo dekonvinkas potencialajn entreprenistojn. BE permesus al ĉi tiuj entreprenistoj kapitaligi la
etskalan entreprenan projekton kaj, samtempe, supervivi pli sendepende de la ekonomia sukceso.
En depresia situacio, BE ne signifus nur provizi pli grandajn instigojn por memdungiĝo sed ankaŭ
pli garantiplene alfronti, eĉ se nur parte, la eventualaĵojn de potenciala bankrotiĝo de entrepreno kaj
la eblecon komenci alian entreprenon kun pli grandaj eblecoj de sukceso.
En situacio de ekonomia krizo, ambaŭ atakoj al laborpostenoj kaj al salajroj abundas: la Internacia
Monfonduso, la hispana Centra Banko, la Banco de Bilbao Vizcaya Argentaria (BBV kaj la A),
hispana mastrar-organizo CEOE, inter aliaj organizaĵoj, sen ia ajn konsidero manifestis sian
interkonsenton al salajra modereco, laŭnecesa maldungo, la malkarigo de la “labor-faktoro” kaj la
redukto de la pensioj kaj de la socia protekto. Ni konstatas konstantajn anoncojn pri entreprenaj
likvidaj procesoj aŭ personara reguligo, kaj nenombreblajn fin-fermojn de malgrandaj entreprenoj.
Abundas rezistaj bataloj por proveviti maldungojn kaj la damaĝon de laborkondiĉoj. BE povus roli
kiel strik-fonduso kaj tiel permesus al laboristoj plifortigi ilian reziston defendante siajn
laborpostenojn. La ekonomia krizo povas konduki en gravan regreson de la sociaj konkeroj pene
akiritaj. BE povus fariĝi efika ilo en la manoj de la laboristoj por rezisti ĉi tiun regreson, kaj ankaŭ
imagema ideo por plifortigi kaj restrukturi ĉi tiujn sociajn konkerojn, inkluzivante la principojn de
pli granda individuiĝo, integriĝo al la imposta sistemo, progresiveco, redistribuo, agado kontraŭ la
stigmato kaj universaleco de protekto.
La aktuala krizo elmontris ke, kiam oni opinias tion interesa kaj necesa, oni uzas grandegajn
kvantojn de publika mono por klopodi savi situacion kiun produktis tiuj, kiuj vetis senbride cele al
maksimuma profitado de financa spekulado. La volumeno de mobilizendaj rimedoj aŭ la politika
kaj la administracia komplekseco ne estas sufiĉaj kialoj por kontraŭstari al konsidero de grava,
ampleksa kaj profunda propono kiel BE.
Ĉi tiuj estas kelkaj el la pripensoj kiuj senprokraste devigas nin ĝenerale prezenti al la civitanecaro,
al sociaj organizaĵoj, politikaj partioj, laborsindikatoj kaj sociaj movadoj, ĉi tiun socian propono,n
t.e. BE-on, por ke ĝi estu serioze taksita kiel metodo por eviti la sekvojn de la krizo al tiuj sociaj
sektoroj, kiuj krom tio, ke ili estas unu el la plej damaĝataj, tute ne respondecas pri ĝia elĉeniĝo.
La hispana parlamento ĵus kreis subkomisionon por analizi la oportunon de BE. Nun estas taŭga
momento por klarigi la eblecojn de ĉi tiu socia propono.
De antaŭlonge en la faka literaturo oni serioze diskutas laŭ scienca rigoro ĉi tiun ideon kaj oni
prezentas kaj konsideras ankaŭ kelkajn alternativojn rilate al la financado de BE, kaj ankaŭ al ĝian
politikan konkretigon. Ni kredas ke jam venis la tempon aldoni al la akademia kaj scienca rigoro la
politikan volon por antaŭeniri laŭ la vojo proponita de la BE.
La ekonomia malfirmeco kaj nestabileco etendiĝas ĉie tiel larĝe, ke ĝi atingas sociajn sektorojn kiuj
antaŭnelonge ĝuis rimarkindajn gradojn de sociekonomika sekureco. En ĉi tiu kunteksto, BE, kiel
universale garantiita reala reto tra reformo de la imposta sistemo, aperas kiel metodo por fortigi kaj
plibonigi la efektivan sekurecon de la loĝantaro, kio estas necesa kondiĉo por esti plenrajtaj
civitanoj.
Majo 2009
Reto por Baza Enspezo
Traduko: Joan Inglada, Hèctor Alòs

2 Comments / add your comment?

A Giridhar RAO says:
dankon pro la teksto. mi dividas ĝin kun amikoj.
Posted 5 months ago. ( permalink )
dormomusopro says:
Brave !
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...