Joan Inglada Published on May 22, 2009
by Joan Inglada

Joan Inglada's blog

Browse posts
La pledo por Ferrer aŭ la defendo de la propeka kapro
Posted on August 25, 2009
Manifesto: Baza enspezo en la aktuala situacio de ekonomia krizo.
Posted on May 25, 2009
2 comments (latest 5 months ago)
Ĉu manio, ĉu kio...?
3 comments (latest 6 months ago)
Minimumo por supervivi en tempo de krizo.
Posted on May 21, 2009
3 comments (latest 5 days ago)
La propono de Oleg Izyumenko
Posted on January 19, 2009
«Barak Obama favoros Esperanton», diris Humphrey Tonkin
Posted on December 24, 2008
Ni povus verki mondhistorion... Vochdonu en usona retejo!
Posted on December 20, 2008
3 comments (latest 10 months ago)
Kiel kanto
Posted on December 14, 2008
Ligiloj al blogoj kiuj publikigas dokumentojn pri la 34a Kataluna Esperanto-Kongreso
Posted on December 9, 2008
3 comments (latest 5 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 143 times

Ĉu manio, ĉu kio...?

Friday May 22, 2009 at 05:34PM

Eble, plejcerte, la landa historio enskribas ion ajn en la homaj ĉeloj kio tra la genoj estas finfine kio montras la senmortecon de la homaro, -ne de la homoj, ĉu bedaŭrinde aŭ ne?

Kial nunaj demokratoj agas kiel antaŭaj ne-demokratoj? Kial iuj esperantistoj ne respektas la lingvaj rajtoj de aliaj homoj?

Vidu la 8an paĝon de la Bulteno de HEF numero 385 tie aperas teksto kaj du bildoj. En la bildoj oni povas legi JAUME VILADOMS I VALLS; tamen en la tekso oni legas alian nomon.

bol385-8
bol385-8

La afero ne estas nova; ĝi estas historia. Estis, kaj bedaŭrinde ankoraŭ estas, hispanaj homoj kiuj tute ne respektas la lingvajn rajtojn de la katalunoj, eble ankaŭ tiujn de alilandanoj.

Ankaŭ -ĉu bedaŭrinde?- tio ne dependas ĉu oni estas esperantisto aŭ ne. Tio dependas de la sorto liberiĝi de tiuj ne-demokrataj heredaĵoj.

Bonŝance mi havas hispanajn amikojn kiuj kredas je la diverseco kaj ili multe suferas kiam vidas ke aliaj hispanoj ne estas tiaj. Mi solidariĝas al tiu Hispanio -eble minoritata- defendanta pri la reala diverseco kie ĉiuj kulturoj estus ne nur protektitaj sed estimataj kaj kie estus prestiĝa valoro koni ilin kaj paroli iliajn lingvojn.

Mi opinias ke ni daŭre devas helpi por kontraŭstari tiujn hispanajn integristojn kiujn ĉiuj regatoj de la hispana Reĝolando, hispanoj inkluditaj- de antaŭ tiom da tempo suferas.

3 Comments / add your comment?

Ĥoĉjo (Jorge Pavón) says:
Nu, la teksto estas skribita ĉe loka klubo en Sabadell, do de homoj tiel katalunaj (kaj hispanaj) kiel vi mem. Vi ne povas akuzi "la hispanojn" :-D
Posted 6 months ago. ( permalink )
Joan Inglada says:
Tiom pli malbone! Jorge, ĉu vi povas helpi la redaktanto? Ĉar vi estas juna kaj pli kapabla ol la maljunuloj de tiu klubo senigi sin de tiuj maldemokratiaj heredaĵoj, diru, petu, konsilu al la redaktanto ke li ne aprovu tiajn lingvajn agresojn. Li sola, ŝajne, ne kapablas.

Mi deziras kalkuli vin inter tiuj hispanaj amikoj kiuj kredas je la diverseco kaj ŝatus ke en Hispanio ĉiuj kulturoj estus ne nur protektitaj sed estimataj kaj ke estus prestiĝa valoro koni ilin kaj paroli iliajn lingvojn. Ĉu vi konsentas?
Posted 6 months ago. ( permalink )
Ĥoĉjo (Jorge Pavón) says:
Mi havas ĉi tie kelkajn numerojn de la organo de KAE, kaj tie li ĉiam aperas kiel Jaume. Ne donu tiom da graveco al la afero, eble Jaime estis lia leĝa nomo (mi tute ne scias). Via identeco ne perdiĝas pro tio :D.
Multaj ankaŭ katalunigas kastiliajn nomojn kiel la kazo de Joan Carles la 1a, Xoán Carlos (galege) kaj Joan Karlos (eŭske)
Posted 6 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...