Okaze de la 34a Kataluna Esperanto-Kongreso en Sabadell (Katalunio), inter la 6a kaj la 8a decembro 2008, mia edzino kaj mi havis la honoron bankedi ĉe la prezidanta tablo inter du elstaraj esperantistoj kaj prelegantoj de nia kongreso, nome Humphrey Tonkin kaj Giridhar Rao. Ni parolis multe (mi eĉ tro, ĉar en okazoj tiaj oni devas profiti de ili kaj aŭskulti), eĉ pri poezio, pri kio mi tute ne spertas. Iam en ŝerco, pri io kion mi ne memoras, mi diris al mia edzino: "Tio estas sekreto inter vi kaj mi" kaj subite venis al mia kapo poemo de Robindranath Tagore, pri kiu tiumomente mi ne kapablis eĉ la titolon memori. Jen do, ĵus mi trovis ĝin:
KIEL KANTO
Manoj kroĉiĝas en manoj kaj okuloj sopiras al okuloj: Tiel komenciĝas la historio de niaj koroj.
Estas lunhela nokto en marto; La dolĉa odoro de rozo estas en la aero; Mia fluto kuŝas nependata sur la tero, kaj via girlando de floroj estas nefinita.
Tiu ĉi amo inter vi kaj mi estas simpla kiel kanto.
Via safrankolora vualo faras miajn okulojn ebriaj.
La jasmenkrono, kiun vi plektis por mi penetras en mian koron kiel laŭdo.
Estas ludo de donaco kaj rifuzado, senvualigado kaj rekaŝado; Iom da rideto kaj iom da timemo kaj kelkaj dolĉaj senutilaj bataloj.
Tiu ĉi amo inter vi kaj mi estas simpla kiel kanto.
Neniu mistero trans la nuno; Neniu penado por la neeblo; Neniu ombro post la ĉarmo; Neniu palpado en la profundo de l' mallumo.
Tiu ĉi amo inter vi kaj mi estas simpla kiel kanto.
Ni ne vagas el ĉiuj vortoj en la ĉiaman silenton; Ni ne levas niajn manojn en la malpleno por aĵoj trans espero.
Sufiĉas al mi kion ni donas kaj ricevas.
Ni ne elpremegis la ĝojon ĝis la ekstremo por ĉerpi de ĝi la vinon de sufero.
Tiu ĉi amo inter vi kaj mi estas simpla kiel kanto.
--trad. Valter Lipmen
Send a message
Search for members