About this blog

Kion diable ni scias?! Tamen miaj ĉevaletoj estas: reala libereco, lingva diverseco, katalunaj politikaĵoj, kuriozaĵoj. Aferoj pri kiuj mi interesiĝas: Konceptaj mapoj, Neŭro-lingvistika programado, Ĉigongo, Manĝaĵa kombino, Aplikata kinezologio, Esperanto, Baza enspezo, Paco, ktp. Mi redaktis ĉi tiujn kaj aliajn artikolojn en Vikipedio (eo.wikipedia.org/wiki/Joan_Inglada)

» add a comment?

july 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

July 12, 08

Memoraĵoj pri la hispana enlanda milito

Pasintdecembre mi skribis memoraĵojn pri la hispana enlanda milito helpe, kune kun aliaj gemaikoj, al franca studentino kiu devis prelegi en ŝia jara ekzameno pri ĝi. Hodiaŭ mi ricevis mesaĝon per kiu ŝi dankas ĉiujn helpantoj, komunikas ke sukcesis pri sia ekzameno krom esti klasifikita unualoke kaj ricevi noton 20/20.

-------------------------

Jen mia skribaĵo:

-------------------------

Mi naskiĝis en 1945a, nu, mi, bonŝance, ne trapasis la militon. Tamen tiu afero sufiĉe interesis min kaj nun mi profitas la okazon por skribi pri tio en esperanto. Miaj spertoj reduktiĝas al tio kion miaj familianoj rakontis al mi. Jen kion mi memoras:

Mia patro naskiĝis en 1914a, nu, kiam li estis militarigita en 1936a li estis 22-jara.
Dekomence li bonŝance ne devis iri batali ĉe la fronto ĉar li estis muzikisto kaj li estis aliĝita al blovbando de la partio POUM (Partit Obrer d'Unificació Marxista) tio estas, la laborista partio de marksisma unuiĝo (http://eo.wikipedia.org/wiki/POUM). Mi devas klarigi ke la registaro en Katalunio, ekde februaro 1936 konsistis el la koalicio de la maldekstraj partioj sub la nomo Maldekstra Fronto. Oni povas legi pri tio ĉe www.nodo50.org/esperanto/resp8.htm kaj ĉe www.enxarxa.com/esperanto/SEMPRUN%20Revolucio%20kaj%20kontraurevolucio.pdf interesa dokumento pri la "Revolucio kaj kontraŭrevolucio en Katalunio (1936-1937)

Kiam komenciĝis la ribelo de la militistoj kontraŭ la respubliko, la 17an de julio 1936a, en la respublikana flanko la laboristoj sin organizis por defendi la respublikon. Ili starigis defendajn komitatojn en ĉiuj vilaĝoj kaj urboj kiuj anstataŭis ne nur la magistratajn registarojn sed eĉ la aŭtonoman registaron de Katalunio -la Generalitat. Tiuj komitatoj -fakte revoluciaj konsilioj- estis formitaj el la sindikatoj kaj la maldekstraj partioj. Ili organizis policoskadronojn kaj tribunalojn kaj formis milicounuojn por la batalfrontoj. La maldekstraj organizoj starigis la Revolucion. Speciala trajto de la revolucia periodo estas ke ĉiu sindikato kaj ĉiuj maldekstra partio havis siajn proprajn milicojn.

Nu, mia patro ludis en la blovbando de POUM ĝis la 16a de junio 1937a ĉar tiam, kiam denove rehavis la povon la kataluna registaro, sed sub la rego de la stalinistoj, malleĝigis la partion POUM. Pri tio vi povas legi en la hispana tie: www.grups.pangea.org/pipermail/llista-aturemlaguerra/2007-November/002730.html kaj tie: www.fideus.com/partis%20-%20poum%20-%20general.htm

Tiam oni sendis mian patron al la batalfronto de la rivero Ebre. Mia patro, krom muzikisto estis lignaĵi-ĉarpentisto kaj oni laborigis lin ĉe la konstruo de tranĉeoj. Tamen, preskaŭ je la fino de la milito mia patro estis atestanto de tre terura fakto. Ĉar mankis homoj oni soldatigis knabojn 17-jarajn. Ĉe la batalfronto ankaŭ mankis nutraĵoj kaj mia patro rakontis ke ili havis sakojn plenajn de ostoj de bovinoj aŭ kiu scias de kiu besto , kiujn la militkuiristoj uzis ĉiutage por fari buljonon. Oni metis ilin en kaldronojn plenaj de akvo de la rivero ĝis la akvo ekbolis.

La sakoj de ostoj estis eltiritaj de la kaldronoj kaj lasitaj sekiĝi sub la suno, por esti reuzitaj la sekvan tagon. Ili ankaŭ nutris muŝojn kaj iujn ajn -flugantajn aŭ ne- malsatajn vivantajn estaĵojn.

Ĉar la soldatknaboj timegis la alvenon de la batala momento oni aldonis grandan kvanton da konjako en la buljonon kaj post la ingestado de tiu pocio ili estis senditaj al la batalo por defendi tion kio jam estis perdita de antaŭ multaj monatoj. El ĉiu sendita cento da soldatoj revenis nur deko.

Januare 1939, mia avino rekomendis, petis, konsilis sian filon ne sekvi la trupretreton al la ekzilo, pro tio mia patro konstruis fosaĵon en la hejma ĝardeno en kiu li kaj kunulo kaŝis sin dum kelkaj tagoj ĝis la ribelaj trupoj trapasis nian urbon, Vilanova i la Geltrú, voje al Barcelono.

Tiam komenciĝis timega epoko. Fakte li rakontis tion kaj cetere, al mi, nur parte kaj anekdote, de tempo al tempo, kvazaŭ romano en kajeroj. Vi povas imagi la timon kiun li havis paroli pri io ajn rilate al la milito aŭ al la politiko, nur laŭ tio kio okazis hejme en 1953, kiam mi estis 8 jara: Mi revenis de la lernejo kaj demandis al mia patro kiu estis Stalin, ĉar en la lernejo kunulo diris ke li mortis. Mia patro mutiĝis dum momento kaj fine li diris: Sta-l'in-fern, -kio katalune signifas li estas en la infero-; nu, la vortumado jam montras kia fihomo li estis, li aldonis. Aĥ, bone, kompreneble, mi akceptis.

--------------
Mia patrina avo havis etan nutraĵ-vendejon per kiu vivtenis sin la trimembra familio, t.e. miaj avino, patrino kaj li. Li estis pacema homo kaj bone rilatis al ĉiuj najbaroj - krome pro praktikaj bezonoj. Li mortis kiam mi estis 4-jara, do li rakontis nenion al mi pri la milito. Estis mia patrino, kiu naskiĝis en 1922, kiu rakontis tion:

La fantoma aŭto venis ĉe la onklo Valentí por veturigi lin ekster la urbo kaj lin mortpafi. La avo sciiĝis pri la afero kaj kuris en la bofratan hejmon. Brave li sin direktis al la armitaj revoluciuloj kaj diris: Kial vi volas mortpafi tiun bonulon kies nura kulpo estas pergajni sian vivon ludante la preĝejan orgenon? Ĉu vi ne rimarkas ke li estas kompatinda muzikista povrulo kaj nenio pli? Se vi serĉas katolikajn burĝulojn vi eraris la adreson. Ĉu vi ne rimarkas ke li timigita fekis en siajn pantalonojn? Ĉu vi kredas ke katolika dogmemulo sin kondutus tiele?
Tiam la revoluciuloj forlasis la onklan hejmon kaj li estis savita danke al la avo.


La fantomaj aŭtoj estis organizitaj de ĉiu maldekstra organizo, samkiel la defendaj milicoj, por praktiki inspektadajn traserĉojn ĉe suspektindaj kontraŭrevoluciuloj, t.e. katolikoj, burĝuloj, bienuloj, ktp. Ĉar en la vilaĝoj ĉiu konis ĉiujn oni la fantomajn aŭtojn venigis de alia sufiĉe malproksima vilaĝo.

Ie ajn la afero iom degeneris laŭ oni povas kompreni laŭ la sekva paragrafo eltirita de historia libro (Vilanova I La Geltru, 1936-1939: Guerra Civil, Revolucio I Ordre Social de Francesc Xavier Puig Rovira, ISBN 8484157385 / 9788484157380 / 84-8415-738-5): ...Ĵus disbatita la ribelanta militistaro en Barcelono okazis la rompo de la respublika ordo je ĉiuj niveloj... oni vastigis la miton ke la popolo venkis la insurekcian armeon kaj oni subtaksis la agon de la militistaj grupoj kaj de la policoj lojalaj al la respublika laŭleĝeco... La homa konduto de tiuj tagoj estas la propra de kiam la strukturoj de ŝtato sinkas... kaj kiam la publika ordo ne estas regata de la aŭtoritatuloj kiel ĝi konformiĝas en demokratio kaj kiam la armiloj anstataŭ esti sub la povo de la specialigitaj korpoj estas sub la povo de civilaj homoj, ekster la laŭleĝa rego...

Kiam finiĝis la milito, la ribelantoj devigis la venkitojn aliĝi al "Falange Española"( eo.wikipedia.org/wiki/Hispana_Falango); nu, se oni volas havi laboron oni devas aliĝi al tiu kontraŭrespublika ekstremdekstra totalisma klerikisma politikaĉa fiorganizaĵo. Kaj se oni volas daŭrigi sian memstaran laboron, kiel mia avo, oni devas aliĝi al tio; kontraŭe li ne rajtas ricevi provizojn por la disvendado. Sed mia avo tute rifuzis tiun aliĝon; li preferis perdi ĉion antaŭ ol konsenti kun tiuj fiuloj; verŝajne li estis superita pro tiuj hororoj kiujn li devis travivi. Tiam la familio decidis ke mia patrino aliĝu. Havi 18 jaran junulinon inter la kamaradoj estis granda sukceso por la lokaj falangistoj.

En 1954a la vendejo de mia avo ne plu ekzistis de antaŭ kelkaj jaroj. Tiam estante mi 9-jara, gvidata de alia pli-malpli konata knabo, ni ĉeestis la ejon de la falangistoj kie oni povis senpage ludi tablo-futbalon. Imagu kion devis trapasi mia patrino kiam ŝi estis falangisto ke kiam mi rakontis al ŝi mian viziton al la falangistejo ŝi furioziĝis, punis min kaj malpermesis min denove viziti tiun ejon.

-----------------------------

Mia bopatro, kiu dum la milito estis aliĝinta kiel karabenisto, estis membro de la sindikato CNT de antaŭ la milito, kiam li laboris en la fervoja ŝtata kompanio. Kiam la milito finiĝis lia bofrato ekziliĝis al Francio ĉar li estis estrarano de la loka CNT-sindikata sekcio sed mia bopatro hezitis ĉu ekziliĝi ĉu turni sian atenton al tio kion Franco diris ke ĉiu kiu ne havis sangan delikton nenion devas timi. Li tion aŭskultis kaj decidis resti. Post kelkaj monatoj, man-katenita kune kun burĝa respublika magistratano eniris la malliberejon. La magistratano, kiu laŭ mia bopatro estis bonulo, estis la sola loka respublika magistratano ekzekutita la tagon antaŭ ol alveni la indulto aŭ la komuto de puno. Mia bopatro estis torture pridemandita ĝis ili krevigis unu el liaj aŭdaj aparatoj.

Tiam li estis sendita al hospitala malliberejo ĉe Erronkari (Roncal) en Nafaroa (Navarra) ( http://eu.wikipedia.org/wiki/Erronkari), kie li restis preskaŭ jaro. Anekdote, kiam la malsanaj malliberigitoj iris piede de la stacidomo al la hospitalo, la vilaĝanoj amase iris surstraten gvati la paradon kaj li rakontis ke li aŭdis ke la geknaboj kriis panjo, panjo ili havas nek kornojn nek voston. Tio devenas el la frankismaj adjektivoj por la respublikanoj: ruĝuloj, tio estas, demonoj kun kornoj kaj vosto. Li perdis la aŭdadon de tiu flanko kie la torturistoj batis lin kaj dum la tuta vivo li devis ĉiutage zorgi pri la suborela traborada vundo.
Krome li estis klasifikita kiel kontraŭa al la registaro kaj nek la fervoja kompanio nek iu ajn entrepreno povis dungi lin. Ĉar li profesie estis lignaĵ-ĉarpentisto li starigis propran laborejon. Dum Franco vivis li preskaŭ ĉiutage havis viziton de homoj kiuj per plejdiversaj ekskuzoj eĉ ŝajnigis amikiĝi al li sed reale ili sekrete kontrolis lin. Mi tion atentis, sekvante unu el tiuj homoj kaj malkovris ke li estis fi-informisto de la Guardia Civil ( es.wikipedia.org/wiki/Guardia_Civil).

---------------------------

Se paroli pri mi mem nur diri ke mi ĉeestis religian lernejon kie en la unuaj jaroj la monaĥinoj devigis nin kanti la falangajn kantojn kaj pri la edukado, krom ĉiutage ĉeesti meson matene kaj trapreĝi la rozarion vespere ĝis mi estis 14 jara, la eduka medio konsistis el la plej vasta kultura dezerto kiun oni povas imagi. Pensu ke la plejmulto el niaj instruistoj samkiel niaj filozofoj, niaj verkistoj kaj cetere, aŭ mortis en la milito aŭ ekziliĝis aŭ estis malliberigitaj kaj tiam murditaj semajnon post semajno ĝis meze de la 1950aj jaroj.

---------------------------

Tio kio okazis en Katalunio, tio kio detruis unu el la edukaj, kulturaj, sanigaj, ..., landaj projektoj plej evoluigitaj de la mondo, tio kio detruis tiom da vivoj kaj tiom da familioj neniam plu devas okazi. Mi estas absolute konvinkita ke estas necesa kolektiva penado por plibonigi la demokration; ni devas rezigni neniujn el niajn laŭleĝaj celoj; tio kion ni devas rezigni estas iuj ajn perfortiga metodo por atingi ilin. Rilate al tio mi opinias tre grava tion kion skribis la sociologo Manuel Castells ( eo.wikipedia.org/wiki/Manuel_Castells) en la konkludo de sia trilogia verko La era de la información (la erao de la informado): ... Mi vidis tiom da delogitaj sinoferoj, tiom da sakstratoj pro persvado de la ideologio kaj tiom da provokitaj hororoj far la artefaritaj paradizoj de la dogma politiko... La plej fundamenta politika emancipiĝo konsistas pri tio, ke la homoj liberiĝu de la senkritika aliĝo al teoriaj aŭ ideologiaj skemoj... En la 20a jarcento la filozofoj volis ŝanĝi la mondon; en la 21a jarcento estas jam la tempo por ke ili interpretu ĝin malsame.

© Published at 16:07 ( 0 comments / 61 visits )
This post is public

May 20, 08

Tertremo de Siĉuano

www.youtube.com/watch?v=0lhI-vJDNsE

Amikino mia el Honkongo sendis al mi adreson de video dediĉita al la tertremo de Siĉuano kun la angla traduko de la kanto kiu apartenas al originala poemo, kiun mi esperantigis:

"Infano, rapide ekkaptu la panjan manon. La vojo al la Ĉielo estas tro malluma. Panjo timas, ke via kapo vundiĝu. Estu rapida, ekkaptu la panjan manon kaj mi akompanos vin.

Panjo, mi timas. La vojo al la Ĉielo estas tro malluma. Mi ne povas vidi viajn manojn. La disfalitaj muroj forprenis la sunbrilon. Mi ne plu povas vidi viajn tre amantajn okulojn.

Infano, piediru bone, la vojo antaŭen ne havas pli malĝojojn, ne plu neniam finiĝantajn lernolibrojn kaj ne plu pugnon de via paĉjo. Vi devas memori mian vizaĝon kaj tiu de via paĉjo, tiel, ke ni piediros kune en la sekvonta vivo.

Panjo, ne zorgu. La vojo al la Ĉielo amasiĝis. Tie estas multaj samklasanoj kaj amikoj. Ni komfortigas nin mem. Ne ploru. Kiu ajn panjo estas nia panjo. Kiu ajn infanoj estas panjaj infanoj. Amu la infanojn kiuj pluvivas en la tagoj sen mi.

Panjo, ne ploru. Larmoj ne lumigas nian vojon. Lasu nin piediri malrapide. Panjo, mi memoros vian vizaĝon kaj tiun de paĉjo. Memoru nian daton, ni piediros kune en la sekvonta vivo."

Kondolece al familianoj kaj amikoj de la viktimoj, kaj memore al ili mi skribas ĉt tiun artikoleton.

© Published at 23:34 ( 3 comments / 247 visits )
This post is public

May 16, 08

ĉapelitaj literoj per x-konvencio

Jen mesaĝo ĵus ricevita de Christian CONTI support@ipernity.com

This is now possible with ipernity!
Tio nun eblas per ipernity!


With the “X” convention.
Per "X" konvencio

Oni skribu (sen -)
c--x s-x g-x j-x h-x u-x C-X S-X G-X J-X H-X U-X

kaj oni ricevos la ĉapelitajn literojn post la sendado.
ĉ ŝ ĝ ĵ ĥ ŭ Ĉ Ŝ Ĝ JX Ĥ Ŭ

It works with ipernity in Esperanto only (you must type a text in that mode).
Tio funkcias en ipernity nur en Esperanto. (oni devas tajpi la tekston estante selektita la internacian lingvon, t.e. en esperanta moduso)

Texts previously typed are not converted.
Tekstoj antaŭe tajpitaj ne estas konvertitaj. (se oni redaktas kaj konservas ilin mi kredas ke fariĝas la konvertado)

It works for texts in Blogs, Groups, Comments, iperMail and Tags sections
Ĝi funkcias en tekstoj de blogaj, grupaj, komentaj, iperpoŝtaj kaj etiquedaj sekcioj

It doesn’t work but it will work very soon for Documents and Albums sections.
Ĝi ne funkcias sed ĝi funkcios tre baldaŭ en dokumentaj kaj albumaj sekcioj

Enjoy!
GXuu!

© Published at 12:28 ( 4 comments / 194 visits )
This post is public

May 8, 08

Ĉu estas interrilato inter la Majo de la 68-a kaj la 2-a hispana Respubliko?

Ĉu estas interrilato inter la Majo de la 68-a kaj la 2-a hispana Respubliko? mi demandas min. Ĉu la idealoj de la franca Majo ne estas tre korelativaj de tiuj de la anarkiistoj kiuj komencis sian revolucion la 1936-a? 



Kiu scias ĉu la koloniaj turbulentoj de la 19-a jarcento aŭ la hispana malfrua industria burĝonado, kiam la revolucia teorio jam estis sufiĉe disvolvita en Eŭropo, aŭ la ne partopreno de Hispanio en la 1a mondmilito, aŭ la tuta aro de tiuj faktoj, igas la laboristan movadon sin organizi ĉe la popularaj ateneoj kaj ideologia anarkiisma eksplodo disvolviĝas tra granda parto de la hispana ŝtato. 



Verŝajne la bolŝevisma revolucio kaj la hispana diktaturo de Primo de Rivera plifortigis la disvolvon de la anarkiismaj idealoj kaj la 2a Respubliko kaŭzis emocian anarkiisman tondron. La Internaciaj Brigadoj devenantaj el 54 landoj, la plimulto, 10.000 homoj, el Francio, ĉefe el la Parizo-ĉirkaŭaĵoj, trempiĝis en la anarkiismajn idealojn. La maksimoj, la motoj, la devizoj de la franca Majo havas grandan paralelismon al tiuj de la anarkiismo de la jaroj 1920 kaj 1930. Ĉu ne eblas ke iu ajn ideologio trapasis de avoj al nepoj, tio estas al la francaj kaj ekster-francaj studentoj kaj laboristoj influante la 68-ajn faktojn? Krom idealoj kiujn elportis la brigadistoj, la hispan-militaj ekzilitoj en Francion kaj en Meksikion ankaŭ devus iel re-nutri tiajn idealojn kaj ĝuste temas pri du landoj el la plej gravaj en la 68-aj revolucioj.

Aliflanke, estas homoj kiuj deduktas ke la franca majo, internaciigita per la hipia movado, la floraj ornamoj kaj la muzikaj farĉoj, la internaciigo de la drogoj, la eksplodo de NROj, la ekologiismo, ktp, kulminante per la post-modernismo, estis granda trompaĵo. Ĉu havas ian ajn kredeblecon tio kion diras Daniel Estulin en lia (bedaŭrinde nur en la hispana) artikolo “Beatles y la Contracultura”? Kiu estas Daniel Estulin?

Ĉio tio “marĝene de” aŭ “paralele al” la eŭropaj kaj usona imperioj kaj kapitalismoj, kies reagoj al sociaj eventoj de la 18-a jarcento kulminas per la unua granda milito kiu konvertiĝas en monda kiam, laŭ la Zeitgeist-la-filmo USONO provokas la ŝip-dronon de RMS-Lusitania, turista ŝipo, por pravigi sian eniron en la militan negocon.

Ekde ĉi tiu momento fiaskas la projekto de la “Respubliko de la malriĉuloj” kio ekde Paine kaj Robespiere (mi ne scias ĉu ankaŭ Jefferson) bakiĝadis kune kun la teoriaj kontribuoj de la 19-a jarcento iel heredaj de la enciklopediistoj.

Kataluna ĵurnalisto Àngel Casas diris ke, estante sufiĉe juna, Lauren Bacall propetis al la prezidanto Roosevelt ke li intervenu por defendi la 2-an hispanan Respublikon kaj Pascual Maragall, eks-prezidento de kataluna registaro, la tagon kiam oni donis al li la premion “kataluno de la jaro 2007”, diris ke Roosevelt pentis pro la fakto ne esti interveninta. 


Tamen favora al la interveno li estis, tra Pearl Harbor, ankaŭ provokita de USONO laŭ la Zeitgeist-la-filmo, en la 2-an grandan militon, kaj li atingis situi USONON ĉe-kape de la mondaj povoj, tiel kaj tiam komencante la plej agreseman etapon de la procezo de malposedigo kiu nuntempe atingas la plej altan gradon.

La malposedigo estas totala kaj neniu priparolas ĝin: la malŝtatigo de havaĵoj kaj servoj akumulitaj per la sinofero kaj ŝparado de pluraj generacioj de laboristoj en la okcidenta mondo kaj la privata proprigo de la akvo, de la fosiliaj brulaĵoj, de la arbaroj, de la natura heredaĵaro, inkluditaj la genetikaj kodoj de vegetalaj kaj bestaj specoj de la landoj de la Sudo. Kaj neniu diras ion ajn, escepte de malmultaj eruditoj kiuj nur mem inter-legiĝas. (Ĉu pravos Estulin?)

Eble la kolektiva nekonscio jam scias kiu estas la situacio kaj tial Johny Holliday plenigas stadionojn kvar jarojn antaŭ la koncerto! 


(Bonvolu legi la komentojn, ĉar ili ŝanĝigas ĉi lastan paragrafon)


Vivu la Respublikanismon kaj vivu Robespieron, tamen nur se li forĵuras esti subskribinta la malpermeso-dekreton de la “regionaj” lingvoj de Francio. Mi memoras ankaŭ ke Cohn-Bendit iris al Hispanio prelegi por la voĉdonado de la Eŭropa Konstitucio kaj diris ke la depostuloj de la nacioj sen tato devis rezigni profite de ĉiuj. Ĉu kulturan diversecon ne devas defendi ĉiujn?

© Published at 15:51 ( 2 comments / 118 visits )
This post is public

February 14, 08

Unesko, la Internacia Jaro pri Lingvoj kaj multlingvismo

Alvenis mesaĝoj al poŝto-listo de Kataluna Esperanto-Asocio pere de Dario Rodriguez kun rilato al Unesko kaj al la Internacia Jaro pri Lingvoj. De tiuj mesaĝoj mi eltiras ke:

En la retejo de Unesko aperis la alvoko de ties Ĝenerala Sekretario Koïchiro Matsuura pri tiu Jaro. La paĝaro kun la listo de la disponeblaj tradukoj, - inter kiuj tiu al Esperanto - estas ĉi tie. La adreso de la esperanta versio estas ĉi tie.

Mi tre rekomendas legi ĝin. Legu ankaŭ la mesaĝon, ege rekomendinda, de H. Mason (komento n-ro. 533, en la franca kaj en esperanto) inter la multegaj reagoj diverslingvaj en la paĝo de s-ro. Orban, kelkaj el ili kun altvaloraj argumentoj, kaj mem konkludu pri la granda solvo kiun donas la fakuloj pri lingva diverseco de la EU. Krome, ili enspezas sufiĉe bonajn salajron pro tio ;-(

Aliflanke Unesko estas reviviganta kaj pliboniganta sian programon "Index Translationum" (Registro de ĉiuj tradukoj de unu lingvo al alia). En la informaro de la programo jam ĉeestas ankaŭ indikoj pri tradukoj el kaj al Esperanto, kiujn oni povas listigi per la statistikilo en ĉi paĝaro .

Index Translationum estas bibliografio de la tradukoj havebla en la reto. Ĝi permesas kompreni kiu tradukas kaj al kiu direkto iras (pliiĝe kaj malpliiĝe) la traduko-fluoj. Ĝi, do, estas ilo por mezuri la kulturajn interŝanĝojn pere de eldonado kaj tradukado, kaj ankaŭ por analizi difinitajn temojn kaj evoluojn de lingvo-sociologio (lingvoj fortaj kaj malfortaj, hegemonioj, literaturaj kaj kulturaj modoj).

Ligilo en la esperantlingvaj ttt-ejoj al la ttt-ejo de la Index Translationum (www.unesco.org/culture/translationum) estus granda helpo, en momento en kiu oni provas renaskigi la Index-on post krizo, kiu endanĝerigis ĝian ekziston.

Mi sentis kuriozecon al "Index Translationum" kaj trovis tion:

cel-lingvo

Germana
Hispana
Franca
Angla
Japana
Nederlanda
Portugala
Rusa
Pola
Itala
Dana
Ĉeĥa
Hungara
Finna
Norvega
Sveda
Greka, Moderna (1453-)
Korea
Bulgara
Slovaka
Kataluna
Rumana
Slovena
Estonia
Litova
tradukaĵoj

259602
193951
184642
109702
104393
99191
69829
61661
59772
58097
56151
46319
45071
38889
35434
23001
22491
21628
20703
16879
14771
13228
12859
11571
11251
el la angla

162501
107352
116731

80893
64784
44070
26565
34655
28938
34883
22127
21806
23666
23368
14098
13215
17109
10273
4998
5494
5370
6483
5926
4644
% angla/totalo

62,60
55,35
63,22
0,00
77,49
65,31
63,11
43,08
57,98
49,81
62,12
47,77
48,38
60,86
65,95
61,29
58,76
79,11
49,62
29,61
37,19
40,60
50,42
51,21
41,28

Mi esperasi ne mise kompreni la aferon; jen iuj el miaj konkludoj: La nordeŭropaj landoj, kiuj sin vantas ke ili ne dublas la filmojn kaj ke ĉiuj parolas la anglan same kiel la gepatran, okazas ke el la tradukaĵoj al la gepatra, pli ol 60% estas origine angla. Kial ili elspezas tiom da mono tradukante lingvon kiun ili fieras regi senpere? Ĉu estas mito tio pri la regado de la angla?

Alia statistiko diras ke la 50% el la tradukaĵoj al la angla lingvo estas el 3 lingvoj, t.e. Germana, Franca kaj Rusa. Nu, interese scii kiom vasta kultur-diverseco atingas la anglo-legantojn ;-)

origina lingvo

Germana
Franca
Rusa
Hispana
Itala
Dana
Hungara
Japana
Hebrea
Nederlanda
Sumo 10 unuaj

Totalo
al la angla

22646
20681
11445
6432
4165
3167
3127
2343
2196
2108
78310

109702
% origina lingvo/angla

20,64
18,85
10,43
5,86
3,80
2,89
2,85
2,14
2,00
1,92
71,38


Amike,
Joan Inglada

© Published at 00:24 ( 2 comments / 494 visits )
This post is public

January 18, 08

Cenzuro de la amaskomunikiloj en Valencio

En 1981a, kiam la katalunoj ekhavis la aŭtonomecan statuson, la kataluna registaro celis starigi katalunligvan televidstacion ĉar ĝis tiam nur ekzistis du hispanlingvaj televidstacioj, TV1 kaj TV2. Tiu lasta elsendis iomete per la kataluna. TV3, la kataluna televido, ekstaris en 1983a. La kataluna lingvo estas la oficiala kaj propra lingvo de Andoro, Katalunio, Valencio (la antikva Regno de Valencio), Balearaj Insuloj kaj Langvedoko, kie ne estas oficiala kaj ĝi estas ankaŭ parolata en la aragona okcidenta franĝo de Katalunio, en iuj vilaĝoj de Murcio, sude de Valencio kaj en la itala vilaĝo de Alghero en Sardlando. Entute estas pli-malpli 10 milionoj da homoj kiuj kapablas paroli ĝin krom tiuj kiuj nekutimas ĝin paroli sed ja ĝin komprenas (inter 1 kaj 2 milionoj).

La valencianoj decidis ke ili ankaŭ volis katalunlingvan televidon, kaj pagis la necesajn antenojn, por ricevi la katalunan televidon en la valencian teritorion. La asocio Acció Cultural del País Valencià (t. e. Kultura Agado de la Valencia Lando), prenis sur sin la respondecon pri la afero kaj instalis serion de ripetiloj tra la tuta Valencia Lando.

Kelkaj jaroj post la apero de TV3, la socialisma Valencia Registaro, antaŭ ol la valenciaj balotadoj, decidis estigi sian televidan kanalon sed ĝi decidis okupi la frekvencon de la kataluna televido, sekve ĉiuj aŭtomate vidus la valencian televidon anstataŭ la katalunan. ACPV ŝanĝis la frekvencojn por esti TV3 vidita denove en la valenciaj urboj.

Post pli ol 20 jaroj de kataluna televido en la valenciaj urboj kaj vilaĝoj, la valencia registara partio PP (Popola Partio), dekstrisma, katolikisma kaj hispanisma, ŝirmis sin sub la Valencia Aŭdo-vida Akto kaj devigis la asocion ACPV fermi la ripetilojn. La asocio respondis ke ĝi ne obeos ĉar tio kontraŭas la liberecojn de esprimo kaj de informado. ACPV estis monpunita, de la valencia registaro, pagi tri cent mil eŭrojn (300,000).

La Valencia Registaro fermis la du grandajn ripetilojn apud la urboj Valencio kaj Castelló (norda grava urbo). Dume ACPV komencis proceson kontraŭ la Valencia Registaro, cele malhelpi ke ĝi ĉesigu la signalon. La Supera Valencia Tribunalo, studas la kazon por determini kion devus esti pli valora, ĉu la libereco de parolo kaj libera informado, ĉu la Valencia Aŭdo-vida Akto. La Tribunaloj de Valencio kaj Castelló apelaciis kontraŭ la Valencia Registaro, kaj sekve haltigis, momente, la ĉesigon de la signalo. Sed la Tribunalo de Alacant (suda grava urbo) apelaciis kontraŭ ACPV, tial la Valencia Registaro fermis la ripetilon en Xixona.

Aliflanke, Eŭropa Unio asertis ke la Valencia Registaro per sia konduto malrespektas la Ĉarton de Minoritataj Lingvoj de Eŭropo, kiu estis subskribita de Hispanio, kaj en kiu troviĝas ke la registaroj faciligu al la malplimultoj atingi la propralingvajn televidajn kanalojn, eĉ inter regionaj aŭ naciaj landlimoj.

Anglalingva informo estas tie: paucliment.lacucalbina.org/wordpress/2008/01/15/censorship-of-the-media-in-valencia kaj mi petas, bonvolu disvastigi ĝin inter viaj anglalingvaj kontaktoj.

Paradokso: kontraŭleĝa televido elsendas naziajn videojn

José Luís Tirado "Josety" estas proprietulo de la kontraŭleĝa televido Castalia Televido, kiu elsendas dum ĝia prov-etapo naziajn videojn. "Hazarde" la instalaĵoj, en la strato Lluis Vives, ekde kie elsendas ĉi tiu televido estas proprieto de la eks-urbestro de Castelló, José Luís Gimeno, nuna Delegita Konsilisto de Castelló Cultural (kultura publika entrepreno) kiun asesoras "Josety" por iu nedifinita projekto La Ciudad de las Lenguas (hispane: Urbo de la Lingvoj) kontraŭ, laŭ la parlamenta opozicio, la brutaj enzpezoj ĉirkaŭ 4.200 eŭroj. Nek la eks-urbestro kiu enspezas salajron eĉ pli abunda, nek la asesoro eksplikis iam pri kio konsistas ilia supozita laboro nek eksplikis kion ili faras por pravigi tiujn salajrojn tiom altaj. Ĉi tiu persono jam ĉefis pro ĵetado de ekstremismaj mesaĝoj ekde TV Castellón, kie li laboris, alimaniere konata kiel Tele Troncho. Josety ne plu laboras ĉe Televido de Castelló pro la nova bildo kiun pretendas doni tiu kiu, por multaj, estas konsiderita la ĉefa loka televido de Castelló kaj tio kondukis al interkonsentita laborfino. Ĉe Castalia TV oni povas vidi la paroladojn de Adolf Hitler, la ekzaltadan periodon de la nazia socialismo - konkrete la sesa kongreso de la NSDAP -, en kiu la kantoj kaj paradoj kosistigas la centran korpon de la bildoj, kiu daŭras dum horoj pro la ripeto de la sama afero en ĝia programado.

Siaflanke la provinca deputitino kaj membro de Nacia Plenumkomitato de BLOC, Maria Gràcia Molés, asertis ke "estas, minimume, miriga la toleremo de la Generalitat (Valencia Registaro) pri iu televido kiu elsendas sen iu ajn malferma permeso kaj kiu sin dediĉas al disvastigo de videoj kaj registraĵoj pri nazia ekzalto, krom daŭrigi la trajektorion de atakoj al la demokratio kiujn faras de antaŭ jaroj ĝia kreinto kaj direktoro, José Luís Tirado "Josety", kaj kiel samtempe sin dediĉas al persekuto kaj klopodo neebligi la kaptadon en la Valenciana Lando de la elsendoj de leĝa televido kiel estas TV3. La mezur-vergo kiun uzas la Registaro estas tre kurioza kaj tre suspektinda pri la egaleco de ĉiuj civitanoj antaŭ la leĝo. Molés asertis ke "jam estus tempo por elpurigi la necesajn respondecojn, por scii kial la Generalitat silentas kaj cedas antaŭ televido sen iu ajn leĝa permeso, se ĝi tion faras malgraŭ la antidemokrataj enhavoj kiujn oni elsendas aŭ ĝuste pro tiuj enhavoj, kaj dume klopodas neebligi al la loĝantoj de Castelló la ricevon de publika kaj leĝa televido, kun ĉiuj plurismaj garantioj kaj de respekto al demokrata sistemo, simple ĉar ĝi ne ŝatas ke la televidantoj povas konstati ke ili komprenas perfekte la parolatan lingvon kaj ke ili ŝatas la enhavojn kiujn ĝi elsendas".

Oni povas vidi specimenon de la opinioj (en la hispana) de Josety en ĉi tiu video de Tele Troncho je la fino de ĉi tiu paĝo: lavanc.com/lavanc/iphp/not1.php?id=2679

Bonvolu helpi la asocion ACPV kaj la valencian popolon pagi la grandegan monpunon. Oni povas transpagi aŭ enkasigi donaceton al hispana bankkonto de "La Caixa" 2100-0700-17-0200599135. La internacia kataluna art-pentristo Antoni Tapies kunlaboris per pentraĵo kiun reproduktaĵon oni povas ricevi kunlabore de minimume 10 eŭroj transpagitaj indikante la kompletan nomon kaj telefonante al kampanja numero +34963918386 inter la 9a kaj 14a kaj inter la 15a kaj la 18:30 horoj de lundo al vendredo.

Al la registaraj valenciaj politikistoj ni diras ke ni estas kontraŭ ilia kontraŭdemokrata konduto, kiun ni ne povas kompreni en la 21a jarcento, kiam televidstacioj kaj radiostacioj ĉirkaŭ la terglobo invadas niajn hejmojn, kaj ni ne povas vidi la televidon de niaj nordaj najbaroj.

Inter la societoj kiuj pretis implikiĝi en la kampanjo troviĝas Col·legi Oficial de Doctors i Llicenciats en Filosofia i Lletres i en Ciències de Catalunya (Oficiala Kolegio de Licenciuloj kaj Doktoroj pri Filozofio, Beletro kaj Sciencoj de Katalunio), Institut d’Estudis Catalans (Instituto pri Katalunaj Studoj) kaj Institut d'Estudis Eivissenc (Instituto pri Eivisiaj Studoj); ankaŭ la politikaj partioj "Convergència i Unió", "Esquerra Republicana de Catalunya", "Inicitiva per Catalunya-Verds" kaj "Bloc Nacionalista Valencià" montris volon aliĝi.

© Published at 22:08 ( 5 comments / 581 visits )
This post is public

January 14, 08

Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron kaj submetu ĝin al vi...

La artikoloj de Reza kaj de Tonyo inspiris min skribi ĉi tiun:

Ŝajnas al mi ke estas multaj vidpunktoj rilate al patrujo. Eĉ estas vidpunkto laŭ kiu oni sin difinas monda civitano kaj tiam sia patrujo estas la mondo.

Iuj, eble la plejmulto, difinas patrujon laŭ la familia difino kaj tio dependas de multaj faktoroj. Mi ne scias ĉu la vorto patrujo vekas ĉiam nostalgion. Nostalgio, hejmveo, [dolora] sopiro al perdita patrolando, hejmo, epoko aŭ homo. Ni plendas, lamentas, ĝemas kaj veas. Ni, la venkitoj, sentas minacon pri malfeliĉo. Tia estas la homaro; tiaj ni estas. Mi ŝatus diri: "tiaj ni estis", sed tio, ĉu ebla, tre malproksimas.

Mia patrujo ne plu ekzistas. Mi naskiĝis, kiel aliaj -ĉu multaj, ĉu malmultaj- homoj, en ĉarma kvartalo de mia urbo. La kvartalo de miaj gepatroj kaj de miaj geavoj, eĉ de la plejmulto el miaj prauloj. Ĉiuj miaj konataj prauloj devenas el katalunlingvaj tertorioj. Sed mia patrujo estas mia kvartalo kaj nun ĝi estas preskaŭ nerekonebla. La kvartalo ekzistas, la stratoj estas preskaŭ la samaj. Ĝi havas du placojn. La malgrandeta havas belegan fer-fanditan fontanon Font de Ferro, fronte al kiu mi travivis miajn unuajn kvar vivjarojn, kun miaj gepatroj, patrinaj geavoj kaj du malgrandaj fratoj. Nun nur restas mi. Triste.

La granda placo ne plu ekzistas. Sur ĝi -senasfalta kiel la tuta kvartalo- la geknaboj ludis per turboj, globetoj, pilkoj, fronto aŭ dorso, ĵetono, blind-ludo, kaŝiĝo, rulringo, paradizludo kaj aliaj. Inter la knaboj estis unu tre ŝatata kiu konsistis en du teamoj. Unu knabo staris dorse kontraŭ la muro kaj per la manoj eltenis la kapon de alia knabo kurbigita antaŭ si kaj la aliaj knaboj de la sama teamo, kurbigitaj unu post la alia, formis kvazaŭ longan ĉevalon. La alia teamo, unu knabo post la alia, devas suriri kiel por rajdi sed per unu salto de malantaŭe; plejmalfacile estas la unuaj kiuj devas fari grandan salton apogante sin per la manoj sur la dorson de iu ajn sed saltante kiel eble plej antaŭen por lasi spacon por la tuta teamo. Gajnas la ludon la teamo kiu atingas komplete suriri se la ĉevalo ne eltenas la pezon kaj falas aŭ gajnas la teamo kiu eltenas pli da tempo.

Sur tiu placo estis fontano kaj best-trinkeja trogo kaj matene kaj vespere la tirĉevaloj kaj la muloj alproksimiĝis al ĝi por trinki akvon. Eĉ ŝafaroj kaj kapraroj aliris trinki akvon ĉar en la kvartalo estis/estas la strato de la kraletoj.

La nomo de la placo estas "Cap de Creu" (1), certe ĝi komunikis la urbon kun la antikvaj ŝoseoj, kiuj trairis la kamparon.

La ĉefa festo de la kvartalo estis Sant Joan (Sankta Johano) la antikva festo de la Somera Solstico. Sur la muro estis niĉo en kiu estis statueto de la sanktulo. La antaŭvespero oni festis la kermeson. Du semajnoj antaŭ la festo la gejunuloj vizitis ĉiujn kvartalan domon petante malnovajn meblojn kaj ion ajn malnovan sed bruligeblan cele al fajraĵa tureto, kiu estos pretigita por la kermesa festo. La 23an de junio vespere ĉiuj kvartalaj kunlonĝantoj kunportis seĝojn kaj kunigis ĉirkaŭ la placo. Oni ekbruligis la tureton antaŭ la miro de infanoj, knaboj, junuloj, plenkreskuloj kaj avoj.

Nun ankoraŭ loĝas en tiu kvartalo kaj en la domo kie mi naskiĝis miaj geonkloj, naŭdekjaraj, miaj gekuzoj kiuj ankaŭ estas geavoj. Kaj bopatrino kun filino, bofilo kaj nepoj, sed tiuj en nova loĝejo.

La placo "Cap de Creu" iĝis trafik-cirklo. Mia patrujo malaperis. Ĉu temas pri la "perdita paradizo"?

La homoj kiuj venis de aliaj landoj loĝi en mian kvartalon, iom post iom lernis mian lingvon; ĉefe la junaj, sed la plenkreskuloj ne kapablis. Tamen ĉar mi estis edukita per tiu alia lingvo -certe la grava, mi devis pensi- mi kapablis kompreni ilin eĉ paroleti kun tiuj novvenintaj plenkreskuloj.

Sed antaŭ kvindek jaroj envenis amase multajn enmigrintoj kaj la adaptiĝo ne tiom sukcesis. En la Biblio, Genezo, 1, 24-28, Dio diris: "...Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron kaj submetu ĝin al vi..."

Antaŭ ne multe mi vizitis la lokan kamparon. Tie troviĝis kampo kie kiam infano mi helpis mian patron kulturi la teron. Nun tiu areo estas plenplena de domoj; eĉ en la torentoj estas domoj; eĉ en la vojoj tra kiuj mi vojaĝis per la ĉaro tirita de la ĉevalo.

Kiel oni povas vendi/aĉeti vojojn?

Mi renkontis maljunan geparon kaj ili vidante ke mi ion ajn serĉadis demandis al mi, per mia lerneja lingvo, ĉu mi serĉas ion. Mi resumis al ili mian infanaĝon. Oh! diris ili, ĉi tie nun estas multaj domoj, tio estas nova vilaĝo.

Tiam mi rigardas la mondon kaj pensas: Ah, bone, pro demokratio, movebleco estas rajto...

Nun, januaro-2008, la dekstrisma Popola Partio, paradokse, bazas la balotan kampanjon kontraŭ la persekuto de la hispana lingvo en Katalunio. En la katalunlingvaj teritorioj loĝas 13,5 milionoj de homoj kaj 11 milionoj komprenas la katalunan. Tamen nur unu tutteritoria kaj tri regionaj ĵurnaloj eldoniĝas katalune kontraŭ deko de la plej potencaj kiuj hispanas, la plejmulto el la filmoj, TV kaj radio-stacioj, etikedoj en ĉiuj produktoj, ktp, estas hispanlingvaj. En la valencia regiono de la katalunlingvaj teritorioj la registaro kiu estas sub la dekstrisma Popola Partio fermis la katalunlingvan TV-stacion.

Oni ŝanĝis mian patrujon, oni perfortis ĝin; venis homoj el aliaj landoj, plenigis nian teron kaj submetis ĝin al si...

Post pli ol 250 jaroj de malpermeso kaj persekuto de la kataluna lingvo kaj kulturo, kiam alvenis la demokratio mi esperis la revivigon de nia kulturo. Sed...

Tamen oni devas rigardi estonten. Mia vidpunkto estas ke la homaro nur daŭre restos vivanta, kiel ĝi hodiaŭ estas, se oni atingas protekti la kulturan diversecon; kontraŭe, pere de la konstanta morto de lingvoj kaj kulturoj la diverseco malriĉiĝas kaj la malsamaj necesaj vidpunktoj por trovi solvojn al la gravaj homaraj problemoj ne plu estos, la solvoj ne plu estos kaj la homa ekzistado iom post iom ne plu estos.

Ĉijare estas la "Jaro de la lingvoj" proklamita de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj por stimuli la plurlingvismon, la unuecon kaj la internacian komprenon. Kion ni povas fari por vigligi tiun eventon?

Estas tiom da laboro por fari! Ekzemple, en Francio oni ŝanĝis la urbajn kaj vilaĝajn okcitanajn kaj nordkatalunajn nomojn al strange francaj nomoj, kiuj perdigis la signifon de la nomo. La toponimia scienco preskaŭ ne utilas por Okcitanio kaj Norda Katalunio. Mi ne scias ĉu la samo okazas en Bretonio. En la esperanta vikipedio oni uzas por Okcitanio la francajn nomojn. Kial ni ne ŝanĝu ilin?

En la mondo estas pli ol 6000 vivantaj lingvoj laŭ la ruĝaj punktoj en la mapo kiun vi povas vidi tie. Vi ankaŭ povas ricevi informojn el tiu retejo. La duono el la mondolingvoj estas en danĝero de estingiĝo nuntempe. La spertuloj diras ke se ni faras nenion, ĉe la fino de la 21a jarcento nur restos 600 lingvoj.

Ĉiu lingvo estas aparta mondo-koncepto, aĵo kiun oni perceptas malantaŭ ĉiuj ĝiaj vortoj, ĉar la lingvo estas la esprimo de kolektiva konduto, de malsama psikologio, nek pli bona nek pli malbona ol aliaj. Ne temas, sekve, pri nur traduki, sed oni devas kompreni. Lingvoj estas kiel mapoj; por bone koni la teritorion ne sufiĉas vidi la mapon, oni bezonas promeni sur la terenon. Ĉiuj kiuj parolas pli ol unu lingvon, tiuj tion scias tre bone. Lingvo estas monda vidpunkto. Disponi pri malsamaj vidpunktoj helpas solvi problemojn pri interkomprenado. Lerni lingvojn helpas kompreni la vidpunktojn de la aliaj. La movebleco estas rajto; lerni la lingvon de la loko kien ni nin movas estas signo de civitaneco.


(1) Cap de creu estas kruca kapo, eble tio signifas la plej fora loko de la urbo kaj ĝis la 19a jarcento tie estis tiu kruco kiu tiam estis translokita ĵus je la fino de la urbo kaj nun mi ne scias kie ĝi estas.

© Published at 01:25 ( 2 comments / 345 visits )
This post is public

January 8, 08

La mapo ne estas la teritorio

Mi trovis du-paĝan recenzon pri "Science and Sanity" de konatulo mia, farita antaŭ kelkaj jaroj, kiun mi tradukis kaj kiun mi alŝutas en mian blogon ĉar ĉi tiu libro estis menciita de Lluis en la komentoj al mia artikolo "Ne pensu pri elefanto" kaj en la diskuto Kial ni elektas labori por la justeco ... de la Grupo "Demandu ateiston"

Mi ne scias ĉu la recenzo rilatas al la tuta libro aŭ nur parte. Ĉar Lluis legis la libron mi ŝatus liajn komentojn.

--------------------------------------------

"La mapo ne estas la teritorio"
diras Alfred Korzybski.

En lia verko skribita en 1933a "Science and Sanity" li parolas jam pri la koncepto "neuro-lingvistika lernado", "neuro-lingvistikaj reakcioj" aŭ "neuro-lingvistikaj efikoj". La kompleta citaĵo, ĉerpita de la antaŭparolo de la reeldono de 1941, tekstas jene: "Mapo ne estas la teritorio kiun ĝi reprezentas, sed, kaze esti ĝusta, ĝi strukture similas la teritorion, jen la kaŭzo kial ĝi rezultas utila. Se la mapo povus esti ideale ĝusta, ĝi inkludus (laŭskale reduktita) la mapon de la mapo. Se ni pripensas niajn lingvojn, ni trovas ke, en la plej bona okazo, ili devas esti konsideritaj tiel nur kiel mapoj. Vorto ne estas la objekto kiun reprezentas; la lingvoj ankaŭ elmontras ĉi tiun karakterizan kapablon mem reflektiĝi: ni povas analizi lingvojn per lingvoj. La "lingvaĵo de la mapo" nepre malaktualiĝinta, devas alporti nin al semantikaj katastrofoj, ĉar trudas kaj reflektas ĝian kontraŭnaturan strukturon...

Estante la vortoj kaj la objektoj kiujn ili reprezentas du malsamajn aĵojn, la strukturo, kaj nur la strukturo, konvertiĝas en la sola interligo inter la parolaj procezoj kaj la empiriaj datumoj. La vortoj ne estas la aĵoj pri kiuj parolas... Se la vortoj ne estas aĵoj, kaj la mapoj ne estas la teritorio mem, tiam, evidente, la sola ligo ebla inter la objektiva mondo kaj la lingva mondo devas troviĝi en la strukturo, kaj nur en la strukturo. La sola utileco de mapo aŭ lingvo dependas de la simileco inter la empiriaj mondoj kaj la mapoj-lingvoj. La fakto laŭ kiu ĉiu lingvo havas iun strukturon... alportas nin al tio ke senkonscie ni legas en la mondon la strukturon de la lingvo kiun ni uzas..."

Tra 900 paĝoj, Korzybski parolas pri la neuro-lingvistika naturo de la homo kaj kiel ni procezas la informon. Li diras ke la homoj havas semantikan vivostilon, ni estas semantikaj kreaĵoj tra la nervoza sistemo, ni faras abstraktaĵojn ekde la teritorio de la mondo en kiu ni evoluas. Li asertas ke ni vivas pli per simboloj (vortoj, bildoj, sonoj, sensacoj, ekpensoj...), ol tra nia kontakto kun la realaĵo. Estas pli facile vivi per simboloj ol klopodi distingi inter simboloj kaj la realaĵo, inter la mapo kaj la teritorio. Ni reciproke konfuzas la mapon kaj la teritorion.

Ĉar ni estas semantikaj estaĵoj, ni nepre kreas simbolojn. Kaj ni nepre respondas al nia mondo laŭ mapoj, ne laŭ la realaĵo. Kiam okazas tio, Korzybski diras ke ni konfuzas reciproke kaj la mapon (niajn lingvajn simbolojn) kaj la teritorion. Ni identigas du aĵojn kiuj ekzistas je malsamaj logikaj niveloj. ... Ne estas pri la mondo pri kio ni traktas, sed pri niaj mapoj de la mondo, pri nia modelo de la mondo. Ni povas fari tion, fakte, kiam ni priskribas kion ni vidas (kion ni perceptas), sed ni ne vidas la teritorion pri kiu temas. Ni preferas vidi la konceptojn (mapojn) supermetitajn sur la teritorio (ekzemple, kiel okazas en la strukturo de la halucinoj aŭ de la hipnoto). Sed, kompreneble, kiam ni faras tion, ni ŝovas nin en danĝero, pro tio ke ni faras nesufiĉan ĝustigon de la mondo se ni konscias pri la mondo kiel io filtrita per la mapo, kaj ne pri la mondo kiel ĝi estas. Kaj tio, kiel diras Korzybski, konvertas nin en frenezajn personojn kaj, se ni ne ĝin korektas, en personojn demencajn.

La laboro de Korzybski pri la lingvaj aŭ semantikaj reakcioj supozas la komencon de postaj laboroj pri kiel funkcias la metamodelo kaj la signifoŝanĝo. Tiel, Korzybski diras ke ĉiam kiam homo havas fortan emocian respondon kiu ne temas pri io rilata al nuna stato, tio signifas ke ŝi/li havas semantikan respondon, kondiĉita pro ĝia signifo. Tiu homo havas semantikan respondon en sia korpo, pro tio ke estas la vortoj kiuj startigas ŝian/lian nervozan sistemon, ne la aktualaj eksteraj stimuloj. La nervoza perturbo estas konsekvenco de la signifoj kiujn ŝi/li atribuis al sia penso.

Korzybski klarigas kiel semantiko koncernas rekte nian nervozan sistemon. Ni pensas pri vortoj kaj pri lingvo-formoj en la interno de nia cerbo. Ĉi tiu sensa sistemo por procezi informadon kaj krei internajn reprezentadojn komprenas ankaŭ la komponado de nia nervoza sistemo (kun nia vid-kortekso, aŭd-kortekso, ktp). Tio sekve koncernas nian korpon kaj la reston de nia fiziologio (la rilato menso-korpo). Ĉi tiu nova semantika faktoro en nia nervoza sistemo estas iu homa karakterizo kiu ne ekzistas en la bestoj.

La homoj estas semantike kondiĉitaj. Ekde ni ne uzas vortojn kiel signaloj (kiel faras la bestojn), sed kiel kompletaj simboloj, niaj simboloj permesas al ni procezi informadon tra meta-nivelojn (ni ĉiam povas generi vortojn por priskribi ajnan aĵon kiu okazas al ni, sed ni ankaŭ povas generi vortojn pri tiuj vortoj). Ni havas senliman kapablon por funkcii en multoblaj komunikaj niveloj.

Tio signifas ke ni povas vivi en malsamaj abstraktaj niveloj, sed se ni ne atentas ni povas konfuziĝi en ĉi tiuj niveloj de abstrakteco. Niaj simboloj nin koncernas laŭmezure ke ili kreas unu el la plej signifajn aspektojn de nia medio, ili al ni povas indukti iujn psiko-fiziologiajn statojn rilatantaj al niaj internaj reprezentadoj, ne al la eksteraj. Kondiĉe ke niaj semantikaj reakcioj estu simple tio, reakcioj, ili estas aŭtomataj, tujaj kaj senkonsciaj. Estas nia homa programado kiu nin manipulas kaj kiu nin lasas, ŝajne, sen opcioj. Kiam ni konscias pri abstrakteco, ni eldiras semantikajn respondojn. Tio estas, ni konscie povas ŝanĝi la signifojn (ekzemple nian semantikon) kaj tiel generi novajn respondojn.

Ĉio antaŭa eksplikas nian necesecon ellerni kaj programi (aŭ reprogrami) neŭrolingvistike. Ĉiam kiam iu operacias ene de sia lingva medio sen kono de siaj propraj lingvaj kutimoj (interna dialogo, internaj reprezentadoj) kaj sia struktura influo pri si mem, estos facile al li elvolvi ĉian tipon de malekvilibroj.

Por ni, la homoj, la lingvo reprezentas nian pli altan neŭrologian funkcion. Korzybski diras ke por ni la lingvo estas fundamenta psikofiziologia funkcio. Ĉar la tuta lingvo havas strukturon, la tuta lingvo implicas semantikajn reakciojn interkonektitaj aŭtomate. Preskaŭ ĉiuj homaj atingoj ripozas en nia simbolouzo, tio estas, en nia kapableco klare kaj ĝuste komuniki. Ni havas simplan semantikan kaj simbolan vivomanieron el kiu ni ne povas eskapi. Reciproke, la bestoj ne havas doktrinojn, kredojn, laŭ la signifo kiun ni donas al ĉi tiuj vortoj. La doktrinoj ne apartenas al ilia medio. Sed ja ili apartenas al la nia kaj ĉar la semantikaj kondiĉoj apartenas al nia medio pli fundamenta, se ili estas trompaj ili povas nin pertorbi kaj faligi nin en plenajn procezojn de malstabileco. Nia nervoza sistemo realigas abstraktaĵojn, resumojn, integras laŭ niveloj kaj laŭ diferencaj ordonoj kaj laŭ la rezulto de stimulo, sekve, ĝi ne estas la stimulo mem.

Resume, Alfred Korzybski proponas en sia verko ke kiel semantikaj estaĵoj kiuj ni estas, ĉiuj ni konstruas nian mondon pere de la signifo de la vortoj kaj frazoj kiujn ni uzas, povante rekoni kaj konsciiĝi ke ajna aĵo kiun ni diras ne estas tiu aĵo, sed ke kiam ni estas en la parola nivelo ni povas ankaŭ savi nin pri la semantikaj reakcioj kiuj kondukas nin identigi la mapon kun la teritorio. Tiel, la mondo kiun ni mem kreas por vivi povas esti tiu kiu al ni malfermas eblecojn de funkciado kaj de spertoj anstataŭ tiu kiu nin plenigas de limigoj. Ĉio estas en la parola nivelo.

© Published at 12:12 ( 4 comments / 445 visits )
This post is public

December 26, 07

Ne pensu pri la Elefanto

Kolego mia ĵus legis la libron "Ne pensu pri la Elefanto" de la lingvisto kaj scia sciencisto George P. Lakoff (ĝorĝ lej-kof). De tiu libro li faris resumon al mi, kiu pli-malpli tekstas jene:

La homoj kiuj ŝatas labori por la plibonigo de la socio bazis tradicie siajn strategiojn en aksiomo: la homoj estas esence raciaj, kaj por liberigi ilin, kion oni devas fari estas havigi al ili ĉiun informon kiel eble plej klare, por ke estinte ĝi komprenita kaj racie analizita la homoj mem ĉerpu la plej logikan konkludon kaj konsekvence agu por protekti ilian propran intereson.

Nenio pli evidenta kaj komun-saĝa. Tamen, ĉi tiu aserto estas tiel falsa kiel la tero estas ebena. Ĝi estas ekpenso kiu devenas de la tempoj de la Klerismo, sed jam de antaŭ jardekoj la moderna psikologio kaj la neŭrobiologio pruvis ke tio ne funkcias tiele.

Fakte la homoj estas esence emociaj. Nia maniero kompreni la mondon kaj agi, okazas ĉiam surbaze de la nomitaj konceptualaj skemoj aŭ kadroj. Ĉi tiuj kadroj estas strukturoj kiujn ni havas fizike gravuritajn en niaj cerbaj cirkvitoj, kaj ili kreiĝas aŭ ili modifiĝas per tre malrapida proceso, kiun oni jam sufiĉe bone konas, kaj en kiu, kurioze, la racio estas nur iu plia komponanto, kaj ne la plej grava. Kaj krome, la plej granda parto de tiu proceso okazas subkonscie.

Nu: kiam la cerbo alfrontas al informaĵo kiu alĝustiĝas bone en kadro, la cerbo tendencas akcepti ĝin preskaŭ senhezite. Kontraŭe, la datumoj kiuj kontraŭdiras la kadrojn, eĉ la palpeblaj kaj nekontesteblaj evidentecoj, simple repuŝiĝis. La cerbo ilin neas, aŭ se ĝi ne povas, ĝi aŭtomate alrigardas aliflanken. Tio ne signifas ke ni estas stultaj. Simple niaj cerboj evoluis tiel.

Ie mi legis ke la amerikaj loĝantoj de la 15a jarcento tute ne povis vidi la alproksimiĝon de la kolumbaj karaveloj kaj laŭ la teorio de George Lakoff tio ne signifas ke la amerikaj indiĝenoj estis stultaj sed ke tiu informaĵo ne alĝustiĝis al iliaj mensaj kadroj kaj simple repuŝiĝis. Ilia cerbo neis la evidentecon kaŭ ĝi aŭtomate alrigardis aliflanken.

Oni bezonas multan koncentriĝon kaj volon por asimili datumon kiu kontraŭdiras la proprajn kadrojn, kaj tre malmultaj homoj pretas kaj kapablas fari tion. Tial la komunikado kiu baziĝas pri la argumentado nur taŭgas por konvinki tiujn, kiuj jam estas konvinkitaj aŭ emas konvinkiĝi, sed estas praktike netaŭga por ŝanĝi ies opinion. Tamen ekzistas aliaj manieroj, tre efikaj, influi aliajn personojn dank' al fakto alĝustigi la mesaĝon en la skemojn de la aliaj personoj, aŭ eĉ ŝanĝi rekte iliajn referenckadrojn. Tiel oni eĉ povas atingi ke iu ajn agus rekte kontraŭ siajn proprajn interesojn, kondiĉe ke la "ordonoj" venu envolvitaj en taŭga kadro. Nur rimarku tiujn malfeliĉajn "dekstrulajn laboristojn" kiu voĉdonas ĝoje favore al la malkresko de socialaj servoj kaj la kresko de necerteco kaj krome ili pensas ke ilia vivo pliboniĝos. Dum la maldekstrularo ankoraŭ ne sciiĝis pri tio, la dekstrularo ĝin perfekte konas de la epoko de Goebbels. Kaj ja, ĝi uzis de la unua momento ĉi tiun konon por indukti en la homojn submetiĝajn kaj soporajn sintenojn, kio ja plaĉas al ili. Ili unue kreis la politikan propagandon, kaj poste, kiam la "afero" elmigris en Usonon, ili elpensis la modernan merkatikon.

Sed Lakoff diras ke ĉi tiujn samajn strategiojn oni povas uzi por komuniki efike liberigajn mesaĝojn. Simple temas pri tio ke anstataŭ celi la manipuladon de aliulo, la intenco celas sincere komuniki ion, sed tiel ke ĝin oni vere asimilas. La uzo de metaforoj estas baza tiucele.

Eble tio rilatas al tiu konata diraĵo: "la signifon de nia mesaĝo oni mezuras laŭ la ricevita respondo de la ricevinto. Se la ricevita respondo ne estas tiu kiun oni deziris, oni provu ŝanĝi la mesaĝon. Se oni ne ŝanĝas la mesaĝon oni ne esperu malsaman respondon."

Lakoff dum prelego proponis al la aŭskultantaro ne pensi pri la elefanto, sed neniu povas elteni la provon.

© Published at 23:12 ( 15 comments / 701 visits )
This post is public

December 25, 07

La kutimo bruligi la trunkon solenas la alvenon de la Nova Suno

La hejmo kaj la magio de la tió (ŝtipo).
La kutimo bruligi la trunkon solenas la alvenon de la Nova Suno.

Kristnaska ŝtipo-2006

La prapatra tradicio de la tió, kiu festas la vintran solsticon, transformiĝis en festo por la knaboj.
-----
Ĝin mi aŭdis hieraŭ kiam mi promenis tra la strato Portal de l'Àngel de Barcelono:
--"Rimarku, oni malkonstruis tiun kinejon kiu estis..."
--"Certe ili konstruos apartamentojn. Aŭ butikon. Aŭ kafejon...".
Baudelaire mem plendis: "Parizo ŝanĝas pli rapide ol la koro de mortonto". La urboj estas kiel la tradicioj: Barcelono estas ĉiam Barcelono sed ne estas la sama ol antaŭ du jaroj.
La tradicioj signifas daŭre adaptiĝi al la tempoj. La rito de la tió, ekzemple: "la tutan vivon oni ĝin aranĝis"; kvankam ĝi malmulte similas al la priskribo kiun faris Frederic Mistral ĉe Memòri e raconte (memoraĵoj kaj noveloj) de la 19-a jarcento. Tiun tagon la kamparanoj finigis sian laboron antaŭe por meti "la trunkon en la fajron" hejme. Kaj iufoje iu parenco aperis kaj diris al ni: "Bonajn festojn, kuzoj! Mi venas almeti la trunkon en la fajron kun vi!". Kune ni iris gaje serĉi la kristnaskan trunkon, kiu devis esti el fruktodona arbo.
En la kampardomo, ni igis ĝin trifoje rondiri la kuirejon, kaj en la lasta, antaŭ la kameno, mia patro verŝis sur ĝin, solene, glason da bolita vino, ekkriante: "Ĝojon, ĝojon! Kun la kristnaska nokto al ni iras ĉio bone. Dio nin permesu vidi ĝin venontjare. Kaj se ni ne estas pli, Dio volu ke ni ne estu malpli". Tiam ĉiuj kriis: "Ĝojon!". Kaj ni metis la trunkon inter la rulŝtonoj de la kameno kaj, kiam krakas la unua flamo, diris mia patro kruco-signante al si: "Elsaltu la flamo, brulu la trunko!"
Ĉi tiu trunko havas laŭ la loko malsaman nomon: en la kataluna medio ĝenerale estas la tió, sed en Taüll (*) estas la tronca de Nadal (kristnaska "trunkino"); en Ribagorça (*), la rabassa (trunko); la conco del foc ("avo-onklo"de la fajro) en Pallars (*) kaj la soca de Nadau (kristnaska trunko) en Vall d'Aran (*) .
En Eŭskio ĝi prenas formon en la persono de la Olentzero, dum en Andaluzio estas la trunko de kristnaska nokto. En Provenco oni nomas ĝin lou cachofio; en Francio, le tréfoir, kaj en la germana Vestfalio, der Christbrand... Ĝin ankaŭ kultas en Flandrio, en Anglio kaj en la slavaj popoloj.
En Katalunio ankoraŭ konserviĝas, sed kiamaniere! Infaniĝita, sensprita, malbonvendita ĉe la foiro de Santa Llúcia kun la ridinda barretina (kataluna tradicia ĉapo) kaj la rideto pentrita... Ĝi fekas donacojn kiam sonas "Feku tió / feku nugaton / se ĝin vi ne fekas / mi vin bastonbatos!". Tiu kutimo de la kampara kaj montara Katalunio alvenis en Barcelonon kun la migradoj kiuj okazis en la 18a kaj 19a jarcentoj.
La tió kunmemoris la riton de la Nova Fajro, la solstica festo. La domo en ombroj kaj la kameno estingiĝinta. Post beni ĝin, solene oni metis ĝin en la kamenon kaj oni bruligis ĝin. Proksime de la fajro, la tablo de la solstica nokto kovrita per fadenotablotukoj. Sur la tablotukoj la nova pano, knedita kun la faruno de la unua garbo de la antaŭa rikolto; kaj la nova vino de la ĵusa vinber-rikolto. Oni metis la Tempon al nulo kaj la Mondo, la Vivo komenciĝis: estis la liturgio de Nova Suno.
Iuj tradicioj forgesiĝas, aliajn oni elpensas. Aŭ ilin oni importas kaj enkorpigas en la proprajn. Multaj transiras de jaro al jaro. Kvankam ĉiuj ŝanĝas tiel rapide kiel urbo, kiel la koro de mortonto.

(*) T.N. nordokcidentaj katalunaj lokoj.

Aŭtoro: Joan Soler Amigó. Elkatalunigita, helpe de Darío Rodríguez, el la ĵurnalo "El Periódico":

© Published at 08:51 ( 4 comments / 330 visits )
This post is public

December 17, 07

Ĉu vi scias kiu venigis la generalon Pavia en la Hispanan Parlamenton de la Unua Respubliko por puĉo?


Ĉu vi scias kiu estas la aŭtoro de la projekto de la stratnomoj de la Etendiĝo de Barcelono (l'Eixample)? Ĉu vi scias kiu venigis la generalon Pavia en la Hispanan Parlamenton de la Unua Respubliko por puĉo? Li povus esti sinjoro Víctor Balaguer (VB), la iniciatinto de la Katalunlingva Renaskiĝo. Vidu:

"Tio kion oni ne sufiĉe konas pri VB", estas la titolo de la rondtabla konferenco okazinta la 18-an de oktobro 2007 ĉe la Biblioteko VB.

VB estis beletristo, historiisto kaj politikisto tre grava sed sufiĉe silentigita dum la 20-a jarcento. Pro tio la prezidanto de la asocio "Amikoj de la Biblioteko-Muzeo VB", Manuel Claver Rosso, uzante alpruntitan artikoltitolon "Videblo kaj nevideblo de VB" prezentis kaj pridemandis la partoprenantojn Montserrat Comas, direktorino de la Biblioteko, Francesc X. Puig Rovira, loka historiisto kaj arto-kritikisto kaj Oriol Pi de Cabanyes, verkisto kaj iama direktoro de la Biblioteko-Muzeo VB.

Montserrat Comas detale montris faktojn pri la politika progresemo kaj federaciemo de VB kio kaŭzis, post lia morto, la forgeson fare de la instalitaj povoj ĉe Katalunio, kie la renaskiĝo de la lingvo jam ekfloris kaj malfermis la vojon al politika katalunismo, kaj ĉe Hispanio kie la restaŭrita burbona monarkio tute ne volis aŭskulti pri "diversecoj". Ŝi rimarkis ke nur malmultaj progresistoj, ĉefe laboristaj kaj popolaj organizoj montris rekonon al lia laboro kaj dankis lin pro la impona Biblioteko-Muzeo kiun li donacis al nia urbo Vilanova i la Geltrú. Iu el tiuj organizoj skribis: laboristoj, kiam vi preterpasu antaŭ nia biblioteko kiun tiu granda homo VB donacis al nia urbo ne forgesu saluti.

Oriol Pi de Cabanyes parolis pri la frumatura verkisto, kies verkoj iom post iom elfluas en la renaskiĝo de la kataluna kulturo, pri la iniciatinto de la katalunlingva renaskiĝo kaj pri la pionira teatra kaj literatura verkisto en la kataluna, pri la politikisto revoluciema, kiu por forigi la burbonan monarkion, partoprenis en la konspiro de generalo Prim. Pro tio li devis ekziliĝi en Okcitanio, kie konis la poeton Mistral, revenis en Katalunion post la elpelo de Isabelo la Dua. Monarkisto kaj federaciisto, sed profunde parlamentana demokrato, estis ministro dum lla mallonga regado de Amado el Savojo kaj dum la Unua Hispana Respubliko. Tiam okazis ke en la lasta sessio de la republikana parlament, la konstantajn parol-perfortojn li ne kapablis elteni, pro tio li eliris el la Parlamento kaj poste rajde eniris la generalo Pavia kaj puĉis. Neniu scias sed iuj opinias ke estis rilato inter la eliro de VB kaj la eniro de la generalo. Post la restarigo de la burbona monarkio li eksiĝis kiel ministro kaj estis vicprezidanto de la Kongreso kaj fine kiam li estis nomumita permanenta senatano sin dediĉis al varbado por la dinastio kaj al konstruo kaj instalado de la impona Biblioteko-Muzeo kiun oni trovas ĵus elirante de la fervoja stacidomo sur la maldekstra strato fronte al Politeknika Universitato en Vilanova i la Geltrú. La unua ŝtono estis metita en 1882-a, antaŭ 125 jaroj kaj la Biblioteko inaŭguriĝis la 26-an de octobro 1884-a.

S-ro Puig Rovira, parolis pri la homoj el Vilanova i la Geltrú favoraj kaj malfavoraj al VB, pri kiuj anstataŭis lin en la hispana parlamento, pri la riĉuloj kun ekonomiaj interesoj en la hispanaj kolonioj. Estis bataloj inter la reakciemaj religiuloj kaj la progresemaj. Entute tre riĉe li pentris la panoramon tiutempan por kompreneti llan historion.

Denove pri la nevideblo de VB oni aldonis ke li estis ministro de la Kolonioj kaj post ne multe la kolonioj perdiĝis. Pro tio li estis forgesita de la instaliaj povuloj ĉar konsideris lin kulpulo. Ĉiuj prelegantoj insistis pri la graveco de Balaguer en la 19-a jarcenta historio de Hispanio sed ankaŭ en tio ke li estis tre polemika homo.

Mi spekulas, ĉar lia progresismo, ke li, se ne favoris la sendependecon eble volonte permesis la antaŭenigon de la sendependeco. Ĉu mi pravas? Interesitoj devas uzi lian/nian Bibliotekon por serĉi la veron. Fakte ĉiuj interesitoj en la hispana historio de la 19-a jarceto nepre devas traserĉi ĝin.

© Published at 14:31 ( 2 comments / 325 visits )
This post is public

December 17, 07

Alejandro Pérez Vidal: "La identeco de la hispana en la Eŭropa Unio"


Alejandro Pérez Vidal en artikolo pri "La identeco de la hispana lingvo en la Eŭropa Unio" (www.esletra.org/Alejandro_Perez.pdf) speciale atentigas la proponojn de Philippe Van Parijs, kies paragrafojn mi elhispanigis.

...

La ĉefa modifo kiun oni prezentas en la lastaj jaroj pri la politiko favora al la diverseco kaj al la tradukado konsistas akcenti pli klare la rolon de la angla lingvo en Eŭropo. Kiu tre energie defendas nun tiun opcion estas la belga sociologo Philippe Van Parijs. Liaj argumentaĵoj originas el la aserto ke la angla estas “lingvafrankao” kiu alirigas al plej riĉaj kaj variaj fontoj pri scio kaj penso kaj al plej larĝaj eblecoj pri grupa kaj persona komunikado; en siaj pluraj ĵusaj intervenoj li defendas maksimuman ĝeneraliĝon de tiu alirado.
Van Parijs estas samtempe favora al tio kion li nomas  “teritoriigo” de ĉiuj naciaj kaj regionaj lingvoj, t.e. la firma atribuo de la ĉefaj funkcioj pri komunikado al tiuj lingvoj en ĝiaj teritorioj. Tamen, laŭ li, konvenas respekti difinitajn angl-uzad-mediojn (ekzemple, la originalan lingvon de la plejmulto el la filmoj) kiuj faciligas la aliron al tiu lingvo. Samtempe, oni devas tion konsideri ĉies heredaĵo. Van Parijs sin referas  al la situacio de kelkaj landoj, kiel Svedio kaj Nederlando, kie oni multe antaŭeniris laŭ tiu vojo, kaj konstatas ke rezultanta diglosio ne damaĝis la uzadon de la naciaj lingvoj.
Tiu aŭtoro ne evitas konsideri la  komparajn avantaĝojn kiujn la eksplicita adoptado de la angla kiel  eŭropa frankalingvao povas oferi al la ekonomioj kaj socioj kiuj havas tiun lingvon kiel ĉefan. Laŭ li ĉi-rilate prezentiĝas problemo pri “distribua maljusteco” (2004a, 13-15) kaj li ĝin alpaŝas per analiza ilaro kiu karakterizas lian penson. Li eĉ prezentas la hipotezon pri sistemo mono-transpaga kiun devus plenumi la favorigitaj landoj (2004b, 15-16), speco de "brita ĉeko" retroa, sed koncedas sendube la politikan neverŝajnecon pri tio, ke tia transpago povas esti plenumita (2004b, 18). Tamen, li ankaŭ prezentas tion, ke la severeco de ĉi tiu relativa maljusto povas esti reduktita laŭ la tempo, kiom pli multe etendiĝos la kono de la angla kiel dua lingvo kaj ĝia rekono kiel la " lingvafrankao".
Cetere, ĉi tiu ekonomia maljusto ne estas multe pli granda (kvankam malsama, kompreneble), ol tiu kiu favoras la riĉajn ŝtatojn pri krudmaterialoj aŭ tiujn, kiuj povas ekspluati ekonomie siajn klimaton aŭ pejzaĝon. Cetere, oni ne forgesu la profitojn kiuj povas signifi por ĉiuj la vastigo de la angla, kiu malfermas eblecojn por komunikado sur skalo ĝis nun nesciata.

© Published at 14:30 ( 1 comment / 189 visits )
This post is public

December 17, 07

Plurlingvismo en la leĝo kaj en politiko


Van Parijs, belga ekonomikisto kaj filozofo, prelegis, gvidis kursojn, atelierojn, ktp. en Usono kaj Eŭropo ekde 2001 pri la temo "plurlingvismo en la leĝo kaj en politiko", kio portis lin al nuna verkado de libro Linguistic Justice for Europe and for the World (Lingva Justeco por Eŭropo kaj por la Mondo).

Li uzis sian tekston "Europe’s three language problems" (La tri lingvaj problemoj de Eŭropo), kiu troviĝas interrete (www.law.nyu.edu/clppt/program2003/readings/vanparijs.pdf).

El tiu teksto menciita mi elangligis la paragrafojn dediĉitaj al esperanto.

...

Esperanto?
Se teknologio ne ebligas liberigi nin de komuna lingvo, kial ni ne decidu favore al iu neŭtrala? Ĉi tiu dua solvo estas malpli reva, sed ŝanceliĝas kontraŭ du fatalaj malhelpoj. Unu estas ke ekzistas neniu neŭtrala lingvo, neniu lingvo egaldistanca de ĉiuj aliaj. Esperanto, ekzemple, membriĝas sendubasence al la okcidenta grupo de hindeŭropaj lingvoj, kun perceptebla latinaj, slavaj kaj germanaj ingrediencoj. Estas vere ke, malsame ol la angla, ĝi estus lernita lingvo por ĉiuj, kaj tial sia adopto kiel lingvafrankao estas pli egalrajteca ol tiu, de la angla aŭ la franca. Kaj ĉar ĝiaj sintaksaj kaj morfologiaj reguloj estas senesceptaj, ĝin lerni estus pli simpla, almenaŭ kompare kun la lernejana lernado de naturaj lingvoj.
Tamen, kiam proponite sur monda skalo, aŭ eĉ en Eŭropo rilate al la fina, la estona, la hungara, la eŭska kaj la malta kiel parto de la panoramo, ĝi ne povas klami al “neŭtraleco”. Kaj ĝi havas sekve neniun esperon esti vendita tutmonde surbaze de justeco precipe al tiuj, kiel la hindoj, la niĝerianoj, la sudafrikanoj aŭ eĉ la ĉinoj kaj la japanoj, kiuj jam investis amase en la lernado de alia okcidenta lingvo kaj kiuj kompreneble havos malmultan paciencon por ĉi tiu nova eŭrocentrisma ludo al kiu ili estas entuziasme invititaj aliĝi. Cetere, eĉ se iu tutmonda neŭtrala lingvo estintus trovita, nenio malhelpus ke post iuj generacioj, okazus pliiĝo ekde lingvafrankao en la denaskan lingvon de iuj — kiel okazis en la svahilan, ekzemple — , kun la sekvo ke refoje neŭtraleco estus perdita kaj la tuta procezo desegni neŭtralan lingvon bezonus esti relanĉita.
La dua malhelpo estas enradikiĝita en la relativa vundebleco de artefarita lingvo, ĝuste tiom kiom ĝi ne estas la denaska lingvo de grava grupo. Investi je la lernado de tia lingvo povus esti relative malaltekosta pro la escepta simpleco de ĝiaj morfologiaj kaj sintaksaj reguloj. Sed ĉar parolaj partneroj, filmoj, muziko kaj televidaj elsendoj en tiu lingvo ne estas ĉie, ĝi ankoraŭ prezentas signifan penadon por tiuj kun mezgrandaj lernaj kapabloj. Kaze de disvastigitaj naturaj lingvoj, estas sekura minimuma reveno de la lerna investo, dank' al la dekoj aŭ eĉ centoj de milionoj da homoj kun kiuj oni povas esti certa ke oni akiras la kapablon komunikiĝi. Eĉ en la kazo de Esperanto, la plej disvastiĝita inter la artefaritaj lingvoj aktuale rekomenditaj, ĉi tiu minimuma reveno ne estas garantiita, kiel ĉio dependas ĉu sufiĉa nombro da homoj volos fari kaj daŭre fari la intencan penon lerni la lingvon, kio mem dependas de kiuj lingvolernaj elektoj ili esperas ke la aliaj faru.
La grandeco de ambaŭ malhelpoj daŭre pliiĝas kiel la angla daŭre kreskas pri denaskaj parolantoj, plejparte dank' al la neta migrado en anglalingvajn landojn, kaj, je multe pli rapida proporcio, specife pri la totala nombro de homoj kompetentaj en ĝi: la angla estas verŝajne la sola natura lingvo hodiaŭ, kaj certe la sola grava lingvo, kun (delonge) multe malpli denaskaj parolantoj ol homoj kiu lernis ĝin kiel dua lingvo. Konsiderinte la duoblan mekanismon skizitan de komence, elskui ĝin de ĉi tiu pozicio fariĝos ĉiam pli neebla tasko. Esperanto estas mirinda metodo por konekti kun bela aro de donacemaj kaj gastamaj homoj tutmonde, sed ĝi estas jam ne pli esperiga ol lerta softvaro kiel alternativa tutmonda komunikilo.

© Published at 14:24 ( 2 comments / 211 visits )
This post is public

November 26, 07

La materiaj kondiĉoj de la libereco.

La prologisto estas Antoni Domenech kaj la aŭtoro Daniel Raventós, ambaŭ ekonomikistoj, universitataj profesoroj kaj verkistoj.

Ĵus mi komencis legi ĉi tiun libron kaj decidis fari resumon por la blogo ĉar mi opinias ĝin tre interesa.

Nun mi nur skribas pri la prezento de la afero kiun ili faras kaj en la prologo kaj en la unua ĉapitro.

Tiu kiu unue parolis pri Baza Enspezo estas Robespiere en 1794 por esprimi la ideon ke la socio devas garantii al ĉiuj civitanoj, kiel unua rajto, tiun de la materia kaj socia ekistado. Thomas Paine (www.thomaspaine.org/Archives/agjst.html), iom poste, en 1796, parolis pri la neceso kaj la justeco krei "nacian fundon" pere de impoŝtoj sur la privata proprieto de la grundo cele starigi dumvivan pension por ĉiuj vivantaj homoj pli aĝaj ol 50 jaraj, ĉar: La terkulturado estas unu el la pli grandaj naturaj plibonigoj iam ajn faritaj de la homa creado. Ĝi dekoblis la valoron de la grundo. Sed la monopolo de la kampara proprieto komencinta samtempe al la terkulturado generis la plej grandan malbonon. Ĝi senigis la naturan heredaĵon al pli ol la duono de la loĝantoj de ĉiuj nacioj, sen doni interŝanĝe iun ajn subvencion pro tiu perdo, kio generis tiom da malriĉeco kaj malfeliĉo kiom neniam antaŭe ekzistis. Mia defendo de la senigitoj stariĝas ĉar temas pri rajto, ne pri karitato. Temas pri rajto de ekzistado de la senhavuloj, de la senigitaj je la natura praekonomio kaj de la simpla interŝanĝo. Oni povas konstati la eŭropean originon de ĉi tiuj respublik-demokratiaj ideoj ĉar la usonana Jefferson tute nescia pri la eŭropaj rapidigaj senigaj procezoj kaj nesentebla pri la senigado al nordamerikaj indianoj, daŭre serĉis la socian bazon de la nordamerika respublika demokratio nur ĉe la universaligado de malgranda individua agrara proprieto.
Ĉi tiu respublik-demokratia, specife eŭropea, origino de la ideo, kiu temas pri, senkondiĉe kaj universale, garantii la bazojn de la materia ekzistado de la homoj, kiel rajto historie derivita de la senigo al kiu ili estis submetitaj pro la disvolvigo de ekonomie tirana kaj eksproprietiga vivo, estis de longe forgesita, escepte kiel objekto de erudicia kuriozeco.
En la lastaj tri jardekoj ne hazarde reaperis la antikva ideo koincide kun la tutmondigo, eufemismo por kapitalisma kontraŭreformacio kiu estas giganta kaj rapidega procezo de senposedigo de la sociaj rajtoj konkeritaj laŭlonge de ses laboristaj generacioj ĉefe eŭropaj kaj usonaj; procezo ankaŭ de senproprigo kaj vendado, ie ajn aŭkcie, de la publikaj bienoj kaj servoj akumulitaj dank al penoj kaj ŝparo de kelkaj generacioj de laboristoj; procezo de novkolonia senposedigo kaj alproprigo de l' akvo, fosilaj hejtaĵoj, arbaroj kaj natura patrimoniaro (inklude de la genetikaj kodoj de plantoj kaj bestoj) de la sudaj popoloj; procezo de senposedigo de formoj kaj prasociaj vivoj simple tradiciaj. Ĉio akompanita de sovaĝaj rabmilitoj reire al milita menso-stato ne plu konata ekde la Dua Modmilito.
Per la verko "Reala libereco por ĉiuj" Philippe van Parijs klopodis ne nur disvastigi la Bazan Enspezon sed ankaŭ kontribui al la reorganizado de kontraŭatako. Jam pasis pli ol 10 jaroj post tiu verko kaj pli ol 20 ekde la unua artikolo kun provoka subtitolo "Kapitalisma vojo al komunismo" kaj nun la kapitalismo ŝajnas ke reiris al rabisma senkontrola kapitalismo antaŭa al la Unua Mondmilito anstataŭante tiun sociale reformitan kaj politike kontrolitan de la Dua Postmilito.
Antaŭ pli ol 20 jaroj aperis artikolo de la plej grava eŭropa defendanto de Baza Enspezo Philippe van Parijs "Kapitalisma vojo al komunismo" kunverkita kun la ekonomikisto Robert van der Veen kaj antaŭ pli ol 10 jaroj van Parijs publikigis la gravan verkon "Reala libereco por ĉiuj".
Dum tiu periodo la eŭropa progresemularo esperis antaŭenigi la maldekstron sed inverse okazis. La neoliberalisma programo de detruo de la socia civitaneco antaŭeniris en la Europa Unuiĝo kaj poste, dum la naŭdekaj jaroj, la senprecedenta eksproprietiga senposedigo de la orientaj eŭropaj landoj, kio estas kiel detrua ramo (mur-rompilo) de socia dumpingo ene de la Europa Unuiĝo.
Kaj kulmine, dank al franca kaj nederlanda landoj, la momente malsukcesa klopodo bloki la neoliberalajn ekonomiajn politikojn pere de pseŭdokonstitucio far la skipo de Giscard d'Estaing.
La novliberalismo de Regan kaj Tatcher, t.e. la konfesita volo favori la plej riĉajn argumentante ke tiu celo estas evidente bona ne nur por tiu minoritato sed por la tuta socio, eĉ konvinkis parton de la maldekstraro. Nur kelkaj sudamerikaj landoj frontas la novkapitalismon. Maldekstraj liberuloj kaj filozof-politikaj teoriuloj iĝas radikaluloj en la lastaj jaroj.
Inter 1980a kaj la finaj jaroj de la 20a jarcento la brutta nacia produkto de la riĉaj landoj (aŭ disvolviĝintaj landoj) altiĝis de 20.000 ĝis 30.000 dolaroj (en dolaroj konstantaj de la jaro 1995) dum en la malriĉaj landoj malaltiĝis de 265 ĝis 257. Senreplika misproporcio. Tiuj grandaj ekonomiaj diferencoj estas la kialo pri la manko de libereco. Esti libera signifas ke oni ne devas peti permeson al iu ajn por vivi, esti libera signifas ĝui pri ekzistada sendependa materia bazo. Krom la materia manko, la malriĉeco estas ankaŭ vera obstaklo por la libereco de milionoj da homoj; kaj inverse: la manko de libereco de multaj homoj, la bezono ĉiam pli imperativa en kiu troviĝas la laboristaro peti ĉiutage permeson al la riĉuloj kaj al la tre riĉuloj por plu vivi sub iliaj diktitaj kondiĉoj ĵetas samtempe pluan pliigon de ekonomiaj diferencoj. Ĉar la malriĉeco, efektive, ne nur signifas materiajn senhavecon kaj mankon, enspezajn diferencojn; ĝi signifas ankaŭ dependecon de la kaprico aŭ avido de aliuloj, memestima fiasko, izoliĝo kaj socia disigo de kiu ĝin suferas. Tiu materiaj diferencoj (descendaj realaj salajroj, necertaj emeritaj pensioj, publikaj aŭ malŝtatigitaj aŭ paŭperigitaj (malriĉigitaj) servoj kaj... ĉiel-altaj financaj kaj grand-entreprenaj profitoj!) atingis, en la plej pova monda lando, malfacile pravigeblajn ekstremojn eĉ por tiuj pleje en akordo kun la statu quo. Gar Alperovitz, profesoro de la Universitato de Maryland skribas (*) en artikolo dekomence 2006 ke nun en Usono tiuj 2,5 milionoj pli riĉaj el la loĝantaro enspezas pli ol la duoblon ol tiuj 100 milionoj de usonanoj kun malpli da enspezoj. T.e. 1% de la loĝantaro pli riĉa duoblas la enspezojn de 34% de la malsupra tavolo! Tiom reliefa diferenco koncernas la liberecon de la plejmulto.

(*) En la angla Another World Is Possible kaj en la hispana Otros EEUU son posibles

Nepre necesas kompreni la mekanismojn kaj la kaŭzajn dinamikojn de tiu senposediga dezastro (katastrofo) se oni volas norme fronti ĝin per io ajn pli ol bonaj vortoj. Kune kun tiu neceso, en la lastaj tridekoj, estas la pli-malpli klara percepto de la limigoj de la idealaj normaj politikaj teorioj (vole abstraktitaj de la problemo de la civitana kapablo observi normojn kaj sekve de la problemoj pri institucia dezajno), ne-instituciaj (vole abstraktitaj de la institucia konfiguro de la socia vivo kaj' tre rimarkite, de la kaŭzaj dinamikoj de la institucioj regulantaj la proprieton) kaj ne-historiaj (vole abstraktitaj, inter aliaj, de la problemo de la akumulita riparo laŭ la tempo de maljustaj damaĝoj). Oni povas resti abstraktita de la reala mondo enfermita en iu ajn distraĵo por ne suferi depresiojn, kio ja estas necesa por survivi, sed la problemo estas ke kiam oni revenas la diablo atendas vin persone laŭ specialisto diris antaŭlonge.

Se vi ŝatis ĉi tiun enkondukon mi rekomendas vin reveni al mia blogo fojon semajne, viziti ĉiujn retejojn pri la Baza Enspezo (**) por legi artikolojn en lingvo komprenata de vi kaj se vi komprenas la anglan aŭ la hispanan nepre legu la libron: La materiaj kondiĉoj de la libereco de Daniel Raventós

La titolo en la hispana estas Las condiciones materiales de la libertad kaj ĝin eldonis El Viejo Topo, kaj en la angla la titolo estas The Material Conditions of Freedom kaj ĝin eldonis Pluto Press . En Usono la libron distribuas Michigan University Press .

(**) Pri la baza enspezo en Esperanto:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Baza_enspezo
http://www.nodo50.org/esperanto/artik53.htm
http://satenhispanio.eresmas.com/artik53.htm
http://www.nodo50.org/esperanto/artik39.htm

© Published at 21:37 ( 1 comment / 199 visits )
This post is public

November 18, 07

Doktoro Philippe Van Parijs: Esperanto ne estas justa.

Mi hodiaŭ skribas pri doktoro Philippe Van Parijs (pli larĝa artikolo en la angla vikipedio ), belga ekonomikisto kaj filozofo. Li estas profesoro de la universitatoj de Louvain-la-Neuve kaj Harvard. Tutmondan konatecon li havas kiel defendanto de "baza enspezo" kaj prezidanto de BIEN (Basic Income Earth Network=Monda Reto por la Baza Enspezo)

Li partoprenis nitobe-ajn forumojn (alia retejo), kune kun Humphrey Tonkin (US), Mark Fettes (CA), Robert Phillipson (DK), Francois Grin (CH). Li eĉ konatiĝis kun Seán Ó Riain, la prezidento de EEU.

Li nun verkas la libron Linguistic Justice for Europe and for the World (Lingva Justeco por Eŭropo kaj por la Mondo). Jen la prepara (pdf-a) versio de la kvina ĉapitro de la libro: “Lingva diverseco: Kio ĝi estas? Ĉu ĝi gravas?
Oni scias ke li konsideras ke esperanto ne estas justa lingvo por la homaro.

Antaŭ 3 jaroj, bedaŭrinde, mi maltrafis lian prelegon "“Social Europe: The Linguistic Challenge” en Barcelona Universitato. Mi demandis al konatulo kiu organizis ĝin ĉu li havas resumon aŭ io ajn, kaj li sendis al mi la tekston de la prelego, en la franca, en pdf-a formato: Europe multilingual.

Tiu konatulo mia, kiu membras en la plenumkomitato de Retejo por la Baza Rento kaj estas profesoro de la Sociologia Departamento de la Autonoma Universitato de Barcelona (UAB), diras al mi ke, "...efektive, Philippe ne kredas ke esperanto estas la solvo por tutmonda lingva justeco." Krome ankaŭ sciigas min ke Van Parijs faris ankaŭ kurson en la Universitat Pompeu Fabra (24-a de aprilo 2003), en kiu uzis sian tekston "Europe’s three language problems" (tri lingvaj problemoj de Eŭropo), kiu troviĝas pdf-e interrete.

Jen la esperanta referenco, kiun mi tradukis.

En ambaŭ tekstoj Van Parijs montras sian teorion pri la nejusteco de esperanto.

En la hispana mi trovis pdf-an dokumenton de Alejandro Pérez Vidal en kiu Alejandro Pérez parolas pri la penso de Van Parijs.

 

© Published at 13:37 ( 0 comments / 73 visits )
This post is public

October 28, 07

La lasta arbaro

La unua arbaro

La grupo de Arenys (Katalunio), RELK, registris la poemon de la verkisto, filologo kaj historiisto Jordi Bilbeny, "La unua arbaro" dediĉita al Lluís Maria Xirinacs (sur la foto). La grupo registris ĝin nur voĉe kaj piane, Mardon 18-an de Septembro, 2007, en Mataró (Katalunio), kun Joan Villanueva ĉe la teknika parto. La poemon verkis Jordi Bilbeny, la muzikon Joan Vallcorba, kaj la interpretisto estis RELK (Maira Comalat estas la kantistino kaj Joan Vallcorba la pianisto).

Libera traduko:


La unua arbaro

La lasta arbaro, la lasta ĉielo, la lasta loko
de la mondo, kie la liberulo vekiĝadis
de la malnova kaptilo de la oro, de la malnova
senutila povo de la povo en servuto.

La lasta arbaro, la lasta ĉielo, la lasta takto

de la koro. Kiel granda arko kiu agordas kaj streĉas

la nevideblajn muskolojn de la spirito
kaj densigas la paŝon laŭ la vojo.

La lasta arbaro, la lasta ĉielo, la lasta granda gesto

levita kontraŭ la timo, kontraŭ la fiero
de la ciklopoj blindigitaj en nestoj de lumo,
kiuj kaŝas la horloĝojn de la estonteco.
La lasta arbaro, la lasta ĉielo, la lasta enspiraĵo
kiu nun vivas en mia interno kiel la unua
enspiraĵo de la unua arbaro, de la unua ĉielo,
de la unua liberulo kiu, en la morto,
donas vivon al la vivo, korpon al la korpo,
voĉon al ĉiuj voĉoj, sangon al la sango.
Kaj najlas en nin la fulman certecon
ke ni estas nur se ni estas liberaj!

© Published at 18:46 ( 0 comments / 182 visits )
This post is public

September 29, 07

Toni Albà

2007/09/29



En 1980-a mi tradukis pupteatran verkaĵon de la trupo L'Estaquirot, el mia urbo, ĉar ili volis partopreni en la ĉiujara Pupteatra Internacia Festivalo de Zagrebo. Mi mem aktoretis por helpi en la plej longaj tekstoj. Mi ankaŭ tre plaĉe memoras pri Spomenka Štimec kiu estis nia amfitriono. La pupteatristoj tre plaĉis al la organizantoj kiuj kontraktis ilin por turneo en Kroatio en 1981-a. Tiu foje mi ne povis kuniri pro mia pergajnalaboro. La aktoro, ankaŭ el mia urbo, Toni Albà en 1981-a aliĝis al la pupteatra trupo L'Estaquirot por ankaŭ partopreni la turneon kaj tiam mi instruetis esperanton al li.

Hieraŭ 28/09/2007 aperis intervjuo al li en