La ĉina lunsondilo Chang'e-3, kun la unua lunveturilo de Ĉinio, nomata Yutu aŭ Jada Kuniklo, sukcese soft-surluniĝis en la 14a de decembro, plenumante la longe atenditan revon de la alluniĝo de la ĉina nacio.

La luna sondilo komencis softan alluniĝon je la 9a vespere kaj surluniĝis en la regiono Ĉielarka Golfo 11 minutojn poste, anoncis la Pekina Aerokosma Komand-Centro. Dum la procezo, la sondilo moderigis sian rapidon ekde 15 kilometroj super la luno, ŝvebis je 100 metroj super la luna surfaco por taksi la alluniĝan areon per sensiloj, eviti obstaklojn kaj trovi lokon de la fina surluniĝo, kaj lante malsupreniris sur la surfacon. Plurajn horojn poste la veturilo Jada Kuniklo apartiĝis disde la surluniĝilo. La ses-rada veturilo tuŝis la lunan surfacon je 35 minutoj post la 4a horo frumatene de la sekva tago, postlasante profundan spuron sur la malkompakta luna grundo. La procezo estis registrita per fotilo ĉe la surluniĝilo, kaj la bildoj estis senditaj al la tero…

Legu plu