Jianping Zhao Published on December 17th, 2011
by Jianping Zhao

Jianping Zhao's blog

Browse posts
Zoellick: eŭrozono devas plifortigi strukturan reformadon
Posted on December 17th, 2011
Okazis kunveno por celebri Zamenhofan Feston en Guangdong
Posted on December 17th, 2011
SK nuligis sankcion al Centra Banko de Libio
Posted on December 17th, 2011
Medvedev nomumis novan financan ministron
Posted on December 17th, 2011
MKO oficiale aprobis aliĝon de Rusio
2 comments (latest 5 months ago)
Mi revenis!
Posted on December 16th, 2011
4 comments (latest 5 months ago)
Mi ferias...
Posted on December 5th, 2011
32 comments (latest 5 months ago)
Ban Ki-moon vokis elimini aidoson
Posted on December 2nd, 2011
1 comment (latest 5 months ago)
Evoluantaj landoj malrapidigos sian ekonomian kreskon
Posted on December 2nd, 2011
2 comments (latest 5 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 281 times

MKO oficiale aprobis aliĝon de Rusio

Saturday December 17th, 2011 at 05:10AM

La 16-an de decembro en Ĝenevo okazis la 8-a ministro-nivela konferenco de Monda Komerca Organizo, kiu oficiale aprobis la aliĝon de Rusio al Monda Komerca Organizo. Per tio Rusio metis finan punkton al sia 18-jara peticiado por aliĝi al la organizo. En la sama tago rusa prezidento Dmitrj Medvedev mesaĝis al la konferenco por esprimi sian dankon.

Pascal Lamy, ĝenerala direktoro de Monda Komerca Organizo, esprimis, ke la aliĝo de Rusio al Monda Komerca Organizo estas historia momento por Rusio mem kaj por la mekanismo de plurlatera komercado. Li esprimis ankaŭ, ke de nun Monda Komerca Organizo kovras 97% de la tutmonda komercado. 30 tagojn post la aprobo de la interkonsento Rusio oficiale fariĝos membro de Monda Komerca Organizo.

Samtage Dmitrj Medvedev sendis telegramon al la ministro-nivela konferenco de Monda Komerca Organizo, esprimante sian dankon al la konferenco pro aprobo de rusa aliĝo al la organizo. Li diris, ke la rusa aliĝo realigos duoblan gajnon de Rusio kaj ĝiaj kunlaboraj partneroj.

translate into English

2 Comments / add your comment?

Elza
Elza says:
Dankon pro la informo. Kiel ŝanĝiĝos nia vivo post la aliĝo mi dume ne imagas.
5 months ago
Jianping Zhao
Jianping Zhao replies:
Laŭ la propra sperto de Ĉinio post la aliĝo al MKO, mi diras, ke estos multaj ŝanĝiĝoj, ne nur bonŝancoj, sed ankaŭ komercaj konfliktoj kun aliaj landoj.
5 months ago

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...