Jianping Zhao's articles

  • Jada Kuniklo surpaŝis la lunan surfacon

    - 5 years ago - 1 comment
    La ĉina lunsondilo Chang'e-3, kun la unua lunveturilo de Ĉinio, nomata Yutu aŭ Jada Kuniklo, sukcese soft-surluniĝis en la 14a de decembro, plenumante la longe atenditan revon de la alluniĝo de la ĉina nacio. La luna sondilo komencis softan alluniĝon je la 9a vespere kaj surluniĝis en la regiono Ĉielarka Golfo 11 minutojn poste, anoncis la Pekina Aerokosma Komand-Centro. Dum la procezo, la sondilo moderigis sian rapidon ekde 15 kilometroj super la luno, ŝvebis je 100 metroj super la luna sur…

  • Usono ne senpripense lanĉos militon kontraŭ Norda Koreio

    - April 29, 2013
    Lastatempe la korea duoninsulo estis plena de odoro de pulvo. Norda Koreio proklamis fermi la Industrian Parkon Kaesong kaj anoncis, ke la "sago jam estas sur la arko" kaj simple per premo de butono oni jam povas pafi misilon. Dume Usono okazigis grandskalan komunan operacon kun Suda Koreio sur la korea duoninsulo, kaj en la operaco partoprenis strategiaj bombaviadiloj B-52 kaj B-2. Ĉu Usono facile decidos lanĉi militon kontraŭ Norda Koreio? Pri detala analizo vidu la tutan tekston ĉe esperanto…

  • Egipta prezidento publikigis efektivigon de “100-taga plano”

    - October  7, 2012
    Vespere de la 6-a de oktobro egipta prezidento Mohamed Morsi faris parolon, publikigante la plenuman staton de “100-taga plano” efektivigata post kiam li enoficiĝis kiel egipta prezidento. Li konfesis, ke kelkaj celoj de la plano ne estis atingitaj. Mohamed Morsi diris, ke la registaro jam plenumis 70% de la sekurecaj celoj listigitaj en “100-taga plano” kaj plu plenumos la restantajn celojn. Li esprimis, ke oni daŭrigos la eliminan agadon al armitoj sur la duoninsulo Sinai por la sekureco…

  • Pint-konferenco de Okcidenta Mediteraneo emfazis regionan kunlaboron

    - October  7, 2012
    La 6-an de oktobro en Malto fermiĝis la 2-a 10-landa Pint-konferenco de Okcidenta Mediteraneo (Dialoga Mekanismo 5 + 5). La ĉeestantaj gvidantoj de la 10 landoj publikigis Maltan Deklaracion, emfazante intensigon de regiona ekonomia kunlaboro kaj baton al kontraŭleĝa migrado. La deklaracio montris, ke diversaj okcident-mediteraneaj landoj intensigos regionan ekonomian kunfandiĝon kaj donos pli da subteno al mez- kaj mal-grandaj entreprenoj. La deklaracio ankaŭ alvokis, ke ĉiuj landoj kun…

  • Ĉinio fariĝis plej granda lando laŭ uzantoj de mikroblogo

    - October  7, 2012
    Laŭ la Blua Libro pri Novaj Mediatoj (2012) antaŭ nelonge eldonita de Ĉina Eldonejo de Soci-sciencaj Dokumentoj, Ĉinio jam fariĝis la plej granda lando laŭ la nombro de uzantoj de mikroblogo. La Blua Libro montris, ke de 2011 rapide disvolviĝas mikroblogo en Ĉinio kaj draste kreskas la nombro de mikroblogaj uzantoj. Ĉinio jam fariĝis la plej granda lando de mikroblogo. Laŭ statistiko ĝis decembro de 2011 la totala nombro de la ĉinaj mikroblogaj uzantoj atingis 249,8 milionojn.

  • Lagarde: Membrolandoj de GKK tenos altan ekonomian kreskon

    - October  7, 2012
    La 6-an de oktobro Cristine Lagarde, prezidanto de Internacia Mona Fondaĵo (IMF), prognozis, ke la membrolandoj de la Golfa Kunlabora Konsilio (GKK), kiuj produktas petrolon, tenos rapidan kreskon de ekonomio. Post sia ĉeesto al la kunveno de financaj ministroj de la Golfa Kunlabora Konsilio en Riado, ĉefurbo de Saud-Arabio, Cristine Lagarde diris, ke la membrolandoj de la Golfa Kunlabora Konsilio tenas rapidan kreskon de ekonomio, dum aliaj arabaj landoj vizaĝas al malfaciloj. En la pas…

  • Turkio batis kelkajn celojn en Sirio

    - October  7, 2012
    La 6-an de oktobro la registaro de la turka suda provinco Hatay faris deklaron, ke Turkio samtage 3-foje batis kelkajn celojn en Sirio pro tio, ke 3 bombokanonaj obusoj el la teritorio de Sirio falis en la provincon Hatay de Turkio. La deklaro diras, ke la 3 obusoj unu post alia falis en 3 lokojn de la provinco Hatay ĉe la landlimo de Turkio kaj Sirio. Ili ne kaŭzis morton aŭ vundiĝon de homoj, tamen la turka trupo respektive faris rebaton.

  • Hugo Chaves postulis respekton al rezulto de prezidenta elekto

    - October  7, 2012
    La 6-an de oktobro venezuela prezidento Hugo Chaves postulis, ke ĉiuj kandidatoj por la prezidenteco respektu la rezulton de elektado. Li diris, ke kiu ajn gajnos la elekton, la venko ĉiam apartenas al la venezuela popolo. En la 7-a de oktobro pli ol 18 milionoj da balotantoj elektos la novan prezidenton de Venezuelo.

  • Israela aerarmeo paffaligis senpilotan aviadilon

    - October  7, 2012
    La 6-an de oktobro la israela armeo diris, ke samtage en la dezerto Negev de suda Israelo la aerarmeo paffaligis senpilotan aviadilon, kiu eniris la teritorian aerspacon de Israelo. Proparolanto de la israela armeo Roni Kaplan diris, ke oni ankoraŭ ne scias, de kie venis la aviadilo kaj kio estis ĝia intenco eniri la teritorian aerspacon de Israelo. Li diris, ke la armeo ne ekskluzivas la eblecon, ke la senpilota aviadilo venis el armitaj sektoj de Gaza Zono.

  • 7 irananoj forkaptitaj en Libio estis liberigitaj

    - October  7, 2012
    La 6-an de oktobro Hussein Akbari, irana ambasadoro en Libio, konfirmis al raportistoj, ke samtage 7 irananoj, kiuj estis forkaptitaj antaŭ 2 monatoj en Libio, estis liberigitaj en Benghazi, la dua granda urbo de Libio. Ili foriris de Libio per aviadilo. Tiuj 7 iranaoj estas laborantoj de la Irana Ruĝa Krescento. En la sama tago ili forlasis Benghazi per aviadilo al Turkio, kie ili ŝanĝis aviadilon, kaj revenis al Irano. Laŭ la irana ambasado en Libio tiuj 7 irananoj estas en tre bona sa…

  • Franca polico lanĉis subitan kontraŭteroristan agadon

    - October  7, 2012
    Antaŭtagmeze de la 6-a de oktobro la franca polico lanĉis subitan kontraŭteroristan agadon samtempe en la ĉefurbo Parizo, orienta urbo Strasburgo, sudaj urboj Nice kaj Canne kaj arestis pli ol 10 ekstremistojn. En Strasburgo iu ekstremisto pafis por rezisti al aresto kaj estis pafmortigita de la polico. 3 policanoj vundiĝis. Samtage franca ĉefministro Jean-Marc Ayrault esprimis, ke ĉi-foja grandskala kontraŭterorista agado celas detrui la reton de teroristoj.

  • Siria armeo restarigos ŝtatajn sekurecon kaj stabilecon

    - October  7, 2012
    La 6-an de oktobro en Damasko, Fahad Jassim Al-Freij, siria ministro pri defendo kaj ĝenerala vickomandanto de la siria armeo, esprimis, ke la siria armeo havas firman volon por restarigi ŝtatajn sekurecon kaj stabilecon kaj elimini restantajn teroristojn en la teritorio de Sirio. Farante parolon en la siria Nacia Televid-Stacio, Fahad Jassim Al-Freij montris, ke la siria armeo nun partoprenas en la batalado por defendi la sekurecon de la ŝtato kaj de la popolanoj. Li diris, ke la armeo…

  • Japanio provas defii postmilitan internacian ordon per insularo Diaoyu

    - October  6, 2012 - 1 comment
    En la lastaj tagoj iuj fremdlandaj specialistoj kaj erudiciuloj, akceptante intervjuojn, unu post alia montris, ke la japana registaro persistas sur la erara starpunkto pri la problemo de la insularo Diaoyu kaj atencas la teritorian suverenecon de Ĉinio. Tio plene manifestas, ke la japana registaro provas nei la fruktojn de la monda kontraŭfaŝta milito kaj defii la postmilitan internacian ordon. 89-jara Li Kangxi estis membro de la kontraŭjapana gerilo konsistanta el transmaraj ĉinoj en…

  • Nord-korea soldato pafmortigis 2 oficirojn kaj fuĝis al Sud-Koreio

    - October  6, 2012
    Laŭ konigo de la sud-korea armeo en la 6-a de oktobro, iu nord-korea soldato pafmortigis 2 oficirojn kaj fuĝis al Sud-Koreio. Tiu nord-korea soldato rakontis al la armeanoj de Seulo, ke antaŭ ol atingi Sud-Koreion li pafmortigis 2 oficirojn. Iu respondeculo de la sud-korea armeo konfirmis, ke nord-korea soldato fuĝis al Sud-Koreio post pafmortigo al 2 nord-koreaj armeaj oficiroj. La sud-korea flanko jam translokis la soldaton al sekura loko kaj komencis enketon pri la evento.

  • Surretiĝas datumoj de ĉiuj 35 kontrolstacioj pri PM 2,5 en Pekino

    - October  6, 2012
    Post kiam Pekino surretigis la datumojn de la unuaj 20 kontrolstacioj pri Partikla Materio 2,5 (PM 2,5), ankaŭ la restantaj 15 kontrolstacioj aliĝis en la 6-a de oktobro kaj eksurretigis siajn datumojn. Ĝis nun ĉiuj 35 kontrolstacioj de la kontrola reto pri PM 2,5 en Pekino surretigis siajn kontrolajn datumojn. Laŭ konigo la 35 kontrolstacioj pri PM 2,5 faras provfunkciadon dum 3 monatoj kaj ekde la 1-a de januaro, 2013 oficiale donos takson al la aera kvalito.

  • Tajip Erdogan: Turka digno ne estu provokebla

    - October  6, 2012 - 1 comment
    La 5-an de oktobro turka ĉefministro Tajip Erdogan diris, ke Turkio ne permesos, ke ĝia digno estu provokata. Turkio neniom ignoros ian ajn provokon. En la mitingo de pli ol 5 mil homoj samtage okazanta en la plej granda turka urbo Istanbulo, Tajip Erdogan avertis, ke neniu rajtas provoki la dignon kaj kapablon de Turkio. Li diris, ke Turkio ne volas militi, tamen neniom permesos, ke ĝia digno estu provokata.

  • Turkio refoje batis kelkajn celojn en Sirio

    - October  6, 2012
    La 5-an de oktobro Mehmet Lekesiz, estro de la turka provinco Hatay, diris, ke Turkio refoje faris baton al kelkaj celoj en Sirio pro tio, ke en la sama tago obuso de bombokanono el la teritorio de Sirio falis en la sudan provincon Hatay de Turkio. Mehmet Lekesiz diris, ke la obuso falis en senhoman lokon de la provinco Hatay 50 metrojn foran de la landlimo inter Turkio kaj Sirio, kiu ne kaŭzis morton aŭ vundiĝon de homoj, tamen la turka armeo tuj donis rebaton.

  • SK komdamnis teroristan atakon en Aleppo de Sirio

    - October  6, 2012
    La 5-an de oktobro la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj faris mediatan deklaron, forte kondamnante la teroristan atakon en Aleppo de norda Sirio. Gert Rosenthal, konstanta delegito de Gvatemalo en Unuiĝintaj Nacioj kaj ĉi-monata deĵoranta prezidanto de la Sekureca Konsilio, diris, farante la deklaron al mediatoj, ke la terorista atako en Aleppo kaŭzis morton de dekoj da homoj kaj vundiĝon de aliaj preskaŭ cent homoj. La Sekureca Konsilio donis la plej fortan kondamnon al tiu evento…

420 articles in total