Pintos Martins Internacia flughaveno
Pintos Martins Internacia Flughaveno estas unu el la modernaj flughavenoj freŝdate konstruitaj de Brazilo. Situante meze en Fortalezo, ĝi okupas la trian lokon en pasaĝerofluo inter la flughavenoj en la nordorienta parto de Brazilo. Por faciligi la veturon al flughaveno, la registaro konstruis 4 viaduktojn kaj promenponton super la strato antaŭ la terminalo.
Stadiono Kastelao
Stadiono Kastelao konstruiĝis en 1973. Por gastigi la FIFA 2013 kaj la Mondan Pokalon 2014, oni faris renovigon al la stadiono. La renovigita stadiono povas akcepti 58,704 spektantojn kaj havas subteran parkon kun 1,900 parkejoj. Cetere, estas Gravulejo, Amaskomunikila Centro kaj kompleksejo. La spektantejo estas ŝirmita per granda tegmento, inkluzive de la sidlokoj ĉe interna ringo proksima al herbejo.
Pliboniĝas la periferiaj trafikoj post la renovigo de la stadiono, kaj nun estas kvar apartaj vojoj por aŭtobuso, unu relvoja stacio kaj du metroaj stacioj.
Dum la Monda Pokalo, la Stadiono Kastelao gastigos ses konkursojn, inkluzive de la grupa rivalo inter la teamoj brazila kaj meksikia, okona finalo kaj kvarona finalo. Plibonaj bazaj vorkoj kaj leviĝanta entuziasmo de fansoj faros la Stadionon Kastelao unu el la plej spektaklaj piedpilkaj kampoj
Vidaĵoj:
Fortalezo posedas tre bonan strandon de 34 kilometroj. La bela strando fariĝas plej grava turismejo en la nord-orienta parto de Brazilo. Fortalezo, areanta 323 kvadratajn kilometrojn kaj havanta 2,4 milionojn da loĝantoj, estas ankaŭ grava ekonomia centro de tiu region.
“Futura Strando” estas aparta vidindejo, kie oni povas aĉeti plej freŝajn maraĵojn. En Iracema-kvartalo amasiĝas multaj bufedoj kaj noktkluboj. En strando Mucuripe estas vidaĵo, ke fiŝkaptistoj starantaj sur la masta floso ekiras de tie. Estas tradicia foiro sur la stranda strato, kie kolektiĝas metiartaĵoj kaj kuniĝas plej bonaj muzikistoj de “Forro”
La strando Cumbuco
La strando Cumbuco troviĝas en la okcidenta bordo de la ŝtato Ceará kaj distancas je 35 kilometroj de Fortalezo. Tie allogas turistojn sablaj dunoj, kokospalmoj, lagoj, ĉevalveturiloj, spektado sur transkampa veturilo, kaj strandaŭtoj. Tie estas ideala loko por kajtosurfado kaj ventosurfado, pro longtempa ventego. Periferie de la strando estas 40 hoteloj kaj restoracioj, kiuj disponigas kaj lokajn manĝaĵojn kaj variajn frandaĵojn de diversaj landoj. En la tendara bufedo oni povas gustumi la distingan pladon: rizo kun rostita fiŝo.
Tamen plej alloga en la Cumbuco-strando estas la spektado sur transkampa veturilo, kiu povas veturigi 4 personojn, por pli malpli duhora spektado de la lagoj kaj sablaj dunoj. Ĉe la lago Panamirin, oni povas sidi sur la tabulon kaj glitas tra la sablaj dunoj, kaj fine remas en la lagon.
Ponto de britoj:
En nordorienta parto de Brazilo estas kutimo sunumadi, kaj ankaŭ en Fortalezo ne estas ekskluziva. La plej bona loko por sunumado estas la Ponto de Britoj. La ponto havas longan historion kaj datiĝis en la komenco de la 20-a jarcento. La ponto estas farita de konstrua kompanio konsistanta el britaj arkitektoj. Estas tre konvene por geamantoj percepti la maran venton sur la ponto, kaj turistoj povas rigardi el la fendojn de la ponttabuloj vidaĵon, ke la marondo puŝflusas la pontajn kolonojn.
Ambrozio:
La ambrozio de Fortalezo estas tipa. Fiŝkaptado, paŝtado kaj agrokulturo karakterizas la indiĝenajn pladojn de la nordorienta Brazilo. Diversaj fiŝoj, salikokoj kaj kraboj ofertas tipajn marmanĝaĵojn kaj manioko, potato, kokao kaj maizo povas esti faritaj kiel kuko, supo, ktp. Oni miksas la maraĵojn kun la bovaĵoj kaj donas al gastoj plej bongustan pladon: fiŝbovaĵo. Salikoko estas miksita en rizo kiel frititaĵo, kies bongusto estas apetite veka..
Aĉetado:
“Centra Merkato” situas en loko inter Iracema-strando kaj urbocentro de Fortalezo. Ĝi estas la plej granda aĉeta centro, posedanta 559 vendejojn kaj pli ol 30 butikojn. Ĉie vendiĝas la plej bonaj manlaboritaj metiartaĵoj, bonkvalitaj varoj kaj indiĝenaj produktoj.
Gastiganto ankaŭ por Kongreso de Esperanto:
En 2002, Fortalezo gastigis la 87-an Universalan Kongreson de Esperanto kaj en 2014, venigos la 70-an Internacian Junularan Kongreson de Esperanto.
Verŝajne Fortalezo renkontas ĉijare ne nur la spektaklon de la Monda Pokalo, sed ankaŭ la festivalon de junuloj el Esperantujo.