La 22an de oktobro, la Informa Oficejo de ĉina Ŝtata Konsilio publikigis blankan libron titolitan "Evoluo kaj Progreso de Tibeto". La libro komplete konigas la progreson kaj brilajn atingojn de Tibeto en la lastaj pli ol 60 jaroj.
La libro kun proksimume 20 000 ideogramoj konigas la evoluon de Tibeto el ses flankoj per grandkvantaj statistikoj kaj faktoj.
La libro montras, ke ekde la antikveco Tibeto estas parto de Ĉinio, ke en hodiaŭa Tibeto la ekonomio disvolviĝas, la politiko progresas, la kulturo prosperas, la socio harmonias, la ekologio bonas kaj la popolo feliĉe vivas. Antaŭ la publiko prezentiĝas nova Tibeto, tradicia kaj moderna.