Hieraŭ mi faris la lastan radio-programeron, kiu estos sendita en merkredo venontsemajne. Temas pri la interbabilado inter sinjorino Erzsebet Sekelj, vidvino de Tibor Sekelj,pri ŝia laboro ordigi la verkojn kaj literaturajn materialojn de kaj pri Tibor Sekelj.Mi pensas, ke estu pli bone fini mian profesian laboron kaj komencu mian emeritulan vivon per la temo plej fervora tra tuta mondo, ĉar de la lastaj tagoj, denove sonoras la nomo Tibor Sekelj almenaŭ pro la Tago de la libro, iniciatita de ILEI, pro lia poemo Je kies nomo.
Pri la poemo, mi faris klarigon en prelegado. Pri la verkado de la poemo, mi dankas sinjorinon Sekelj, kiu rakontis al mi la fonon, mi dankas sinjoron Josip Pleadin, kiu parolis al mi pri la tempo, mi dankas Zlatoje Martinova, el kies prelego (mi persone aŭskultis ĝin) mi havigis al mi penson, kiel kompreni la poemojn de Tibor Sekelj, mi dankas sinjoron Djordje Dragojlovic, kiu diris al mi sian komprenon pri la poemo. En mia prelego mi finas per frazon: Metante la homaron en la fono de tri gravaj mondaj religioj, la mondvojaĝanto Tibor Sekelj per sia tuta vivsperto krias al la mondo: Estu paco, ne militu!. Por pli bone kompreni la poemon, do legu la librojn liajn!
Antaŭnelonge, mia hejmoloko la ĉemara urbo Qingdao fondis Instituton por mara kulturo. Oni petis de mi verkon pri maro por ĝia komenca revuo--Mara Literaturo. Mi havas nenian skribon pri tio, sed Tibor Sekelj havis. En lia libro De Patagonio Ĝis Alasko estas prozo kun la titolo Skribite en Galapagoj. Estas tre bele skribita prozo, kiu montras la biologion sur la insularo en Pacifiko okcidente de Sud-Ameriko. Bonŝance mi ĉinigis ĝin. Mi do kontribuas la ĉinigon al la revuo por ĝia premiero. Ĉu tio ne estas pli bona vivo de emeritulino, kiel mi? Ŝanco ĉiam atendas la pretan.
Granda merito!
Mi ŝuldas la meriton al sinjoro Josip Pleadin kaj lia teamo. Li delonge ŝvite laboras por konstante eldoni librojn de Tibor Sekelj. Liaj amikoj faris tradukon por la esperantujo. Kaj mi, la plej varma fano de Tibor Sekelj en Ĉinio, probable estus plejmulte profitanta el la granda merito.
Mi devas esti dankema! Ĝojon kaj Feliĉon en la Kristnaska Tago!