La 21-a de marto estas supozeble plej okupita tago por internacia komunumo. En la tago, UN celebras diversajn "Tagojn". Nome: Internacia Tago por Eliminado de Etno-Diskriminacio; Monda Foresta Tago; Monda Poezia Tago; Internacia Nowruz-Tago kaj Monda Down-Sindroma Tago; krome tiutage oni renkontiĝas ankaŭ kun Monda Tago por Infanaj Poemoj kaj Monda Dorma Tago. Do inter tiom da “Tagoj”, kiun vi preferas celebri? Oni lanĉis balotadon en la reto de UN, kiu daŭras unun jaron. Mi donis mian baloton al “Monda Foresta Tago”, dezirante, ke ni posedu ĉiam bluan ĉielon kaj verdan terglobon.