Majstrino Marjorie Bulton skribis artikolon memore al Tibor Sekelj en 1995, kun la titolo: Sekelj-Gulaŝo de Diversaj Memoroj. Kiam mi ĉinigis la titolon, ĝi sajnas stranga laŭ la koncepto de la ĉina kulturo. Gulaŝo (hungare: Gulyás) estas plado populara en Hungario kaj aliaj landoj de orienta Eŭropo. Mi telefone demandis instruistinon pri la hungara lingvo, ĉu la vorto “Gulyás” metaforas ion alian? Ŝi respondis, ke ne, ĝi signifas supon de bovaĵoj.
Mirinde mi tralegis la artikolon kaj elmaĉis la esencon de esperanta kulturaĵo kaj la guston de tiu ĉi frandaĵo. “Kvankam Tibor Sekelj dum tempe gastis ĉe eks-kanibaloj, Sekelj-gulaŝo, hungare Sėkely, ne estas kanibala plado; ĝi enhavas porkaĵon, sepojn, lardon, acidan brasikaĵon, kremon, ajlon, karvion, salon, paprikon kaj aneton. Nu, sed Sekelj mem estis iom neordinara miksplado, en kiu mankis nek vere nutra viando, nek interesaĵa spicoj, nek iom da acideco… artisme, aktive, talente kaj psikologie, li ja estis kompleksa, multeca, foje paradoksa. sed neniam banala kaj sengusta!”
Antaŭ tridek jaroj, mi legis libron Fakto kaj Fantazio komplitan de majstrino Marjorie Bulton kiel lernolibron. Mi tre kutimiĝis al ŝia maniero vicigi serion da pronomoj samkategoriaj. Ripetiĝo de legado, mi eltrovis, ke ŝia vicigo estas neniam simple skribita sed ĉiam logika. Des pli, en la supre menciita plado—Sekelj-gulaŝo viglas kelkaj vortetoj, kiaj “lardo” “salo” kaj “kremo”, kiuj ofte metaforas respektive “neologismon” “io, kio surprizas en konversacio kaj verko” kaj “plej eminenta parto…” ktp. Tiaj vortetoj tre plaĉas al mi dum legado.
Vere, traleginte la verkojn de Tibor Sekelj, oni ekkonis kiel telepatie komunikiĝi la brita majstrino kun la “mondvojaĝanto”, 101-jara, ankoraŭ vivanta en nia koro. Mi admiras kiel rekte atingi la koron la energio spruĉita el la du geniaj majstroj dum ilia renkontiĝo, kaj tiu energio sangige fluas ĉe mi tutkorpe. Diversaj admiroj!
Ŝi komentis, ke “ĝi (Sekelj-Gulaŝo) ankaŭ estas mirinda atestaĵo pri la kapablo de la homo: kuraĝo, adaptiĝemo, eltenado, scienca scivolemo, entreprenemo. La travivaĵoj de Sekelj ŝajnas sufiĉaj por dudek homaj vivoj.” Dume ŝajnas al mi, ke ankaŭ ŝi meritas la titolon “mondvojaĝanto”, kvankam ŝi ne vojaĝis kiel Tibor Sekelj tra la mondo, tamen ŝi gvidas siajn legantojn sperti la ekzotikajn pejzaĝojn, lokajn manierojn kaj mirindajn fabelojn tra la mondo.*
Ŝi angligis el manuskripto la libron de Tibor, Nepalo Malfermas la Pordon, kaj eldonis ĝin en Britio sinkrone kun la esperanta versio de Tibor mem en 1959.
Ŝi admiris la poemaron de Tibor Elpafu la Sagon, opiniante, ke ĝi estas libro “ne nur ĉarma kaj refreŝiga sed nobla kaj menslarĝiga….temas pri la riĉa mozaiko de buŝa poezio en la mondo.” La plej altan takson ŝi donis al la porinfana literaturo Kumeŭaŭa—Filo de Ĝangalo, tamen ŝi bedaŭris fiaski la kunlaboro por eldoni ĝin en Britio.
Diversaj memoroj elfluas sub la plumo de la majstrino, ĉe ŝia fingrumado ridigas la anekdoto: Sekelj iam ellernis jogon en Hindio. Foje li gastis ĉe la hejmo de patrino de la verkistino en Britio. Li estis ĉiam gentila al la patrino, iumatene, kiam la patrino eniris la manĝoĉambron kun plado de ŝinko kaj ovoj, ŝi vidis, ke Tibor dece sed minimume vestita, staranta sur la kapo kun nudaj piedoj en la aero. La patrino staris konsternita. Tibor, ĝentileme salutis per trankvila “Bonan Matenon!” kaj per lerta vibro de la piedfingroj. La kapstaranta gasto senaplompigis la patrinon, ke ŝi demetis la varman pladon ne sur la maton, sed sur la nudan lignan tablon. “Ŝi ĉiam memoras Tibor amike, sed la tablo neniam plene resaniĝis…”
Tuj mi memoras, ke pasintjare ni ferie restis en Hungario ok tagojn. Foje aŭ dufoje ni ĝuis la hungaran frandaĵon “Gulyás”. Mi fiere diras, ke mi gustumis vere originalan gulaŝon.
Mi retelefonis al la instruistino de la hungara lingvo por demandi kiel kuiri gulyás, ŝi diris, ĝi estas ne pli ol supo kun bovaĵo! Do, post laboro, mi haste revenis hejmen kaj elprenis pecon da kruda bovaĵo el fridujo, elektis cepojn, ajlon, paprikon kaj aneto….ankaŭ mi fingrumas aldoni tomaton. Duhorojn poste, mia ĉinstila gulaŝo sukcese bongustas.
Frandaĵo eltiras salivon, belarta teksto skuas la animon. Majstrino Bulton kuiris la Sekelj-gulaŝon, kiu ŝajnas al mi ĉarma pejzaĝo sur la Parnaso, psike nutras la legantojn kaj meritas esti unu el la pladoj de esperanta festeno.
(2013,en Qingdao)


* Mi iam ĉinigis el la libron iujn rakontojn, legendojn, fabelojn kaj ilin aperigis por la porinfana revuo de mia naskourbo Qingdao. (kie iam okazis la 5-a Azi-pacifika Kongreso de Esperanto)
.