Du tagojn antaŭ lia forpaso, mi vizitis sinjoron Li Shijun (Laŭlum). Li kuŝis sur kliniklito sed en hejmo. Tiutage ĉinoj trairis de aŭtuno al vintro,lunkalendare venis Vintrokomenco, unu el la 24 sunperiodoj.
Dekkelkajn tagojn antaŭe, li falis teren kaj frakturas je la femuralo. Mi informiĝis el Jin Hong, lia bofilino, ke neeblas fari operacion konsiderante lian aĝon kaj farton. Mi devas lin viziti, ĉar mi scias, ke li estos ĝoja se iu alvenos bablili kun li.
Posttagmeze, mi kunportas sonbendigilon kaj pakaĵojn de Jiaozioj. "Nenion pli bonan ol manĝi Jiaoziojn", ĉinoj prizorgas la nutraĵojn en aparta tago. Krome mi scias, ke la aminda Avo (ni karese nomis lin Avo dum nia studenteco en Pekina Disaŭdiga Instituto) ŝatas manĝi jiaoziojn. Delonge mi havas planon multe noti la parolon de Avo, li ŝajnas trezorejo el kiu ni povas elfosis valoraĵojn.
Li kviete kuŝis sur la lito kun telemekanikilo en la mano. Je la vido al mi, li ĝoje salutis min per mansugesto kaj levis la litoantaŭon per la telemekanikilo, deklive apogante sin sur la lito li pretigis sin fari babiladon. Mi kelkvorte babilis kun Jin Hong pri lia farto kaj poste turnis min al Avo. Li ridetis kaj ekrakontis sian malfeliĉan falon. De tio ektorentas lia parolo kiel kutime, de la lernejaneco al esperantistiĝo, el legado al profesiado, li menciis la nomon Li Guangtian, lia favoranta instruisto en lia mezlernejo; li retrokalkulis sian legadon, interalie li menciis Rememore al nordaj amikoj verkita de Hujucz kaj lego de libro verkita de Verda Majo; li rakontis al mi kiel li, malriĉa studento, aĉeits librojn kontraŭ biciklo, kiun donacis al li la kuzo kiel armeano; li laŭdis fratojn de Lusin, ke ili multe helpis rusan blindulan esperantiston Eroŝenko, li anekdotis la travivaĵojn kiam li estis ĉefredaktoro de EPĈ, li donis proponon por plibonigi novigitan revuon Panorame, unu el kies redaktoroj mi estas ... ...
Studentoj kiel ni en antaŭ pli ol 20 jaroj, ni ofte plendis pri lia babilemo, iu el ni eĉ ĉirkaŭiris se malproksimen renkonte al Avo. Sed nun mi forte deziras multe babili kun li kaj parkere memori ĉiun vorton el lia parolo. Parolante pri sia instruisteco en Pekina Disaŭdiga Instituto (Nun Ĉina Komunikado Universitato), li unuafoje malkaŝis sian maltrankviliĝon, ke li ne meritus je instruado al studentoj, ĉar li mem eĉ ne havis diplomon de kia ajn alta lernejo. Sed mi diris, kiam mi parolis kun eksterlandaj amikoj pri Laŭlum, ĉiu scias la nomon, se mi diru, ke mi estas studento de Laŭlum, ĉiuj ĵetis al mi rigardon de admiro. Aŭdinte tion, li tenere mienis kaj ridetis.
Kiel ne meritas? Li mem tradukis tri el kvar ĉinajn klasikajn romanojn, kaj iujn literaturajn verkojn de ĉinaj famuloj. Li verkis poemojn kaj kompilis vortarojn. Li kompilis ankaŭ lernolibrojn varinivelajn kaj lia manuskripto por progresintaj studentoj Arto de Traduko ankoraŭ datumiĝas en mia komputilo, pro tio, ke mi dungite instruis Esperanton en ĈKU dum 2006-2010, li oferis sian ankoraŭ ne eldonitan libron sen ia ajn rezervo.
Lia parolo tiom interesis min, ke mi forgesis uzi mian aparaton por registri lian voĉon.
Multe da parolo eble lacigas lin kaj malutilas al lia resaniĝo, mi devis prudente diri ĝisrevidon, kvankam li ne deziris tion. Lia afabla mieno varmigis min en la komenco de la vintro, ke mi promesis la reviziton venontsemajne, ne nur mi mem, sed kun miaj gekunlernantoj de Esperanto-kurso en Pekina Disaŭdiga Instituto dum 1989—1991, iuj el ni poste fariĝis liaj kolegoj en EPĈ kaj ĈEL, iuj samfakuloj laborantaj en Radio, kaj iuj en aliaj kampoj, ĉiuj bone elvolviĝas en sia kariero. Ni fakte faris nefiksitan rendevuon por kune viziti lin nur kelkajn tagojn antaŭe.
Restas en mia memoro eterna bedaŭro! .
Venis malĝoja informo matene, sabate (10an, novembro). Mi volu ne vere! Avo Li feliĉe travivis la seriozan koratakon junie, kaj reaperis antaŭ publiko kun tre bona aspekto en oktobro, kiam ĈEL celebris la 125-jariĝon de Esperanto en salono de EPĈ. Tiutage mi sekvis lin al lia hejmo por preni libron esperantan, kiun li eltrovis el sia biblioteko nur por ke mi plibone faru prelegon pri la verkisto, famulo de Esperantujo Tibor Sekelj. La libro estas poemaro titolita Elpafu la sagon. Mi porsekunde konfuzis pri kiel ĉinigi la titolon, Avo Li iomete cerbumis kaj diris al mi "箭在弦上".
En mia imago ligiĝas ambaŭ meritoplenaj esperantistoj. Tibor Sekelj dumvive brile agadis en diversaj kampoj kulturaj apud Esperanto, dum Avo Li "dumvive faris nur unu aferon: per Esperanto por Esperanto". Sed tio ne ĝenis lin same brile kontribui por riĉigi la esperantan literaturon kaj eĉ al la monda kulturo. Plej bona ekzemplo estas ja la esperantigitaj ĉinaj klasikaĵoj!
Nelaste mi diru, ke mia studo super Tibor Sekelj havis lian varman subtenon. Kun la poemaro li donacis al mi flaviĝintajn paperojn, sur kiuj tekstas la nekrologo de Tibor Sekelj. Elsendis tiama EVA. Tre valoraj estas la paperoj por mia plua studado, kaj nun ili restas ĉe mi plej trezoraj inter la restaĵoj lasitaj de Laŭlum.


Ripozu en Paco, kara Avo,
Vivu en nia koro, Laŭlum!

Vintro 2012