Kiel mi menciis en la antaŭa artikolo, hodiaŭ komencias la laboradon por aranĝi la 15an Nacian Ekspozicion pri Orkideoj de la Karonia Orkidea Societo (KOS), kaj laŭ promesite, mi raportas pri la laboroj, kiuj estis tre interesaj por ni.

Oficiale, la starigo de la ekspozicio ne okazos ĝis morgaŭ, ĵaŭdo la 28a, sed KOSanoj ĉiam starigas nian propran lokon la antaŭan tagon, por pli bone helpi niajn gastojn dum la sekvonta tago. Do, same kiel dum pasintaj jaroj, ni alvenis al la muzeo ĉirkaŭ la 15a horo, trovante malplenan ĉambron, kiel vi povas vidi en la maldekstra bildo.

Sed ne nur KOSanoj scias pri tiu ĉi frua laborado. Kutime kelkaj gastoj ankaŭ alvenas kaj komencas labori merkrede. Tiuj "fruemuloj" kutime nombras du aŭ tri, kaj ni jam alkutimiĝis al tio.

Kiam mi mem alvenis al la muzeo, mi nur trovis malmultajn plantojn kaj pentraĵojn (dum nia ekzposicio ankaŭ videblas pentraĵojn pri orkideoj), kiel mi montras al vi en la ambaŭflankajn fotojn. Sed tre baldaŭ ĉio ŝanĝiĝis....

Ĉirkaŭ la 15:30 alvenis la unua fruemulo, kiu tuj komencis enporti liajn plantojn.

Kaj baldaŭ alvenis alian fruemulon.....

Kaj alian....

Post unu horo, sep fruemuloj estis alvenintaj, kaj la laborado komencis fariĝi freneza, sed tute gaja kaj ĝuebla. Vere ŝajnas ke ĉi-jare ni havos belan kaj floroplenan aranĝon.

Dume, ornam-plantoj estis ankaŭ alveninta al la ĉambro, kaj oni komencis disdoni ilin al ĉiuj niaj gastoj.

Samtempe, tuj for de la ĉambro mem, ĵurnalistino faris interviuojn kun kelkaj KOSanoj. Fakte, mi mem estis ankaŭ interviuita, sed mi bedaŭrinde ne havas foton pri tio. Eble mia interviuo estos videbla morgaŭ, sed mi vere ne scias.

Iom post iom la ĉambro pleniĝis.......

Post helpi niajn gastojn, ni komencis starigon de la loko de KOS mem. Kiel kutime, nia loko situas sur la centro de la ĉambro. Kompreneble, la loko komenciĝas kiel granda amaso de skatoloj, skatoletoj, sakoj, saketoj, ornamplantoj, kaj diversspecaj iloj, kiel vi vidas dekstre. Tamen, malgraŭ la videbla freneza miksaĵo, ni ja havas planon! Kaj iom post iom mi konstruas nian lokon.

Sube vi povas vidi nian kvaronkonstruitan lokon.....

Hodiaŭ mi ne montros la vi la finkonstruitan lokon... Tion mi faros morgaŭ. Sed mi ja komentos ke ni havas temon por nia ejo, kaj la temo estas Naturkonservado. Fakte, la "viro" kiun vi vidas dekstre, vestante nigran ĉemizon kaj armean pantalonon, estas unu el la iloj kiujn ni uzas por tiu temo.

Nu, amikoj, mi vere esperas ke vi ĝuis la lagadon de tiu ĉi raporte. Mi atendos viajn komentojn.

Ĝis morgaŭ!