Ĉiujare la Karonia Orkidea Societo (KOS) organizas nacian ekspozicion de orkideoj. Vi povas vidi kelkajn fotojn de las pasintjara ekspozicio en miaj albumoj. Nu, jam multaj homoj scias ke, ĉiujare, dum la lasta semajnfino de aŭgusto, en la muzeo ĉe la Placo de Akvo, en la urbo Puerto Ordaz, okazas unu el la plej grandaj orkideaj ekspozicioj el Venezuelo. Nu, tiu semajnfino alproksimiĝas.

Kompreneble, oni devas komenci laboradon kelkaj tagoj antaŭ la ekspozicio mem, por pretigi ĉion por niaj gastoj (kiuj venas el ĉiuj partoj de la lando) kaj ankaŭ por niaj vizitontoj. Ni kutime nomas tiun semajnon nia "Freneza Semajno". Ĉi-jare mi unfoje havas blogon, kaj mi decidis ĝin uzi por kunhavigi raportojn pri la ekspozicio. Mi nur esperas ke la raportoj estos ĝueblaj por vi, karaj amikoj.

Do, merkredon, la 27a de aŭgusto la gravaj farendaĵoj komenciĝas. Unue ni devos pretigi la ekspoziciejo mem, kaj poste ni komencos la starigon de la ejo de KOS mem. La postan tagon, matene, ni helpos niajn gastojn starigi siajn proprajn ejojn. Vespere okazos la juĝado de floroj, kaj nokte okazos la solena malfermo de la ekspozicio.

Poste mi publikigos mian unuan raporton pri la tagaj laboroj (kun bildoj, espereble) kaj fine mi faros albumon pri la ĉi-jara ekspozicio.

Ĝis baldaŭ, amikoj!