December 2007
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

Archives

February 2008 (1)
January 2008 (2)
December 2007 (2)
October 2007 (1)

December 3rd, 2007

Esperantlingvaj blogoj

Mi kolektas la retadresojn de la esperantlingvaj blogoj, kiujn mi trovas en la interreto., kaj regule mi vizitas ilin. Estas bonaj lokoj por malkovri trezoretojn. La Vikipedio donas tiun liston ; kelkaj el ili aperas ankaŭ en e-Planedo. Se vi mem havas E-blogon, bonvolu sendi al mi sian adreson.

Published at 13:12 / 3 comments / 926 visits
This post is public

December 8, 2007

Unueco donas forton

Mi freŝe tajpis mesaĝon en mia E-blogo por diskonigi "Ipernity"... supozante ke kelkaj el miaj karaj -sed maloftaj- legantoj ne ankoraŭ konas ĝin!
Hodiaŭ, mi faras en Ipernity reklamon por mia E-blogo. Sed... kial blogi????.

Januare, mi verkis tiun poemon, kiun mi titolas "kial blogi?"

Kial blogi?

Tutsola ĉe komputilo
Vojaĝanta nur en penso,
mi meditas: kial blogi?
Ĉu mi volas ion diri?
Enhavas mia blogaro:
humuron kaj rakontetojn,
naturon kaj desegnaĵojn,
por nekonata legonto.
Plezuretojn mi ŝategas
tra la reto dispartigi,
kaj precipe mi deziras
Esperanton disvastigi.

Por kuraĝigi blogiston,
sufiĉas eta donaco:
Ĉu vi ŝatis la mesaĝon?
Alvenu via komento!
Published at 20:17 / 4 comments / 1060 visits
This post is public

( 2 posts )

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...