Esperantlingvaj kanzonoj multe alportis al mi kiam mi eklernis Esperanton. Estas bona kaj agrabla metodo por plibonigi la lernadon.
"Tra l'mondo" estis la unua kasedo en E°, kiun mi aŭskultis. Tiu kasedo, produktita de *Olivier TZAUT en 1977, enhavas popolajn kanzonojn de diversaj landoj (plejparte el tradukoj de Claude Piron).
Mi atente kaj ofte aŭskultis ĉiun kanzonon, penante por kompreni la parolojn. Iom post iom, dank'al la bela parolmaniero de Olivier Tzaut, la vortoj iĝis frazoj, kaj mi sukcesis kompreni la tekstojn.
Kiel omaĝo al li, mi kuŝis kelkajn kanzonojn en mia Ipernity-paĝo: vidu la albumon "Tra l'mondo".
*Olivier TZAUT : elementa instruisto en Svislando, kaj unu el la 3 fondintoj de Kultura Centro Esperantista en La Chaux-de-Fonds.
Send a message
Search for members
Eustáquio Maia says:
Genoveva says:
Alklaku sur ĉi-sube ligilo, vi trovos multe da esperantistas muzikoj
www.ipernity.com/home/vinilkosmo
Dimitrije Janicic says:
Via pagxaro estas por mi agrabla surprizo.
Mi utilos viajn kantojn por kunvenoj de societo.