Claude Piron malaperis: Gerda ploras! (1)
Klaŭdjo mortis? Vere aŭ fantazie? (2)
Ĉu li nun vojaĝas trakosme? (3)
Sendube, kiel la meteoro. (4)
Tamen, vojaĝante, li ĉiam rakontas novelojn. (5)
Sed, lasu min paroli plu : (6)
Por tiu lasta vojaĝo, li certe surŝultrigis la dorsosakon de Panjo Rut'. (7)
Kien? Tien. (8)
Kio mortigis lin? Eble, kisa malsano. (9)
Tiaj ni estas. (10)
Dank'al la belaj verkoj de Claude, por ni vivi estas miri! (11)
Dankon! Dankon, amiko! (12)
(1) Gerda malaperis! (didaktika romano)
(2) Vere aŭ fantazie? (rakontaro, 1989)
(3) Ĉu li venis trakosme? (krimromano, 1980)
(4) La meteoro. (novelo en "Tiaj ni estas" vol.3 , 2002)
(5) Ĉu rakonti novele? ( krimnoveloj, 1986)
(6) Lasu min paroli plu. (instrua romaneto, 1984)
(7) La Dorsosako de Panjo Rut'. (novelo, 1995)
(8) Tien. (sciencfikcia romano, 1997)
(9) La kisa malsano (instrua romaneto en "Tiaj ni estas" vol.2, 2002)
(10) Tiaj ni estas. (noveloj, 2002-2003)
(11) Vivi estas miri. (legolibro, 1995)
(12) Dankon, amiko! (facila rakonto, 1990)
Send a message
Search for members
Béla Apáti Kovács says:
Hermes says:
Genoveva says:
Mamie Jo Boc says:
Dimitrije Janicic says:
Mimi says:
Moho says:
Angel Arquillos López says:
Cezar /Kaiserpro says:
vere, Claude Piron tre meritas tiun spritan poemeton, ĉu mi rajtas uzi ĝin kiel redaktoro de Sennaciulo, vian alian bildoverkon, al kiu mi skribis poemon, mi ne forgesis, sed la poemo kaj via talpobildo aperos eble nur en marto aŭ en aprilo, nu, ni vidos, sed tre volonte mi uzus tuj ĉi tiun poemeton por Sennaciulo, ĉu vi konsentas?
Amike, Cez!
Mirabelinka says:
Zhang Xuesongpro says:
Cindy Mckeepro says:
Marilou says:
Daniel Biro-Walker says:
Anjo says:
Odamir says:
Mike59pro says:
Stefan says:
Alireza says:
Angelic Cante says:
Cezar /Kaiserpro says:
la teksto aperis ĵus ĉe SAT, Sennaciulo, petu tie vian aŭtorekzempleron.
Amike, Cez!
ulo38 says:
kaj do, dankon por la rememorigo de tiu viro.
Dorota says:
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Mi tre ŝatis Claude-on. Mi renkontis lin malofte, sed loĝis en la sama hotelo en Vilno. Pro paneo de dormveturilo, mia edzo kaj mi devis ŝanĝi niajn planoj, sed mi tion tute ne bedaŭras, ĉar tio ebligis, ke ni prenis kune (ankaŭ kun lia edzino) kelkajn matenmaĝojn...
Li estus povinta vivi ankoraŭ dum multaj jaroj. La vivo foje estas ege maljusta!!!
Onagrino (Dominique)--- (*) edited this comment 11 months ago.