Ĝeneralajn komentojn pri la ĵurnalista kongreso en Vilnius mi ĵus publikigis Danlingve ĉi tie kaj en 24.dk. Esperante sufiĉu la jena komento al la prelego de Detlev Blanke ("Informado en lingvistikaj medioj"):

En 2003 la nuntempe plej fama lingvisto Noam Chomsky respondis al demando ĉu Esperanto havas generan gramatikon, dirante interalie ke "Esperanto ne estas lingvo". Tio kompreneble kaŭzis sufiĉe grandan skandalon inter la esperantistoj, sed efektive Chomsky neniam diris ion pri Esperanto, kion li ne dirus pri iu ajn lingvo. Ekzemple unu subĉapitro en la libro "Chomskyan linguistics and its competitors" (de Pius ten Hacken, Equinox 2007) havas la titolon "Kial la angla lingvo ne povas ekzisti". Evidente, por bone prijuĝi la sencon kaj valoron de lingvistaj respondoj pri Esperanto, necesas iom koni la teorion laŭ kiu laboras la koncerna lingvisto.

Se oni komparas la mondan komunumon de lingvistoj kaj tiun de Esperantistoj, vere estas frape kiom multe pli unueca estas la Esperanto-movado. Tiuj kiuj interesiĝas pri neŭtrala, internacia lingvo praktike unuanime akceptas ke tiu lingvo estas Esperanto. Male, la lingvistoj vigle malkonsentas inter si pri la demando kio entute estas lingvo; en tiu medio estas kvazaŭ Interlingua kaj Volapuko kune havus pli da adeptoj ol Esperanto, kaj ĉiun duan jaron aperus nova Ido, pri kiu necesus atenti. Paradokse, do, la homaro jam bone scias kiu lingvo estas la Internacia, sed kio ĝenerale estas lingvo, ankoraŭ estas tute ne klare!

Politike tio devus signifi ke la Esperantomovado de laikoj estas multe pli serioza ol la scienca komunumo de lingvistoj.