Arthur Koestler kaj Noam Chomsky

La fama aŭtoro Arthur Koestler (1905-1983) plurloke (ekzemple en “The Lotus and the Robot” de 1966, tradu­kita ankaŭ en la danan) malestime nomas “Esperanto-arkitekturo” tion kion la arkitektoj mem kutime nomas “la internacia stilo”, kaj oni ankaŭ povas trovi lokojn kie li priskribas la esperantistojn kiel naivulojn. Sed fine de la 1960-aj jaroj, en eseoj kiuj ne troviĝas en dana traduko, li komencis priparoli Esperanton pli respekte.

Ekzemple en la eseo de 1969 “The urge to self-destruction” (La dezirego de memdetruo, represita en “The heel of Achilles”, 1974), li diras: “Estas groteska paradokso ke ni havas komuniksatelitojn kapablajn vidigi kaj aŭdigi mesaĝon al la tuta planedo, sed forestas tutplaneda lingvo kapabla komprenigi ĝin. Eĉ pli strange estas ke krom kelkaj fidelaj Esperantistoj, nek Unesko nek iu alia internacia instanco serioze klopodis por antaŭenigi universalan komunan lingvon – kian havas la delfenoj.”

Intertempe progresis la scienco, kaj jam estas klare ke delfenoj ne vere havas lingvon, ĉar ili ne kapablas generi frazojn. Sed oni notu ke ankaŭ la esperantistoj intertempe progresis. Koestler absolute ne estis stultulo, sed tiu “unuigismo” kiun li ĉi tie aprobas kaj ne tute malprave atribuas al la tiamaj esperantistoj, al ni nuntempe impresas pli kaj pli naiva. Kreskis la konscio ke necesas diverseco apud la sopirata unueco, kaj se Esperanto estas bona ideo, tio estas ĉar ĝi povas kontentigi ambaŭ flankojn.

Sed Koestler okupiĝis ankaŭ pri aspektoj de lingvo kiujn la esperantistoj dum longa tempo tute neglektis. En alia eseo de 1969, “Can psychiatrists be trusted?” (Ĉu psikiatroj estas fideblaj?) li skribas jene:

Psikolingvistiko, tiusence kiel Chomsky kaj lia skolo uzas tiun terminon, estas nova branĉo de psikologio kiu je la unua fojo provas ekataki la problemon kiamaniere la infano aĝiĝinte kvar jarojn kapablis akiri la gigante kompleksajn regulojn kaj strate­giojn de la lingvo, kiamaniere ĝi povas produkti frazojn kiujn ĝi neniam antaŭe aŭdis, kaj manipuli sintaksan kaj semantikan maŝinaron kies funkci­maniero estas komplete nekonata al la infano – same kiel al la plenkreskulo. Dum pli ol jarcento, la akademia psikologio ne nur malsukcesis ektrakti tiun problemon, sed eĉ ekvidi ke ĝi ekzistas. Sed la neŭrokirurgo kaj psikiatro estis puŝ­prem­ita en ĝin; kaj li devis provi establi sencon el la diversaj bizaraj tipoj de afazioj kaj rilataj malsanoj, ricevante nenian helpon de la psikologo. Tute male, oni povas diri kun nur malmulte da troigo ke estis la neŭrokirurgio kiu instruis al la psikologo tiun malmultan realan scion kiun tiu havas pri la mekanismoj de lingvo kaj memoro.

Ankaŭ ĉi tie multe progresis la scienco, aŭ pli precize: la lingvistiko kiel psikologia kaj racia scienco. Tiuj progresoj ne multe diskoniĝis, sed se ni deziras ke homoj prenu la problemon de internacia lingvo serioze, ni devas havi la plej bonajn lingvistikajn argumentojn por tio. Dum tre longa tempo la Esperanto­movado neglektis la psikologian flankon de la homa lingvo. Nur en 2010 UEA eldonis la esearon Lingvo kaj menso de Noam Chomsky, kies unua eldono aperis jam en 1968 – kaj tri jarojn poste aperis la dana versio “Sprog og bevidsthed”!

Philippe van Parijs, Fleurbaey kaj Jansson

Ĉar la esperantistoj mem ne prenis lingvistikon sufiĉe serioze, multaj gravaj sciencistoj ne prenas Esperanton tiel serioze kiel ĝi meritus. Unu el ili estas Philippe van Parijs, belga filozofo kaj ekonomikisto sufiĉe grava por havi pri si Vikipedian artikolon en naŭ lingvoj. Pasintjare aperis honore al li la artikolaro Arguing about justice (Argumentadi pri justeco), en kiu liaj kolegoj diskutas kiel atingi la maksimumon de justeco en la diversaj kampoj pri kiuj Parijs mem laboris. Estante belgo, van Parijs nature okupiĝis ankaŭ pri lingva justeco, kaj la artikolo de Marc Fleurbaey diskutas ĝuste la meritojn de la angla kaj de Esperanto kiel internacia lingvo. La artikolo favoras la anglan, same kiel la nova libro Linguistic justice de Parijs mem.

Malgraŭ sia konkludo pri internacia lingvo, tiu libro de Parijs estas enorme interesa laŭ esperantista vidpunkto. Ĝi vere majstre priskribas kaj klarigas sian temon, tamen ĝia argumentado por ekskluzivi Esperanton el konsidero estas treege malfortaj. Tio estis tiel forta invito al kontraŭdiro, ke mi sendis longan retleteron al la aŭtoro. Parijs respondis du semajnon poste, dankante por la letero kaj koncedante ke mi kredeble pravas en pli ol unu el miaj argumentoj! Li ankaŭ petis min klarigi du detalojn en mia letero, do kredeble estis pli ol ĝentilaĵo.

Parijs ne estas lingvisto, sed oni ne sentas tion kiel mankon en la libro, ĉar plejparte li simple ne argumentas lingvistike. Unu escepto tamen estas, nome anekso al ĉapitro 1, kie li klarigas kial li ne volas konsideri tri solvojn de la lingvoproblemo: komputila tradukado, Esperanto aŭ la oficialigo de pli ol unu nacia lingvo kiel internaciaj. La lastan oni facile rifuzas per iom da aritmetiko, kaj la unua ne estas teknike realigebla (je kontentiga nivelo, almenaŭ) – sed por rifuzi Esperanton oni bezonas lin­gvi­stikan argumenton. Kvankam la sekcio pri Esperanto estas la plej longa el la tri, Parijs donas nur unu referencon al la lingvistika literaturo, kaj ĝi estas pli ol 50 jarojn aĝa! Se li fosus pli profunde, li malkovrus la paradokson ke lingvistikaj argumentoj tute ne gravas por la debato pri lingva justeco. Sed se tio igas lin mokinda – tiam la facila lernebleco de Esperanto ankaŭ estas mokinda, ĉar tio estas lingvistika argumento...

Ĉiuokaze, vera malvenko estas nur se fakulo trovas manieron tute ne mencii Esperanton en la kunteksto de internaciaj lingvorilatoj. Tion sukcesis fari la sveda lingvisto Tore Jansson en sia nova libro The history of languages (La historio de la lingvoj), kiu temas pri la ekesto kaj disvastiĝo de la lingvoj. Ĝi estas sufiĉe interesa, kaj ankaŭ multe pli facile legebla ol la libro de Parijs, sed kvankam la lasta ĉapitro estas prognozoj pri la lingva stato de la tero post 200, 2000 kaj 2 milionoj da jaroj, estas kvazaŭ Jansson tute ne scias ke Esperanto ekzistas.

John-Paul Davidson kaj Stephen Fry

La intereso pri lingvo tamen kreskas ne nur inter universitatuloj, sed ankaŭ en la ĝenerala publiko. Eble vi scias ke la fama brita televidstacio BBC favore menciis Esperanton en pluraj dis­sendoj lastatempe. Ŝajnas ke la kaŭzo estas ke du kunlaborantoj de BBC ekvidis Esperanton kiel interesan parton de la tutplaneda lingva diverseco. John-Paul Davidson kaj Stephen Fry jam antaŭe kunlaboris pri dokumenta serio nomita “Stephen Fry en Usono”, kaj pasintaŭtune dissendiĝis ilia 5 parta Planet Word en BBC2. Rete spekteblas nur eltondaĵoj, sed la tele­vidan serion akompanas granda kaj bela libro kun la sama titolo.

En la televidaĵo, Esperanto estas menciita unuafoje fine de la unua parto. Tie Fry demandas al araba interpretistino ĉe UN ĉu ne estus multe pli bone se ĉiuj parolus nur unu saman lingvon, ekzemple Esperanton – kaj la interpretistino kompreneble tuj vigle rifuzas, insistante ke ne temas pri tio ke ŝi perdus sian laboron. Tio tamen ne esprimu malŝaton al Esperanto flanke de Davidson kaj Fry, ĉar en la libro la nomo Esperanto ne aperas tie.

En la libro la nomo Esperanto aperas unuafoje lige kun la hebrea kaj la jida. Tie estas notite ke Zamenhof elektis tute alian solvon de la juda lingvo­problemo ol tiuj kiuj diskutis kiun lingvon oficialigi en Israelo. Sekvas ses paĝoj dediĉitaj tute al Esperanto. Estas kelkaj fraz-ekzemploj, ĉiuj korektaj kaj kun la ĉapeloj ĝuste metitaj – kiel ofte oni vidas tion? La lingvo mem estas karakterizata kiel iom strang-aspekta, sed la idealismo kaj literaturo de la esperantistoj estas priparolataj kun profunda respekto.

La filmo kaj la libro estas verkitaj laŭ tre Brita perspektivo, sed se oni povas iom flankenŝovi sian ĝeniĝon pro tio, ili enhavas treege multe da utilaj informoj pri la homa lingvo, la lingvoj de la mondo kaj la aktuala stato de lingvistiko. Tial ili estas spektinda kaj leginda precipe de Esperantistoj. Eble oni devus klopodi por fari subtekstojn en Esperanto por la filmo, ĉar la peno traduki la libron en aliajn lingvojn ne indas sen drastaj ŝanĝoj por adapti la perspektivon.

Ĉi tiu artikolo aperis en Esperanto en Danio (2005/1) kaj ĝi estas resumo kaj ĝisdatigo de miaj jenaj lastatempaj kontribuoj en la retgazeto Libera Folio:

Arthur Koestler kaj Esperanto
Philippe van Parijs kaj Esperanto
BBC kaj Esperanto