Antaŭa: 1886-1890: La Volapuka epoko

Kaj jen subite, la 3-an de Marto 1898, Esperanto estas menciita unuafoje en Berlingske. Temas pri la dua parto de longega artikolo “Tutplaneda lingvo” kies unua parto (aperinta la antaŭan tagon) temis pri lingvafrankoj kaj pazigrafioj. La dua parto temas pri la paroleblaj planlingvoj kaj estas citinda en sia tuteco:

Tutplaneda lingvo

(Finita.)

Ĝis la plej lasta tempo oni laboras pri tiaj lingvoj – antaŭ ne pli ol kelkaj monatoj unu plia estis lanĉita – sed la strebadoj nuntempe ŝajnas dividiĝi en du direktojn. Unu elektas lingvogrupon por krei por ĝi komunan lingvon, unu tia estas ekzemple la Neolatin de Courtonne (1883) kaj la tute nova Nuove-Roman de Püchner, dum la Pasilingua (1886) de Steiner, la Volapük (1879) de Schleyer kaj la Esperanto de Samenhof (el la fino de la 1880-aj jaroj) metas al si pli ampleksajn celojn.

La provoj de Neolatin kaj de Nuove-Roman celas – se tiel diri – rekolekti la siatempe disfalintan Latinan lingvan unuecon, kaj ili kompreneble havas grandan apogon en tio ke Latino ĉiurilate estas lingvo tiel tralaborita kaj elformita. Sed la rolo de Neolatin jam estas finludita, se iam ekludita, al kio kontribuis ĝia kompleksa kaj multe tro ampleksa gramatiko.

Ĉu Nuove-Roman havos ian signifon, ja estas pli ol dubinde; ĝis nun almenaŭ ankoraŭ sukcesis neniu ĉi-speca provo. Unu avantaĝon ĝi ŝajnas posedi: ĝia morfologio estas tre simpla kaj facile lernebla. La bazo de la lingvo estas la Hispana, kiun Püchner karakterizas kiel „un des plus excellents idiomes romans”. Eble povas, ĉar la lingvo estas tiel nova, esti interese vidi kelkajn frazojn kaj ĉi-lige ankaŭ Volapukan tradukon:

N.R.: Avis un fradre e sora, V: Labols blodi e jiblodi (Vi [pl.] havas fraton kaj fratinon). N.R.: Mi libro é buon, V.: Buk obik binom gudik. (Mia libro estas bona).

Kankam Volapuko plejparte estas prenita al lingvofamilio pli proksima al ni, certe la plej multaj kleraj homoj pli bone komprenos Nuove-Roman – almenaŭ la du cititajn frazojn.

Ankoraŭ indas rimarki pri ĉi tiu tute nova lingvo, ke la inventinto, Püchner, loĝas en Linz, kaj ke maljuna profesoro Max Müller en Oksfordo skribis al li, ke li opinias ke la problemo estas solvita kun multe da braveco. Max Müller cetere ankaŭ siatempe skribis al Schleyer, ke li ĝojas ke Volapuko progresas.

Volapuko estas tiu el ĉiuj ĉi-specaj eksperimentaj lingvoj, kiu furoris plej multe. Oni ankoraŭ memoros ĝin ĉi-lande de antaŭ ĉ. 10 jaroj. Ĉi tie estis fondita Volapuka klubo, aperis gramatikoj, vortaroj k.s., sed nun oni nenion aŭdas pri tio. Kaj tiel ŝajne okazis ĉie, kvankam ne mankis reklamo kaj agitado. La faktoj denove ĉi tie parolis sufiĉe klare; ne eblas formi artefaritan universalan lingvon.

Dum oni agnoskas ke la laboro de Schleyer estas kolosa kaj atestas grandan lingvan scion, oni tamen direktis aron da plendoj kontraŭ ĝi. Sed estus tro amplekse trakti tiujn ĉi tie. Se iu vere deziras nekropsion de la Volapuka kadavro, tiun ni devas plusendi al la menciita traktaĵo de d ro I. Østrup: “Volapüks Umulighed”. En ĝi troviĝas ĉiuj necesaj informoj. Rimarkite estu nur ke la lingvo estas malbelega, kaj ke la Ĝermana ĉevala piedo elŝoviĝas same en la vortelekto kiel en la metodo – tiel oni imagu ke, ĉar la sistemo permesas tion, estas inventita plifortigita imperativo “jusivo”, kiu signifas kion oni necese devas fari. Bedaŭrinde nur ke ne ekzistas pliaj gradigoj, tio estus eĉ pli amuza; kiel kuraĝiga ne estus formo kiu signifus proksimume: Mi ja diras ke vi faru tion, sed mi intencas la malon!

La Esperantolingvo kiel inventinton havas viron en Grodno en Rusio, nomata L. Samenhof. Li ŝajnas, se juĝi laŭ ĉi-somere dissendita cirkulero au.x principau.x journau.x du monde, esti viro kun strangaj planoj kaj eble ia spekulanto. Li nome volas okazigi iun congrès intellectuel, tio estas, li kunvokas voĉdonojn el ĉiuj landoj kaj ĉiuj tendaroj pri tio, kiun lingvon elekti, ĉar ke ĉiuj konsentas pri la dezirindeco de komuna lingvo, li antaŭsupozas. Oni povas sendi al li traktaĵojn por kaj kontraŭ, verkitajn en ĉiu ajn lingvo, li tiam kolektos ilin kaj eldonos 3 ĝis 4 volumojn el ili. La sendintoj tiamaniere estos membroj de la intelekta kongreso. En la lasta volumo estos voĉdonilo, kaj tiam oni voĉdonos. Samenhof publikigos la rezulton. Ĉiu volumo kostos 6 frankojn – jen eble bona negoco, almenaŭ provo.

(Tiu “intelekta kongreso” estas la skriba kongreso inter la adeptoj de diversaj planlingvoj, kiun Zamenhof vane provis realigi ĝis Majo 1897 – vidu n-ron 107 en lia Originala Verkaro. Kredeble ĝi estis inspiro al la fifama Delegacio.)

Koncerne lian lingvon mem, ĝi estas bazita sur penso kiu esence ne estas tute malbona. Li kolektis en malgranda vortaro de ĉ. 1000 vortoj tion kion oni povus nomi la komunaj kulturaj vortoj, do tiujn vortojn kiujn ĉiuj kleraj homoj tutmonde konas kaj uzas. Kun tiu ligiĝas simpla morfologio, kiu igas la lingvon tute facile manipulebla. La vortoelekto nature devas esti iom arbitra – kiel ekzemplon tiurilate mencieblas ke la vorto por patrino ne estas prenita el la radiko komenciĝanta per M, sed estas farita ina formo de padro, patro, kaj nomiĝas padrino. Ĉiuj substantivoj en singularo finiĝas per o, pluralo oj, kaj la adjektivoj finiĝas singulare per a, plurale per aj. En traktaĵo de “Dansk Turist­forenings Aarsskrift 1897” [Jarlibro de la Dana turista asocio] oni donas multe da aprezo al la Esperantolingvo, kaj oni akcentas ke ĝi estas multe uzata en Rusio. Estas ja eble ke ĝi prezentas avantaĝojn, kaj certe estas almenaŭ ke estas io sana en la baza penso de la lingvo.

(La traktaĵo en la turista jarlibro estas traduko kaj adapto de artikolo de Valdemar Langlet en la Sveda turista jarlibro de 1896; Langlet estis la prezidanto de Upsala Esperantoklubo, la unua ekster Rusio. La adaptinto ne estas nomita, sed la Dana lingvaĵo estas tre bona, do supozeble estas la tradukisto Frederik Skeel-Giørling. Tiom pli verŝajne estas li, ĉar li estis nezorga pri la prononc-indikoj, same kiel poste en sia lernolibro; kiel ĉiuj tradukistoj tiutempe, li havis neniun fonetikan edukon).

Se oni nun fine volas klarigi al si la fundamentan problemon de universala lingvo kaj ties estonta ebleco, estas facile enpense kompari ĝin kun la kvadrateco de la cirklo kaj kun perpetuum mobile. Tiel longe ke vivos homoj, ili kredeble okupos sin per tiuj taskoj. Sed tamen estas grava diferenco: dum ni jam nun povas scii ke la du taskoj estas nesolveblaj, ni pri la mondolingvo scias ke ĝi estas pensebla. Sed ĝi la ekziston ne atingos per arta, teoria vojo, sed okazos fakte kaj praktike.

Kiu scias ĉu ne la Pigin-English – bedaŭrinde, oni do kredeble devas diri – estas la tutplaneda lingvo de la estonteco?

–s –n.

Kiu estas –s –n, tion mi bedaŭrinde ne sukcesis solvi, sed ties konkludo ke la monda lingvo de la estonteco estos ne nur internacia, sed universala, kaj ke estos ia speco de malbona Angla, li tiutempe dividis kun la profesiaj lingvistoj Otto Jespersen kaj Johannes Østrup. Aliaj Danaj lingvistoj ne profetis la formorton de ĉiuj lingvoj krom la Angla, sed poste Vilhelm Thomsen kaj Gudmund Schütte esprimis la opinion ke oni prefere elektu la Anglan kiel komunan sciencan lingvon. Ĉiuokaze, ĉiuj nepre volis laŭeble eviti la Germanan, kvankam tiu estis la fremda lingvo plej vaste regata de Danoj tiutempe. La timo kaj malfido al ĉio Germana certe ankaŭ influis la malfruan adopton de Volapuko en Danio.

Sekva: 1902: Aprobo de Esperanto