I

Oni petis min diri ion pri la familio de Zamenhof, sed familio povas esti multaj malsamaj aferoj. Ekzemple nia Ludoviko ankaŭ estas membro de la familio de lingvokreintoj. Mi ŝatus rakonti al vi pri unu el la pli interesaj Danaj lingvokreintoj, nome Rasmus Rask.

Rask estas unu el la plej famaj lingvistoj de ĉiuj tempoj. Li naskiĝis en Fueno en 1787 kaj mortis nur 55-jara en Kopenhago. Oni ankoraŭ nekredeble multe skribas pri li. Pasintjare eĉ aperis romano pri li – "Rudimenter af R" de Hanne Marie Svendsen. Rask laboris pri multaj lingvoj, kaj li ankaŭ opiniis ke oni povus fari internacian lingvon. Povas esti interese vidi kiel li longe antaŭ Zamenhof venis al la ideo ke tia lingvo estas havinda kaj farebla.

Por serĉi la plej profundajn radikojn de la Dana lingvo, Rask faris grandan vojaĝon al Hindio tra Rusio, kun longaj haltoj en Stokholmo kaj SanktPeterburgo. En Peterburgo li rimarkis ke oni tie tute ne konas la Danan literaturon. Tio tre ĉagrenis lin, sed precipe ĉagrenis lin ke la Germanaj intelektuloj, kiuj estis multaj en la Rusa ĉefurbo, tute malestimis la Skandinaviajn literaturojn.

En unu el siaj leteroj hejmen li priskribis unu el la konversacioj kiujn li havis kun Germana profesoro:

- Sed kial vi ne skribas Germane anstataŭ Dane?

- Ĉar ni ne estas Germanaj, sed Danaj.

- Dio mia, kia ideo estas tio, fari literaturan lingvon el tia dialekto kiun parolas apenaŭ unu miliono da homoj, kio povos fariĝi el tio?

- Ĉe senpartiaj juĝantoj tio nin des pli honoros, ju pli malgrandaj ni estas, kiam ni tamen sukcesis doni al nia lingvo literaturon kiu ne malsuperas tiujn de dekoble pli grandaj lingvoj.

- Vi ja ĉiuokaze havas Ĝermanan devenon, estas do el bona tribo, sed kia strebo estas tio, apartigi sin el la granda tuto?

- La Dana nacieco estas proksimume la sama kiel la Germana, kaj ni ankaŭ ne disigis nin el iu granda tuto, sed nur asertis la starpunkton kiun indikis al ni la naturo, kaj kiun ni, mi esperas, ankoraŭ dum kelka tempo asertos.

Estas iom surprize ke Rask venis al la ideo fari internacian planlingvon, ĉar laŭ li, la lingvo estas natura fenomeno. Sed kvankam Rask estis patrioto, li ne estis naciisto. Li defendis ĉiujn pli malgrandajn naciojn kontraŭ la pli grandaj – ne nur la Dana kontraŭ la Germana.

Ekzemple, en unu el siaj leteroj hejmen, li priskribas la diversan sorton de la Finnoj, la Estonoj kaj la Ingroj. La Ingroj estas la Finna popolo kiu origine loĝis sur la teritorio de SanktPeterburgo. Finnlando tiutempe estis parto de la Rusa regno, sed kiel memstara grandduklando. La kleruloj parolis Svede aŭ Finne. En Estonio la kleruloj parolis nek Estone, nek Ruse, sed Germane. Rask tre subtenis la evoluigon de la Finna lingvo, kiu tiutempe komencis prosperi, kaj li multe bedaŭris la sorton de la Estonoj, kaj precipe de la Ingroj.

II

En Peterburgo Rask multe laboris por interesi la Rusojn pri la Danaj lingvo kaj literaturo, kaj fakte li ricevis unu diligentan disĉiplon, nome profesoron Ivan Lobojko. Ni scias ke Lobojko tre bone lernis la Danan, ĉar poste li skribis al Rask kaj aliaj Danoj kelkajn leterojn, kiuj estas konservitaj.

En 1822 Lobojko translokiĝis al Vilno, la nuna ĉefurbo de Litovio. En longa letero al Rask li priskribas la tiean lingvan situacion:

Mia loĝloko estas tre interesa al lingvoesploristo. La nordan parton de la Vilna gubernio konsistigas Ĵemajtio. La dialekto de ĉi tiu regiono estas branĉo de la Litova. En la suda parto de la gubernio, ĉirkaŭ Grodno, Minsk kaj Vitebsk, kelkloke troviĝas disaj vilaĝoj de Litovoj kiuj ankoraŭ parolas Litove. Cetere la homoj tie parolas "wasserrussisch", same kiel ankaŭ en Bjalistoko. La praloĝantoj do estas aŭ Litovoj aŭ Rusoj; la nobeloj male estas Poloj, kaj ili interrilatas kiel Estonoj kaj Germanoj, aŭ Finnoj kaj Svedoj.

Tiu dialekto kiun Lobojko nomas "wasserrussisch" aŭ "akva Rusa" estas tiu
miksaĵo de la Pola kaj Rusa kiun oni nuntempe nomus Belorusa. Mi opinias
ke tio estas tre interesa informo pri la lingva situacio en la regiono de
Bjalistoko dum la 19-a jarcento.

Sed ni revenu al Rask.

III

En Rusio Rask do spertis kiel la lingvoj povas konflikti inter si. Sed en SanktPeterburgo li ankaŭ ofte havis la okazon paroli ĝis ses malsamajn lingvojn en unu tago. Rask estis treege lingvolerta, sed konstante ĵongli inter ses lingvoj estis iom multe eĉ por li. Li do sincere ekinteresiĝis pri neŭtrala, tuthomara lingvo, en kiu li povus skribi legeble por ĉiuj, ne perfidante sian nacion. Li komencis labori pri tio, kaj tra la tuta vojaĝo li laboris pri ĝi, kiam estis liberaj momentoj en la studado de la aliaj lingvoj.

Rask nomis sian lingvon "linguáž generale" aŭ "linguáž universale". Ĝi neniam ricevis difinitan nomon aŭ difinitan formon. Ŝajnas ke li neniam parolis kun iu pri sia projekto. Reveninte al Kopenhago li fine rezignis; komence de la manuskripto, kie li skizas sian lingvon, li skribis: "In magnis voluisse sat est" – tio estas latina citaĵo kiu signifas "En grandaj aferoj sufiĉas esti volinta". Li ne povis scii ke precize en la centa jaro post lia naskiĝo aperos Esperanto. Li sendube estus tre simpatia al Esperanto, ĉar ĝi estas konstruita tute laŭ liaj ideoj pri internacia lingvo.

Ĝis nun la biografiistoj de Rask flankenŝovis lian lingvoprojekton kiel ion neesencan. Sed en la lasta biografio, de Kirsten Rask en 2002, estas subĉapitro pri ĝi. En la longa daŭro oni ne povas ignori la lingvoprojekton de Rask. Al ni Esperantistoj kompreneble estas interese ke li laboris pri la sama afero kiel Zamenhof, kaj jam en 1916 aperis artikolo pri tio en la Esperanta gazetaro. Sed la fakto ke li laboris tiel serioze pri la demando, kvankam li rigardis la lingvon kiel natura fenomeno, estas ankaŭ lingvistike tre interesa, kaj mi esperas mem kontribui al tio dum la venonta jaro.