Jens S. Larsen Published on April 8, 2009
by Jens S. Larsen

Jens S. Larsen's blog

Browse posts
Jan Koster: Ceaseless, Unpredictable Creativity - Language as Technology
Posted on April 13, 2009
Plezuroj kaj malplezuroj de vortara kompilanto
6 comments (latest 7 months ago)
Recenzo de "La Asocio"
Posted on April 5, 2009
Notinda forpaso
Posted on December 28, 2008
3 comments (latest 10 months ago)
Komento al unu prelego
Posted on June 1st, 2008
4 comments (latest 17 months ago)
Kongressen arbejder
Posted on June 1st, 2008
Udflugtsdag
Posted on June 1st, 2008
Litauernes fornemmelse for sprog
Posted on June 1st, 2008
Trafikken i Vilnius
Posted on June 1st, 2008

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 234 times

Plezuroj kaj malplezuroj de vortara kompilanto

Wednesday April 8, 2009 at 09:24PM

La jeno estas statraporto pri la projekto de Dana-Esperanta vortaro, kiu espereble aperos iam ĉi-jare. La vortaro enhavos ĉ. 34'000 kapvortojn, kaj la ĉi-suban raporton mi prelegis en la loka klubo de Kopenhago la 6-an de Aprilo 2009.



Antaŭ ĉio mi volas pardonpeti ke mi ne preparis min pli bone. Mi esperis ke mi finos literon ”T” antaŭ ol liveri ĉi tiun raporton pri la progreso de la vortara laboro, sed simple mankis la tempo. Mi ĉi-posttagmeze rapide kompilis la tekston, kiun mi voĉlegas nun. Vi estas tre bonvenaj – invitataj, fakte – fari demandojn poste.

Estas la Usona vortaristo Webster, kiu diris ke ”vortaro estas kiel poŝhorloĝo – oni ne povas tute fidi ĝin, sed estas pli bone ol nenio.” Evidente, tio estis antaŭ la epoko de elektronikaj horloĝoj. Sed pri vortaroj lia eldiro restas aktuala: Ili estas gravaj helpiloj por tradukanto, sed lastinstance oni mem respondecas pri la vortoj kiujn oni metas en tradukon. Tiun respondecon oni ne povas ŝovi sur la helpilon.

Do, vortaro estas nur helpilo, sed grava helpilo. Kiam mi fariĝis Esperantisto en 1973, mi baldaŭ akiris la vortarojn inter la Dana lingvo kaj Esperanto. Tiu de Esperanto al la Dana estis verkita de Lorenz Friis kaj Peter Frey en 1938 (mia ekzemplero estas represo de 1969). En 1990 Eckhard Bick aperigis novan Esperantan-Danan vortaron, kies dua eldono aperis en 1997. Eckhard laboras profesie pri aŭtomata tradukado, do ne estas mirige ke tiu vortaro ekzistas ankaŭ en reta formo. La direkto el Esperanto al la Dana do estas bone kovrita kaj facile ĝisdatigebla.

(1)

(2)

besjæle

besjæle

besk

besked

besked

...

...

besk

Sed ĝis nun mankas bona vortaro en la alia direkto. La lasta Dana-Esperanta vortaro estis verkita de Elisabeth kaj Harald Grønborg en 1949. Ĝi estas ne nur malnova, sed ankaŭ ne tre bona; ĝi estas kiel antikva poŝhorloĝo en la epoko de poŝtelefonoj. Ekzemple, se oni volas trovi la vorton ”besk” (mal­dolĉa), oni atendas trovi ĝin inter ”besjæle” (animi) kaj ”besked” (informo) (1). Sed pro iu stranga kaŭzo, Grønborg decidis ke ĉiuj vortoj kun la prefikso be- aperu kune, antaŭ la aliaj vortoj komenciĝantaj per be- (2). Feliĉe ili ne faris tiel pri la ceteraj prefiksoj, ĉar tiam la vortaro fariĝus tute neuzebla. Sed estas simptomo.

Antaŭ tri jaroj la estaro de DEA decidis formi laborgrupon por fari novan Danan-Esperantan vortaron. Oni esperis ke oni finos la laboron ĝis la jubilea jaro pasintjare, sed ĝi aperos nur iam ĉi-jare. Komence ni estis multaj en la laborgrupo, kaj ni deziris fari relative modestan vortaron. Tamen tuj montriĝis ke ni havas tute malsamajn lingvajn nivelojn, ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en la Dana lingvo. Ni tial interkonsentis ke mi reviziu la laboron de la aliaj. Iom post iom homoj eksiĝis el la grupo, kaj nuntempe restas nur Ileana, Regin kaj mi – kaj mi estas la sola kiu laboras ĝuste nun. Mi rakontu iom pri la maniero kiel tio okazis.

Kiel bazon por la tuta votaro ni uzas vortoliston ellaboritan de Eckhard Bick. Li simple inversigis sian vortaron per la komputilo, aldonis kelkajn vortojn el Danlingvaj listoj kiujn li uzis en la laboro pri aŭtomata tradukado, kaj liveris la rezulton al ni. Regin Larsen metis tiun materialon en retan datumbazon, tiel ke ĉiu el ni redaktas unu saman centran vortaron per sia propra komputilo. Ni eĉ ne bezonas timi erarojn, ĉar la sistemo konservas ĉiujn versiojn, kaj estas tre simple reiri, se oni faris ion fuŝan.Tiam ja devus esti simple iomete korekti la aŭtomatajn tradukojn kaj jen: nova vortaro Dana-Esperanta! Nu, oni ja povus fari tiel, sed montriĝis ke tio ne valorus la penon. Simple ne rezultus bona laborilo.

give

doni

op

supren

give op

rezigni

Unue, enestas multe tro da vortoj en la datumbazo. Feliĉe, Ekchard ankaŭ liveris nombron kun ĉiu vorto, kiu indikas kiel ofta ĝi estas en Danaj tekstoj. Tiel ni povis limigi nin al la esencaj vortoj. Sed estas multaj eraroj en la kapvortoj. Prenu kiel ekzemplon la simplan verbon ”give”. Normale oni tradukas ĝin per ”doni”. Sed kion do pri ”give op”? ”Op” signifas ”supren”, sed ”give op” normale ne signifas ”doni supren”, sed ”rezigni”. Estas centoj da tiaj verboj en la Dana! Ili estas tute nemalhaveblaj en eĉ la plej elementa vortaro. Ofte ili mankas en la listo de Eckhard, kaj se ili enestas, ili enhavas eraron kiu nevidebligas ĝin al la redaktanto.

bakke

monteto

pleto

bakke

veturi malantaŭen

Dekomence Regin faris la datumbazon tia ke ni povis malaktivigi nebezonatajn vortojn. Kelkaj vortoj aperas plurfoje; ekzemple ”bakke” aperas trifoje. Tiu vorto efektive – se oni iom simpligas – havas tri signifojn: ”monteto”, ”pleto” kaj ”veturi malantaŭen”. Ni decidis ke ĉiuj substantivaj signifoj aperu sub unu sama kapvorto, kaj ĉiuj verbaj sub alia – do ĉi tie oni devis malaktivigi unu el la substantivoj.

Sed en mia redakta laboro mi ofte bezonis aktivigi vortojn, kiuj ekzistas en la datumbazo, sed ne videble por la aliaj redaktantoj. Mi ankaŭ bezonis povi korekti la Danan kapvorton – la aliaj redaktantoj nur povis korekti la tradukojn. Mi plendis al Regin, kaj li donis al mi la necesajn alirojn kaj ilojn. Sed montriĝis ke eĉ tio ne sufiĉas. Mi bezonis la eblecon aldoni al la vortaro kunmetitajn verbojn, kiuj ne tute troviĝas en la datumbazo. Daŭris iom da tempo, sed ankaŭ tion Regin liveris al mi. De tiam la redaktado estas pura plezuro. Ĝi estas defia kaj temporaba, sed mi sentas ke mi faras utilan kaj valoran laboron.

tage på

(itr) plidikiĝi

(tr) surmeti

palpi

Mi volas doni unu plian konkretan ekzemplon de la defioj. Prenu esprimon kiel ”tage på”. Nu, kiel netransitiva verbo ĝi signifas ”plidikiĝi”. Sed kiel transitiva verbo ĝi havas du tute malsamajn signifojn: ”surmeti” (ekzemple ”tage tøj på”) kaj ”palpi”. La dua estas duoble transitiva: palpi al iu iun korpoparton (= tage nogen en legemsdel). Unu el la plibonigoj kompare al la vortaro de Grønborg estas ke tia vorto kiel ”tage på” aperas kiel memstara artikolo en la nova vortaro. Ĉe Grønborg oni devas serĉi ĝin sub ”tage” kiu en si mem havas multege da malsamaj signifoj.

Lorenz Friis iam diris ke post la apero de PIV estos multe pli facile fari vortarojn, kaj li pravis. Mi multe uzis mian ekzempleron de PIV en mia vortara laboro. Ekzistas ankaŭ Reta Vortaro, kiu estas treege utila, sed ofte mankas en ĝi iu vorto, kiun donas PIV. Vikipedio ankaŭ estas gravega helpilo por mi, sed ĝi ne multe helpas pri la verboj, kiuj estas la plej granda defio. Tie helpas ofte la reta versio de la Sveda-Esperanta vortaro de EbbeVilborg. Kelkaj el la eraroj de Grønborg reaperas ĉe Vilborg, sed ĝenerale la Sveda vortaro estas kelkajn nivelojn pli bona.

Inter la plej gravaj laboriloj por mi estas mencienda ankaŭ Den Danske Ordbog (=DDO), unulingva Dana vortaro en ses dikaj volumoj. DDO estas utilega, ĉar ĝi estas granda kaj ĝisdata, kaj ĝi enhavas multege da informoj pri ĉiu vorto, ekzemple sinonimoj kaj antonimoj. Antonimo estas mal-vorto; se mankas al mi bona traduko, sed mi havas antonimon, mi povas serĉi ĉe la antonimo kaj simple aldoni aŭ forigi mal- laŭnecese. Kompreneble, tio estas simpligo, sed vi ekhavas ideon kiel utila ĝi estas por mi.

Alia grava laborilo estas la retaj vortaroj de Gyldendal. Antaŭ iom pli ol unu jaro Gyldendal surretigis siajn Anglajn vortarojn, kaj lastatempe sekvis la Germanaj, Francaj kaj Hispanaj. Iom malfrue kompare al la Esperanta Reta Vortaro, sed prefere malfrue ol neniam. La sola problemo estas ke ili ne estas senkostaj. Mi ne havas propran ekzempleron de DDO, kaj mi ne povas pagi abonon al la retvortaroj de Gyldendal. Tial mi ofte preferas labori en la universitata biblioteko anstataŭ hejme. Mi preferas labori tie per mia propra portebla komputilo, sed ankaŭ povas uzi la tieajn komputilojn.

Tre gravas kompreni ke kompilado de vortaroj estas kolektiva projekto. Ĉiu nova vortaro staras sur la ŝultroj de siaj antaŭuloj. Grønborg estas eksdata, sed ĝi evidente multe faciligis la laboron de Vilborg, kaj Vilborg multe faciligas la laboron al mi. Nia nova vortaro estos progreso – mi esperas – sed ĝi tutcerte ne estas la fina vorto. Ĝi havos ankaŭ retan version, kaj gravas ke ĝi estu konstante ĝisdatigata. Cetere oni ankaŭ povos konsulti ĝin per poŝtelefono! Laŭ mia scio, tio ankoraŭ ne eblas per iu alia vortaro al kaj el la Dana. – Mi bonvenigas demandojn.

6 Comments / add your comment?

Michael Lennartz says:
Saluton Jens,

mi admiras la danajn amikojn, ĉar ili sukcesis fari laborgrupon. Germanio ankoraŭ konsistas el multaj malgrandegaj regnoj, en kiu ĉiu ĵaluze gardas sian propran laboron.

Mia revo estas enreta PIV kun nacilingvaj tradukoj. Ĝi ne estu en vikipedia formo, sed kompilata kaj zorgata de respondecaj fakuloj.

Iuj aferoj min interesas: La unua koncernas la homojn - kiel vi sukcesis unuecigi la diversajn personecojn, gustojn, preferojn de la partoprenantoj? La dua demando: Ĉu vi taksas, recenzas vortojn? Por tradukado el E-to danen oni devas listigi ĉiujn vortojn, sed el la dana E-ten estus konvene atentigi la uzanton, ke li preferu tiun aŭ alian tradukon, elektu ĝuste tiun sinonimon.

Kion via grupo faras en la "Streusel"-kazo? (vd. www.ipernity.com/blog/37943/140869 ) Ĉiu infano en Germanio konas kaj manĝas Streuselkuchen (krymmel-kukon), sed eĉ la dika Krause-vortaro ne havas tradukon por "Streusel/krymmel". Kion vi faras, renkontante komunuzan (en Danlando) nocion, por kiu vi ne havas tradukon?
Posted 8 months ago. ( permalink )
Michael Lennartz edited this comment 8 months ago.
Jens S. Larsen replies:
Kiel vi sukcesis unuecigi la diversajn personecojn, gustojn, preferojn de la partoprenantoj?

La prezidanto de DEA mem elektis la partoprenontojn. :-) Krome, estis baldaŭ tute klare kiuj havas plej multe da organiza, komputada kaj lingva kompetenteco respektive.

Ĉu vi taksas, recenzas vortojn? El la dana Esperanten estus konvene atentigi la uzanton, ke li preferu tiun aŭ alian tradukon, elektu ĝuste tiun sinonimon.

Ni metas etan komenton. Kutime vorto kun pluraj tradukoj havas unu "ĉefan" tradukon, kiu restas nekomentita; ekzemple "bakke" signifas normale altaĵon, do antaŭ la senco "pleto" ni metas "(serverings--)", ĉar la kunmetita vorto "serveringsbakke" estas unusenca.

Kion vi faras, renkontante komunuzan (en Danlando) nocion, por kiu vi ne havas tradukon?

Kelkfoje Vilborg havas uzeblan proponon. Alie oni devas uzi sian fantazion kaj aldoni "forsøgsvis oversættelse" (eksperimenta traduko) en la komenta kampo (ne montrota al la uzantoj). Plej ekstremokaze mi metas anstataŭ vera traduko klarigon inter krampoj (okazis nur unufoje, se mi ĝuste memoras).
Posted 8 months ago. ( permalink )
Michael Lennartz says:
Bonege! Vi tre bone jam solvis problemojn, pri kiuj mi jam delonge meditas. Kolektiva laboro estas multe pli efika ol la stumplado de unuopulo.
Posted 8 months ago. ( permalink )
A Giridhar RAO says:
dankon pro tiu ĉi kunlaboren-inspiriga eseo, jens!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Bernardo says:
Mange tak, sinjoro Larsen, pro via interesa raporto, kiun mi nur nun legis kaj pri kiu mi nun atentigas en mia blogo. Bildo de la Grønborg-vortaro kaj la ret-adreson de la vortara Esperanto-dana de Eckhard Bick oni trovas tie ĉi. La reta versio de la Vilborg-vortaro sveda-Esperanto troveblas tie ĉi.
Mi tre deziras al vi kaj la danaj kolegoj, ke vi sukcesos aperigi la vortaron dum tiu ĉi jaro 2009 kiel planite. Certe estos grava paŝo por la danaj samideanoj, sed ankaŭ por la internacia komunumo.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Petro Desmet' says:
Gratulojn, kara kolego.... Mi baldaŭ kelkfoje relegos vian artikolon, kaj donos mian opinion. Vi supozeble scias pri mia vortaro kaj mia nuna okupiĝo kun plena "esperanta-nederlanda".... kiu, pli malpli, estas prespreta. Ni do kune ŝvitu!
Kore,
petro
Posted 7 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...