Jens S. Larsen's articles

  • Reta bibliografio pri Jens Stengaard Larsen

    - 10 years ago
    Jen ligoj al miaj plej interesaj blogaĵoj kaj aliaj surretaj artikoloj.

  • Esperanto rigardata de ekstere

    - February  9, 2012 - 1 comment
    Por ke oni ne kredu ke mi estas la sola kiu pledas por Noam Chomsky, kaj ke Chomsky estas la sola por kiu mi pledas, mi verkis la jenan artikolon kie mi inkluzivas la nomojn de Arthur Koestler, Philippe van Parijs, Marc Fleurbaey, Tore Jansson, John-Paul Davidson kaj Stephen Fry.

  • [en] Amikejo: the Esperanto country that almost was

    - January 12, 2012
    Norda Francio 1812
    This is a translation and update of an article in Danish that I made for a site called "Sprogmuseet" (The Language Museum). The Google translation tool was a good help, but the resulting text was hardly readable in itself.

  • 1911-1914: Milito inter Esperanto kaj Ido

    - December  9, 2011
    Raphaël Naklé
    Antaŭa: 1909-1910: La malbelaj jaroj Post la morto de Marie Schrøder ne plu estis regula raportado en Politiken. La Danaj revuoj en Esperanto kaj Ido dum la periodo estis la jenaj: La unua dana Esperanto-gazeto estis "Esperantobladet Helpa Lingvo" dum 1907. Post la fondo de CDEL aperis 1908-1912 “Dana Esperantisto”, redaktata de A. Nissen, 1912-1913 sub la titolo “Danlando”. De 1913 ĝis 1919 aperis “Esperanto-raporto” kiel organo de CDEL. Poste oni uzis “Esperanto” de UEA. 1926-192…

  • 1909-1910: La malbelaj jaroj

    - December  9, 2011
    D-ro L. L. Zamenhof
    Antaŭa: 1908 (2): La decida horo 1909 En 1909 la Ido-skismo estis jam realaĵo. Jespersen komencis la jaron per du kronikoj en Politiken la 4-an kaj 6-an de Januaro, titolitaj respektive “La mondlingva movado” kaj “Esperanto kaj Ilo”. En la unua li klarigas la “stagnon” de UK-partoprenantoj (650 en Bulonjo, 1000 en Ĝenevo, 1400 en Kembriĝo kaj Dresdeno) per “ tio kio sekrete okupis la pensojn de ĉiuj kongresanoj: la Delegacio kaj ĝia lingvo, kaj la rifuzo de la gvidantoj al la ete…

  • 1908 (2): La decida horo

    - December  9, 2011
    Zamenhof vizitonta
    Antaŭa: 1908 (1): Organiziĝo ĝiskreve De la 19-a ĝis la 22-a de Junio Jespersen lanĉis la unuan ofensivon por Ido, en la formo de raporto en Berlingske pri lia prelego (ĉe granda poŝtokongreso en Kopenhago) “La monda lingvo: la plej novaj paŝoj al la realigo” kaj duobla kroniko en Politiken titolita simple “Monda lingvo”. En ambaŭ li skizis sian ideon pri unudirekta, senkromvoja progreso de aprioraj sistemoj tra Volapuko al Esperanto. Nun, laŭ li, necesas korekti Esperanton per la plib…

  • 1908 (1): Organiziĝo ĝiskreve

    - December  9, 2011
    Fondofesto de Konversacia Esperanto-Klubo
    Antaŭa: Ondo de Esperanto La 6-an de Januaro en artikoleto verkita de Viggo Cavling (filo de la ĉefredaktoro) Politiken anoncis novajn Esperanto-kursojn por tiuj kiuj ne ricevis lokon la antaŭan Septembron: “Por laŭeble plej faciligi la aliron eklerni Esperanton en agrablaj kaj pageblaj formoj, ni decidis disponigi la novajn kursojn ne nur al la partoprenontoj enskribitaj en Novembro kaj Decembro, sed al ĉiu ajn komencanto aŭ progresanto kiu deziros aliĝi al tiu stabo da Esperantis…

  • 1907: Ondo de Esperanto

    - December  9, 2011
    La kongresestraro
    Antaŭa: 1906: Ekorganiziĝo En 1907 la intereso pri Esperanto vere komencis kreskegi en Danio. Unu el la Esperantistoj-ĵurnalistoj de Politiken estis Harald Schrøder, kiu uzis la kaŝnomon “Plumisto”. Al li ni ŝuldas jenan intervjuon kiu aperis la 30-an de Majo 1907: Esperanto La progreso de la internacia helpa lingvo Ni renkontas la sekretariinon de SDE, f-ino Mønster, kaj utiligas la okazon por demandi kiel statas la aferoj. – Jes, dankon, iras antaŭen kie…

  • 1906: Ekorganiziĝo

    - December  9, 2011
    Antaŭa: Otto Jespersen venas fronten Komence de 1906 la nombro de Kopenhagaj Esperanto-lernintoj estis tiel granda ke oni decidis fondi asocion. Pri tio raportis la 2-an de Aprilo Politiken: Esperanto Societo fondota ĉi-urbe Okaze de nia informo ke la Komerca Ĉambro de Londono nun adoptas Esperanton inter la ekzamenaj fakoj, pasia Esperantisto skribas al ni: Prof-o Vilh. Thomsen donis al Esperanto sian plenan aprobon kaj lingvisto kiel prof-o Otto Jespersen…

  • 1904-1905: Otto Jespersen venas fronten

    - December  9, 2011
    Antaŭa: 1902: Aprobo de Esperanto Post la parolado de Vilhelm Thomsen, la vojo estis malfermita al Esperanto en Danio. Dum 1903 tio ne reflektiĝis en la gazetoj, sed en 1904 la ekprospero alsurfaciĝis: 1904 Komence de 1904 je la unua fojo Otto Jespersen elparolis favore al planlingva solvo de la lingvoproblemo. Tion li faris en la Germana faka revuo “Englische Studien” per recenzo de la libro de Otto Will “Die tauglichkeit und die aussichten der englischen sprache a…

  • 1902: Aprobo de Esperanto

    - December  9, 2011
    Antaŭa: 1898: Oni ekatentas pri Esperanto La 16-an kaj 17-an de Aprilo 1902 okazis en Kopenhago la ĉiujara universitata festo okaze de la naskiĝtago de la reĝo. Pri ĝi kompreneble vaste raportis la konservativa gazeto Berlingske. Jen la komenco de la artikolo la 17-an de Aprilo: Universitata festo Ĉi-tagmeze la universitato celebris sian ĉiujaran feston okaze de la naskiĝdatreveno de Lia Moŝto la Reĝo . En la festo, kiun ĉeestis Iliaj reĝaj Moŝtoj la princoj Valdemar…

  • 1898: Oni ekatentas pri Esperanto

    - December  9, 2011
    Antaŭa: 1886-1890: La Volapuka epoko Kaj jen subite, la 3-an de Marto 1898, Esperanto estas menciita unuafoje en Berlingske. Temas pri la dua parto de longega artikolo “Tutplaneda lingvo” kies unua parto (aperinta la antaŭan tagon) temis pri lingvafrankoj kaj pazigrafioj. La dua parto temas pri la paroleblaj planlingvoj kaj estas citinda en sia tuteco: Tutplaneda lingvo (Finita.) Ĝis la plej lasta tempo oni laboras pri tiaj lingvoj – antaŭ ne pli ol kelkaj monat…

  • 1885-1890: La Volapuka epoko

    - December  9, 2011 - 1 comment
    Verkante mian UK-prelegon “La truoj de Otto Jespersen” (klaku ĉi tie por legi la pdf-dosieron), mi sufiĉe profunde orientiĝis pri la frua Esperanto-movado en Danio. Ĝuste pro la persono Otto Jespersen ĝi havas apartan intereson. La du plej gravaj Danaj taggazetoj ĉiam estis la konservativa Berlingske (fondita en 1741, ĉiutaga depost 1841) kaj la progresema Politiken (fondita kiel taggazeto en 1884). Mi detale orientiĝis pri iliaj planlingvaj artikoloj ĝis la unua mondmilito, sed tiuj ne multe ampleksas en la prelego, do mi ŝatus iom informi pri ili ĉi tie. (En la citaĵoj, verde skribitaj teksteroj estis en Esperanto - ofte tre malbona Esperanto - en la originalo). Jen la unua ero de serio.

  • 1914-1918: Vera milito kaj rekomenco

    - December  8, 2011
    Antaŭa: 1911-1914: Milito inter Esperanto kaj Ido Danio estis neŭtrala dum la unua mondmilito, sed la ekonomio striktiĝis, kaj la Dana Ido-asocio kun sia revuo sukcesis konservi sin nur ĝis la fino de 1916. La 31-an de Oktobro 1915 okazis grava bato al la prestiĝo de Ido: Wilhelm Ostwald en unu el siaj “Unuismaj dimanĉaj predikoj” pledis por internacia uzo de simpligita Germana lingvo ( Weltdeutsch ). Georg Forchammer en “Verdensprogstidende” provis senkulpigi lin, sed aliaj Idisto…

  • [eo] Amikejo: la Esperantolando kiu preskaŭ ekzistis

    - October 24, 2011 - 8 comments
    Norda Francio 1812
    Ĉi tio estas traduko kaj aktualigo de Danlingva artikolo , kiun mi faris por la retejo "Sprogmuseet" (La lingva muzeo). La tradukilo de GramTrans estis bona helpilo, sed la teksto rezultinta el ĝi apenaŭ estis legebla.

  • Rekorda registaro

    - October  3, 2011
    Post du semajnoj da intertraktado, Danio nun havas novan registaron. La ministroj venas el tri partioj: la Socialdemokratoj (fondita 1871, unuafoje registara partio en 1924), la Socialisma Popola Partio (fondita 1959 rezulte de splitiĝo de la komunista partio) kaj la tiel nomata Radikala Maldekstro (kiu fakte estas la plej dekstra de la koalicio, fondita en 1905 rezulte de splitiĝo de tiama liberala partio). La tri partioj por sia parlamenta plimulto dependas de la Unueca Listo , partio fondita en 1989 kiel komuna parlamenta platformo de tiamaj reformkomunista, Trockista kaj Marksista grupoj. La kvar partioj formas la "ruĝan blokon" de Dana politiko kontraste al la "blua", kiu regis ĝis nun. RM principe povas aliĝi al ambaŭ blokoj, sed eĉ pli forte ol la aliaj registaraj partioj kontraŭas la nacieman kulturpolitikon kiun la blua bloko praktikis dum la lastaj dek jaroj.

  • La lasta libro de Dasgupta

    - September 22, 2011
    Ĉu ankaŭ vi demandas vin pri kio fakte temas la nova libro de UEA-prezidanto Dasgupta, “Loĝi en homaj lingvoj”? Ne demandu plu, ĉar respondon mi publikigis en Libera Folio . Komentoj tie (aŭ ĉi tie) estas bonvenaj.

  • Prelegeto pri DCF (Dana Asocio de Biciklantoj)

    - April  6, 2011
    Ĉu vi sciis ke la biciklo kaj Esperanto estas preskaŭ perfekte samaĝaj? Trafiko kaj komunikado estas tre parencaj aferoj, do proksimas la penso ke ankaŭ povus esti iaj lerneblecoj al la Esperantaj asocioj en la evoluo de la porbiciklaj asocioj. Prelegeton pri tiu temo faris Jens S. Larsen la 4-an de Aprilo en Konversacia Esperanto-Klubo en Kopenhago.

31 articles in total