Prezentado de asocio

“Solidareco kaj Agado” estis starigita en julio 2009 laborante pri la kampo de la sano (aidoso), edukado kaj sociaj agadoj, agrikulturo kaj Esperanto.



Nia devizo estas “Ami kaj Agi”



Blinda afero

Situacio

Kiel vi scias, la socia situatio en Kongo estas nepriskribebla. Kaj tio estas pli katastrofa por blinduloj kaj chefe por blindaj infanoj. En Kongo ne ekzistas ekzemple shtataj lernejoj aù strukturoj por bliandaj infanoj. Kelkaj iniciativoj estas tute privataj kaj maloftas.



En la familioj en Kongo handikapuloj kaj chefe blinduloj ne estas akceptitaj, ili estas rigardataj kiel sorchistoj, kiel malbona sorto de Dio. Do, ili estas kutime forjhetitaj kaj ne alfabetigitaj.



Kelkaj maloftaj lernejoj kiuj akceptaj tiujn infanojn ne povas fari gravajhoj. Ili povas disponigi klasochambrojn sed la infanoj devas pagi la alfabetigon; ili povas disponigi dormejon sed ili ne donas manghajhojn. Do, tiuj forjhetitaj infanoj por studi kaj vivteni ili devas kalkuli pri la bonfarantoj. Ankaù neniu akompanas tiuj infanoj private. Do, multaj blindaj infanoj estas sur la stratoj sen helpo kaj forlasitaj de chiuj.



Agado

Jen antaù du jaroj ni batalas por helpi kelkajn inter ili. Lastjare dank’al la kunlaboro de e-amikoj el Nederlando, "Fondajho Evidente" ni subtenis kvin infanoj nur pri la alfabetigo. Kaj de tempo al tempo alvenas de Nederlando kelkaj ajhoj kiel vestajhoj, paperoj, skribiloj, Ktp kaj ni disdonas al pli da infano. Tiu chi jaroj, ni subtenas dek infanoj pri la alfabetigo por la tuta jaro; unu infano (ni alvenigis lin el la provinco de Bas-Congo) pri la alfabetigo, la sano kaj la vivtenado; tri blindaj finlernantoj (mezlernejo) pri nur monon rilate al shtataj ekzamenoj. Ni ankaù akompanas tiuj subtenataj infanoj pri konsiloj kaj respondante pri multaj demandoj kaj maltrankvilajhoj. Ni ankaù donacis al unu lernejo tri brajlajn mashinojn.

Krom tiuj agadoj, ni okazigas, kunlabore kun niaj e-amikoj el Nederlando "Fondajho Evidente", konsultadon pri okuloj. Tiu chi jare ni jam okazigis 765 konsultadojn kaj disdonacis 537 okulvitrojn.



Bezonoj

Ne estas facile diri la bezonajhoj pri kaj por tiuj infanoj char chio mankas. Mankas mono por alfabetigo, por vivteni, por vestighi, por sanighi, por acheti lernejajhojn, manghajhojn ktp. Mankas ankaù dormejo, se ghi ekzistas kie ghi ekzistas do ne deca.



Konkrete

Ni prezentas la situacio po unu infano, sed almenaù 20/30 blindaj infanoj atendas urghe kaj vane helpon. Ni prezentas al vi kio kostas unu jaro po unu infano en unu el la du lernejoj (en alia lernejo, la alfabetigo kostas 180 jare) kie ni subtenas la infanojn.



Po unu infano jaro

$

Alfabetigo

150$

Manghajho

350$

Sano

100$

Lernejiloj

50$

Kultura agado

25$

Sume jare po unu infano

675$



Nia revo

Konstruado de centro por blindaj infanoj “Cité de l’Espoir - Civito de l’Espero” en Kinshaso por permesi al la infanoj vivi en homaj kondichoj kaj sekvi ilian vivon.



Jen, konkrete la situacio pri nia agado. Se mankas klarigoj pri iu punkto, ni estas je via dispono. Aldone, dokumento de la lernejo pri la kosto po unu jaro.



Solidareco kaj Agado agadas honeste kaj konkrete. La socio rekte kunlaboras kun la lernejestroj kaj la infanoj kaj ni sekvas apude la situacion de chiu infano. Tio kio ni faras estas kontrolebla kaj videbla.



Ni jam dankas chiu persono kiu decidos savi ech unun vivo, chiu persono kiu decidos doni esperon. Vi faros grandajhojn.



Ech vestajhoj, skribiloj kaj aliaj utilajhoj estas bonvenaj. Sufichas ke vi metu en pakajhetoj kaj menciita, krom la adreso, por “Pour Enfants aveugles”



Nia Adreso:

SOLIDARITE & ACTION

« SOLAC »

B.P : 761 KINSHASA 11

Kinshasa / République Démocratique du Congo



Numéro de transfert :

Banque : ProCrédit Bank Congo s.a.r.l

Adresse : 4b, Av. Des Aviateurs, Kinshasa/Gombe

Code SWIFT : PRCBCDKI

Compte : 1301-05-101797-12-30

Téléphone : 00243 81 029 50 81