Antaŭ ol mi citu la konsilojn de Jefferson, mi skribis kelkajn pensojn pri la kaŭzoj. Popoloj en diversaj landoj sentis diversmaniere la efikojn de la mondekonomia krizo. Ili suferis precipe en mezorienta Eŭropo. Ekz. Hungario suferis tre multe dum tiu pli ol 40 jara komunisto diktaturo, kaj ankoraŭ pro la lasta ok jara socialista regado (kiu grave pliŝuldigis nian landon), dume menŝogante trompis siajn civitanojn.

En la jaro 2010 la hungara popolo elektis je pli ol 2/3 plimulto novan registaron. Jam ĝis nun okazis gravaj ŝanĝoj. La nova registaro devas firmigi la financan kontrolon, kaj eviti pluan financan deficiton, ktp...

Samtempe ĝi devas retropagi la grandegajn ŝuldojn kune kun interezoj. Kiam mi legis la interesan malnovan konsilojn de Jefferson mi decidis publikigi ĝin ĉi tien (modifita).

Mi proponas studadi ĝin por miaj amikoj, sed precipe por politikistoj.

Jen : "Dek konsiloj de Jefferson por la praktika vivo

1. Kion vi povas fari hodiaŭ, ne prokrastu por morgaŭ.

2. Ne trudu al alia persono laboron, kiun vi mem povas plenumi.

3. Ne elspezu monon pli frue, ol vi ĝin ekposedas.

4. Neniam aĉetu tion, kion vi ne bezonas.

5. Evitu la fieron, ĝi malutilos vin pli multe, ol la malsato, soifo kaj malvarmo.

6. Neniam bedaŭru tion, se vi tro malmulte manĝis.

7. Kion vi faras, faru volonte.

8. Ne maltrankviliĝu pri la malbonoj, kiuj neniam okazos.

9. Rigardu la aferojn ĉiam laŭ ilia bona flanko.

10. Kiam vi koleras, kalkulu ĝis dek, antaŭ ol vi ekparolu, se vi estas tre kolera, nombru ĝis cent.

Ĉu ekzistas inter ili neaktuala konsilo ?