Saluton al ĉiuj, mi sukcesis kunmeti subtekstojn en la jena kanto. Mi jam aldonis afiŝo antaŭe, sed nun, estas multe pli komforta legi ilin. Klaku aŭ algluu ĉi-ligilon: www.youtube.com/watch?v=I1out26XHSU
Johanna Sigurdardottir regos ĉi landon venontan semajnon. Ŝi estas 66 jaraĝa virino kiu edziĝis kun alia virino en la jaro 2002. Ŝi laboris dum ok jaroj por la Socia Ministerio kaj post la demisio de Geir Haarde ŝi iĝos ĉefministrinon.
Iom post iom la homa socio evoluiĝas kaj akceptas ke ni ĉiuj estas egalaj kaj havas la samajn rajtojn. Nur justas esti juĝita pro niaj laboro kaj faroj, genro, religio, seksemo aŭ haŭtokoloro tute ne gravas.
Jen spektinda video kaj bela kanto verkita de Tontxu. Li kantas hispane kaj ŝi uzas hispanan signolingvon. Vi povas legi sube la tradukon en esperanto.
ĉifoje mia afiŝo estas por helpopeti. Mi volas vojaĝi al Japanio ĉi junio. Sed oni diris al mi ke ne estas la plej bona sezono pro la vetero ĉar, ĝuste tiam estas la pluv-epoko. Do, kiam vojaĝi tien? Ĉu junio vere estas tiel malbona monato?.
La Ondo estas titolo de filmo kiu temas pri reala stud-projekto kiu evolviĝis en germana mezlernejo. La celo de ĝi estis montri kiel funkcias la aŭtokratio kaj montri ke ĝi ankoraŭ eblas okazi en disvolviĝintaj landoj eĉ post la dua milito. La instruisto komencis la eksperimenton, li altrudis disciplinon kaj samtempe, unuigas la lernantaron. Iom post iom ili faras grupon kaj persekutas tiujn kiuj ne estis parto de ilia movo.
Spektinda filmo kiu kaptas la spekanton ekde la komenco ĝis la fino. Ĝi kritikas kaj klarigas kiaj kialoj kaj kiaj homoj povas igi la socio tiel. Iru kinejen kaj spektu ĝin!!
Se vi ŝatas lukt-artojn kaj desegnofilmojn vi ne povas perdi la okazon spekti: Avataro, la lasta aerfleksanto. Ĝi estas manga-stila televid-felietono (kiel japanaj kartunoj) tre bone produktita. Ĉiu parto estas zorge farita, la muziko (bazita sur tradicia orienta muziko), la medioj (plena el detaloj), la movoj (fluaj kaj spektinda). Ne multaj desegnofilmoj havas ĉi nivelon.
Estas la historio de Aang, infano kiu havas la povon por kontroli la kvar elementojn (tero, aero, akvo kaj fajro) kaj tiel halti la militon kiun ekkomencis la Fajr-nacio.
Bedaŭrinde ĝi ne estas esperantigita do, oni nur povas spekti ĝin per la angla aŭ la hispana.
Esperanza Aguirre (prezidantino de Madridio) subvencios la privatan edukadon en la Madrida Komunumo (oni pagos la 10% el elspezoj).
Simple hontinda. Nia prezidantino favoras, denove, la liberalismon/malnaciigon. Ŝi helpas ne tiujn humilajn familiojn kiu portas siajn gefilojn al publikaj lernejoj sed, tiujn kiuj havas pli akir-povon kaj povas pagi monat-pagon de privata edukado. Laŭ ŝi, estas helpo por la meza klaso. Nu, la edukadon (universala kaj senkosta) ni ĉiuj pagas per niaj impostoj do, kial ne favori publikajn sistemojn de ĉiu atingeblaj. Monhelpoj por pagi la lernejan refektorion, senpagaj lernonlibroj, substruktur-investado…
Mon-redukto en sano, malpli budĝeto por publikaj universitatoj kaj nun, ĉi tio. Alia bona ekzemplo por damaĝi la eduk-sistemon kaj trudi la negocon kaj monprofiton, kvankam la nura profito devu esti instrui pli liberajn civitanojn, pli pretaj kaj konkuraj kiuj, poste, disvolvos iliaj laborojn digne.
jen malsupre, protesto: Ni defendas la publikan infan-edukadon
Hodiaŭ matene okazis en Jerusalemo, en la preĝejo kie estas la Sankta Tombo (kie supozite estis enterigita Kristo) hontinda lukto inter membroj el malsamaj kristanaj religioj dum la pretigo de religia faro... Supozeble ĉi homoj sekvas la parolon de Kristo, sed ankoraŭ pro ne konata kialo ekkomencis luktadon. Polico devis interveni por halti la religiuloj kiuj batalis inter ili. Kion pensus Kristo pri ĉi tio?, kompreneble Li tute ne ŝatus, neniu ŝatus, sed okazis, kial? ĉu la religia fiero aŭ fervoro rajtigas ĉi konduto? Ĉu supozita ofendo aŭ insulto rajtigas frapi iun? ĉiu konas la respondon, ne. Sed okazas. Fanatikeco puŝas homojn fari tion, kion male ilia religio malpermesas. Servi Dio nur iĝas preteksto... ĉu malantaŭ sankta aferoj ne kaŝas pov-gajnon aŭ eĉ mon-gajnon? Kion vere pensos tiuj homoj kiam ili al Dio petas favorojn sed poste uzas Lin por sia propra profito?...
Ĉi lerneja jaro ekkomencis kaj ankaŭ la polemiko. Niaj geinfanoj havas novan lern-objektojn, civitaneca edukado, kiu celas instrui pri homaj rajtoj, leĝoj, sekseco-diverseco, respekto al la malsamaj religioj, sekularismo, ktp. Ŝajnas ke neniu povas diri ke ĉi objekto estas malbona aŭ danĝera sed, bedaurinde (kaj kiel ĉiam) la Popola Partio, dekstra ideologio, oponigis ĝin. Laŭ ili civitaneca edukado estas ilo por instrui lernantojn laŭ la ideoj de la Socialisma Partio kiu regas nun.
Pro tio la Popola Partio (PP) sabotas la objekton tie kie ili regas*
*en Hispanio la aŭtonomaj komunumoj havas sendependo por organizi siajn instru-planojn.
En la Madrida Komunumo nia "kara" prezidentino permesis la konscienc-obĵetadon al tiuj familioj kiu kredas ke ĉi lern-objekto ne taŭgas por iliaj filoj, kaj nun juĝistoj devas decidi ĉu la obĵetado rajtas ĉar civitaneca edukado estas leĝa kaj deviga ĉar ĝi estis aprobita pere de la parlamento. Alia ekzemplo, en la Valencilanda Komunumo, oni instruas la objekton anglalingve. Nur du lernantoj el 200 sukcesis la ekzamenon ĉar la plej multo el ili ne havas sufiĉan nivelon por kompreni la konceptojn angle.
Aliaj diras ke nur la gepatroj (aŭ la eklezio) devas instrui pri moralaj aferoj... Ĉu ni ne volas doni ilojn al niaj infanoj por kompreni la nuntempan mondon? Por klarigi al ili ke ekzitas pluraleco kaj diverseco?
Multaj homoj jam tedas pro la politik-manieroj de la Popola Partio kiu oponas al ĉio kaj elpensas ridindajn blokadojn al la estraraj iniciativoj.