About this blog

Jen mi.

translate into English
  • 50 posts
  • 6977 visits

» add a comment?

september 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30          

Archives

September 5, 08

Spleno

Ĉu mi jam rakontis al vi pri mia amiko Jo ? Eble ne, nu ja estas iom trista afero.

Jo kaj mi havas saman kurasistinon, Christine. Bela virino kiu ŝategas ridi. Ĉiam kiam mi vizitas ŝin ni multe ridegas, evidente, mi neniam suferas veran malsanon krom tiuj malagrablaĵojn kiel malvarmumon, aŭ rompitan fingron ktp.


Antaŭ nelonge Jo iris al Christine, ŝi rakontis al mi tiun tagon en decembro.

Jo venis kiel kutime bonhumore ĉe Christine en buroo. Kiel vi fartas demandis Christine profesie?

Nu, respondis amiko Jo, ankaŭ kiel kutime, mi venas demandi al vi kiel mi fartas, vi estas la persono kiu devas trovi kio mankas al homoj.

Nu Christine diris, vi aspektas bone, sane, do ĉu eble vi havas iun doloron aŭ iun ajn kiu direktas vin al mi.

Jes respondis Jo, mi suferas pro nubeto en brusto. Ne doloras, ne vere ĝenas sed estas tie, kaj laŭ mi tio ne estas bona.


Mi ridetis diris Christine al mi, tipe Jo ĉu ne. Neniam serioze, ĉiam gaja. Nubeto en brusto.

Jes evidente mi aŭskultis la bruston, la spiradon, kalkulis korbatojn, sana kiel juna okso li estis.

Mi sendis lin hejme, li kisi min kiel vi knaboj ĉiam faras kiam vi venas ĉe mi. Vi kaj Jo, la solaj patientoj kiuj kisas min. Plaĉas al mi, donas al mi ion specialan, iun aprezon kiun oni ne havas nur kalkulante enspezon de mono por laboro farita. Iom stulte mi ridetis. Jes plaĉas ankau al mi kisi Christine, ŝi estas same multe amikino ol mia kurasistino. Mi konas sian tutan historion. Naskiĝo de la 3 infanoj, perfido de kretena edzo diablo kaj la doloro kiun ŝi suferis kiam ŝi decidis maledziniĝi.


Estis tiam ke ŝi venis unuan fojon en trinkejo kiun mi estras. Kutime iom antaŭ tagmezo ŝi venas por havi kafon.. tre zorge mi ĉiam preparas kafon por ŝi, ĉar plaĉas al mi dorloti Christine.

Estis dum unu de tiuj vizitoj al trinkejo ke ŝi dmandis min, ĉu mi vidis Jo lastatempe kaj ĉu li agas normala.

Jo neniam agas normale mi respondis, sed ĉu iu malbonas.

Christine ne sciis. Estas iu stranga afero ŝi diris, afero kiun ŝi ne komprenas.


Iom poste, semajno, eĉ ne mi pensas venis Jo ĉe mi. Kiel vi, mi demandis. Malbonege li respondis.

Kio do, kio mankas. Al Jo mankas nenion, li jam kelkaj jaroj ne plu laboras kaj havas edzinon riĉan. Iom da libereco por de tempo diboĉi kaj rigardi al belaj aferoj de la vivo.


Mi suferas nubeton en brusto, Jo diris. Ĉu vi jam estis ĉe Christine kaj kion ŝi diris, mi demandis unuspire. Christine respondis same kiel vi kun rideto.

Ĉu oni jam fotis interne de la korpo, per tiu aparato X Ray. Jes li respondis nenio videbla, sed mi sentas la nubeton.

Kion vi pensas ke estas, mi demandis?


Ĉagreno de la vivo kiu unuiĝis en brusto kaj ne trovas elirvojon.

Nun mi vere ridis. Jo, Jo, vi vere estas klaŭno, ĉagreno de vivo. Kaj nu kio okazos nun.

Ekvilibro en vivo estis detruita li diris. Ek de la momento ke la malbona venkas la bonan, vi devas morti, mi sentas.


Vaŭ Jo, ne estu negativa, jen senpage bonegan glason da vino el mia privata botelo. Jes francan evidente, aŭ ĉu vi preferas unu el mia botelo Jack Daniels?

Bone li respondis donu Jack, estas la lasta, mi sentas; La nubeto rapide kreskas kaj baldaŭ mi mortos.


Jes Christine, tiam estis la lasta fojo ke mi vidis lin kaj jen ĉi tie ni estas.

Post entombiĝo mi iris kun Christine al trinkejo. Ĉu eblas mi demandis al ŝi, ke homoj mortas pro ĉagreno?

Mi ne scias ŝi respondis, mi estas nur kurasistino.

© Published at 18:12 ( 3 comments / 45 visits )
This post is public

September 4, 08

Bob

Mi translokiĝas post du semajnoj, diris filinon.

Mi revenis jus revenis el feriloko kiam ŝi diris tion, eble por surprizi min?

Kial do, mi demandis, ĉu ĉambroj supre ne plu plaĉas?

Vaŭ, jes ĉambroj plaĉas sed vidu, nu ja, mi volas vivi kun Bob.

Bob?

Vi ja konas Bob ĉu, li ja loĝas ĉi tie plenan jaron.

Mi konas Bob, evidente. Li okupiĝas banĉambron kiam mi ĝin bezonas. Jam pli ol 50 jaroj mi fekis je ekzakte la sama horo, ĝis alvenis Bob. Li lukse sidas sur mia trono je mia horo, kaj poste mi suferegas ĉar tempo de fekado pasis, diable kaj fek.

Ĉu Bob ankaŭ translokiĝos?


Evidente paĉ, kion vi pensas ke mi translokiĝas kaj li restas ĉi tie?

Nu, mi ne scias, li aperis en domo neatendite. Mi memoras, mi havis plej lastan numeron de Mac-komputila revuo, povis instali min sur privata necesejo kaj ĝi estis okupata de Bob. Kaj nun vi do translokiĝas ĉu?


Jes paĉ, ni translokiĝas!

Malproksime?

Ne, fakte ne, nur 250 metrojn de ĉi tie en paralela strato.

O, ĉu. Ĉu en moderna konstruaĵo?

Jes tie, duobla apartamento en numero 69. Ja vidu infanoj de aliaj amikinoj de Bob ek de tiam loĝas semajnon ĉe patrino kaj semajnon ĉe patro. Bona solvo ĉu?

Kiam ĉe vi ĥorloĝo tiktakas kaj vi sopiras al infanoj, post diru 10 jaroj, vi havos 30 jarojn kaj Bob 52, ĉu vi jam pripensis? Eble vi iam volas havi infanojn, aŭ mi volas esti avo (ĉu vere mi diris tion???)


Vidu Paĉ, vi havas nun jam pli ol diable mi eĉ ne memoras kiom da stultaj jaroj sed daŭre aspektas juna. Ĉu vi de tempo ne plu volas havi plian infanon?

Iu akra doloro iris de mia stomako al koro? Iras tiam al cerbaro kaj timege esperis ke povis eskapi pere de oreloj aŭ naztruoj sen fari veran damaĝon al iu interna aparato de mia korpo.

Plian infanon he? Plian infanon, do? Nu kara mia infano, kara mia koro kaj oro, paĉ prenis nekredeble saĝan decidon, eble sola foje en vivo, iom post via naskiĝo.

Kiam vi naskiĝis mi kontrolis ĉu mi estas kontenta pri filino, ĉar vidu patroj ĉiam deziras filojn. Iu devas miltiservi por defendi stultan landon ĉu? Sed post naskiĝo via, mi konstatis ke mi kontentas. Diable kiel bela vi estis – jes ne jam miene-ŝanĝu – vi daure estas bela kaj vi eĉ estis bebo trankvila, malgraŭ patro kiun la dioj donis al vi. Perfektecon mi vidis kaj kiel reĝo mi kontentis kaj iris al kuraĉisto kiu trancis la dratojn.


Kiu dratoj paĉ?

Nun la tubetoj per kiu venas spermo en kaco, pardonu min, peniso. Semajne poste kurasisto kontrolis ĉion sub mikroskopo, neniun infanon mi plu produktos, la mondo povas esti trankvila, mi ne plialtigas la nombron de monda-loĝantaron. Mi estas ek de tiam nu diru, ekologia fikanto, aŭ ĉu ne rilatas pri ekologio? Fakte jes ĉu.

Mi ne sciis paĉ, mi nenia ja komprenis kial mi ne havis iun fraton aŭ fratinon kun kiu mi povis ludi. Ĉiam najbaran idioton Tom devis veni por forpreni enuigon de mi, kiam mi volis havi ludkamaradon. Aŭ tiu freneza Monike. Ĉu vi vidis kiel dikajn mamojn ŝi nun havas, diable dikajn, ĉiuj viroj rigardas nur al la mamojn de Monike.


Mi ne jam rimarkis mi iom hezite respondis.

Aj paĉ ne mensogu, vi certe jam vidis mamojn de Monike. Ĉiuj viroj rigardas nur al mamojn au postaĵojn. O jes, postaĵoj. Vi havas mamajn virojn kaj postaĵajn virojn.

Bone mia kara specialisto kaj kio patro via estas ? La tria speco paĉ, tiuj, kiuj rigardas al postaĵojn kaj mamojn. Aj, mi prenos foton de via okuloj kiam pasas belulinon . Vi kapablas strabi vertikale por certe ne maltrafi la laŭ vi belecaĵojn de virinoj.


Ĉu Bob ne jam vizitis kuraĉiston? Mi rapide ŝanĝis subjekton, du infanoj sufiĉas ĉu ne? Kaj ĉe du malsamaj amikinoj!

Kial Bob devas viziti kuraciston, ĉu vi pensas ke li je aĝo de 44 jaroj jam perdis potencon ? Ne , ne, ne evidente ne !


Aj paĉ, nun mi komprenas pro operacio vi ne plu povas, fiki ĉu? Aj vi nur havas … kiom da jardekoj vi fakte jam havas. Nur sekdeketajn kaj iom pli karulino kaj jes evidente aparato daŭre bonege funkcias.


Diable paĉ, nun mi komprenas kial la lastajn jarojn vi estas tiel populara ĉe virinoj. Ili flaras ke via birdeto mortis, ne plu povas kanti.

Vere mi ne sciis kiamaniere respondi, kion rispondi. Dum mia junaĝo oni ne faris parolon pri tiuj aferoj kun gepatroj. Nun post tiuj damnaj 60-aj jaroj ĉio eblas. Infanoj ne plu havas respekton.

Jus mi volis diri ke birdo kantas daŭre kiel nagtigalo kiam ŝi diris ; Eble Bob tamen ne estas serioza elekto, ĉu? Kion vi pensas paĉ?

Kiel longe virinoj bezonas sekson paĉ, ĉu tion vi scias? Paĉ scias nenion pri tiuj aferoj karulino mia. Demandu al patrino foje. Ĉu vi olduloj daŭre fikas paĉ? Mi donis iom hurlan respondon per kiu ŝi povis elekti kian direkton iri.


60 kaj iom da kaj birdo ne plu kantas ĉu ? Nu tio signifas ke post 20 jaroj mi devas aĉeti helpilojn por sekse kontentigi ? Eble mi estus saĝe kaj translokiĝas sen Bob ?

Jen mi pensis momento al kiu mi jam atendas monatoj kaj monatoj. Ne Bob estas bonega knabo, neniu problemo. Ke li havas du infanoj ĉe du malsamaj inoj ne ludas vere rolon, sed malsalmeco de 22 jaroj? Mia kara pupeto, mia filino kun olda knabo kiu havas 22 jaroj pli ol ŝi. Jen momento por malhavi Bob.

Mi rigardis vizaĝon de kara filino kaj konstatis ke ŝi iĝis ege trista.


Aŭskultu knabino mia, mi ne fanfaronas pri tio, sed birdo de paĉo daŭre kantas, ne plu same ofte ol antaŭ 20 jaroj sed kanti li povas. Kaj ĉu vi scias birdo lernis multegajn trukojn kiujn junaj birdoj ne konas.

Estu feliĉa knabino mia, translokiĝu kaj zorgu ke Bob iros kun vi.

Mi volas rehavi propran necesejon.




© Published at 16:42 ( 0 comments / 25 visits )
This post is public

September 3rd, 08

el propra vivo for

Lastan fojon mi rigardis

al kutimaj floroj sur tablo, akvario kun fiŝoj stulte gapante, al kio diable.

Forigas ĉiun polvon de la vestaĵo kaj samtempe ĉiujn pekojn kaj mensoĝojn.


Malfermas stratpordon, viŝas antaŭ eliri ŝuojn al pordo-mato,

Salutis najbarinon, kiu ĵetis mienon riproĉan, pro kio diable.

Mezuris por plej lasta fojo longecon de la strato

Kaj komencis promeni,

For el propra vivo.

© Published at 07:39 ( 1 comment / 29 visits )
This post is public

September 3rd, 08

Aviadilo senesper'

Super nuboj ciele suno brilas aermaŝino.

Rapidas, perfortante veteron de la lando sube.

Monotona bruado de motoro maŝina

Enuigas orelojn de pasaĝero duonadorme.

Servistino aera vendas preskaŭ putine ĉion

Krom propra korpo, (bedaŭrinde eble? Ne)

La profesia rideto kaj voĉo paciga memoras al tempo de putinejo LUX

Kiun ni neniam vizitis evident'

Sed memoras el rakontoj de amiko maldec'

Je alteco 9.000 metroj, komenciĝas pensado pri malriĉo, amo kaj malkontent'.

Kaj nun? Mi ĝemis laŭte

Prefere mia nomo en gazeto pro aeromaŝino post akcident' ?

© Published at 07:36 ( 0 comments / 16 visits )
This post is public

August 19, 08

Faro, lumigu min.

Estas tempo elŝalti la lumon en la kapo, malfunkciigi la cerbaron. Eksplodo de cerbaro proksimiĝas, mi ne plu komprenas ion, mi apenaŭ plu ekzistas.

De tempo oni faras eraron en vivo, etan, vere et-etan. erareton pri kiu vi mem ne konscias, sed kiu kiel bombo povas eksplodi en propra vizaĝo. Ne atendite oni konfrontiĝas per propraj stultaĝoj.

Antaŭ tribunalo mia pledparolado finis per vorto, senkulpa! TAMEN!

Penso necesas, profunde pensi. Ne pri solvo ĉar solvo ne ekzistas, sed pri "kulpo kaj pentofaro".

Flandra poemistino Alice Nahon verkis belegan poemon en kiu ŝi diris, "estas bone rigardi en propra koro, vespere antaŭ enlitiĝi, kaj demandi sin ĉu oni dum tago ne vundis ies koron". Ai la poemo estas multege pli bela ol stulta traduko mia. Mi nur klopodas redoni iom la etoson de la poemo. Kaj jes faras vespere la demandon ĉu mi ne vundis koron dum la tago.

Okazaĵoj hazardaj povas frenezigi vin kaj devigi pli profunde pensi, kaj tiam venas la timego, respondo ne plu ekzistas. La ĉiutaga trankvilo ke neniun koron vi vundas iĝis obsedo, panika reago de nescio. Kiu mi estas, kion mi faras, ĉu mi rajtas, ĉu mi povas? Cerbaro kolapsas, kaj morto sekvas, morto de ĉiuj sentoj, aŭ ĉu tristo tiel regas ĉion ke vi pensas ke neniu sento plu ekzistas?

Mi renkontis Narcismon kaj fieris pri akompano kiun mi ricevis, sed kiel en reala mi iĝis Eĥon, pli kaj pli. Perdis la atenton de Narcismo, ne plu kapablis komuniki kiel mi volis. Sentoj ne plu atingis Narcismon. Kial vi Narcismo nur okupiĝis pri vi mem, kial vi ne vidis Eĥon, laŭ sentoj eĉ ne plu aŭdis lastajn vortojn. Surdigis konscie kaj ne plu aŭdis lastan vorton de Eĥon?

Ĉu mi ne vundis koron? Ĉu iu vundis koron mian, ĉu tio oni povas demandi? De tempo vivo tro komplikas por kompreni, oni parolas en metaforoj kiujn oni mem ne plu komprenas. Stumblas vortojn kiujn oni kutime flue parolas, hezitas en pensoj kiuj normale fulmas tra kapo.

Post kelkaj horoj mi iros al Portugalio al Faro serĉi la lumon, foti la sablon, senti la akvon, kombi la cerbojn. Iom morti mi esperas, ĉar morti povas doni vivon. Iom mortigi la malgajecon, la tristajn sentojn, aŭskulti al fado, la muziko de la vunditaj koroj. Konfrontiĝi kun melankolio kaj permesi la koron sangi.

Mi devas retrovi mi mem.

Mi volis kunporti Noam Chomsky sed rezignis nun, mi kunportas Hannah kaj la "Vita Activa", "La Human Condition". Mi devas refreŝigi la pensojn, kombi la cerbaron ĝis kalve. O jes krom Hannah Arendt mi kunportas libreton pri budismo. Mi volas renkontiĝi kun mi.

"Saluton vi, mia plej kara amiko, kiel vi fartas". Mi nun eĉ ne scias ĉu mi fartas ion ajn.

Eble mi neniam revenos. Imagu ke mi sub ŝtono, belega roko proksima al bela maro renkontiĝas kun nereidino "Thetis" aŭ kial ne kun "Afrodite Urania" la diino de perfekta amo. Ke mi malkovras ŝin dum momento ke ŝi stelrigardas al mi de sub la roko. Ke ŝi mansvingas kaj montras ke estas loko apud ŝi. Loko de silento, de ripozo de viva kaj morto. Mi akceptas la proponon kaj loĝas ek de tiam sub roko belega por ĉiam kun nereidino.

Mi legis ke ĉe marbordo de Portugalio estas sufiĉe da vento. Mi estas knabo el la malaltaj landoj. Mi scias al kio kapablas sud- okcidenta vento kaj esperas renkontiĝi kun ĝi. Vento purigas, forpelas la malbonan. Amarajn gustojn, malbonajn sentojn.

Mi timas vivon nun, mi timas maljuniĝon, mi timas ombron. Eble Faro en Portugalio donas lumon.

Dum vojaĝo en Japanio antaŭ pluraj jaroj, mi interkonatiĝis kun Budismo kaj ZEN, la arto de plej malmulteco. La beleco de linio sur papero. Unu bela perfekta konko sur maro malplena. La preskaŭa silento de flugilmovo, la vivo aŭdebla en lignospeco.

Du semajnojn mi havas por retrovi mi mem. Por trankviligi. Se mi ne sukcesas, mi denove povas esti malgaja kiel nun. Mi gajnis nenion, perdis nenion, aŭ tamen. 2 semajnoj en Portugalio kun mi.

Ĉu mi eltenas tion?

© Published at 05:53 ( 3 comments / 109 visits )
This post is public

August 15, 08

vortoj sur vico

Kiel multe mi vin amas

Kaj nur per ofendoj vi al mi repagis

Neniujn konsolajn vortojn apenaŭ amo kaj jes

vortojn primokajn vi ĵetis en mian vizaĝon.

Inciativo al vi mankas por mildigi sentojn frakasitajn.

Mi amas vin mi cent foje diris

kaj vi rigardas al mi kiel al estaĵo de fremda planeto.

Mi amas vin mi diris

Kaj daŭrigis miajn suferojn

© Published at 16:49 ( 1 comment / 37 visits )
This post is public

August 5, 08

Hazardo (kio hazarde ja ekzistas)

 En tramo mi staris antaŭ fenestreto malferma. La griza harharo moviĝis laŭ propra prefero kaj pro kulpo de vento. Ĝi iom tro libera hirtiĝis sur mia kapo kaj mi iom volis bridi ĝin. Levis la manon kaj vere pro hazardo tuŝis la mamon de najbarino kunvojaĝanto. 

Kolere ŝi protestis kaj bruis tro laŭte ke mi profitis de tramo plenplena por palpeti la mamoj al ŝi tiel kara. Tion mi almenaŭ komprenis.

Pardonu mi diris sed estis pro hazardo kaj harharo kiu sovaĝiĝis momenteton.

Virino tro laŭte diris ke mi intese tuŝis la mamon, sed mi klopodis malreviĝi sin kaj rediris ke estis vere pro hazardo. Hazardo ŝi diris eble el  iu virina logiko kiun mi ne komprenis, ne ekzistas hazardo.

Tamen vere estis kiel mi diris ĉar, unue mi ne faras tiujn aferojn, panjo jam dum mia junaĝo diris al mi, ke tio ne eblas. Kaj plie edzino certe malpermesus.

Mi klopodis rapide pensi sed la bruo de la kvazaŭa patrona virino malebliĝis tion per la bruo kiun ŝi faris. La virinaco kiu staris apud ŝi blekis, mi vidis li faris intence. Ĉu ne Paŭlino ŝi eldonis por ke ĉiuj tuj komprenis ke tion, kion mi faris minimume devas esti punata per fajropeletono postan tagmeze je la 6-a ĉe sunsupreniro

Viro kiu staris 1 metron for okulumis al mi kvazaŭ mi seksatencis la virinon. Eble li iom bedaŭris ke li ne povis palpeti mamon de la virino. 

Estis hazarde mi diris. Vidu, mi diris, al mia harharo kaj komprenu ke de tempo mi devas meti ĝin iom deca.

Kion vi scias pri deco respondis la virino kun la mamo tuŝita. Pensmaŝino en kapo daŭre ne kontentige funkciis, kaj mi decidis silenti.

Vi eĉ ne ruĝiĝas diris la blekantino kaj diable ŝi pravis. Kial mi devas ruĝiĝi por io kion mi ne faris.


Tiam mi vidis, ĉu ankaŭ hazarde Gaston. Gaston ankaŭ laboras en kultura centro kaj estas gejo. Nu eble vi demandas vin ĉu gravas la seksa prefero de Gaston.

Ne, ne pli grava ol la sekso de anĝeloj, tamen nun kaj vere tio estis hazardo iom grava.

Li alprokismiĝis al mi kaj demandis kio okazis. Tuj la virino kun tuŝita mamo komencas klarigi kiel mi seksatencis ŝin.

Gaston kisi min kaj simple demandis; ĉu mi ne plu povas fidi vin kara amo mia. Ĉu vi ŝanĝis seksan preferon? Mi rekisi Gaston, jes sur la vango, kaj diris ke estis pro hazardo.


La virinoj ambaŭ nun rigardis min kaj laŭte diris; ankaŭ tio, jen aca samseksemulo. Prefere vi iru al hartondiston antaŭa ĝeni aliajn homojn.


Mi sentis ke la harharo denove bezonis kareson por esti remetita sur kapo kaj ne stari kiel kajto en la vento. Hazarde ni atingis la haltejon kiun ni bezonis kaj forlasis la tramon.

Lastan kion mi aŭdis estis la virino kun la mamo kiu laŭte diris; malpura gejo al infero kun vi.


Danke mi manpremis Gaston, kiu estas ĉu hazarde gejo kiu savis min el embarasa situacio pri kiu kulpis nur la hazardo.

© Published at 06:03 ( 8 comments / 167 visits )
This post is public

July 17, 08

Jef

Kiel vi fartas; mi demandis al Jef? Jef jam mil jaroj kaj pluraj tagoj estas amiko de mi, bona amiko, amiko bonkora. Li samaĝas kiel mi kaj ni suferis kaj ĝojis la vivon kiel ĝi sin anoncis, sen plendoj, sen ĉagrenoj.

Antaŭ nelonge mi demandis denove; kiel vi Jef kaj surprize li respondis, malbone.

Mi ne rimarkis ke li donis malsaman respondon ol kutime, ĉar anstataŭ aŭskulti Jef, mi rigardis al du muŝoj, kaj en kapo mi ekzercis iom mian limigitan konon de Esperanto. Frapi du muŝojn per unu frapo kaj :Por mi la muŝo, al li la fuŝo.


Kion vi diris Jef. Ne, li respondis, mi ne fartas bone, mi suferas melankolion.

Melankolio he, mi frazis kaj vidis kiel la du muŝoj interbatalis. Certe ili havas gravan kialon por batali. Eble peceto de panero nanogranda tiel ke homa okulo apenaŭ vidas ke ĝi troviĝas sur tablo. Sur tablo de Jef kiu suferas melankolion.

De kie vi havas tion melankolion mi demandis al mia amiko.

El profundo de la koro!

Profundo de la koro ĉu. Unu de la muŝoj koliziis kontraŭ fenestron. Tamen ne ĝenis, laŭ mi komprenis, ĉar preskaŭ tuj ĝi denove flugis kvazaŭ nenio okazis.

El profundo de la koro, do?

Jes, ĉu vi ne komprenas eble, el profunde de la koro.

Sed kian senton vi havas Jef?

Mi estas malsucesinto, mi estas nulo, vivo ne valoras por ulo kiel mi. Jen pruvo ke dioj ne ekzistas ĉar alie ĝi forprenis min el mizero de la vivo.

Jef, mi diris multe tro laŭte, ne diru aferon tiel. Ek metu vin rekte sur seĝo anstataŭ pendigi kiel malseka plankviŝilo sur la seĝo.


Jef iom rektiĝis.


Melankolio, mi re-ripetis kaj kion mi devas kompreni pri melankolio?

Nu estas sento malagrabla.

Kiom da malagrabla? Ĉu vi pensas pri stultaĵoj. 

Kiaj stultaĵoj?

Nu eble iomete memmortigi aŭ iu simila.

Eble… jes… jes eble !

Sed aŭskultu Jef, memmortigi estas por ĉiam.

Jes mi scias, tio sufiĉe longas.


Ĉu ni iru al vilaĝo kaj ebriiĝu?

Ne mi ne soifas.

Oni ne devas soifi por drinki Jef.

Do eĉ tio estas stulta kaj senutila, li repagis al mia frazo.

Kio mankas Jef, diable diru kio mankas.

Amo!

Amo ĉu? Kaj tial vi sentas melankolion?

Jes. 

Nu dankon Jef por la klarigo. Mi amas vin Jef, vi scias?

Ĉu vi volas amindumi kun mi?

Aŭskultu Jef estas limoj al nia amo. Mi estas via plej kara amiko, kaj mi faras ĉion por vi, eĉ pli ol ĉion.

Mi scias, sed tio ne forprenas mian melankolion.

Mi aŭte venis Jef, ĉu ni faros aŭtan promenadon, al Gento eble kaj ni povos kafumi en tiu ejo kie estas tiuj enmigrantoj, precipe marokanoj.

Kafo, ne, tio donas doloron al la stomako.

Iru kun mi hejme Jef, mi havas plenplenan botelon de Jack Daniels.

Fek Jack Daniels, Jakobo.


Nun mi sciis ke mankis ion seriozan al Jef, malofte li nomas min per babta nomo, Jakobo. 


Nu mi iros Jef kaj lasas vin trankvile. Morgaŭ mi revenos kaj tiam klopodu klarigi kio estas melankolio, al mi la sento fremdas.

Vi ne scias, demandis Jef, kiel vi feliĉas


Mi ne sciis tiam ke morgaŭ Jef ne plu estis vivanta.

Li suferis melankolion kaj ŝajne li ne povis elteni.


Du muŝoj interbatalis en ĝardeno de Jef, kiam mi trovis lin. Mi ne rimarkis ĉar larmoj vualigis la vidon. Jef mortis, mia plej kara amiko, pro melankolio kaj tre akra trancilo per kiu li trancis la ĉefvenon en maldektra brako.

 

© Published at 22:26 ( 7 comments / 210 visits )
This post is public

June 17, 08

Miaj du lingvoj internaciaj

 Antverpenanoj ili ĉiuj pensas ke la sola monda lingvo estas la antverpena dialekto. Mi estas antverpenano, mi estas antverpenano ĝis oste kaj pli.

Flandraj Esperantistoj divenas de kie mi venas, ili aŭdas al la sonoj kaj mi ne kaŝas ke antverpenano mi estas. Ni miksas la vortojn laŭ ordo libera. Ne plu kalkuleble multaj  "vizitantoj" okupis Antverpenon kaj en la 16-a jarcento la Hispanoj kun la kruela grafo Alva lasis en la urbo sikatron plej provundan. Tamen ili donis la la enloĝantoj la honoran nomon 'Sinjoroj'. Titolo kiun la antverpenanoj daŭre fiere portas, kiel medalo honora.

 

Mi scias, doloretas eĉ al la koro, ekster la urbo, malmultaj plu komprenas nian (antverpenan) mondan lingvon kaj la saĝaj lernas Esperanton, aldonante tamen tiun akran A por iom montri la deveno.

Junuloj ne plu kapablas la 'dialekton' (ah kiel malfacilas skribi ke mi parolas nur dialekton). Nur tiuj knaboj kaj knabinoj pli aĝa ol 50 parolas ĝin, la aŭtentika lingvo tiel kara.

Mi havas du mondojn, Antverpeno-n kaj la cetero de la mondo. En tiu mirinda urbo mi multege agadas kontraŭ rasismo kiu kreskas kiel herbaĉo, kontraŭ maltoleremo.

Estu bonveno vizitanto por ĉiam, el Polando, Bulgario kaj aliaj lokoj malproksimaj. Vi ciganoj kaj akrigistoj, el landoj ĉie, el regionoj diversaj.

Estu bonveno diable, kaj fartu bone. Donu novan vivon al infanojn, novan venton en la kor'. La lingvon vi ne devas lerni, se nur bonkoron vi montras.

Momente mi laboregas por sukcesigi grandan feston por fama antverpena kantisto kiun ni honoras per statuo antaŭ socio kultura centro kie mi laboras, kiel volontulo.

Mi dividas la vivon nunan inter miaj du grandaj amoj, mia Antverpeno kaj mia SAT.

Esperanto vi povas legi dise sur mia paĝaro sur ttt-ejoj kiuj aperigas vortojn de mi. Estas tempo nun ke mi elŝrankigas. La pensoj estas ĉe vi Esperanto kaj SAT, la koro mi perdis dum naskiĝo al mia Antverpeno. Tial mi sentas devigon aperigi ĉi tie tekston, teksto pri amo evidente, ĉar amo ne fremdas al antverpenanoj.

La tekston mi ne mem verkis, sed amiko kantisto. Mi prunteprenas liajn vortojn kaj donacas ĝin al vi kaj precipe al ŝi.

read more
© Published at 20:20 ( 8 comments / 283 visits )
This post is public

June 2nd, 08

Gusto amara

 Amare ŝi diris.

Ĉu gusto de tiu cigaredo ne estas amara?


Kio signifas vorton amaro.

rapide mi foliumis en malgranda biblioteko de cerbaro.


Amare mi respondis.

Mi ne scias, ne konas guston amaran, fakte ne konas la vorton.


Amare ŝi diris.

Ĉu vere vi ne scias kio estas gusto amara, idioto ŝi postflustris.


Kio signifas vorton amaro.

Mi demandis al PIV kiu donas iom da koloro al hejma biblioteko.


Amare respondis PIV

Rigardu sur paĝo 78 kaj pripensu pri cigaredo, ĉu gusto estas amara?


Amaro kiel galo.

Kaj multajn aliajn klarigojn donacis la mirinda libro al okuloj.


Amara, jes gusto estas amara.

Mi estingis cigaredon, neniam plu mi fumos…

aŭ ĉu eble tiujn 10 lastajn, tamen jes?


Amara mi pensis.

Malplaĉas al mi gusto amara!

© Published at 17:13 ( 5 comments / 311 visits )
This post is public

May 30, 08

Burleskulo

 En baza-lernejo mi neniam perdis poentojn kiam ni devis verki verkaĵon. Plaĉis al mi verki ankaŭ kostis neniun penon. Temo ne gravas pri ĉio mi same facile verkis rakonton.


14 jaraĝe mi iris al fabriko kiel juna laboristo. Tempo por verki sur papero mankis, ĉar estis multaj aliaj aferoj kiuj vekis mian intereson. Filmoj, knabinoj, libroj, knabinoj, teatroj, knabinoj, ŝportoj, knabinoj, mi eĉ tiel saĝis ke mi elektis ŝporton en kiu knaboj kaj knabinoj kune ludis. Tamen, sidante sur tramo al urbocentro, sur biciklo, mi verkis belegajn tekstojn pri diversaj aferoj, ĉiujn interesajn evidente, ĉiujn nur en kapo evidente.


Armeo bezonis min. Mi ricevis armilon kiun mi tuj forĵetis sed restis la miloj tedaj horoj de fari nenion. Armeo senutilas por homoj pensantaj. En Antverpeno atendis min belulino kiu amis min, ŝi diris. Longajn leterojn mi verkis kaj sendis ĝin el Altenrath al mia Antverpeno.

Mi nun amas Rob, ŝi skribis re kaj mi mortis juna pro koro rompita. Tute ne heroe kiel decas por soldato utila. 


Travagante Wahnerheide serĉante al suno por iom plibeligi la vivon kadukan por ĉiam, mi renkontis Ulrike. Ni salutis, babilis kaj, mi amas vin ŝi diris. Ĉu Rob vi konas demandis mi? Kaj amo kreskis post kontentiga respondo.

Preskaŭ mi konis malsamecon inter kapitano kaj kolonelo, kiam oni diris ke armeo min ne plu bezonis.

Rehejmis mi al Antverpeno kaj devis lasi amatinon proksima al Wahnerheide. Amo instruas kiel plej bona instruisto kaj mia germana estis pli ol kontentiga. "Ich liebe dich" estis vortoj kiujn mi parkeris kaj multe pli amantoj ne bezonas je aĝo 20 jaroj.

Ĉiun tagon mi sendas leteron mi promesis al Ulrike, sed ŝi ploris ĉe adiaŭo. Ĉe mi feliĉe rompiĝis nur la koro.

Mallongajn leterojn minimume 5 paĝajn mi sendis, ĉiun tagon kaj per ĝi mi spertis pli en verkado. Pri sentoj de amo mi skribis kaj mil senutilaĵoj.


Gepatroj plendis ĉiun tagon, ke stulta filo enamiĝis kun malamiko. Grandan militon du ili suferis kaj kelkajn malbonajn memorojn ili daŭre havis en koro.

Prenu do knabino loka diris patrino ĉiun tagon denove, kvazaŭ knabinoj kuŝis ie preta en ŝranko.

Leteron dek paĝan mi sendis al Wahnerheide, Germanio. Mi uzis kiel inko propran sangon miksita kun larmoj inundaj. Adiaŭ estis lasta vorto. Gepatroj aplaŭdis pri saĝa decido de filo obeema kaj mia koro disspecigis en mil partetoj. 

Al papero mi rakontis kiel tutan korpon suferis malhavi Ulrike. Ĉiun arbon kiu iam estis en praarbaro Saharo - nun dezerto - oni forhakis por kontentigi mian bezonon al papero por verki. 


Profesie mi dorlotis la amodoloron por ke mi ne perdu talenton verki, kaj tiam mi renkontis ŝin. La plej malbelan knabinon el urbo kaj ni edziĝis dum 7 longaj jaroj de suferoj.

Forhaku novan arbon, mi postulis ĉar vortoj devas esti skribitaj pri ĉagreno mia. Maledziĝo ja tamen doloris. Arboj, arboj, forhaku arbojn diable, mi devas verki, pri soleco en ĉambreto post maledziĝo kaj akompana bankroto.

Edzino du aplaŭdegis pri mia verka talento grandega, ĝis tago ke amo forvaporiĝis kaj ŝi malaperis kiel nebulo frapita de varma suno somera. 


Arboj diable, arboj. Forhaku pli kaj papero estis plenskribita per nova ĉagreno ankaŭ interesa por relegi post dek jaroj.

Edzino tri korektis ĉiujn gramatikajn erarojn. Restis al mi nur paĝoj plene ruĝaj de korekta inko.

Ĉion ĝis plej lastan folieton mi direktis al ruboj. Miloj da arboj kiuj suferis mian verkademon malaperis en rubujon. 

Dum 7 jaroj mi verkis nur en kapo. tekstoj pri amo, temo plej ŝatata kaj pri dioj, diabloj kaj aliaj malagrablaĵoj. Kaj pli kaj pli pri simplaj aferoj kiel decas por simpla laboristo.

Kiel feliĉa mi povis esti kiam mi povis knari plej belsonan frazon en moleco de cerbaro.


Lernu Esperanton, diris Gerd Jacques kiu prizorgis budon pri la lingvo kaj mi faris, mi obeis el kutimo obei virinojn kaj la evidenteco fari tion.

Gerda malaperis, el ĉiuj libroj kiun mi iam legis la plej teda. Kompetentaj instruistoj pene klopodis enkapigi strangan lingvon en cerbaron de viro kiu jam 27 jaroj forlasis lernejon.


Mi neniam forgesas akuzativo mi diris, sed survoje al fino de la frazo mi perdis ie la N.

Li estas utila diris la esperantistoj el Antverpeno kaj ili elektis min prezidanto de La Verda Stelo. 3 jaran kontrakton mi plenumis kaj tiam la deloga voĉo el SAT konvinkis min ke mia loko estas inter tiuj kun kiu mi dividis la tagojn, la laboristaj simplaj. Multajn simplajn laboristojn mi ne renkontis en SAT sed ja multege da feliĉo.


Ĉu mi kuraĝas, mi demandis mi mem iun tagon kaj prenis malnovan fontoplumon, paperon kaj multe da kuraĝo kaj mi verkis tekston en stranga lingvo Esperanto.

Sekvis dekojn da, centojn da tekstoj kaj la pokaj momentoj ke mi kapablas verki simplajn tekstojn, kiuj ĉiuj komprenas, mi estas la reĝo de la mondo. 

Kiam la emocioj de la koro per miaj fingroj povas tuŝi paperon aŭ nun duran diskon kaj la reton, mi sentas feliĉon kaj se pro iu hazardo iu skribas; plaĉis al mi via teksto, mi ne povas imagi ke Nobelpremio povas esti pli grava, povas doni pli da feliĉo. o jes, kredu min vanteco ne estas al mi fremda.  


Verkanto mi ne estas, o vee kiam mi komparas kun talentuloj kiuj laŭŝajne abundas, poeto certe ne, sed io devigas min, kaj tio io estas mia plej kara amiko kvankam tio sento estas senvizaĝa. Arboj ne plu devas morti pro mia verkemo, do mi povas daŭrigi.

Neniu estas devigata legi kaj tio donas grandan liberecon al mi. Kaj kiam mi de tempo relegas proprajn tekstojn kaj okulfrapas al mi belsonan frazon mi estas feliĉa. 

Mi fine komprenis ke mi estas mia propra burleskulo.

© Published at 20:30 ( 4 comments / 211 visits )
This post is public

May 26, 08

amo perdita

En pluvo mi staras por kaŝi larmojn por vi.

Koro rompita, plena de ĉagren'

Kial, mi krias, ĉu nur pro eraro malgranda

pro vorto malplaĉa.


Ĉu vere nur silento povas esti la frazo ĝusta.

Ĉu neniun senton mia povas esti esprimata

kaj ĉu kolero via estas nura solvo

al sento ama?


Kiu el fundo de koro estis elteriĝinta.


Mi amas, mi diris kaj

neniu sento tion plu donas

al koro via malmoliga?


Kial vi lasas min sola 

en ĉagreno

perdita en amo por vi?

© Published at 04:59 ( 7 comments / 297 visits )
This post is public

May 16, 08

dubo, duboj, dubegoj

 Nokto sola en domo, kaj pensoj vagas liberaj tra kapo. Vortoj estas metitaj sur ekrano de Mac, ĉu poemoj… certe ne, sed nur vortoj en vico, kiel soldatoj kiuj devas obei la serĝanton kiu dum verkado estas mi.

Ĉu rajto ekzistas dolorigi okulojn de amikoj, ĉu neniu ĝeno plu restas en korpo mia.

Feliĉe vanteco ne tiel grandas ke mi pensas esti poeto, sed nur homo kun lingvo stranga universala kaj internacia, kiun mi volas gustumi por ekzerci, por provi atingi nivelon de propra gepatra lingvo, sen sukceso bedaŭrinde.

Ĉu forviŝi denove por ke mi ne hontu pro malkapablo, aŭ ĉu eble lasu ilin en vido de publiko kiel mi lernis tiam paroli la lingvon al mi iam fremda?

Ĉu esperantisto mi estas eĉ nur balbutano, la vortoj tre kara al multaj uzantoj.

Al lito mi iras nun kaj restas veka dum horoj por pensi, ĉu tiu rubaĵo valoras aperigo.

Ah, mi lasas ĝis momento ke amikoj akre kritikas kaj diras; viŝu bonvolu vian tutan paĝaron Ipernity-aĵon.

© Published at 05:24 ( 8 comments / 260 visits )
This post is public

May 16, 08

kvadrato

La anguloj de kvadrato 

kiu ĉirkaŭas mian koron

ne povas esti akraj 

kiel viaj vortoj doloraj.


La tranciloj akregaj 

kiujn vi puŝis en mian koron

lasas cikratojn kiel pikdrato 

el miaj junaj jaroj.


Ĉiu vorto via trancis la karnon

zorgas pri vundoj eternaj

kripligas vizaĝon

ĝis monstra aspekto


Nur amas mi vin,

neniu pli.

ĉu vere tio doloras

aŭ ĉu estas aspekto de mi?


Noktaj inkuboj

restas mia sorto

por eterna kaj pli

aŭ ĝis tago rapida

ke vi komprenas 

ke mi amas vin

© Published at 05:24 ( 3 comments / 345 visits )
This post is public

May 15, 08

telefono

 Ola, vi diras en lingvo Katalun'

halo mi respondis laŭ flandra kutim'.


Silentoj kaj nur spiroj de amo.

kiel vi?

kiel vi estas respondo hezita.


Ĉu amo daŭras

jes evident.


Distanco doloras kaj 

korpo malproksima

kiu ne povas esti dorloto laŭ sent.


Tuj venos kongreso Roterdam'

kaj lito kune.

tagoj de plezur

kaj noktoj ebriaj

de am'.


Jes diris voĉo via. 


halo, ola

jes, ĝis

mi amas vin


telefono kostas tro

eĉ por nia am'.


© Published at 22:28 ( 3 comments / 157 visits )
This post is public

May 5, 08

Se mi

Se mi povus porti vin

trans profundaj fosaĵoj

for de viaj cerbumadoj kaj timoj

mi portus vin, horojn, tagojn.


Se mi konus la vortojn

kiuj donas respondon

al miloj da demandoj el vivo,

pri vi, amo kaj esti feliĉa

mi parolus kun vi, horojn, tagojn.


Se mi povus meti pacon en via koro

atendante pacience

esperante ke semo de paco kreskus 

profunde en vi

mi atendis, horojn, tagojn


Se mi povus aŭdi kio tuŝas vian koron

pri malforto, malkontento, kaj tristeco profunda.

mi restus starante apud vi, horojn, tagojn.


Mi, bedaŭrinde ne estas

pli forta kaj granda ol vi .

Mi ne scias ĉion kaj ne povas multon.

mi estas nur amiko survoje

via vojo , ĉiam, horojn kaj tagojn

© Published at 15:55 ( 9 comments / 318 visits )
This post is public

May 3rd, 08

Solidareco

 

 

- Estintaj tempoj multe pli favoris al solidareco ol nun, diris al mi maljuna viro. Ni staris en vico en la lokalo, kie senlaboruloj devas prezenti sin du fojojn monate. Kvankam mi ne emis paroli, mi tamen respondis pro solidareco kun la parolanto; 

- "Ĉu"? 

- Estintaj tempoj ĝenerale estis multe pli bonaj li daŭrigis. Ni ne havis la makakojn ĉi tie, la brunajn simiojn, kiuj ĉiam pretas forŝteli niajn posedojn. 

- Strange mi respondis, de mi ili neniam forŝtelis ion. 

- Ankaŭ ne de mi diris maljunul', sed mi aŭdis jam tro da rakontoj.

La spiro de mia antogonisto terure odoris, kaj el la koloro de liaj dentoj mi vidis ke mankas al li dentobroŝo, aŭ li ne uzas ĝin, kio ankaŭ eblas. Mi retropaŝis, kaj pro tio iom pli laŭte devis paroli kiam mi diris: "Strange vi parolas pri solidareco, kaj nun sen sperti faktojn, vi kondamnas plenan homgrupon. Ĉu vi ne scias ke la plej multo de la enmigrintoj estas simplaj laboristoj kiel ni"?

Maljunul’ ŝafe gapis al mi kaj respondis : 

- O, jen rigardu marokana seksumanto! Tuj, eble dekkvin personoj rigardis kvazaŭ mi estus la Ĝibulo de Notre Dame. Juna blonda bluokula viro, kun staturo de giganto venis al mi. Li preskaŭ puŝis sian nazon en mian okulon kiam li diris: 

- Atentu, venontan baloton ni superas ĉiujn partiojn, kaj tiam vi povos kun viaj marokanaj amikoj reiri al la dezerto! 

- Fendu al li la kapon! aldonis alia knabo, samstature sed feliĉe kun nigraj haroj kaj brunaj okuloj. Urĝe mi bezonas necesejon, mi konstatis, preparante respondon kiu savos mian vizaĝon kaj kiu ankaŭ montros ke rasismo ne estas normala homa kondutmaniero.

Fulmrapide mi rigardis en la salono kaj konstatis, ke malgraŭ la propagando de Vlaams Belang, la ekstremdekstra partio en Flandrio, kiu asertis ke enmigrantoj nur profitas de senlabora mono, neniu enmigranto estis tie ĉi. Mi konstatis, ke mi staris isolite en grupo de rasistoj. ŝajnas al mi, ke ne estis la momento por diri, ke fakte mi ne konas multajn Marokanojn , kiuj ĝenerale loĝas en alia parto de Antverpeno, sed ke mi havas plurajn turkajn kaj judajn amikojn.

- Li fekas en la pantalonon diris Bluokul’. Tondra ridego vibrigis la fenestrojn de la lokalo. Nu, por esti honesta, mi jam havis pli agrablajn momentojn dum mia vivo. Mia griza ĉelaro baraktis, laboris kaj penis trovi la plej taŭgan frazon, kiu ne nur silentigus la ŝafaron ĉirkaŭ mi, sed ankaŭ estus la absoluta mortbata frazo por montri ilian stultecon. La nura resulto estis malvarma venteto, kiu trablovis de mia dekstra orelo al maldekstra. Neniu spritaĵo, neniu elokventa frazo prezentis sin por helpi min el la izoleco.

Okulfrapis al mi la solidareco de la  rasisma brutaro, kiu daŭre malpligrandigis la cirklon. 

Mi povus savi min dirante ion favoran al Vlaams Belang. Diri ke mi havas marokan najbaron kaj ke li estas afabla viro, ĉu tio estas bona ideo? Certe tio helpus, ĉar ĉiuj ekstremdekstruloj diras tion, por montri ke ili ja vocdonas Vlaams Belang, sed fakte ne estas rasistoj. Ĝis nun neniu puŝis min kaj mi sciis ke tio estos la momento ke mi nepre evitu. Unu puŝo signifas baton ĝis foriro al hospitalo.

La viro kun la fetoranta buŝo kriis en mian orelon en la plej plebana antverpena dialekto: "Eble vi mem estas fremdulo"? Jen la solvo, dankon al ĉiuj dioj kaj diabloj por la helpo. Iom balbute mi diris ke mi estas parte Nederlandano. Kia ridego sekvis mi ne plu povas priskribi. La plebanoj hurlis kiel lupoj. “Holandano, li estas holandano” kries fiodora buŝo. “Li ne estas nur marokana adoranto, sed ankaŭ Holandano. Rigardu lin malsaĝa kiel ŝtipo li estas. Venu, ni ne perdu tempon al tiu idioto”.

La cirklo malfermiĝis kaj mi denove povis iom pli trankvile spiri. Venu nun, ordonis la virino de la senlaborkaso. Unu post alia ni ricevis signon en la libro de la ŝtato, ke ni prezentis nin ĉe ofico de la senlabora kaso. La tasko kiel senlaborulo estis plenumita. 

Rapide mi saltis sur biciklon. Kompano el Francio petis de mi verki tekston pri solidareco. Malfacila tasko nuntempe kun la tro multaj fortaj ekstremdekstraj partioj dise en Eŭropo.

La robota pedalado sur biciklo, jam plurfoje donis al mi inspiron, kial ne hodiaŭ?

Solidareco li diris aŭ izoleco. Diable du fojoj peti helpon de dioj kaj diabloj en unu tago, ĝis nun mi neniam faris.

Nu ni vidu ĉu eblas verki pri solidareco?


 

© Published at 12:35 ( 0 comments / 133 visits )
This post is public

April 25, 08

sento

 Komencis lante
pigre, hezite
EK tambure
Brutale eĉ.

Refreŝige, resanige?

Plantoj jam longe sopiris
Ankaŭ bestoj kaj
Tiu stranga speco
Homoj!

Suno rebatalis
venkis
Kaj sekigis
Pluvon freŝan.

© Published at 05:29 ( 3 comments / 151 visits )
This post is public


← previous 1 2 3 next →

( 50 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Jakvo