Ĉiun jaron, preskaŭ je sama periodo, mi iras al Suda Francio por kapti la sunon dum semajno. Ne ĉiam kun sukceso, ĉar imagu ke la suno forgesas foje kie Suda Francio estas.
Ne en ĉi tiu jaro. Dum la 8 tagoj ke mi estis en Sainte Maxime, mi prenis duŝon de suno de frumatene ek de la 7-a ĝis la 18-a vespere. (la 6-a PM por iom adaptiĝi al internacia normo).
Eble nun leganto pensas ke mi rakontas kiel mi frandis ĉiun sunradion. Ne karaj, mi ne rakontas tion, sed pensojn kiujn mi havis survoje.
Plej malekologie, mi veturas tutsola al Suda Francio, tutsola en sufiĉe granda aŭto.
Je la 4-a matene mi ellitiĝis por kontroli ĉu iu lasta korekto al Sennaciulo, la tre interesa revuo de SAT, estis farita. Du etajn eraretojn mi devis korekti kaj tiam povis sendi la tutan revuon en PDF-formo al presisto.
Je la 6-a mi ekstartis la motoron kaj veturis kun nazo al Francio, al la suno. For de la griza Flandrio, for de mia kara Antverpeno.
Sur iPhone mi metis 2 horojn da muziko, klasika evidente. Daŭro de 2 horoj sufiĉas por atingi Francan landlimon kie mi povis aŭdi 107.7, la elsendejo por veturantoj sur francaj aŭtovojoj. Stulte, mi forgesis ke nur post Metz oni povis aŭskulti tiujn elsendojn. Do, mi metis min sur parkejo „pordo al Francio", la plej malbela parkejo kiun Francio riĉas. Profitis por respondi al unuaj envenintaj retmesaĝoj kaj sendi mesaĝon al amatino. „Ĉio bonas, mi jam estas en Francio”!
Post iom da serĉado de radio mi trovis elsendojn de radio Nostalgio.
Jacques Brell kantis pri Marieke. Kvankam mi ne scipovas la francan mi ŝategas la emociojn kiujn Jacques metas en siaj kantoj. Ĉu talento ekzistas?
Charles Aznavour transprenis per 'La Yiddishe mama' kaj denove mi miris kiel francoj kapablas kanti. La franca chancon vere ekzistas. Por plene mortbati miajn emociojn kantis Yves Montand 'Les Feuilles Mortes'
Pensoj vagis al tempo pasinta kiam mi estis pli juna ol nun, multe pli juna.
En baza lernejo mi tuj estis kaj mi denove aŭdis kiel la instruisto diris ke, ni evitu uzi la francan, ĉar la franca estis aĉa, malbona. La franca estis la lingvo de la burĝuloj. Certe, vi nun pensas ke mi iris al lernejo kie regis ekstremmaldekstruloj kiuj forĵetis ĉiun formon de riĉeco. Tute ne, la instruistoj, jes, ĉiuj estis ekstremaj flandroj kiuj ne povis akcepti ke la franca lingvo hegemonie regis Flandrion en tiuj 50-aj jaroj de antaŭa jarcento. Por mi dia donaco, ĉar se unu afero mi malŝategis, estis lerni fremdan lingvon. Mi jam perfekte scipovis la lokan dialekton de la vilaĝeto kie mi loĝis tiam, parolis pli ol perfekte la denaskan antverpenan dialekton kaj lernis en baza lernejo kion oni nomis Ĝenerala Nederlanda lingvo, la lingva normo de Nederlando kaj Flandrio. Mi, diable, estis jam poligloto havante nur 7 jarojn.
Kantis Edith Piaf, L’himne á l’amour, kaj miaj pensoj vagadis al 1965, la jaro ke mi sukcesis malhonorigi la belgan armeon. La kazerno kie mi vivis dum tuta jaro 1965 estis dividita en Flandran kaj Valonan partojn. Ni estis la bonaj, la valonoj la malbonaj. La trinkejon ni devis ambaŭ uzi kaj en ĝi estis nur unu 'juke box'. Plejmulto de la muziko estis franca. Pro instruo kiun mi ricevis, mi sciis ke franca muziko estis malbona por miaj oreloj, tamen, kutime mi diskutis ĉe tablo kun amikoj pri gravaj aferoj, kiel la belaj virinoj el vilaĝo Altenrath kaj la koloro de la germana biero. Sed kelkaj fanatikuloj aŭdacis piedfrapi la juke box tiel forte ke la diskoj havis gravan damaĝon kaj ne plu estas uzeblaj. La postaj bataloj kutime estis finitaj de militara polico kiu disbategis per grandaj bastonoj la lingvajn batalantojn. ‚Tombe la neige’ kantis Salvatore Adamo. Estis junio kaj somera tago.
Por distri min, radio Nostalgio ludis Frank. Jes la ununura Frank Sinatra. ‚Strangers in the night’ li rakontis uzante sian mirindan voĉon.
Léo Ferré kantis Les Anarchistes kaj mi komencis koleri. Radio Nostalgio vidis tion, mi pensas, ĉar ili daŭrigis kun alia kanto de Ferré kaj por rompi mian koron oni kantigis Jacqes Brell ‚La Chanson des Vieux Amants’.
En sekva parkejo, mi metis min en angulo kie neniu alia auto estis. Ĉu vi konas La Chanson des Vieux Amants? Diru jes, bonvole, por ke vi komprenu miajn emociojn.
Ĉu daŭre oni cerbolavadas junajn homojn? Ĉu daŭre instruistoj rajtas manipuli la cerbojn de knaboj 7-jaraĝaj?
Kian grandegan trezoron tiuj francparolantoj havas. Muzikon kiu frapas rekte la koron.
Jam mi pasis Dijono la urbo de mustardo, Beaunne, la centro de bongusta vino kaj daŭre radio Nostalgio ludis, unu post alian, la orajn kantojn de la famaj francaj kantistoj.
Liono, laŭŝajne belega urbo, kiun mi nur konas ĉar ĝi troviĝas survoje al Mediteraneo prenis mian plenan atenton kiel motoriston. Ŝajnas ke la strioj sur la vojo ne havas signifon en Liono ĉar la kondukistoj de aliaj aŭtoj simple neglektis ilin.
"Venu al Antverpeno, karaj amikoj", mi pensis, "kaj rondiru la Antverpenan ringon." La plej dens-trafika vojo el Eŭropo. Nur pere de disciplino oni travivas.
La Rhone, belega rivero, puŝis plej sovaĝe sian akvon pere de urboj Valence, Avignon kaj Arles al Mediteraneo, mia celo.
La franca chancon akompanis min kaj ĉiu kanto memorigis min al mia junaj jaroj. En Valence mi trovis hotelon kie mi povis ripozi, sekvan tagon daŭrigi mian vojon al Cannes kie mi havis renkontiĝon vid-al-vide de Palais des Festivals et des Congrés.
La suno brilis, la francoj parolis la francan. Sur teraso de La Potiniére mi mendis tagmanĝon kaj botelon da bordozo, ruĝan evidente.
Mi ne vidis malamikojn.
Muziko.
Marieke J. Brell www.youtube.com/watch?v=er1nj5jzpLI
La yiddishe mama C. Aznavour : www.youtube.com/watch?v=bYQe7CWY_WY
Les Feuilles Mortes Y Montand: www.youtube.com/watch?v=kLlBOmDpn1s&NR=1
L’himne á l’amour E. Piaf www.youtube.com/watch?v=1gTGmbA40ZQ
Tombe la neige S Adamo: www.youtube.com/watch?v=7A9xWYZD55U
Strangers In the night F Sinatra: www.youtube.com/watch?v=tYXQm6NEXnE&feature=related
Les anarchistes L Ferré: www.youtube.com/watch?v=jUFm8UsHPWw
La Chanson des Vieux Amants J. Brell: www.youtube.com/watch?v=H1DpjXQUDsI&feature=PlayList&p=228DF0FA5F1A4174&playnext=1&playnext_from=PL&index=1