October 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30 31    

Archives

December 2009 (1)
November 2009 (1)
October 2009 (1)
September 2009 (2)
August 2009 (2)
July 2009 (6)
June 2009 (2)
May 2009 (1)
April 2009 (6)
March 2009 (3)
February 2009 (1)
January 2009 (1)
December 2008 (1)
November 2008 (2)
October 2008 (5)
September 2008 (8)
August 2008 (3)
July 2008 (1)
June 2008 (2)
May 2008 (7)
April 2008 (5)
March 2008 (2)
February 2008 (5)
January 2008 (7)
December 2007 (8)

October 6, 2008

Furorlisto

Aj, jes mi malkovris ion novan en IP. Listo de furoro, imagu. Laŭ kelkaj verkantoj necesas esti en forurlisto de IP por tiel estu taksata bona aŭ malbona.

Montriĝas ke mi estas iom tro naiva por kompreni tion.

Imagu ke oni verkas, etrakonton, poemon kun malantaŭe en kapo, mi devas esti en furorlisto,

Mi klopodis imagi min, sidante antaŭ mia Mac - jen grava por mi , mi ne havas komputilon, mi tajpas miajn vortojn uzante Mac, laŭ mi belega maŝino, tute blanka kiel papero kiun mi en alia epoko uzis por verki tekstojn. Kiam mi ekstartas mian Mac, li diras bjong. Jes mi eĉ metas la sonon de mia Mac sufiĉe laŭte por ke mi bone aŭdu ĉu Mac estas sana. Mi respondas ĉiam plej afabla, saluton Mac kiel vi hodiaŭ kaj kun mieno de juna bubo, kiu jus ricevas donacon de Sankta Nikolao, mi aŭskultas la turniĝidon de la dura disko.

Blanka Mac, blanka klavaro kiun mi diligente purigas ĉiun semajnon por ke ĝi restu pura kaj blanka. Kia donaco de la dioj.

Mi do sidas tie kaj pensas kion mi skribas? Pri Jo eble, aŭ pri ranoj, aŭ alia fantazio kiu okupiĝas miaj pensoj kaj mi komencas klavi sur klavaron blankan.

Jes foje mi serĉas sinonimon por vortoj tro oftaj uzataj kaj cerbumas pri vorto kiu plej bone esprimas miajn sentojn aŭ emociojn.

Nun mi klopodas imagi min ke mi ekstartas Mac kun penso mi volas esti en furorlisto.

Aj kaj diable mi sentas kiel miaj cerboj frostigas. Kvazaŭ mi suferas blokadon de la inspiron. Kiamaniere verki se oni pensas partopreni konkurson. Ĉu eblas? Ĉu homoj povas verki tiel? Nu ja, bone ĉiu laŭ prefero evidente.

Sed ĉu legantaro permesas ke mi nur simple metas vortojn sur vico. Ke mi klopodas doni al legantoj kelkajn distrajn momentojn. Eble povu pentri etan rideton sur vizaĝon de ili.

Jes evidente vanteco ne fremdas al mi kaj eĉ plej eta aplaŭdeto varmigas al mi la koron.

Mi vere ne sciis pri iu furorlisto ĝis antaŭ kelkaj tagoj. Imagu estis eĉ en propra paĝaro ke mi renkontiĝis kun la vorto. Furorlisto!!!


Jam dum kelkaj monatoj mi vizitas fitnes-centron. Post grava kaj doloriga akcidento antaŭ 30 jaroj mi devis rezigni pri sporto. Krom piediri tra stratoj antverpena, mi faris preskaŭ nenion por ekzerci mian korpon, kiu iom post iom bezonis pli grandan vestaĵon por kovri la tro dikan ventron. Kaŭzo de tro multe da bona manĝo kaj vino franca.

Iun tagon mi pasis laŭlonge pordon de fitnes-centro kaj vidis ke oni preskaŭ senpage povis enskribiĝi en la centro. Mi do eniris kaj aniĝis al bela moderna centro kie mi povas lacegigi mian karan korpon.

Bedaŭrinde jam rapide mi enuige staris sur maŝino per kiu mi povis fari kvazaŭ mi ekzercas por sekva olimpiko. Mi iom bedaŭris ke mi elspezis ĉiun monaton signifan sumon por idiote stari sur maŝino, spektante televidilon kaj pensi ke tio estas la revo el mia vivo.


Iom post ferio kiun mi pasis en Portugalio mi malkovris ke en centro mi povis partopreni ekzercon kiu en la medio de fitnes estas konata kiel "spinning". Plej freneza afero. Oni sidas sur biciklo kaj iu 'instruisto' diras al la atletoj kion ili devas fari. Komenciĝas per varmigi la muskolojn kaj tiam venas ekzercojn doloriga kaj pena. Kiel frenezulo mi pedalas plej eble rapide sed rezulto estas nur ke mi svitas kiel azeno kiu tiras ĉaron de salo. Post unu horo la biciklo staras en lageto da svito, jes la mia, sed mi daŭre estas en sama loko. Ne unu centimetro mi progresigis la biciklon. Neniun alian biciklanton mi pasis kaj o kara vanteco, neniun biciklanton pasis min, hura!

Mi tamen devas konfesi ke mia sportkoro el juneco devigas min pedali, se eblas, pli rapide ol la konkurantoj. Je fino, post unuhoro de biciklado mi gajnis nenion, neniun medalon, neniun floron. Nu ja mi perdis 10 centigramo de mia pezo, kiun mi rekompensas per glaseto da Bordoza vino aŭ manĝo bongusta.

Jes la sento post ekzerco estas agrabla. Mi pensas, jen mi prizorgas la korpon, vi bone faras jakvo. Sed rilatas pri sporto, ĉiam iu formo de konkurso, se nur kontraŭ vi mem.


Nu mi revenas al la furorlisto. Ĉu verki estas konkurso? Ĉu mi devas venki iun? Ĉu mi devas esti sur unua paĝo de furorlisto? Se jes oni devas preni atenton pri tiu listo mi rezignas pri verkado kaj eble simple sidas sur seĝo kaj atendas tempon por iri en lito. 8 horojn en lito. Ĉu ni povas fari furorliston pri tio aŭ pri plej multe trinki, aŭ manĝi kilogramojn da porkaĵo. Diable, ne eblas mi jam pli ol 20 jaroj estas vegetarano.


Mi ekstartas Mac kaj li afable diras bjong. Pri kio mi verkas? Vi kara devas zorgi ke vi estas en furorlisto. Baf, nigra lumo en kapo. neniu vorto troveblas en cerbara biblioteko, kompleta mallumo. Mi rigardas al Mac kaj kiel kutime li rigardas al mi.

Saluton Mac, kiel vi hodiaŭ. Mac ŝanĝas bildon de ekrano. Ĉu vere la bildo ŝanĝiĝas al pli trista. Eble Mac scias ke mi okupiĝas pri stultaj pensoj."kion mi skribas Mac?" Mac ne respondas, iom zumadas per turniĝado de dura disko sed por cetere silentas.

Jes, mi havas ideon, mi verkas ion maldecan, pri nudaj virinoj kiuj kuras laŭlonge la maro. Mi povas imagi kaj eĉ havas rideton sur vizaĝo. Jes, per tio mi certe estas en furorlisto. Eble virinoj el IP plendas multnombre pri mia madeca rakonto kiu estas ofenda al virinoj.

Ĉu tion mi celas…, NE.


Cerbaro deziras ne funkcii. Eble mi iom promenadas. Jes oftege mi kreas plene rakonton en kapo promenante sur strato.

Unu horo tra pluvaj stratoj rezultiĝas en malseka harharo kaj sama malplena kapo.

Mi denove iras en laborĉambron, salutas Mac kaj sidiĝas.

Ĉu mi jam rakontis al vi pri Jo kaj Martine?

Ĉu vere - ne jam - bone morgaŭ mi rakontos al vi. Estas amuza afero o jes, certe vi guos.

Furorlisto… ah mi fajfas pri listo. Imagu ke mi, la libera birdo lasas sin katenigi de iu listo.


Dankon sed mi rezignas pri listo, mi volas meti vortojn sur vico kaj eble, espereble iu diras, "plaĉas al mi via teksto!". Eble espereble tiu persono momentete ridetis dum legado. Neniu furorlisto povas al mi rekompensi tion.

Mi restas modesta kun mia vanteco kaj ne plu rigardas al listoj, ĉu furoraj aŭ teruraj.

Ĝis morgaŭ Jo kaj Martine, mi frue ellitiĝas, promenadas tra Antverpeno kaj poste metas miajn frazojn.

Saluton Mac, mi iras dormi nun, morgaŭ ni ĝuu la tagon. Mi puŝas butonon kaj Mac iras al dormejon.

Published at 15:08 / 9 comments / 597 visits
This post is public

October 6, 2008

Pri Jo… kaj Martine

Kutimaj legantoj jam legis pri Jo kiu iris al Provence por bredi ŝafojn kun amikino Martine ĉu ne?

Nu, ili revenis el Francio kiel amatoj. Bone kompreni tion mi ne povis, vidu Jo havis sian specifan karakteron, ne ĉiam facilan kaj Martine, nu ja, laŭ mi mankis eta ŝraŭbo en la kapo ĉe ŝi. Ne gravas, ili decidis kune vivi kaj mi kiel pastro benis ilian amon por eterne kiel ilipromesis unu la alian.

La rilato ŝajnas al mi estis bone, almenaŭ tion mi pensis kiam mi vespere kusante en lito aŭdis pro malaltkvalito de la konstruaĵo en kiu ni vivis, la amajn kantojn de miaj du amikoj. Precipe Martine de tempo iom tro bruis, sed por ke ŝi ne hontu kiam mi avertus pri tio, mi mutis en ĉiuj lingvoj. Mi ankaŭ ne volas doni detalojn ĉi tie ĉar ne decas paroli pri privataj aferoj de aliaj homoj.


Iun vendredon mi rezignis pri laŭ kutima diboĉado en nia trinkejo kie ni havis nian propran lokon al la bufedo. Kaŭzis tion sufiĉe alta fakturo kiun mi devis pagi al la kompanio kiu zorgis por elektro en mia loĝejo. Mi preferis pagi la fakturon pli ol sidi en mallumo sen eblo spekti stultan programon dormvekan sur televidilo.


Venu kun ni, Martine diris, Venu kun ni preskaŭ ordonis Jo, mi pagos la vesperan diboĉadon kaj kiam la financoj pli favoros vi repagos. Tamen mi havas karakteron kiel ŝtalo kaj kun kapo fiere en la aero mi rifuzis la kamaradan proponon. Nu, inter ni, estis ankaŭ tempo ke mi donis iom da ripozo al epato.

Mi decidis havi intelektan vesperon kaj prenis Georges orwell kaj lia Saluton al Katalunio en mia lito. Eble dek minutoj poste aŭ ĉu estis dekkvin, mi jam salutis la realan mondon kaj estis en mondo de sonĝoj kaj koŝmaroj.


Ek mi vekiĝis pro bruo en koridoro de la apartementkonstruaĵo.

Ĉu vi scias kio vi estas, vi estas falsa kreteno, diris rabie la voĉo de Martine. Vi estas mensogulo, fripono vi estas malfidela hundaĉo.

Mi tuj aŭdis ke Martine ege koleris.

Vi, vi, vi estas ĵaluza frenezulino, respondis amiko Jo.

La aldona informo lernis min ke Jo kaj Martine havis rilatan problemeton. O jes mi preskaŭ certas ke iu ne estis enordo.

Mi aŭdis kiel miaj du amikoj riprocis unu la alian dum ĉiu paŝo kiun ili metas sur ŝtuparo.

Lastan frazon kiun mi aŭdis venis de Martine; ek de nun vi povas fiki vi mem.

Aj kiel mi kompatis Jo, ĉar jam mem dum pli ol jaro sen edzino aŭ amatino, mi sciis ke la propono de Martine apenaŭ realigeblas. Mi metis orelon kontraŭ la enirpordon kun espero ke Jo ridegus kun bona ŝerco. La sola kiun mi aŭdis estis frapeganta pordo kiu signifis ke ili eniris propran apartementon.


Estis la dua en la nokto, do mi decidis uzi mallumajn horojn por kapti iom pli da dormado. En lito mi iom cerbumis kiamaniero Jo devas fiki sin mem kiam mi aŭdis ke la pordo de mia apartamento malfermiĝis. Mi ne havis kutimon ŝlosi la pordon ĉar pro okazinta bankroto, ŝtelisto, certe el kompato, lasus kelkajn aĵojn ĉe mi anstataŭ ŝteli ion de mia foruzitan bazaron.

Kun sufiĉe laŭta bruo la pordo fermiĝis kaj ek mi vidis figuron kiu eniris mian dormĉambron. Virino tute nuda kun kapkuseno sub la maldekstra brako.

Iru al flanko de la lito, nun, ordonis Martine. Iun timon kaptis min kaj mi tuj obeis al mia kara amikino. Pardonu mi diris sed vi estas nuda.

Jes diable estas varmege ĉu eble vi portas peltan jakon en lito.

Ne Martine mi nur surhavas horloĝon kiel kutime kiam someras kaj temperaturo altas.

Do ne bleku ŝi respondis kaj tenu la faŭkon mi volas dormi.

Mi klopodis pensi ĉu utilas diri ion pli sed Martine jam sufiĉe laŭte diris al mi; se vi kuraĝas tuŝi mian korpon mi pincas tiel forte viajn testikojn ke vi morgaŭ daŭre ne povas kuri.

Tre saĝe mi metis min duone en lito duone apude, tiel kiel ekvilibro permesis.


Multe mi ne plu dormis. Problemo estis ke Martine ne kuŝis simple en lito kaj dormis, sed ke ŝi moviĝis daŭre de unu flanko al alian kaj timo ke testikloj estu molestita estis tiel granda ke mi preferis nokton sen dormo ol doloron al miaj privatujoj.


Je la 6-a matene mi decidis preni banon. Ĉiam estas agrabla ke oni prenas banon, kaj avanteĝo estas ke la korpo estos poste pura kaj bonodora. O jes, mi de tempo elspezis iom da mono al botelo da bonodora ŝaŭmo por verŝi en akvon de la bankuvo.

Mi apenaŭ sidiĝis kiam Martine eniris banĉambron. Daŭre nuda evidente ĉar neniu vestaĵo ŝi kunportis dum nokta promenado al mia apartamento.

Mi nun ja devas diri ke Martine havas belegan figuron, tre virineca. mamoj belegaj, ventro belega, jes tiu parto belega kaj kruroj belegaj.

Ek akrigis la voĉon; donu iom da loko al mi, mi volas bani min. Afabla kiel mi estas mi volis ekstari kaj doni mian banon, kun mia akvo kaj mia ŝaŭmo al Martine.

Sidiĝu!

Jes Martine kaj ŝi metis la piedojn en la bankuvo kaj sidiĝis vid al vide de mi. Mi iom ordigis la ŝaŭmo tiel ke la aspekto estis pli deca kaj el nervozeco komencis kanti. Stultan kanton pri tulipoj el Amsterdamo.

Silentu!

Jes Martine.

Mi klopodis iom pensi sed cerbaro ne emis helpi min. La bona kaj trankviliga bano iĝis infera loko el kiu mi volis eskapi.


Martine, mi aamo, Martine ĉu ci estas ĉi tie. Jo envenis mian apartamenton kaj mi aŭdis kiel liaj piedoj direktis sin al mia banĉambro.

Li eniris banĉambron kaj komencis kisi Martine. Mi amas vin pupeto mia, mi amas vin jelpis Jo. Samtempe li karesis mamojn de Martine.

Mi klopodis esti ne videbla sed dubas ĉu mi sukcesis. Post karesado kaj kisado Jo metis sin sur seĝo kiun mi tro havis kaj pro tio metis en banĉambro kiu kutime estas privata ejo de mi.


Kreteno vi estas, falsa amanto, fripono, malfidela hundaĉo.

Sed mi faris nenion, amo mia, respondis Jo.

Vi faris nenion, vi faris nenion, vi diable okulumis al An putina Sofi.

Ansofi mi demandis. O jes kiam rilatis pri scivolemeco mi perdas ĉiun timon. Sed Ansofi estas kun amiko Jim.

Silentu, ne enmiksiĝu, ordonis Martine. Ansofi ne plu estas kun Jim. Jim pisis apud la poto ĉe tiu putino Helene.

Ĉu vere, mi kuraĝis demandi, Jim kun Helene. Nu mi jam delonge suspektas ke tiuj du estis pli ol nur amikoj, mi reagis iom fiera.

Jes, preskaŭ kriis Martine, kaj tiu hundaĉo ĉi tie okulumis tutan vesperon al Ansofi.

Mi konstatis ke mi denove devis iom ordigi al ŝaŭmon.

Jo okulumas al ĉiuj belaj virinoj Martine, mi duonlaŭte diris.

Li devas mallerni, nun tuj, li estas mia kaj aliaj damnaj putinoj devas serĉi propran amaton.

Mi volis subteni la tezon de Martine sed ekkoleris Jo.

Dum kvaronhoro miaj amikoj kriis, jelpis, ordonis, devigis kaj mi vidis kiel Jo pli kaj pli koleris.


Mi silente sidis en bankuvo, iom ordigis re kaj re la ŝaŭmo kiu tamen perdis pli kaj pli la forto kaj do mi deziris nur unu afero ke ĉiuj kiuj estis en mia banĉambro nun forlasus ĝin.

Martine ne finis kriadon kaj Jo pli kaj pli paligis. Kaj tiam okazis kiu estis neevitebla. Mi scias ke Jo toleras multegon, sed momento ke iu transpasas la limon, kiam iu volas forpreni la libercon de Jo, li prenas plej drastan decidon.


Tute trankvile li diris al Martine; ĉu vi scias kion vi povas fari? Vi fiku… Kaj mi tuj volis aldoni, vi mem, sed diable tion Jo ne diris. Li tute trankvile diris vi fiku ek de nun Jack.

Tiam li forlasis la banĉambron dirante ke li neniam plu volis vidi Martine, ke ŝi ne plu ekzistas, ne plu estas parto de lia vivo.


Martine rigardis al mi. Mi rigardis al Martine kaj kolektis plenan kuraĝon por ke mi povu diri; Mi ne devas fiki vin ĉu ne Martine. O dioj en la cielo ne donu al mi donacon venenigitan, kaj la dioj aŭskultis ĉar el buŝo de Martine venis frazon; evidente ne idioto, mi nur preferas verajn virojn.

Neniam en vivo mi estis tiel feliĉa kun malhumiligon tiel. Mi esats ne vera viro, dankon dioj, dankon anĝeloj, dankon diabloj.


Martine estis belega virino, vere. Eble mi priskribas sian aspekton en iun de la sekvaj rakontoj.

Kiam mi fermas okulojn kaj pensas pri Martine… ah fakte mi nur povas pensi al sia frenezeco. Tamen ne Martine plej verŝajne estas la plej bona amikino kiun mi iam havis.

Ŝi estis patrino por mi ĉar ŝi bonege kuiris, ŝi estis fratino por mi ĉar ŝi donis ŝultrojn kiam mi por la mila fojo perdis amikinon, kaj, sed pri tio mi certe foje rakontos, estis amatino. Nu ja por diru 3 minutojn.


Semajno post la grava okazaĵo mi demandis al Jo, ĉu ni irus diboĉi. Jes li diris. Mi iris al apartamento de Martin kaj petsi ĉu ni diboĉas semajnfinon for el memoro kaj ŝi diris jes.

Do tiun vendredon Jo, Martine kaj mi iris al nia kutima trinkejo, metis nin sur kutima seĝo. Martine klopodis ĵaluzigi Jo, Jo okulumis kiel kutime al ĉiuj virinoj, kaj mi . Nu ja kion mi faris. Fakte mi estas nur enua persono. Feliĉe mi lernis ne tro enuigi aliajn homojn.

El vico, plej unua malaperis Martine, kiam ŝi edziĝis kun ricega knabo kiu havas fabrikon kie oni faras tapiŝojn. Jo, kiel vi scias mortis, kaj mi? Jes kion mi faras? Mi tenas la momentojn el la vivo viglajn kaj freŝajn.

Certe mi parolos pli pri Jo, kaj Martine kaj jes pri Ansofi mi ankaŭ devas rakonti ion.


Rapida kalkulo diras ke mi devas verki pliajn 62 jarojn. Mi faras mian bonon por sukcesi.

Published at 15:08 / 3 comments / 400 visits
This post is public

October 24, 2008

La frotbriligita proleto

Mi estas simpla laboristo, jes mi estas. Dum 42 jaroj mi ŝlifis diamantojn. Pardonu mi devas korekti, mi prilaboris diamantojn. Kiel knabo 14- jaraĝa mi iris al fabriko kie mi lernis la metion. Post unu jaro mi sciis ke mi plene satiĝis de diamantoj kaj la mondo de diamantoj. Ne, tiam mi ne jam konsciis ke por trovi diamantojn oni amase detruas patrinan teron. Ke homoj preskaŭ sklave devas labori por trovi la "valorajn ŝtonetojn".

Bedaŭrinde por mi, kiam mi hejme diris ke fakte mi ne trovis kontentigon en lernado de metio de diamantprilaboristo, mia patrino respondis ke mi faris mian elekton kaj ne ĉiu jaro denove povas ŝanĝi ideon kion mi volas fari en la vivo por vivteni min. Kiam patro rigardis al mi, mi tuj decidis obei, jen decido mapli dolora.


Venis la jaro 1965 kaj armejo bezonis min. Restu ĉe armejo diris patro, vi havas laboron ĝis pensiigo, neniu problemo kaj salajro garantiita. Armeo, almenaŭ la Belga, ne bezonis knabon kiu rifuzis porti armilon. Do mi reiris al mondo diamanta, la mondo de la brilanta sango.


Mi ĉiam multe legis, kiel knabo precipe rubaĝon aŭ librojn pri aventuristoj kiuj iris al malluma Afriko por malsovaĝigi la nigrulojn. Pardonu ke mi skribas frazon tiel, sed antaŭ 50 jaroj neniu riproĉus vin se vi parolis tiel. Nigruloj estis sovaĝa kaj stulte evidente kaj ne havis kredon, do iras al infero. Mi eĉ ne volas paroli kiel LA homoj parolis pri ĉiganoj, judoj kaj samseksemuloj evidente kvazaŭ estas speco inferiora.

Mi ne havis la edukon nek saĝon kiu diris min ke estas malbona ke homoj pritraktas homojn kiel bestojn aŭ kiel specojn malvalorojn. Feliĉe mi havis koron kiu diris al mi kio estas bona kaj kio malbona. Malofte en vivo koro trompis min.


Kiel juna knabo, komencanto en diamantprilaborado, mi sinsekve havis 3 kolegojn kiuj travivis la koncentrejojn. Kuleretkvante ili rakontis al mi pri vivo en koncentrejo. Pri amatoj kiuj ne revenis, pri dumviva doloro kiun ili devis suferi.


Plej grava persono de tiu 3 estis Roeltje. Viro plene da vivo, giganto de 2 metroj kun koro de dolĉa kuko. Diable, larmoj venas en okuloj kiam mi tajpas ĉi tiujn vortojn. Kia personeco. Li perdis tutan familion, 3 infanojn, 2 gefratojn, edzinon, domon, sed tio estas nur ŝtonoj diris Roeltje.

Neniam mi aŭdis lin uzi la insultan vorton germanaĉo. Roeltje ne estis besto kun koro kretena. Eble Roeltje estis iu de la dioj kiu vizitis la teron. Estis ege pene kaj malfacile por li paroli pri la tempo malluma . Sed neniam li publike riproĉis la germanan popolon.

Roeltje parolis al mi pri solidareco kaj komunismo. Jes duflanke li estis malbona laŭ sistemo hitlero. Li naskiĝis juda kaj iĝis komunisto.


Leviĝu, en mizer’ dronanta, - Sklavar’ malsata de la ter’ kantis Roeltje kaj mi kantis kun li kaj diris ke ankaŭ mi estas komunisto, kvankam je tiu aĝo kaj manko de edukado mi apenaŭ sciis kiu komunismo kaj komunisto estas.

Nu iom mi lernis en bazalernejo en vilaĝeto pri la ruĝa danĝero kaj flava danĝero. La ruĝa estas la Rusoj kaj flavaj estas la Ĉinoj. La mondo povus saviĝi nur se la ruĝaj kaj flavaj malamikoj ekstermis unu la alian, almenaŭ tion diris al ni la instruisto kiu ricevis pravan dorsfrapeton de la pastro.

Solidareco diris Roeltje, la mondo povas funkcii nur pere de solidareco. Pastro diris kelkaj jaroj antaŭe ke estis dio kiu aranĝis ĉion. Mi komencis kredi Roeltje.Vidu la frazojn kaj ideojn de Roeltje mi komprenis. Ĉio estis simpla kaj klara kaj li ne kreis malamikon por leviĝi sin super aliajn. Roeltje simple estis bona homo. Li neniam parolis pri iu cielo por la bonuloj kaj infero por malbonuloj aŭ pri popolo kiu superas al alia. Roeltje estis humanisto, liberpensulo, revoluciulo. Li kuraĝis ne partopreni al ĝenerala tendenco, sed ĉiam analizis antaŭ decidi.

Mi revenis de la armeo kaj ĉar estis gepatra deziro re al diamantmedion. Armeo tamen havis influon al miaj pensoj kaj ideoj. Mi kreis grandan malamon al iu ajn formo de konflikto. Ne komprenas ke homoj lasas sin frenezigi de demagogoj kaj falsaj profetoj pri neĉeso de milito aŭ konflikto.

Dum 2 jaroj post armejo tempo mi klopodis retrovi iun dion kiu taŭgas en miaj pensoj kaj mia vivo, sed ĉiam denove mi pensis pri Roeltje kaj la koncentrejoj. Kaj en tiu mondo dioj , se ili ludis rolon, eraris. La bono devas veni de ni mem. Ni kreŭ solidarecon kaj amikecon diris Roeltje

Leviĝu, en mizer’ dronanta, - Sklavar’ malsata de la ter’ mi aŭdis lin ĉiam devove kanti. Solidareco!!!

Dum jaroj mi legis nur librojn kiuj aŭ pritraktis politikajn konceptojn aŭ kiuj rilatis pri laborista lukto.

Poste sekvis longan tempon en kiu nur filozofio estis legata.

Seneca donas ripozon en la kapo, Denis Diderot plezuron, gajecon eĉ Nietsche turmentadoj , Hannah Arendt, por ŝi mi preskaŭ sentas amon. Pensoj tiel grandiozaj.

Antaŭ kelkaj tagoj mi parolis kun tre kara amikino, kaj iumomente temo estis klasbatalo, kaj solidareco kaj mi menciis La Internacia. Jam dum tempo mi ne plu tiel intence parolis pri iu, kiu plenigis mian vivon

Leviĝu, en mizer’ dronanta, - Sklavar’ malsata de la ter’ mi denove aŭdis per voĉo de Roeltje.

Ĉi matene mi iom googlis por scii kio restas pri La Internacia kaj pri Solidareco.

Roeltje certe ploris kiam li vidis kion homoj faris kun lia idealo. Li rezistis al plej grandaj teruraĵoj en koncentrejoj, perdis preskaŭ tutan familion kaj li travivis pro lia idealo, paca mondo, mondo en kiu regas solidarecon, amikecon.


48 jaroj post kiam mi komencis labori mi pripenas la vivon kaj apenaŭ ne povas pensi al iu krom al Roeltje. Solidareco li diris. Li estis nobla homo.


Mi daŭre estas simpla laboristo, proleto, sed jes jam frotbriligita proleto. For sloganoj kaj demagoj el la vivo. For la teorioj de kiuj neniam partoprenis batalon en fabriko. La simpleco de la realo, la ĉiutaga vivo kaj tiam mi re kaj re pensas pri Roeltje.

Roelte pravis: Solidareco! li diris kaj li kantis denove, laŭte ĉar li estis fiera ke li estis laboristo kiu defendis la rajtojn de la laboristaro:

Leviĝu, en mizer’ dronanta,
Sklavar’ malsata de la ter’ !
Raci’ nin vokas indignanta
Al mortbatalo pro l’ liber’.
Malnovan mondon ni detruos
Ĝis fundament’ de l’ tirani’
Kaj nian novan ni konstruos :
Ne nuloj-ĉio estu ni !

De tempo kiam vivo mallumas mi klopodas pensi al Roeltje.

Mi restis simpla laboristo, sed fine mi fieras pri tio. Mi esperas ke Roeltje ne estus malkontenta pri mi, vere tion mi esperas.

Published at 10:32 / 9 comments / 520 visits
This post is public

October 27, 2008

Zinia

Iun tagon Jo diris al mi ke li trovis novan amatinon. Neniu speciala do, certe ne afero pri kiu mi longe volis paroli. Jo ofte enamiĝis.

Semajno poste kiam estis diboĉa vespero mi sidis ĉe bufedo en kutima trinkejo kaj la estro demandis min kiel mi fartis.

Mi estas laca, estis kutima respondo la vendredo post laborhoroj. Virino apud mi respondis: ni ĉiam estas laca!

Mi rigardis al ŝi, iom ne tro juna virino, ne vere malbela sed malagrabla laŭ aspekto.

Kion vi diris mi demandis al ŝi. "Ni ĉiam estas laca " ŝi ripetis.

"Ĉu vi hazarde nomiĝas Zinia, mi demandis al ŝi? Mi memoris la nomon ĉar iam mi havis hundon kiu ankaŭ nomiĝis Zinia, mi neniam forgesas tiun hundaĉon. Al vetrenaro mi devis iri kun tiu hundo ĉar li havis iun frenezecon en kapo kiu estas pli ol danĝera. Li mordis homojn sen iu kialo. Mi kuris kun li sur strato kaj pasis homon kaj nenatendite li mordis la personon. Ne nur iomete kiel hundaĉoj faras por averti homojn. Ne li tuj iris la plenan vojon. Li ne haltis antaŭ ol li havis pecon de la pantalono aŭ robo en la faŭko. Fine mi prenis saĝan decidon kaj petis al vetrenaro endormigi lin por eterne por ke li ne plu kostis al mi atakoj al la nervoj.


Jes ŝi respondis kiel vi scias. En tiu kazo, mi respondis vi devas esti amikino de Jo.

Estis nia preskaŭa vendreda slogano. Mi eniris trinkejon, Jo demandis al mi kiel vi fartas, mi respondis ĉiam la sama; mi estas laca kaj li respondis ĉiam; ni ĉiam estas laca.

Nun estas la virino kun ajnara-okuloj kiu donis la kutiman respondon.

Tuj ŝi estis malsimpatia al mi. Nu, ne demandu al mi kial. Estis tiel, punkto kaj fino.


Mi iom pli bone rigardis al ŝi. 30 eble 35 jaraĝa sed ne bone konservita. Iom plebana laŭ aspekto, iom malhava, pardonu ke mi ne trovas pli bonan vorton, sed iom cigana.

Ŝi rigardis al mi kvazaŭ ŝi tuj volis iri kun mi al lito.

Jam pli ol jaro mi ne plu fikis. Ne plu tuŝis virinan korpon. Mi iom pensis sed tamen NE! La aspekto estis iom tro freneza. La okuloj iom malagrabla, malhonesta kaj la tuto aspektis iom malkosta.


Jo eniris kaj mi tuj sciigis lin kun konataj movoj ke mi volis paroli kun li.

En necesejo mi tuj atakis lin.

Kio , diru kio estas la celo? Mi ne komprenas. Estas profitemulo, ĉu vi ne vidas tion. Ah respondis Jo estas nur dumtempa afero neniu serioza. "Sed kion vi vidas en ŝi Jo, kion, diru al mi.

Nu tempopasigilo, li respondis.

Eĉ malagrabla virino oni ne uzas estis mia opinio. Ĉiam oni havu iom da rspekto por homoj.

Ne timu, diris Jo, ŝi certe ne respektas iun krom si mem. Ŝi mem prezentis sin kiel putino malkosta.

Tamen Jo oni ne faras tion.

Jo iom kolere turnis al mi la dorson.

Ĉu eble ŝi havas apartajn kvalitojn en lito?

Ne diris Jo eĉ male iom sensperta.

Ĉu ŝi havas ekstraordinaran korpon?

Ne ankaŭ ne cicoj jam montras vojon al tero.

Sed kio Jo, kio aloĝas ke vi perdas tempon al ŝi?

Ŝi estas iom freneza li respondis.


Jen Jo, mia amiko Jo, li ludas amon kun frenezulino.

Fakte mi kompatas ŝin li diris, ŝi ne havas vivon, ŝi estas iom vagabondo.

Malofte okazis ke mi kverelis kun Jo, sed tiun vesperon mi iris hejme, ne restis por la kutima diboĉado.


Kelkaj semajnoj daŭris la afero kun Zinia kiam ŝi malkovris ke Jo havis plurajn aliajn amikinojn kaj ne povis kompreni ke amikinoj estas kiel amikoj, sen peniso evidente sed same amikoj.

Ŝi volis molesti Jo, sed li nur ridetis kaj forgesis pri ŝi.

Du semajnoj poste mi interkonatiĝis kun Franjo la nova amatino de Jo. Belega virino, kompleza, distingita, bonedukita.

Ĉiam mi pensas ke kun ŝi Jo havis plej belan tempon Iun tagon ŝi malaperis. Neniam plu iu aŭdis pri ŝi.

Io okazis kun ŝi, kion, neniu scias, sed fakto estas ke dum la jaroj ke ŝi kaj Jo estis kune, li havis plej bonan vivon iam.



Published at 09:02 / 2 comments / 366 visits
This post is public

October 31, 2008

Ĉu ankaū vi de tempo havas senton de malsekureco ?

Sekva teksto jam aperis paperforme en L.L. revuo de SAT. Mi sendis ĝin pro interide-ŝanĝojn al mia amikino Cindy McKee kaj ŝi reagis per freŝdata raporto de Jean Bosco Malando.

www.ipernity.com/blog/jbmalanda/103643



Mi esperas ke Jean Bosco legas mian tekston kaj ke li komprenu ke ne ĉiuj belgoj samopinias kun Louis Michel.

Estas trista kaj bedaŭrinde ke tekstoj pri aĉaj aferoj restas aktuala dum la tuta historio de la popolo. Ni ne progresas. Nur elspezo al milito kaj malbone plialtiĝas kaj por sociala sekureco, helpo al malhavuloj, mankas mono. La salajro de la generalo tamen estas garantiita kaj li neniam devas almozpeti sur strate por aĉeti novan armilon per kiu en kelkaj sekundoj la vivo de homoj, civitoj estas detruita.

Published at 06:49 / 1 comment / 381 visits
This post is public

( 5 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...