May 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30 31  

Archives

December 2009 (1)
November 2009 (1)
October 2009 (1)
September 2009 (2)
August 2009 (2)
July 2009 (6)
June 2009 (2)
May 2009 (1)
April 2009 (6)
March 2009 (3)
February 2009 (1)
January 2009 (1)
December 2008 (1)
November 2008 (2)
October 2008 (5)
September 2008 (8)
August 2008 (3)
July 2008 (1)
June 2008 (2)
May 2008 (7)
April 2008 (5)
March 2008 (2)
February 2008 (5)
January 2008 (7)
December 2007 (8)

May 3rd, 2008

Solidareco

 

 

- Estintaj tempoj multe pli favoris al solidareco ol nun, diris al mi maljuna viro. Ni staris en vico en la lokalo, kie senlaboruloj devas prezenti sin du fojojn monate. Kvankam mi ne emis paroli, mi tamen respondis pro solidareco kun la parolanto; 

- "Ĉu"? 

- Estintaj tempoj ĝenerale estis multe pli bonaj li daŭrigis. Ni ne havis la makakojn ĉi tie, la brunajn simiojn, kiuj ĉiam pretas forŝteli niajn posedojn. 

- Strange mi respondis, de mi ili neniam forŝtelis ion. 

- Ankaŭ ne de mi diris maljunul', sed mi aŭdis jam tro da rakontoj.

La spiro de mia antogonisto terure odoris, kaj el la koloro de liaj dentoj mi vidis ke mankas al li dentobroŝo, aŭ li ne uzas ĝin, kio ankaŭ eblas. Mi retropaŝis, kaj pro tio iom pli laŭte devis paroli kiam mi diris: "Strange vi parolas pri solidareco, kaj nun sen sperti faktojn, vi kondamnas plenan homgrupon. Ĉu vi ne scias ke la plej multo de la enmigrintoj estas simplaj laboristoj kiel ni"?

Maljunul’ ŝafe gapis al mi kaj respondis : 

- O, jen rigardu marokana seksumanto! Tuj, eble dekkvin personoj rigardis kvazaŭ mi estus la Ĝibulo de Notre Dame. Juna blonda bluokula viro, kun staturo de giganto venis al mi. Li preskaŭ puŝis sian nazon en mian okulon kiam li diris: 

- Atentu, venontan baloton ni superas ĉiujn partiojn, kaj tiam vi povos kun viaj marokanaj amikoj reiri al la dezerto! 

- Fendu al li la kapon! aldonis alia knabo, samstature sed feliĉe kun nigraj haroj kaj brunaj okuloj. Urĝe mi bezonas necesejon, mi konstatis, preparante respondon kiu savos mian vizaĝon kaj kiu ankaŭ montros ke rasismo ne estas normala homa kondutmaniero.

Fulmrapide mi rigardis en la salono kaj konstatis, ke malgraŭ la propagando de Vlaams Belang, la ekstremdekstra partio en Flandrio, kiu asertis ke enmigrantoj nur profitas de senlabora mono, neniu enmigranto estis tie ĉi. Mi konstatis, ke mi staris isolite en grupo de rasistoj. ŝajnas al mi, ke ne estis la momento por diri, ke fakte mi ne konas multajn Marokanojn , kiuj ĝenerale loĝas en alia parto de Antverpeno, sed ke mi havas plurajn turkajn kaj judajn amikojn.

- Li fekas en la pantalonon diris Bluokul’. Tondra ridego vibrigis la fenestrojn de la lokalo. Nu, por esti honesta, mi jam havis pli agrablajn momentojn dum mia vivo. Mia griza ĉelaro baraktis, laboris kaj penis trovi la plej taŭgan frazon, kiu ne nur silentigus la ŝafaron ĉirkaŭ mi, sed ankaŭ estus la absoluta mortbata frazo por montri ilian stultecon. La nura resulto estis malvarma venteto, kiu trablovis de mia dekstra orelo al maldekstra. Neniu spritaĵo, neniu elokventa frazo prezentis sin por helpi min el la izoleco.

Okulfrapis al mi la solidareco de la  rasisma brutaro, kiu daŭre malpligrandigis la cirklon. 

Mi povus savi min dirante ion favoran al Vlaams Belang. Diri ke mi havas marokan najbaron kaj ke li estas afabla viro, ĉu tio estas bona ideo? Certe tio helpus, ĉar ĉiuj ekstremdekstruloj diras tion, por montri ke ili ja vocdonas Vlaams Belang, sed fakte ne estas rasistoj. Ĝis nun neniu puŝis min kaj mi sciis ke tio estos la momento ke mi nepre evitu. Unu puŝo signifas baton ĝis foriro al hospitalo.

La viro kun la fetoranta buŝo kriis en mian orelon en la plej plebana antverpena dialekto: "Eble vi mem estas fremdulo"? Jen la solvo, dankon al ĉiuj dioj kaj diabloj por la helpo. Iom balbute mi diris ke mi estas parte Nederlandano. Kia ridego sekvis mi ne plu povas priskribi. La plebanoj hurlis kiel lupoj. “Holandano, li estas holandano” kries fiodora buŝo. “Li ne estas nur marokana adoranto, sed ankaŭ Holandano. Rigardu lin malsaĝa kiel ŝtipo li estas. Venu, ni ne perdu tempon al tiu idioto”.

La cirklo malfermiĝis kaj mi denove povis iom pli trankvile spiri. Venu nun, ordonis la virino de la senlaborkaso. Unu post alia ni ricevis signon en la libro de la ŝtato, ke ni prezentis nin ĉe ofico de la senlabora kaso. La tasko kiel senlaborulo estis plenumita. 

Rapide mi saltis sur biciklon. Kompano el Francio petis de mi verki tekston pri solidareco. Malfacila tasko nuntempe kun la tro multaj fortaj ekstremdekstraj partioj dise en Eŭropo.

La robota pedalado sur biciklo, jam plurfoje donis al mi inspiron, kial ne hodiaŭ?

Solidareco li diris aŭ izoleco. Diable du fojoj peti helpon de dioj kaj diabloj en unu tago, ĝis nun mi neniam faris.

Nu ni vidu ĉu eblas verki pri solidareco?


 

Published at 12:35 / 0 comments / 299 visits
This post is public

May 5, 2008

Se mi

Se mi povus porti vin

trans profundaj fosaĵoj

for de viaj cerbumadoj kaj timoj

mi portus vin, horojn, tagojn.


Se mi konus la vortojn

kiuj donas respondon

al miloj da demandoj el vivo,

pri vi, amo kaj esti feliĉa

mi parolus kun vi, horojn, tagojn.


Se mi povus meti pacon en via koro

atendante pacience

esperante ke semo de paco kreskus 

profunde en vi

mi atendis, horojn, tagojn


Se mi povus aŭdi kio tuŝas vian koron

pri malforto, malkontento, kaj tristeco profunda.

mi restus starante apud vi, horojn, tagojn.


Mi, bedaŭrinde ne estas

pli forta kaj granda ol vi .

Mi ne scias ĉion kaj ne povas multon.

mi estas nur amiko survoje

via vojo , ĉiam, horojn kaj tagojn

Published at 15:55 / 9 comments / 698 visits
This post is public

May 15, 2008

telefono

 Ola, vi diras en lingvo Katalun'

halo mi respondis laŭ flandra kutim'.


Silentoj kaj nur spiroj de amo.

kiel vi?

kiel vi estas respondo hezita.


Ĉu amo daŭras

jes evident.


Distanco doloras kaj 

korpo malproksima

kiu ne povas esti dorloto laŭ sent.


Tuj venos kongreso Roterdam'

kaj lito kune.

tagoj de plezur

kaj noktoj ebriaj

de am'.


Jes diris voĉo via. 


halo, ola

jes, ĝis

mi amas vin


telefono kostas tro

eĉ por nia am'.


Published at 22:28 / 2 comments / 393 visits
This post is public

May 16, 2008

kvadrato

La anguloj de kvadrato 

kiu ĉirkaŭas mian koron

ne povas esti akraj 

kiel viaj vortoj doloraj.


La tranciloj akregaj 

kiujn vi puŝis en mian koron

lasas cikratojn kiel pikdrato 

el miaj junaj jaroj.


Ĉiu vorto via trancis la karnon

zorgas pri vundoj eternaj

kripligas vizaĝon

ĝis monstra aspekto


Nur amas mi vin,

neniu pli.

ĉu vere tio doloras

aŭ ĉu estas aspekto de mi?


Noktaj inkuboj

restas mia sorto

por eterna kaj pli

aŭ ĝis tago rapida

ke vi komprenas 

ke mi amas vin

Published at 05:24 / 2 comments / 576 visits
This post is public

May 16, 2008

dubo, duboj, dubegoj

 Nokto sola en domo, kaj pensoj vagas liberaj tra kapo. Vortoj estas metitaj sur ekrano de Mac, ĉu poemoj… certe ne, sed nur vortoj en vico, kiel soldatoj kiuj devas obei la serĝanton kiu dum verkado estas mi.

Ĉu rajto ekzistas dolorigi okulojn de amikoj, ĉu neniu ĝeno plu restas en korpo mia.

Feliĉe vanteco ne tiel grandas ke mi pensas esti poeto, sed nur homo kun lingvo stranga universala kaj internacia, kiun mi volas gustumi por ekzerci, por provi atingi nivelon de propra gepatra lingvo, sen sukceso bedaŭrinde.

Ĉu forviŝi denove por ke mi ne hontu pro malkapablo, aŭ ĉu eble lasu ilin en vido de publiko kiel mi lernis tiam paroli la lingvon al mi iam fremda?

Ĉu esperantisto mi estas eĉ nur balbutano, la vortoj tre kara al multaj uzantoj.

Al lito mi iras nun kaj restas veka dum horoj por pensi, ĉu tiu rubaĵo valoras aperigo.

Ah, mi lasas ĝis momento ke amikoj akre kritikas kaj diras; viŝu bonvolu vian tutan paĝaron Ipernity-aĵon.

Published at 05:24 / 7 comments / 629 visits
This post is public

May 26, 2008

amo perdita

En pluvo mi staras por kaŝi larmojn por vi.

Koro rompita, plena de ĉagren'

Kial, mi krias, ĉu nur pro eraro malgranda

pro vorto malplaĉa.


Ĉu vere nur silento povas esti la frazo ĝusta.

Ĉu neniun senton mia povas esti esprimata

kaj ĉu kolero via estas nura solvo

al sento ama?


Kiu el fundo de koro estis elteriĝinta.


Mi amas, mi diris kaj

neniu sento tion plu donas

al koro via malmoliga?


Kial vi lasas min sola 

en ĉagreno

perdita en amo por vi?

Published at 04:59 / 7 comments / 660 visits
This post is public

May 30, 2008

Burleskulo

 En baza-lernejo mi neniam perdis poentojn kiam ni devis verki verkaĵon. Plaĉis al mi verki ankaŭ kostis neniun penon. Temo ne gravas pri ĉio mi same facile verkis rakonton.


14 jaraĝe mi iris al fabriko kiel juna laboristo. Tempo por verki sur papero mankis, ĉar estis multaj aliaj aferoj kiuj vekis mian intereson. Filmoj, knabinoj, libroj, knabinoj, teatroj, knabinoj, ŝportoj, knabinoj, mi eĉ tiel saĝis ke mi elektis ŝporton en kiu knaboj kaj knabinoj kune ludis. Tamen, sidante sur tramo al urbocentro, sur biciklo, mi verkis belegajn tekstojn pri diversaj aferoj, ĉiujn interesajn evidente, ĉiujn nur en kapo evidente.


Armeo bezonis min. Mi ricevis armilon kiun mi tuj forĵetis sed restis la miloj tedaj horoj de fari nenion. Armeo senutilas por homoj pensantaj. En Antverpeno atendis min belulino kiu amis min, ŝi diris. Longajn leterojn mi verkis kaj sendis ĝin el Altenrath al mia Antverpeno.

Mi nun amas Rob, ŝi skribis re kaj mi mortis juna pro koro rompita. Tute ne heroe kiel decas por soldato utila. 


Travagante Wahnerheide serĉante al suno por iom plibeligi la vivon kadukan por ĉiam, mi renkontis Ulrike. Ni salutis, babilis kaj, mi amas vin ŝi diris. Ĉu Rob vi konas demandis mi? Kaj amo kreskis post kontentiga respondo.

Preskaŭ mi konis malsamecon inter kapitano kaj kolonelo, kiam oni diris ke armeo min ne plu bezonis.

Rehejmis mi al Antverpeno kaj devis lasi amatinon proksima al Wahnerheide. Amo instruas kiel plej bona instruisto kaj mia germana estis pli ol kontentiga. "Ich liebe dich" estis vortoj kiujn mi parkeris kaj multe pli amantoj ne bezonas je aĝo 20 jaroj.

Ĉiun tagon mi sendas leteron mi promesis al Ulrike, sed ŝi ploris ĉe adiaŭo. Ĉe mi feliĉe rompiĝis nur la koro.

Mallongajn leterojn minimume 5 paĝajn mi sendis, ĉiun tagon kaj per ĝi mi spertis pli en verkado. Pri sentoj de amo mi skribis kaj mil senutilaĵoj.


Gepatroj plendis ĉiun tagon, ke stulta filo enamiĝis kun malamiko. Grandan militon du ili suferis kaj kelkajn malbonajn memorojn ili daŭre havis en koro.

Prenu do knabino loka diris patrino ĉiun tagon denove, kvazaŭ knabinoj kuŝis ie preta en ŝranko.

Leteron dek paĝan mi sendis al Wahnerheide, Germanio. Mi uzis kiel inko propran sangon miksita kun larmoj inundaj. Adiaŭ estis lasta vorto. Gepatroj aplaŭdis pri saĝa decido de filo obeema kaj mia koro disspecigis en mil partetoj. 

Al papero mi rakontis kiel tutan korpon suferis malhavi Ulrike. Ĉiun arbon kiu iam estis en praarbaro Saharo - nun dezerto - oni forhakis por kontentigi mian bezonon al papero por verki. 


Profesie mi dorlotis la amodoloron por ke mi ne perdu talenton verki, kaj tiam mi renkontis ŝin. La plej malbelan knabinon el urbo kaj ni edziĝis dum 7 longaj jaroj de suferoj.

Forhaku novan arbon, mi postulis ĉar vortoj devas esti skribitaj pri ĉagreno mia. Maledziĝo ja tamen doloris. Arboj, arboj, forhaku arbojn diable, mi devas verki, pri soleco en ĉambreto post maledziĝo kaj akompana bankroto.

Edzino du aplaŭdegis pri mia verka talento grandega, ĝis tago ke amo forvaporiĝis kaj ŝi malaperis kiel nebulo frapita de varma suno somera. 


Arboj diable, arboj. Forhaku pli kaj papero estis plenskribita per nova ĉagreno ankaŭ interesa por relegi post dek jaroj.

Edzino tri korektis ĉiujn gramatikajn erarojn. Restis al mi nur paĝoj plene ruĝaj de korekta inko.

Ĉion ĝis plej lastan folieton mi direktis al ruboj. Miloj da arboj kiuj suferis mian verkademon malaperis en rubujon. 

Dum 7 jaroj mi verkis nur en kapo. tekstoj pri amo, temo plej ŝatata kaj pri dioj, diabloj kaj aliaj malagrablaĵoj. Kaj pli kaj pli pri simplaj aferoj kiel decas por simpla laboristo.

Kiel feliĉa mi povis esti kiam mi povis knari plej belsonan frazon en moleco de cerbaro.


Lernu Esperanton, diris Gerd Jacques kiu prizorgis budon pri la lingvo kaj mi faris, mi obeis el kutimo obei virinojn kaj la evidenteco fari tion.

Gerda malaperis, el ĉiuj libroj kiun mi iam legis la plej teda. Kompetentaj instruistoj pene klopodis enkapigi strangan lingvon en cerbaron de viro kiu jam 27 jaroj forlasis lernejon.


Mi neniam forgesas akuzativo mi diris, sed survoje al fino de la frazo mi perdis ie la N.

Li estas utila diris la esperantistoj el Antverpeno kaj ili elektis min prezidanto de La Verda Stelo. 3 jaran kontrakton mi plenumis kaj tiam la deloga voĉo el SAT konvinkis min ke mia loko estas inter tiuj kun kiu mi dividis la tagojn, la laboristaj simplaj. Multajn simplajn laboristojn mi ne renkontis en SAT sed ja multege da feliĉo.


Ĉu mi kuraĝas, mi demandis mi mem iun tagon kaj prenis malnovan fontoplumon, paperon kaj multe da kuraĝo kaj mi verkis tekston en stranga lingvo Esperanto.

Sekvis dekojn da, centojn da tekstoj kaj la pokaj momentoj ke mi kapablas verki simplajn tekstojn, kiuj ĉiuj komprenas, mi estas la reĝo de la mondo. 

Kiam la emocioj de la koro per miaj fingroj povas tuŝi paperon aŭ nun duran diskon kaj la reton, mi sentas feliĉon kaj se pro iu hazardo iu skribas; plaĉis al mi via teksto, mi ne povas imagi ke Nobelpremio povas esti pli grava, povas doni pli da feliĉo. o jes, kredu min vanteco ne estas al mi fremda.  


Verkanto mi ne estas, o vee kiam mi komparas kun talentuloj kiuj laŭŝajne abundas, poeto certe ne, sed io devigas min, kaj tio io estas mia plej kara amiko kvankam tio sento estas senvizaĝa. Arboj ne plu devas morti pro mia verkemo, do mi povas daŭrigi.

Neniu estas devigata legi kaj tio donas grandan liberecon al mi. Kaj kiam mi de tempo relegas proprajn tekstojn kaj okulfrapas al mi belsonan frazon mi estas feliĉa. 

Mi fine komprenis ke mi estas mia propra burleskulo.

Published at 20:30 / 4 comments / 638 visits
This post is public

( 7 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...