February 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
            1 2  
  3 4 5 6 7 8 9  
  10 11 12 13 14 15 16  
  17 18 19 20 21 22 23  
  24 25 26 27 28 29    

Archives

December 2009 (1)
November 2009 (1)
October 2009 (1)
September 2009 (2)
August 2009 (2)
July 2009 (6)
June 2009 (2)
May 2009 (1)
April 2009 (6)
March 2009 (3)
February 2009 (1)
January 2009 (1)
December 2008 (1)
November 2008 (2)
October 2008 (5)
September 2008 (8)
August 2008 (3)
July 2008 (1)
June 2008 (2)
May 2008 (7)
April 2008 (5)
March 2008 (2)
February 2008 (5)
January 2008 (7)
December 2007 (8)

February 17, 2008

Mitoj kaj realoj "Pri diamanto kaj amaskomunikoj"

 Ek de mia 14-a jaraĝo mi laboras. Dum 42 jaroj mi laboris kiel diamantprilaboristo. Fine ne plu volis aparteni al la krimuloj kiuj ekspluatadas homojn. 

Legu al rakonton (certe tro longa por plejmulto de legantoj, sed ne estas mia problemo) kaj kreŭ al v,i espereble, alian bildon pri diamantoj.

Published at 13:36 / 0 comments / 641 visits
This post is public

February 17, 2008

Amo

 

Timo freneziga trafas la koron, mi mortas iomete

kaj jen… sono, signalo, ĝojkri', vi estas online.

Kia frenezeco mi pensas kaj ridas pri mi mem.

Ĝis sekva ektimo perdi vin, mi denove deglitas,

pardonu min

Published at 13:57 / 4 comments / 895 visits
This post is public

February 17, 2008

Jes mi vidis vin

Jes mi vidis vin, mansvingis eĉ, memoru

kiam vi preterpasis min, iom neatendite,

eble?

 

Mi pensis vin, sed vi ne aŭdis,

mi nun scias.

 

Kaj vi eniris mian animon, brutale, neatendite,

neniu kiu rimarkis, mi konstatis

ek.

 

Senteblis, ne doloris jam,

ĝis tio momento.

 

Momento ĉielo, mallonge amo. Jes mi sciis,

kiel vi min manipulis, impertinenta,

aŭ ne?

 

Ĝis amo mortos, fino ne akceptebla,

por ĉiam.

Published at 14:33 / 2 comments / 652 visits
This post is public

February 17, 2008

Ŝpareme

ŝpareme naskas vian korpon

pensoj, preskaŭ ĝis arto leviĝintaj

super hommezuro

La tempo de miaj pensoj

kiujn vi iam povis legi

 

pasis eterne, mi komprenas

la funkciadon de viaj partetoj ne plu,

eĉ demandoj viaj fremdas .

Esperi mi restas, ke profunde ene de mi

la atomoj daŭrigas dancadon sen vi.

mi restas pli proksima, sed tenas distancon

 

kaj amas …nur vin

Published at 17:21 / 8 comments / 1342 visits
This post is public

February 26, 2008

Belgio -Fabrique National!

Iom lante mi rigardis al la monda mizero, kiu filme aperis dum la ĵurnalo de la 8a vespero sur la ekrano de mia televidilo. Krom la kutimaj aferoj: Palestinano, kiu sinmortigis en amaso per eksplodo, la intertempe konata ŝtatterorismo de Israelio, malsato en Afriko, subpremo en Sud Amerikaj landoj, korupto en Usonaj firmaoj… neniu grava okazis en nia mondo. Fragmenteto antaŭ la vespera bondeziro de la ĵurnalisto: li rapide enŝovis mesaĝon, kiu vekis mian intereson. Dum la tuta mondo parolas pri maldungo kaj regreso en disponeblaj  laborpostenoj, la viro sur mia ekrano havis laŭ si bonan novaĵon.” Belgio vendis dum la lasta jaro, dudek procentojn pli da militarmiloj ol dum la antaŭaj jaroj. Ĉar novaĵo sen bildoj ne plu estas novaĵo, oni rapide startigis filmon de soldatoj kun niaj belgaj armiloj. La pafiloj de FN (notu la Francoj ke FN rilatas ne Front Nacional de via amiko Le Pen, sed pri Fabrique Nationale armilfabriko en Belgio), la savinto de la belga ekonomio ŝajne liveras la plej bonan kvaliton, kiu ekzistas? 

Ne la tutan aferon mi bone komprenis, sed pensas ke, kiam iu fripono aŭ malamiko estas trafita de kuglo el belga pafilo, li certe mortas pli feliĉa, sciante ke altkvalita pafilo direktis la kuglon al li. Do, kiel la leganto mem konstatas, Belgio havas ne nur bonan bieron, sed ankaŭ bonajn armilojn. Se estonte vi pripensos aĉeton de nova pafilo, ne hezitu aĉeti belgan kvaliton!

La filmo sur mia ekrano montris soldatojn, kiuj ridetante malplenigis la magazenon de la mitralo (origine belga). Bedaŭrinde, mankis vunditoj por demandi pri la sperto, kiu signifas atakon de belga armilo. Ĉu la kuglo penetris la korpon pli afabla, aŭ ĉu entute oni ne scias ke oni estas trafita. Ĉu post unutaga batalo oni revenas en la tranĉeon, konstatante, ke mankas kruro aŭ brako? - “ Ho, rigardu, oni forpafis mian brakon! Certe oni uzis belgan armilon ĉar mi sentis nenian doloron, feliĉe ĉu ne?”

Dum la filmo mi ekdubis, ĉu mi rigardis al ĵurnalo aŭ al komerca filmo por FN. La novaĵo finiĝis, kaj feliĉe la gaja vizaĝo de la meteologo anoncis pluvon por la sekvontaj dek tagoj kaj tio certigis, ke restas fiksaj valoroj en nia socio. Pluvo: la fiŝoj kaj akvoplantoj certe aplaŭdas.


La meteologo eraris, ĉar jam fine de la semajno ni povis ekde frumatene bonvenigi brilan sunon kaj agrablajn temperaturojn. Sabate posttagmeze mi elŝaltis la komputilon ĉirkaŭ la 15a posttagmeze kaj decidis, profiti de la bela vetero kaj ekzerci iom la krurojn per promenado tra la urbo. 

En la strato Nationale, kaj la nomo absolute ne havas rilaton kun FN staris grandega homamaso. Kiel ĉiu antverpenano, mi ne sciis kio okazas en propra urbo, plej verŝajne ĉar la komunikado inter la urbestraro kaj la loĝantoj estas terurege malbona aŭ eble pro la fakto ke ni devas pagi la ekscecojn de la urbestraro pere de tro alta imposto. 

Promenadis tra la strato la partoprenantoj de “39a Eŭropeado” kiu ĉi-jare okazis en Antverpeno. Pli ol 130 popoldancgrupoj prezentis sin al la antverpena publiko. 

Mi metis min ĉe la ombran flankon de la strato por spekti la multkoloran spektaklon. Antaŭ ĉiu grupo kuris portanto de la loka flago, ege malofte de nacia flago. Pasis grupo kun sakŝalmludantoj. Ne, ne estis Skotoj, sed montriĝas ke estis Portugaloj. Kial mi scias tion? Nu, antaŭ mi sidis sur seĝo maljuna virino, kiu al ĉiu akompananto de la grupoj demandis unue en la antverpena dialekto - "Van wor zedde?” kaj poste en 5 aliaj lingvoj “De kie vi venas?”. Kiam ŝi ricevis la respondon, ŝi remaĉis sufiĉe laŭte -” Ze zen van Portugal’ -”Ili venas el Portugalio” kaj tiam ŝi komencis aplaŭdi. Ĉar mi ne kuraĝis demandi, de kie la grupoj venas, mi decidis uzi la servon de mia maljuna kunspektantino por ke mi, la esperantisto, povu mirigite, gape, eklerni pri la kultura vestaĵ-diverseco de la diversaj regionoj de Eŭropo.

Post iom da tempo la grupoj, kiuj kuris ĉe la komenco de la manifestacio, revenis por trafi la aŭtobuson, kiu atendis ilin sur la ‘Vlaamse kaai” la granda placo, kiun oni kutime uzas por komenci, kaj fini ĉi tiujn eventojn. La revenantoj forte aplaŭdis por ĉiu grupo kiun ili renkontis, kaj mansvingis al aliaj homoj el diversaj landoj, kiuj klare estis amikoj. Jen, alia formo de Esperanto, kie la universala esprimo estas dancado.


Esperanto, popoldangrupoj …, certe vi mem povas aldoni multajn aliajn aferojn, kiujn la homojn ligas, kreas amikan rondon.


Restas al mi grava demando; “Al kiu FN vendas la armilojn? Ĉu al la popoldancantoj, la esperantistoj, la ŝakklubo, la amatoroj ŝportuloj, la...?" 

Ĉiu nacio havas propran armeon, for la nacioj!

 

        

Published at 15:00 / 2 comments / 1184 visits
This post is public

( 5 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...