january 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

september 2008 (4)
august 2008 (3)
july 2008 (1)
june 2008 (2)
may 2008 (7)
april 2008 (9)
march 2008 (2)
february 2008 (6)
january 2008 (8)
december 2007 (8)

January 2nd, 08

Ĉu lingvoj estas faktoroj por paco aŭ por disigoj ?

 Sekva teksto estas prelego kiun mi faris antaŭ kelkaj jaroj en Parizo. Dum Monda Socia Forumo, se mi bone memoras

© Published at 18:12 / 2 comments / 278 visits
This post is public

January 2nd, 08

Timu uzantoj de nukleaj armiloj!

Preskaŭ USONO havos novan prezidanton. Espereble ne plu estas iu Georges Bush!

© Published at 18:28 / 3 comments / 374 visits
This post is public

January 10, 08

Venis la cirko per la reto!

 Kiu ne revis pri fameco kiam li, kiel infano vizitis cirkon. Sed ĉu la cirko el nia juneco daŭre ekzistas. Etrakonto helpas vin rememori (kaj forgesi?)

© Published at 06:20 / 0 comments / 312 visits
This post is public

January 11, 08

Nia vivo pendas al fadeno

feliĉe nia kapo restas malplena.

Denove malnova etrakonto kiun mi skribis antaŭ kelkaj jaroj. Morgaŭ la sama povas okazi sed pli severa. Mi jam antaŭĝojas.(kondiĉe ke la viruso estu sendita al ĝusta loko evidente)

© Published at 09:11 / 9 comments / 255 visits
This post is public

January 11, 08

Mi amas “France Telecom”!

 Antaŭ kelkaj jaroj mi ne jam posedis porteblan telefonon. En tiu tempo mi skribis sekvan rakonteton.

© Published at 09:21 / 4 comments / 407 visits
This post is public

January 20, 08

Senlaboreco kaj malriĉeco

Ne estas la laboro kiun oni devas stimuli, estas la kapitalismo kion oni devas elimini !

© Published at 15:03 / 5 comments / 412 visits
This post is public

January 21, 08

Ni surmetu propran ĉenaron!

 

Belgio estas unu el tiuj landoj, kie oni devas baloti por ne ricevi altegan monpunon de la ŝtataj instancoj.

© Published at 07:11 / 3 comments / 433 visits
This post is public

January 27, 08

Ne petu al mi

Ne petu al mi verki pri morto. Verkisto bedaŭrinde mi entute ne estas! Mi ja eble povas rakonti al vi pri la sentoj, kiam mia patro rifuzis morti. Tro fortan koron li havis, eĉ post kiam la kancero jam delonge gajnis la batalon. Mi memoras, ke mi petis al la kuracisto helpu lin, sed la ŝtato tion malebligis. La iama forta viro nun kiel infano kuŝis en lito. Ĉu mi rakontis jam pri mia patrino, kiu ĉiun tagon sidis apud la lito de la amata edzo? Kiel ŝi mortetis pro ĉiu korbato kiu direktis mian patron al la plej lasta, al la fino? Eble mi ne faris, eble neniam faros, ĉar eĉ mi havas miajn privatajn sentojn.


Morto! Ĉu vi volas, kara, ke mi rakontu al vi pri la plej terura? Pri la miloj da junuloj, kiuj misinformitaj, cerbolavitaj, manipulitaj, direktas sin al la batalkampojn. Tiuj, kiuj iras defendi "la patrujon", la patrolandon, la nacion. Aŭ kian nomon donas ĉe vi la demagogoj al la loko kiun la junuloj devas protekti kontraŭ la atakoj de aliaj demagogoj.

Dum la lasta jarcento, ni eĉ ne plu kapablas kalkuli la kvanton da junuloj, junaj idiotoj, herooj post la morto por la patrujo, kiuj donis sian vivon por nenio, por iu freneza eltrovo de la kapitalo kaj la potenco, la nacio, la ŝtato.

Ĉiam ies filo, ĉiam ies frato kantis konata bardo el Flandrio, kiam li prikantas la grandan militon de la komenco de la jarcento. 

Iru al Ieperen, iru al la valo de Somme, iru al Normandio, travagu la ĉenaron de tomboŝtonoj. Fratoj kaj filoj, junaj knaboj mortintaj por nenio, montrofenestroj de la homa stulteco.

Komprenu min, mi ne povas rakonti pri morto, aŭ ĉu vi volas ke mi rakontu al vi pri la infanoj, kiuj mortas pro malsato. Ĉiujn 2 sekundojn mortas en la mondo infano pro malsato aŭ pro milita kaŭzo. Komprenu kara, ke mi pri tio ne povas rakonti. Kia malhonoro por la homa raso! Permesu ke mi silentu pri tio. Ĉu vi povas elteni la bildojn el Afriko pri tiuj knaboj kaj knabinetoj, elĉerpitaj kaj kun balonaj dikaj ventroj? Kiel la plej bona aŭtoro en Usono dramo ili rigaras rekte en la lenson de la kamerao, rekte en mian koron kaj mi vidas ilin pensi: "Kial riĉulo, kial mi devas mortmalsati, ĉu mi ne apartenas al via speco?" Kaj mi hontas tiel terure, kaj mi sentas min tiel malforta, ke mi nur povas pensi: "Mi ne sciis, mi ne volis tion. La aliaj faras tion."

Mi ne povas verki pro malkapableco, mi ne volas rakonti pri morto, ĉar la privata morto, tiu de la parencoj, pro malsano aŭ oldeco, estas kiel mi diras privata. Kaj la kolektiva morto, de la soldatoj kaj malsatuloj estas tro hontiga.

Permesu kara, ke mi silentu, mi havas nenion por diri pri morto.

 

© Published at 16:54 / 6 comments / 465 visits
This post is public

( 8 posts )