Jakvo Published on April 6, 08
by Jakvopro

Jakvo's blog

Browse posts
Maldekstra naciismo
Posted on April 13, 08
Infero
Posted on April 13, 08
2 comments (latest 4 months ago)
Irassyaimase ! -4
Posted on April 8, 08
Irassyaimase ! -3
Posted on April 7, 08
Irassyaimase ! -2
2 comments (latest 5 months ago)
Irassyaimase ! (bonvenon) 1
Posted on April 3rd, 08
Dialogo kun amo
Posted on March 1st, 08
2 comments (latest 6 months ago)
Konscienco
Posted on March 1st, 08
3 comments (latest 6 months ago)
Belgio -Fabrique National!
Posted on February 26, 08
3 comments (latest 6 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 105 visits

Irassyaimase ! -2

Sunday April 6, 2008 at 07:25AM

 

 

La mateno de la 13-a de oktobro mi vekiĝis, laŭ mia kutimo, tre malfrue. Se mia memoro ne trompas min estis eĉ iom post la 8-a horo. Kvankam la unua nokto en fremda lito, proksima al strato kie la trafiko bruas, mi dormis kiel bebo, bonege do. 

Mi realigis ke mi estis en Japanio kaj ke mi, la antaŭan tagon manĝis la unuan fojon en la vivo mangaĵon preparitan laŭ japana stilo. Alveninte al la domo de Masako mi unue prenis duŝon kiu forigis la polvon kaj nervozecon de la vojaĝo. Masako dum tiu tempo faris bruon kun potoj kaj patoj kaj prezentis al mi tre bongustan tempuron el legomoj. Bedaŭrinde mia kara amikino ne scias ke mia stomako estas multe malpli granda ol mia staturo povas doni imagon al homoj, kaj ŝi vere miris pri la malmulteco kion mi manĝis. Mi manĝis japanan pomon kiu same bongustis kiel belga pomo kaj trinkis nigran teon 

 

Kiam mi eniris la vivĉambron mi renkontiĝis kun la edzo de mia amikino Masako, profesoro Minoro Tahiro, tre afabla persono kun kiu mi tuj havis tre amikan kontakton. Iom strange sed li prononcas esperanton, kiun li tre flue parolas, iom laŭ angla maniero. La fakto ke li instruas la anglan al studantoj de universitato ludas rolon, mi supozas?

Masako denove montris sian lertecon en kuirejo kaj prezentis tre bongustan, sed tro abundan matenmanĝon. Dum manĝado ni multe babilis, evidenteco kun 3 babilemuloj kaj aŭskultis al la taga programo kiun Masako aranĝis por mi.

La vetero estis nekredeble bela. Brila suno salutis min je vekiĝo kaj ĝi montris esti laborpreta por la cetero de la tago. Antaŭ mia vojaĝo mi parolis kun la japanaj amikoj pri mia malamo veturi aŭtobuse. Aŭtobuso estas por mi iu formo de puno preskaŭ torturaĵo.

"Ni biciklos al stacio Hankĝuu-Kawaramati al Sone", diris Masako, "tie ni renkontiĝos kun Tani Hiroyuki la peranto de SAT en Japanio", ŝi daŭrigis. Uf! mi ne devas preni aŭtobuson mi pensis.

Ekster la domo atendis nin 3 bicikloj, 2 grisaspektaj kaj 1 ruĝa kiu malutilis pro difekta pneŭmo. Masako fiksis la selon tiel ke mi ne kolizius kun la genuoj kontraŭ mia mentono ĉar mia korpo vere estas iom tro granda por la kutima grandeco de japanaj bicikloj. Nu, tamen mi uzis la biciklon oftege kaj ĝi estis bona kamarado dum la tagoj en Kioto.

Permesu ke mi interrompas la rakonton por diri ion pri biciklado en Japanio. Kvankam ĝenerale, kaj laŭ mia konstato, la trafiko en Japanaj urboj ne estas tro denca, japanoj ne biciklas sur la aŭtostrioj sed sur la trotuaro. Dum 3 semajnoj mi biciklis inter piedirantoj kaj piediris inter biciklantoj, mi ne kapablis alkutimiĝi al tio kaj decidis post 1 semajno nur kuri sur la speciale por blindulo farita strio sur la trotuaro kun la espero ke la japanaj biciklistoj el kompato por la blindulo prenis sufiĉe da distanco de mi. Se mi estus japano mi certe batalis por havi apartan biciklan strion kiel ni havas , post longa kaj akra batalo en Antverpeno. Aliflanke mi devas konfesi ke mi vidis neniun kolizion inter piediranto kaj biciklanto, do la sistemo funkcias kaj estas nur stranga por la Eŭropano.

Ankaŭ, sed tion mi spertis nur en Kioto, ne estas antaŭviditaj lokoj por parki la biciklon ĉirkaŭ la stacidomoj, stranga afero kiun mi ne povis kompreni. Unu tago ni eĉ bonŝancis vidante la kolektantojn de bicikloj kiu donis al ni la eblon rapide repreni la biciklon kaj meti ĝin en pli sekura loko, kiu estis antaŭ la domo de Masako, kun rezulto ke ni piede devis iri al stacidomo. Jen iu strangaĵo el Kioto, sed montriĝis ke la kiotanoj perfekte povas vivi kun la sistemo.

 

Ni atingis stacion de Sone iom antaŭ Tani, kio donis la mi la eblon trankvile rigardi al la tute malsama stilo de la domoj en Japanio. Okulfrapis min ke Japanio ne havas iun urboplanizada sistemo kun rezulto ke la tuto de tempo al tempo aspektas iom haosa. Mi pensas ke ĉi tiu manko iom ĝenas la japanoj kiuj jam vizitis Eŭropon ĉar ĉiuj atentigis min pri la manko laŭ Eŭropeca sistemo de urboplanizado. Mi silentis pri la multaj detruoj de historiaj valoraj domoj kiuj okazis en mia urbo Antverpeno por havi pli agrablan urboplanizadan sistemon. Ĉio ne sajnigas kio ĝi estas.

 

Jen alvenis Tani, kamarado kun kiu mi jam 8 aŭ 9 jaroj havas interretan kontakton sed kiun mi fizike neniam vidis. Ankaŭ kun li mi havis tuj bonan kaj amikan kontakton. Ĉar la antaŭvidita horo por esti ĉe KLEG ne jam anonciĝis ni decidis kune tagmanĝi. Nia elekto estis itala restoracio tre belaspekta kaj ne imageble pura. 

Irassyaimase ! diris en ĥoro la servistoj de la restoracio kaj afablega virino direktis nin al eŭropec-aspekta tablo. Ni tuj ricevis glason da akvo, tre freŝa kaj tuko por purigi la manojn. En kelkaj sekundoj, eĉ ne plenan minuton mi lernis diversaj aferoj. 

Enirante iu ajn loko, kiel vendejo, restoracio, oficejo ktp oni ĉiam bonvenigas tre afable la gaston, la eniranton kun la vorto Irassyaimase !. Mi spertis tion en etaj vendejoj sed same ankaŭ en grandmagazenoj kie oni pasante la servistoj ĉiu bonvenigis vin ĉar jes leganto certe jam komprenas ke Irassyaimase ! signifas estu bonvena, kaj mi pensas ke ne estas, laŭ kutimo en Usono, simpla vorto, sed ke la japanoj vere diras tion el la koro. Kiam oni eniras restoracion oni ĉiam ricevas tukon kutime en kotono kaj iom varma por viŝi la manoj. ŝajne la etiketo malpermesas ke viro en fronto kun virino ne povas viŝi la vizaĝon, sed reale ĉiuj faras tion, do ankaŭ mi sed mi estas nur belga barbaro ĉu ne?

Malvarman akvon oni ankaŭ ĉiam donas senpage. Bona kutimo kiun mi povis aprezi kaj kutimo kiun mi jam konas el vojaĝoj tra Usono kiu ekzistas la sama sistemo.

Mi manĝis spageto kun ajlo kaj oleo kaj piproj, tre fama plado en Italio kaj se mi fermus la okulojn mi povus imagi ke mi estus en Italio en restoracio. La kuiristo tre bone kuiris itala, tre aŭtenta kaj ĉar por mi la itala manĝo estas la plej bongusta el la mondo kiun mi iam vizitis, mi bonege manĝis.

 

 

Je antaŭvidita horo ni sonoriĝis ĉe la pordo de KLEG. Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj en Toyonaka. Atendis nin Mine Yositaka la ĝenerala sekretario de KLEG. La ŝuoj ni metis laŭ japana maniero ĉe la pordo. Ankaŭ tio ege plaĉas al mi la sendemanda forigo de ŝuoj enirante domon. en mia propra domo mi ĉiam afabla demandas tion al gastoj. Mi malŝategas ke la hundofekaĵoj kaj kraĉaĵoj de malpuruloj kiuj kraĉas sur strato, postrestas sur la tapiŝoj kaj planko de mia domo. Do, bona ideo Japanio meti la ŝuojn ĉe la enirpordo la kvalito de higieno plialtiĝas per tiu sistemo.

 

Kun Tani kaj Mine mi diskutis pri literaturo, pri SAT kaj pri Sennacieca Revuo de SAT. Mine Yositaka iom kritikis tekston pri la blinda esperantisto kaj aktivulo Eroŝenko aperiĝinte en la lasta numero de S.R.. Mi petis artikolon de li kiu justigos la erarojn, sed iom kutime por aktivuloj , mankas tempo al nia amiko por verki bonan tekston kiu korektas la eraroj en la teksto de S.R.. "Mem lernu kaj esploru "diris mia nova amiko kaj li donaĉis al mi la 5 voluma verkaro de li pri Eroŝenko. La 5 libretoj estas eldonita ĉe Japana Esperanta Librokooperativo. Estas tre belaspekta kaj bonkvalita laŭ papero. La libroservo de KLEG estas sufiĉe granda, eble komparebla kun la libroservo de SAT-Amikaro mi pensas. Certe la prizorgantoj de libroservo de SAT-Amikaro kaj KLEG estas fratoj en fanatikeco kiam rilatas dorloti kaj prizorgi la librojn. Biblioteko , librovendejoj kaj libroservoj estas por mi paradizoj, do komprenu ke mi pasis tre agrablajn horojn en la salonoj de KLEG. Mi lernis tie ke nia japana peranto Tani jam verkis plurajn librojn por instrui esperanton kaj pri gramatiko. Mi ĉiam miras ke tiuj homoj, kiuj dum la tago laboras vespere havas la bezonatan energion por verki librojn, doni kursojn, progresigi Esperanton.

Horoj flugas dum momentoj de amikaj kunsidoj kaj tro rapide ni devis reiri al stacio de Sone por kapti trajnon re al Kioto. Ni adiaŭis kun Mine kaj Tani kaj trajnis al nia loĝurbo. 

Ni vespermanĝis en Susi-manĝejo kun aŭtomate turniĝantaj tablo. Mi neniam manĝis Susi kaj iom dubis ĉu la afero plaĉus al mi. Tre bongusta kaj tre bona estis la prezentita manĝaĝo. Denove Masako miris pri mia kutimo manĝi malmulton kaj mi miris pri mia jama kapablo manĝi per manĝbastonoj.

 

Ĉe la enirejo de la Kioto-Esperanto-Societo bonvenigis nin s-rino Mitukawa Sumiko, tre afabla virino kiun mi tuj rekonis el prelego kiun Kreŝo faris pri lia vojaĝo tra Japanio.

Entute partoprenis 8 personoj la kunsidon. Ni babilis pri diversaj aferoj manĝis japanajn dolĉaĵojn kaj havis tre agrablan vesperon.

 

Biciklante hejme mi konstatis ke la stratoj en Kioto ne estas forte lumigitaj kiel en Antverpeno. Kioto havas multe pli modestan energian politikon, kiun mi forte aplaŭdas, ĉar energio ne estas ludilo sed valora varo kiun ni tre zorge uzu.

Tago 2 en Kioto lernis min ke la biciklistoj devas fari batalon por havi pli da spaco kaj rajtoj kaj ke la urbo Kioto havas tre ekologi-konscian sistemon por lumigi dum vespero kaj nokto la stratoj. 

 

2 Comments / add your comment?

Karlo Frosto says:
Dankon pro ĉi tiu artikolo. Nun mi havas senton de japanio! Eble vi volus modifi la linion "Masako fikis la selon"... strangan mensbildon!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Jakvo pro replies:
Dankon por la korekto ;-)
Posted 5 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.