Kio estas Esperanto
Esperanto estas lingvo. La lingvon kreis D-ro. Zamenhof kun la ideo doni al la homaro lingvon kiu estas relative facile lernebla, por ke ĝi povu doni al la homaro eblon komuniki mondvaste, uzante la lingvon inter si kaj ebligante interkompreniĝon uzante tiun lingvon, kiu por ĉiuj estas relative facile lernebla.

Kiu estas Esperantisto?
Esperantisto estas homo kiu plejofte utiligas la lingvon en interkulturaj kaj transnaciaj uzadoj.
Esperantisto ne estas devigata al iu etiko aŭ moralo, priskribita en regularo aŭ leĝo.
Per tio eblas ke esperantisto estas iu pacema, korupta, aŭ krima. La lingvo ne devigas al iu normon kiu igos la homaron pli komprenema, nek pacema. La uzado de Esperanto povas eble faciligi translimajn diskutojn kiuj povas rezulti en pli bona mondo. Tamen, la lingvo mem garantias nenion.

Ĉu esperantisto estas devigata aliĝi al iu klubo, asocio aŭ grupo?
Kompreneble ne. Esperanto estas libera projekto kiun ĉiuj rajtas lerni kaj uzi laŭ bontrovo. La ideo, ke Esperantisto devigas homojn grupiĝi, estas falsa ideo, kiu baziĝas al neniu leĝo aŭ regularo.

Asocioj eĉ povas esti kontraŭ-efikaj por Esperanto. La maniero per kiu homoj klopodas disvastigi la lingvon estas pro privata konvinko, same kiel kredo aŭ filozofio.
Homoj kreas strukturojn kiuj plejofte estas uzataj de lertuloj kiuj postkuras apartan formon de potenco aŭ graveco.
La avantaĝo por Esperanto troviĝas en lokaj agadoj, loka asociigo, sed tiel ke neniu havas la povon devigi aliajn homojn. La ĉefa celo por Esperanto-asocioj devas esti, doni al esperantistoj eblon lertiĝi kaj plibonigi la uzadon de la lingvo por tiamaniere havi pli grandan kapablon kaj lertecon rilate al la uzado de la lingvo kaj ĝia gramatiko.

Ekzistas esperantaj asocioj kiuj kredas sin asocioj de samideanoj; homoj kiuj havas samajn ideojn pri kulturo, etiko, celoj, ktp.
Do, eblas krei asocion de filozofoj, aŭ homoj kiuj volas studi filozofion uzante Esperanton. Same por ekzemple, laboristaj asocioj aŭ asocio de ŝakludistoj, biciklantoj, promenantoj, fumantoj, nefumantoj, ktp, ktp.
Kiam Esperantistoj kreas mondan asocion kies celo estas disvastigi esperanton, tiu asocio respektu la liberecon de la individuo. Ĝi neniel estu asocio bazita je potenca aŭ piramida strukturo.
Baza demokratio estas la plej bona strukturo, malgraŭ la fakto ke parolante pri demokratio oni tuj konfrontiĝas je la malsameco de pensoj kaj celoj de individuoj.
Ja eblas krei lertan esperantistaron kiu perfekte aŭ kiel eble plej perfekte regas la gramatikon de la lingvo. Akademio de Esperanto povas esti helpa organo en studado kaj perfektiĝo de la gramatiko.
En la nuna mondo de la interreto kaj mondaj komunik-eblecoj la ekzisto de internacia aŭ universala asocio apenaŭ plu havas ekzistokialon.

Iu formo de Universala Kongreso povas efiki nur kiam la partoprenantoj montras ke ili kapablas bone uzi la lingvon. Malgrandaj kongresoj, je loka aŭ regiona nivelo povas esti pli utilaj por varbi novulojn, kiam oni ja donas la eblon interkonatiĝi kun la lingvo. Por tio oni bezonas lertajn instruistojn kiuj kapablas instrui Esperanton sen enmiksitaj ĝenoj de nacia aŭ regiona lingvo.
Ankaŭ la interreto povas esti bona paŝo por instrui Esperanton.
Instruante la lingvon, oni substreku la liberecon de Esperanto.
Esperanto prefere ne estu ligita al iu politika aŭ filozofia koncepto. La flatado de politikaj partioj aŭ politikistoj estas malrekomendita, ĉar per tio oni povas perdi la liberecon, la internacian karakteron de la lingvo.

La granda avantaĝo de Esperanto estas, krom ĝia libereco, ankaŭ la manko de “gravuloj”, homoj kun ronkigaj titoloj.
Ĉiu persono povas, kiam li posedas la lerton kaj kapablon, esti spertulo pri la lingvo, egale ĉu li estas profesoro, ĉu simpla laboristo. Titoloj estas koncepto kiu venas el la naciaj lingvoj kaj damaĝas la liberecon de la lingvo.
Ne necesas doni al agantoj, volontuloj, aŭ penaj laborantoj kiuj klopodas disvastigi la lingvon, titolon aŭ formon de graveco.

Potenco koruptiĝas, do oni evitu la donadon de potenco al persono aŭ grupo.

Esperanto ja povas esti uzata por atingi celon, politikan aŭ filozofian, sed la lingvo ne donas apartajn rajtojn. La lingvo en si mem estas nur lingvo libere elektebla. Ĝia avantaĝo estas ĝia libereco kaj relativa facileco de lernado.