Kion ni, ordinaruloj devas pensi pri la monda situacio? Nu monda, ni homoj el la ‘riĉa’ parto de la mondo nun devas laŭ diroj de la establo, timi. Timi ke ni perdos nian riĉecon, ke ni devas lerni , ke ne plu eblas havi ĉiujn gajnojn kiuj akireblas.
Tion la politikistoj kaj specialistoj el la mondo - denove tiu riĉa parto de la mondo - oraklas al ni. Ne plu eblas spekti ĵurnalon ĉe televido aŭ aŭskulti radion, aŭ iu - ili ĉiam estas specialistoj - rakontas kiel malbone funkcias la ekonomio. Estas pli, nun ek, el nenio aperis ‘malbonaj landoj’, landoj kiuj vere ne kapablas regi la ekonomion laŭ diktado de Eŭropo. Pli, la protoganistoj ĉe informejoj plejofte preferas uzi Bruselo-n, anstataŭ la organizo de eŭropaj ŝtatoj kiuj estas nuna Eŭropa Unio.

Bruselo do, decidis ke Grekio endanĝerigas la bonfarton de la EU. La politika potenco de Greklando devas preni decidojn kiuj draste malplialtigis salajrojn, kaj enspezojn de ---, de ordinaruloj kiel vi kaj mi. Pardonu min, ke mi nomas vin ordinarulo.
Homoj el aliaj europaj landoj devas lerni kaj kompreni ke tiuj damnaj grekoj detruas ĉion. Ili estas profitemuloj kaj ŝtelistoj kaj pli de tiuj vortoj kiuj ne decas en serioza debato.
Por homoj kiuj havas koron ĉe maldekstra flanko kaj pro tio pensas laŭ ‘maldekstra kanvaso’ la informo estas pli ol brutala. Kial tiuj specalistoj ne mencias la bankojn kaj la ekonomian potencon de Greklando? Sed nu jes, kion ordinarulo komprenas pri ekonomio?
La zelotaro kiu studis Marx nun paŭtas kaj halelujas samtempe ĉar kamarado Marx jam antaŭvidis ĉi tiun katastrofon antaŭ pli ol 150 jaroj. Tamen, la simpla ordinarulo komprenas nenion el la dika Biblio de Marx, nek antaŭ 150 jaroj, nek nun. Do, li gape daŭrigas spekti televidon kaj feliĉe por la grekoj, ili ne plu estas la solaj krimuloj. Ankaŭ, la Hispanoj kulpas. Estas urboj en Hispanio kie 25% kaj pli de la junuloj simple ne plu laboras! Mankas laboro, sed evidente tio ne estas problemo por la famaj ekonomoj kaj la ruzaj politikistoj. Imagu nur kiam vi ferias en Hispanio por havi favorprezan libertempon sub suno kaj vi vidas sur iu blanka strando 4 junulojn, unu el tiuj pigras, ne laboras. En fakto, tiu kompatindulo ne trovas iun formon de laboro kiu donas al li enspezon.
Ankaŭ Italio ludas per nia Eŭropa riĉeco. Nu, ĉiu kiu iomete komprenas politiko scias ke kulpas pri tio, tiu strangulo, la tiama granda gvidanto de Italio, Burleskulo, aŭ kiu estis lia nomo?

En trinkejoj la ordinaruloj diskutas pri la malbona ekonomio kaj kelkaj uzas sufiĉe fortajn vortojn kiuj iomete pensigas la oldulojn inter ili al tempo de la 30-aj, 40-aj jaroj de antaŭa jarcento. La ordinarulo kulpigas aliajn ordinarulojn. Ne ke ili scias nek komprenas ion pri la ekonomia situacio, sed estas maldanĝere kulpigi malfortulojn.

La franca neordinarulo Stéphane Hessel, verkis libreton kiu diris ke ni “Indigniĝu!” kaj tuj kolektiĝis miloj kaj miloj da homoj kiuj “Indigniĝis!”. Ili kolektiĝis ek de la ekonomia centro Wall Street de NovJorko ĝis sur Placo de la Suno en Madrido kaj en centoj da aliaj lokoj kaj placoj en la mondo. Jes, denove tiu riĉa mondo.

Tiuj, neordinaruloj, kiuj havas plej laŭtan voĉon kaj plej dikan monsakon, propagandas ke estas pli bone ke la ordinaruloj denove lernas piediri, kiu sendube estas bona por la ekologia ekvilibro de la terglobo, kaj per tio donas pli da spaco sur aŭtoŝoseo por la luksaj aŭtomobiloj de la posedanta klaso. Jes, jam kamarado Marx parolis pri tiu grupo de homoj. La posedanta klaso. Estis tiu klaso kiu mem levigis sin al alia klaso ol la ordinarulo kaj simpla en penso kiel la ordinaruloj estas, ili komencas mem puŝi sin en alian klason de proletoj.

La kara ordinarulo el kiu precipe la zelotaro nomas sin proleto, komencis organizi manifestaciojn por montri al la monsakuloj kaj posedantoj de ĉio, ke ili indigniĝas!
La riĉuloj kiuj ne devas timi nek malplialtigi enspezon rigardas kaj vidas ke estas bone. La demokratio daŭre funkcias, la plebano daŭre havas la rajton protesti kaj aŭdigi la voĉon kaj iliaj burleskoj el la politika establo anoncas ke la salajroj de senlaboruloj kaj emerituloj reduktiĝas ek de venonta monato per denove 20%.

Ordinaruloj mallernis pensi simple. Ili nepre volas esti vidataj ĉe televida elsendo en la tuta mondo - de la riĉuloj. Kaj ili manifestacias denove. Sed strange, neniu el tiuj ordinaruloj ekpensas meti manojn en la poŝo kaj striki. Striki ĝis la fino.

Jen, eta problemo. Por ke striko efiku, ĝi devas okazi en ĉiuj lokoj en la mondo ek de NovJorko ĝis MupiMopi-Urbo en Svislando. Pli, eĉ en tiuj landoj kiujn la ordinaruloj helpis - al propra profito – ekspluatadi. Sed kiamaniere tiuj homoj, tiuj malriĉuloj povas striki kiam ili eĉ ne havas laboron, nek manĝon, nek komforton kiu devas esti la rajto de ĉiu homo? Do la monda striko okazu nur en la tuta mondo - jes la riĉa parto do! (kaj malsukcesos).

Ni tro longe akceptis la malekvilibron en la mondo inter riĉa kaj malriĉa, kaj plej verŝajne estas pago-tempo nun. Kaj kamarado Marx jam diris, rakontis al la zelotaro kiu preĝas antaŭ tabernaklo de Marx, ke ni devas batali por malhavi la klasojn, sed la dika libro La kapitalo ne estis skribita en klara lingvo, sed en la lingvo de la ekonomoj, la sama speco kiu nun diras ke la ordinarulo kulpas pri ĉio.
Amuza en la tuta teatro estas ke, kiam iu persono ŝtelas mansakon de alia homo, li ne povas elekti sian punon. Ofte li/ŝi iras al malliberejo. Ne la monsakuloj. La Bankoj kaj ties gvidantoj povas negoci kun la ŝtato, kun la ofico de la imposto pri kio ili pretas pagi. Ĉar, nu, ili iomete volas konfesi ke eble ili kulpetas, sed pagi la imposton kiun ili laŭ konvencio de la “mizeraj landoj” devas pagi ili ne faris. Ili trompis kaj ŝtelis kaj nun interkonsentas ke ili pagetu guteton. Per tio ili volas ŝnuri la faŭkon de la proleto.

Estas malfacile por la ordinarulo bone kompreni kio okazas super sia kapo, sed intertempe la ordinarulo jam sufiĉe kleras por kompreni ke tiuj monsakuloj de la bankoj ŝtelis monon kaj ke la ordinarulo pagos por la malgajno. Tiel decidas “Bruselo”.

Restas espero ĉar memorigas pri rakonto tre fama pri tri viroj kiuj pendis ĉe kruco kaj la meza, kiu iĝis vere mondfama diris: “Ankaŭ ĉi tiu merdo certe pasos!”