Laŭ Zamenhof, la lingvo Esperanto precipe utilas por laboristoj. Certe kiam li vivis tio estas granda vero, sed ĉu daŭre tio estas. Kio estas laboristoj kaj ĉu necesas krei laboristan asocion?

Okazis ek de la morto de Zamenhof la unua kaj la dua mondmilito, kies postsekvo skuegis la mondon ne nur politike sed ankaŭ sociale.

Post la unua mondmilito la reala klasa diverseco eniris tute alian dimension. Iom post iom la manlaboristoj kaj tio precipe dank' al la socialismo, klerigis, pli konsciigis pri ilia sorto kaj komencis agadi kontraŭ la subpremo kiun ili suferis

Malgraŭ informoj kiuj venis el Ruslando ( Legu pri tio Lanti unu el al fondintoj de SAT kaj vidu la prelegon de Chroesjof), multaj homoj restis laŭdi (rusan) komunismon, kvankam jam tiam klaris, ke la projekto de Ruslando estis grandega malsukceso.

Usono iĝis, multe pli ol antaŭ milito, “superpotenco”.

Oni kritikis pli kaj pli la kapitalismon kaj la “progresemuloj de maldekstro” metis sin ĉe flanko de tiuj, kiuj kritikis liberan merkaton kontraŭ planekonomio.

Ni, jes, kritikis prave la politikon de Reagan, Thatcher kaj per ĝi la libermerkatan ekonomion sed certe ni ne devas ripeti la teruraĵojn kiuj okazis je nomo de komunismo de Stalin ĝis Pol Pott.

La socio multe ŝanĝiĝis intertempe.
Oni daŭre propagandas pri klasoj kaj klasbatalo, sed en la kapitalisma mondo jam kreiĝis iun socian tavolon kiu ne plu pretas batali por aliaj, ne plu akceptas la klasan dividon de la komunistoj kaj marksistoj. Pro sistemo kiu endormigas plejmulto de la laboristaro, la solidareco pli kaj pli malaperas. Homoj pli kaj pli komencis defendi la propran posedon anstataŭ batali por sociala justeco, por solidareco.

Evidente estas facile paroli pri klasoj, sed mi ne vidas iun, kiu povas indiki ilin.
Potencialaj membroj el iamaj rusaj satelitoj kritikas prave tiujn,kiuj daŭra uzas de vortoj kiel "kamarado" (kio signifas la vorto kiam ĝi estas deviga?) kaj "klasoj/ klasbatalo".


La bataloj kiujn progresemaj laboristoj, devus subteni estas socialaj, ekologiaj, homaj rajtoj bataloj. Per tio ni ne plu maltrafos multajn homojn kiuj ne tiel multe okupiĝas pri politiko, sed ekzemple forte agadas en Green Peace, Amnestio Internacio, ktp, ktp.

Ĉu ni havas la samajn idealojn de tiuj, kiuj luktas per tiaspecaj asocioj aŭ ĉu vere progresema maldekstro nur volas atingi homojn kiuj aniĝas al radikal-socialistaj kaj komunistaj asocioj? Ĉu entute anoj de politikaj partioj povas nomi sin progresema maldekstro? Eble vi trovas respondon en antaŭa teksto kiu ne estas mia, sed traduko

www.ipernity.com/blog/jakvo/370087?t=81351&c=1&s=edit

Ofte uzata kritiko ĉe certa grupo de homoj estas ke aliaj estas burĝulo sen ke mi komprenu sur kio baziĝas ĉi tiun aserton.

Ĉu mi estas burĝulo ĉar mi pene laboris dum la tuta vivo kaj nun havas monon por vojaĝi?

Ĉu mi estas burĝulo ĉar mia edzino havis la kuraĝon forlasi bonege pagitan postenon en instanco de Eŭropa Unio por repreni la studadon en universitato kaj poste, per pena laboro, atingi postenon de direktoro de firmao?
Ĉu tia direktoro kiu matene iras al laborejo je la 7-a kaj vespere revenas laca hejmen je la 20-a horo aŭ ofte pli malfrue estas burĝulo?

Kio pri homoj kiuj pere de elĉerpiĝa laboro sukcesis starigi kaj estri entreprenon?

Ĉu tiel facilanime ni metas tiujn homojn en rubujon de burĝuloj…do, de malamikoj de la ŝajnprogresemuloj?


Laboristo (labor-ist-o) estas tiu kiu vendas sian laborkapablon kiel manlaboristo, inĝeniero, ekonomisto, trajnestro, kuracisto, sciencisto, esploranto, sportisto, direktoro, ktp.

Kiom longa mi devus fari la liston por kompreni, ke ne nur "manlaboristoj" estas dungitoj.

Ĉu kuracisto devas diri al paciento: "mi estas la laboristo kiu resanigos vin"? Certe tio ne povis okazi en la iamaj komunistaj landoj, ĉar tie li apartenis al intelektuloj: la “klaso de malbonuloj, de profitemuloj” kontraŭ la proletaro.

Por mi ĉiam estas interesa aŭskulti al la historiojn de homoj el Orient-Eŭropaj kiam mi vizitas tiun parton de Eŭropo?

Al rakontoj de homoj kiuj suferis la “komunismon”. Malofte mi renkontis iun kiu laŭdis la sistemon kiel ege bona.


Necesas de tempo al tempo “formeti ŝtonon el la rivero de la vivo”! Tio ja postulas kuraĝon kaj la rezulto ne ĉiam estas laŭ deziro kiel spertas nun la novaj anoj de la kapitalismo.

Mi elŝutis statuton de socialista partio de Flandrio. En ĝi estas, vere, neniu indiko pri klasbatalo!!! Ĉu ĉiuj subtenantoj de socialismo en Belgio estas nun malbonaj socialistoj? Same la Komunista partio de Flandrio forĵetis kiu vundas milionoj da suferantoj de malhumana sistemo.

Mi sufiĉe spertas pri anarkiismo por scii, ke multaj anarkiistoj ne uzas la vorton “klasbatalo” simple pro la fakto, ke oni povas aparteni al iu klaso nur kiam oni akceptas ĝia ekzisto. Ĉu ilia sociala lukto ne valoras?

Profesorino Francin Mestrum, kiu specialigis pri kontraŭbatalo de malriĉecon en la mondo havas novan libron, nepre haveblan. Ĉu vi pensas ke tiu virino uzas unufoje la vorton “klasbatalo”? Nu ne, ŝi parolas pri sociala batalo, ĉar pri tio la monda problemo rilatas. Ŝi estas aŭtoritato mondfama kiam rilatas pri malegaleco en mondo, pri malriĉeco kaj eventualaj solvoj al la problemo. Evidente ke ŝi forte kritikas la politikon de kapitalismo.

Ĉu ekzistas bezono al kleriga, eduka, kultura organizo en Esperantio? Laŭ mi jes. Jes necesas laborista asocio kies celo estas eduki kaj kompari ideojn. Sed laborista asocio nepre estu parti-politiko sendependa.

La moderna laboristo de la 21-a jarcento mem kapablas legi, kompari, studi, analizi. La laboristo el tempo de Zamenhof ne plu ekzistas en la “kapitalisma mondo”. Tamen kleriga asocio restas necesa.

Klerigi, eduki, kulturi signifas por mi, ke ni interŝanĝas ideojn kiuj povas plibonigi la sorton de la homoj. Signifas klopodi konsciigi la homojn pri la valoro de ekologia ekvilibro, protekto de la naturo, respekto por la homaj rajtoj kiuj enhavas ankaŭ la rajtojn de laboristoj, laborprenantoj kaj dungitoj. Signifas lukti por ke la mondo iĝu agrabla loko en kiu ĉiuj homoj povos komforte vivi, kun respekto por la ideoj kaj filozofio de la aliaj.

Legado de filozofioj de Francis Fukuyama, Andreas Kinnegin kaj jes, kial ne, de homoj kiel Nietzsche same klerigas pri socio kiel “La Kapitalo” de Marx.

Ni ne tro orientiĝu pri la sama filozofo kaj multe tro neglektu la vortojn de la aliaj filozofoj, ek de praa tempo ĝis nun!
Mi opinias, ke la vero kiun propagandas progresema maldekstro, devus rilati al la vivosperto, ne al iu ajn “ismo”, kiu eble rilatas al la vivosperto de ulo kiu vivis en la biblioteko de la Brita Muzeo antaŭ 150 jaroj.

La plej gravaj veroj oni priskizis antaŭ du mil jaroj (en Ĉinio kaj Barato kaj aliloke, krom Helenio kaj Romio). De-post tiam ni nur poluras kaj nuancas la verojn. Grandaj cerboj kiel Siddhartha, Laŭ-Cu, Sokrato, Seneko (Seneca), Erasmo, Markso, Darvino k.c. faris grandajn kontribuojn, sed neniu posedis la tutan veron. Pro tio mi tiom malfidas “ismojn”.
Multaj homoj tro traktas pri “ismoj” kaj absolute ne sufiĉe vivas en realo de la vivosperto.

Kiam ni ege prave kritikas kapitalismon kiu estas, same kiel komunismo, nur ekonomia modelo, ni ankaŭ devas meti kritikojn pri aliaj ekonomiaj modeloj.

Se ni volas lukti por la rajtoj de la “laboristoj”, ni devas aŭskulti al la zorgoj kaj plendoj de ĉiuj “labor-ist-oj”.
Estas ege facile propagandi komunismon kiam oni havas plenan ventron kaj neniu timo pri malsato aŭ represo.

Estas same facile propagandi kapitalismon kiam oni neglektas la plej mallumajn flankojn de sistemo kiu, same kiel la komunismo en iamaj satelitoj de Ruslando, Ĉinio, ktp., ekspluatadas la malfortulojn.
Mirigas min, ke homoj kritikas min, kiam mi diras, ke mi neniam lasis min ekspluatata. Laŭ mi neniu sana homo devas akcepti tion.

Oni tro fanfaronas pri kooperativo, skipa laboro sen preni atenton, ke ni ĉiuj estas individuoj kiuj plene kaj tute respondecas pri si mem, kiuj devus plenumi la taskojn kiujn promesis sen fingromontri la aliajn.

Vera “kolektivo” estas nur aro de tiaj plenkonsciaj kaj respondecaj individuoj. Klasbatalo al si ne plu ekzistas, por tio la socio tro niveligis al mondo en kiu la individuo estas la plej grava, Ĉar la hodiaŭa mondo eriĝis al apartaj individuoj; jam ne ekzistas la iama emo “ariĝi”.

En la nuna mondo en kiu la individuo iĝas pli kaj pli grava kaj la klasoj perdas ilian identecon, ankaŭ la “klasbatalo” perdas pli kaj pli sian sencon!
Necesas, ke ni prenu respondecon pri ni mem, pri ĉiuj niaj pensoj kaj agadoj, sen treti la pensojn kaj agadojn de la aliaj, kondiĉe ke tiuj lastaj ne damaĝu la vivon aŭ la socion ĝenerale.

Mi konsideras mi mem “progresema maldekstrulo”. Mi klerigas precipe per aŭskulti al aliaj homoj, per kompari miajn ideojn kun ideoj de aliaj kaj precipe per resti for de la demagogio de la parti-politiko kiu zorgas nur por propra popolo, la membroj kaj monsubtenantoj de la partio



Hodiaŭ la 27-an de marto 2012, mi aŭskultis al raporto de Amnestio Internacia. La raporto indikas ke en la “komunista Ĉinio” en la jaro2011, miloj da homoj estas ekzekutita. Stranga klasbatalo! Dubinda komunismo ĉu?