Jakvo Published on July 6, 2009
by Jakvopro

Jakvo's blog

Browse posts
parolo SAT Kongreso
Posted on July 27, 2009
9 comments (latest 3 months ago)
Universala Kongreso de Esperanto (salutoj)
Posted on July 27, 2009
3 comments (latest 4 months ago)
Bo
Posted on July 15, 2009
8 comments (latest 4 months ago)
La kverko kaj la kano
Posted on July 7, 2009
16 comments (latest 4 months ago)
La Sankta Virgulino de Antverpeno.
11 comments (latest 4 months ago)
Rapida penso
Posted on July 3rd, 2009
3 comments (latest 5 months ago)
vortoj sur vico, kiel kutime
Posted on June 30, 2009
1 comment (latest 5 months ago)
Amo finala
Posted on June 18, 2009
6 comments (latest 5 months ago)
Kurisu Kei
Posted on May 1st, 2009
11 comments (latest 6 months ago)

More information

This post is public
Attribution
  1. Read 227 times

La Sankta Virgulino de Antverpeno.

Monday July 6, 2009 at 04:28PM

En urbo kie mi vivas troviĝas multegaj bildoj de la sankta virgulino. Kiel antverpenano oni apenaŭ rimarkas tion. Sed en tempo ke mi multe aktivis en neŭtrala EO-asocio, mi pli ol ofte ciceronis esperantistoj tra la urbo.

Grupo da polaj esperantistoj vizitis aŭtobuse Antverpenon. La gvidanto de la grupo estis pastro kaj la tuta grupo sufiĉe pia. Neniu problemo por mi, ĉar Antverpeno ricas pri pluraj preĵejoj eĉ katedralo.

Oftege la polaj “samideanoj” atentigis min pri bildo de sankta virgulino, eĉ tiel ofte ke mi mem miris pri tio stranga antverpena kutimo.

Pasis la someratempo de oftaj vizitoj. Mi ĉiam devis gvidi grupojn tra diamantmuzeo en Antverpeno. Evidenta kaŭzo estis mia longdaŭra sperto pri diamantoj, nu, almenaŭ prilaborado de ĝi. Sed regule okazas ke mi ankaŭ faris la simplajn ciceronadojn tra la urbo kun ĉiamaj atentigoj pri la sanktaj bildoj.

Do kiam la tempo de ciceronado iom lamis mi komencis esplori kial ni havas dekojn da bildoj de la sankta virĝulino.

Mi nun malkaŝas por ke ĉiu scias.

Antverpenanoj estas homoj de la bona vivo. Restauracioj abundegas kaj en alia epoko ni havis ĉe ĉiu stratangulo trinkejon. Mi ne scias ĉu la cifero ne estas troigo, sed ŝajne, ĉiu 10 antverpenanoj havis propran lokan trinkejo.

Evidente la trinkejoj, kiuj suferegis grandan konkurenco, nepre volas montri ekziston de trinkejo por ke klientaro venu ĝuste ĉe tiu specifa trinkeo.

Oni surpendigis lampon, por indiki enirejon.

Tamen la urba registaro ne permesis tion. En tiu tempo oni ne rajtis meti lampon aŭ alian indikilon supre al enirejo de trinkejo, sed jes, kaj per tio oni eĉ povas atingi eternan loĝadon en paradizo post morto, prilumigi bildon de sanktulon.

La protektanto de Antverpeno estas la Sankta Virgulino. Do kion oni povas pli bone elekti ol ĝuste bildon de ŝi.

La trinkestroj do petis kaj ricevis permeson por meti sanktan bildon supre al enirejo de la trinkejo. Tio tuj ekmontras ankaŭ ke la bierejo estas de “bona domo”, fidinda sen putinoj kaj pli da aferoj kiujn la eklezio malŝategas.

La trinkejoj malaperis dum la jaroj, sed multe de tiuj bildoj restis.

Inter ili veraj artaĵoj. Plej bela kaj malnova estas sankta virgulino ĉe enirejo de Kleine Markt (malgranda merkato). Nun iom obskura strateto kiu direktas al malliberejo de Antverpeno.

Mia amiko Wannes Van De Velde (pri kiu mi rakontis antaŭ pluraj monatoj kiam li mortis pro kancero) ĉiam menciis pri ekzisto de la bildo kiam li donis koncerton.

Mi pasas ofte ĉe la malliberejo de Antverpeno kaj Kleine Markt kiu por mi estas la plej rapida vojo al la centro.

Kiam mi pasas mi neniam forgesas diri; dag madam (saluton sinjorino) kial? La diablo scias.

Do se vi iam vizitas Antverpenon, ne pensu ke la urbo estas ekstrem-pia. Ĝi nur havis iam multegajn trinkejojn.

11 Comments / add your comment?

Hannes van Loggerenberg says:
Jakvo, ĉu vi havas fotojn de iuj el tiuj virgulinoj? Interesa kaj amuza rakonto.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Jakvopro replies:
Kara Hannes, mi serĉis en mia foto biblioteko sed ne trovis bildon de unu de tiu virgulinoj. Ankaŭ guglo nedonis respondon, bedaŭrinde. Mi certe fotas nun kiam mi iras en centro kaj kunhavas fotilon.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Noel Lecomte says:
Multegaj trinkejoj protektitaj de la Sankta Virgulino... Dankon, kara Jakvo, nun se mi irus en Antverpenon, mi ne hezitus eniri en la domojn protektitajn de Sankta Virgulino...
Posted 5 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro says:
Dag hoewist........interesa kialo por la bildoj, dankon pro alia bona rakonto!!!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Jakvopro says:
allesgoe merci, plaĉas ke rakontoj plaĉas. Mirinde ke homoj ŝatas miajn amuzaĝojn.
Por tio IP estas bona afero. Antaŭe etrakontoj kuŝis en ŝranko aŭ kiel kutime en paperkorbo post verkado, same fotoj. Ili havas nun duan vivon post plezuro kiun ili donas al mi.
Avantaĝo estas ke mi ne devas timi ke mi ĝenas iun per ĝi. Neniu devas legi, ĉiuj povas preterpasi sen senti ĝin altrudita al legado.
Eĉ mia stumbla kono de Esperanto ne povas ĝeni iun ajn.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Jakvo edited this comment 5 months ago.
rughulo says:
Per verkado vi jam multe progresis- gratulegon
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )
Jakvopro says:
Dankon Ruĝulo.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Bernardo says:
Via ĉarma rakonto memorigas min pri iama vizito en Hispanio (ĉu en La Laguna en Tenerifo?). Tie ekzistas bela kirko, dediĉita al "Mario, la Sankta Virgulino de la Senpeka Koncipiteco" (inmaculada concepción). Pro la preĝejo ankaŭ la placo antaŭ ĝi nomiĝis "Placo de la Senpeka Koncipiteco" kaj pro ĝi laŭ la hispana kutimo la apuda trinkejo vid-al-vide de la kirko "Bar de la Inmaculada Concepción". Ni tre ŝatis tiun nomon, precipe ĉar la trinkejo estis tute kutima, simpla kaj neniel eksterordinara, certe ne "sankta", "senmakula" aŭ "senpeka", eĉ male, ĝi havis ne tro favoran renomon. Sed ĉar ĝi situis sur nia vojo hejmen, ni tamen ofte frekventis ĝin, kutime kiel lasta haltejo antaŭ la lito. Fariĝis feria tradicio la frumatena demando "geh'n wir noch in die Unbefleckte Empfängnis" (ĉu ni iru ankoraŭ en la Senpekan Koncipitecon?) - kaj mi ne memoras, ke ni iam neis ĝin.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Bernardo edited this comment 4 months ago.
Jakvopro replies:
Iom simila afero ankaŭ ekzistas en antverpeno. Famkonata estis grandvendejo "Bazar" kie la homoj aĉetis siajn manĝojn kutime por pluraj tagoj. Iu trinkestro kiu malfermis novan trinkejon nomis sian trinkejon "Bazar" do la trinkemuloj kutime diris al edzino, vi trovas min en "Bazar" kiu plejofte estis la trinkejo.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro says:
Interesa rakonto, kiun mi ankoraŭ ne aŭdis. Mi aŭdis tamen malpli ĉarman klarigon: iam oni devis pagi malpli da domimpostoj, se oni aldonis statuon de la sankta virgulino. Sed mi preferas kredi vian rakonton!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Jakvopro says:
Mi lernis la historion kiam mi ciceronis esperantistojn tra Antverpeno dum la jaro ke Antverpeno estis kultururbo de Eŭropo kaj ni, kun La Verda Stelo havis sukcesan kongreson.
Posted 4 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...