Jakvo Published on July 7, 2009
by Jakvopro

Jakvo's blog

Browse posts
La morto
Posted on August 1st, 2009
5 comments (latest 3 months ago)
parolo SAT Kongreso
Posted on July 27, 2009
9 comments (latest 3 months ago)
Universala Kongreso de Esperanto (salutoj)
Posted on July 27, 2009
3 comments (latest 4 months ago)
Bo
Posted on July 15, 2009
8 comments (latest 4 months ago)
La kverko kaj la kano
16 comments (latest 4 months ago)
La Sankta Virgulino de Antverpeno.
Posted on July 6, 2009
11 comments (latest 4 months ago)
Rapida penso
Posted on July 3rd, 2009
3 comments (latest 4 months ago)
vortoj sur vico, kiel kutime
Posted on June 30, 2009
1 comment (latest 4 months ago)
Amo finala
Posted on June 18, 2009
6 comments (latest 5 months ago)

More information

This post is public
Attribution
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 379 times

La kverko kaj la kano

Tuesday July 7, 2009 at 11:48AM

Sekva etrakonto evidente ne estas originala de mi, sed mi amuziĝis reverki ĝin.

Mi esperas ke ĝi donas kelkajn minutojn da plezuro al vi.

jakvo


Proksima al fosaĵo staras majesta kverko. Li jam estas tie dum multaj jaroj kaj vidis kiel la regiono sanĝiĝis.

Ĉe rando de fosaĵo kreskis la kano, kiu konstante trinkis la akvon kiu fluas tra fosaĵo.

Kvankam najbaroj la kverko kaj la kano ne estas veraj amikoj. Ho ne, ne kulpas pri tio la kano kiu estas modesta kaj afabla sed nia granda kverko.

La kverko suferis grandegan fierecon, pensis ke li ĉiam pravas ke li estis la reĝo de la arboj kaj kun mieno de malaprobo li ĉiam rigardis al la kano. Ĉion, kion li pensis ke estas la vero devis okazi laŭ lia volo, al dialogi li ne kapablis.



De tempo kiam pluvis, kunikloj sovagaj kaŝis sin sub la folia tegmento de la kverko sed, ho diable, ĉiam li koleris kaj forpelis la aŭdaculojn kiuj kuragis uzi lian folian tegmenton por ŝirmi sin. La bestoj en regiono sciis pri la kverko malbonhumora kaj tro fiera kaj iom timis lin. Kutime ili restas for de la ligna fierulo krom se ili petoleme volis ludi inter la kano.

La kano ĉiam permesis kaj se ekpluvas kaj la bestoj ne povas sufiĉe rapide trovi ŝirmilon, la kano klinas la kapon kaj kreas tegmenteton surper la kapo de la ŝirmantoj.

Ofte kunikloj ludis inter la kano, kiu kun plezuro ĝi sekvis la ludojn de la amikoj.

Pli profunde inter kano vivis multaj bestetoj kiel formikoj kaj skaraboj diversspecaj. Pluraj familioj da arvikoloj kaj kampomusoj. Jes vere la kano donis al multaj bestoj hejman senton.

Iun tagon familio de talpoj fosis siajn tunelojn tro proksima al la kverko. Li furioziĝis, blasfemis, skoldis, sed kion ajn li klopodis la talpoj restis blinda kaj surda pro liaj koleroj. La kverkosciis ke l atunelado de talpoj malplifortigas lian ankrigon en la tero. La aliaj bestoj rigardis kun timo al kio okazis. Skarabo proksimiĝis riskante, laŭ propra penso, la vivon por averti la talpojn ke ili ne povas esti en proksimeco de la kverko.



Talpo kun ruĝa nazo, kiu prezentis sin kiel protektanto de vero kaj bestaj rajtoj, respondis ke “ĉiuj bestoj estas liberaj kaj libere povas fari laŭvole. Ĉar tiel estas skribita en deklaracio de bestaj rajtoj”! Ĉevalo kiu audis kion la talpo diris; “memoru la tempo de besto farmo. Tiam estis eĉ skribita sur muro ke‚ ‘ĉiuj bestoj estas egalaj’ kaj vidu kiu okazis.

Porko kiu en najbara kotaĵo gratfrotas sin proteste diris; “diable ĉu eterne ni devas remaĉi tiun malbenitan tempon”.

Ĉiuj silentis kaj rigardis kiel la talpoj daurigis tuneli. Nur kano diris; venu,venu al ĉi tie, al mi ne ĝenas vian diligentan laboron. Ĉiuj devas fari sian laboron, ĉiuj devas preni sian respondecon. Se ĉiuj faras sian laboron laŭ deziro de bestaj dioj, ni vivas en belega mondo.

La kverko koleris kaj li ege bedaŭris ke li ne povis turni la dorson al la kano por montri sian malaprobon por tiom da stultaj diroj de la kano.

Pasis somera venteto kaj la folioj de la kverko iom petoleme susuris. “Silento mi postulas”, diris la kverko. Sed pro timo la folioj tiel tremetis ke ili faris eĉ pli da bruo.

Ĉiuj bestoj kaj plantoj afable akceptis la venteton refreŝigan. La kano iom klinis la kapon por ŝirmi la plej etajn bestojn kontraŭ venteto, kiu kvankam malfortege, jam povis forblovi la plej malgrandajn insektojn.

“Vidu al vi mem”, malagrab-miene diris la kverko. Venteto plej malforta kaj vi jam klinas la kapon. Rigardu al mi, mi staras ĉi tie jam dekojn da jarojn kaj ne klinas kapon eĉ nek por reĝo nek por dio.



La venteto aŭdis kion kverko diris kaj revenis al la kverko. “Atentu, - venteto diris - ke Njord la dio de la vento ne aŭdas kion vi diras. Ne provoku lin”.

La kverko ridegis kaj laute diris: “Njord, ha ha, mi ne timas Njord, mi timas neniun!”

“Silentu do”, mallaŭte diris la kano, “ne provoku. Ek Njord povas koleri vi scias, kaj kion bestoj tiam faras. Imagu ke Njord sendas sian koleron al ĉi tie”.



“Silenti, mi!” kries la kverko. “Ĉu vi kuragas diri, vi feka kotstranto al mi ke mi devas silenti? Ha, konsciu etan neniu, ke se mi povus frapi vin per plej etan brancon de mi, ke vi malaperas.”

“Povas esti - respondis kano - sed mi sekure staras ĉe distanco, do ne devas timi vin.’



Alia vento iom pli forte pasis. “Rapide - diris la kano - metu vin sub ŝirmilon kiun mi kreas por vi.” La bestoj kuris al la kano kaj kusiĝis sin en profunde da la kana paradizo.

La kverko ridegis. “vento ne ĝenas min, klinu vin idioto kaj donu ŝirmon al tiuj timuloj”!

“He du filo de Njord - kriis azeno kiu staris preskaŭ sub la Kverko, - ĉu vi jam scias, la kverko ne timas la venton, li timas nenion kaj neniun li diris”.

“Ĉu” estis la sola kion la vento respondis kaj li forkuris, nu ja rapide kiel vento.

El Sud okcidenta venis grandaj nebuloj, nigraj kiel inkto, pezaj kaj timigaj.



Ĉiuj bestoj kuris al loko kie ili povas trovi ŝirmilon, krom la azeno, neniu alia kuraĝis ŝirmi sin kontraŭ alveninta veteraĉo, sub la kverko.

La kverko volis krii al azeno ke li ne rajtas stari sub lia foliaro, sed la unuaj ventoj jam tiel forte blovas ke li devis enspiri kaj rektigi sin kontraŭ la potenco de la vento.

Aŭdiĝis laŭtega voĉo. “Kiu ne timas min, kiu aŭdacas kontraŭstari min?” Estis Njord mem kiu proksimiĝis.

La kano klinis plej profunde la kapon kaj donis protekton al ĉiuj estaĵoj kiuj tremante sidas sub lia ŝirmilo.

La kverko ridegis. “Jen li diris, vidu kia timulo vi estas. Al mi vento ne ĝenas. Blovu Njord, blovu laŭ vole, mi ne klinas la kapon, mi kontraŭstaras ĉion kaj ĉiun”.

Njord furiozis kaj per svingo de la manoj li plifortigis la venton.

Ŝtormis, ventegis, la akompana pluvo pezigis la foliojn de la kverko. La kverko, kvankam la pezo de la folioj doloris lin laŭte ridis kaj li kriis al la dio de la vento; “Ĉu tio estas la sola al kiu vi kapablas, vidu mi staras rekte, vi ne povas venki min. Mi ne timas vin.”

Njord nun vere koleris, li vokis helpon de la dioj de fulmo, tondro kaj pluvego.

Pli kaj pli la kverko suferis la batojn de la ŝtormo, sed li rifuzis klini la kapon.

La bonkora kano kriis al li. “Submetigu vin, kial esti tiel obstina. Montru respekton por aliaj, ne estu tiel fierega. Fine vi perdas la plej karan kiun vi posedas”.

“Se mi nur malhavis tiujn damnajn foliojn” pensis la kverko kaj li skuegis tiel forte li povis. La folioj ĝemenadis ĉar ili ne jam volis morti tiel frue en vivo. “Bonvolu majesto, estimata moŝto kverko, montru respekton al Njord, ĉu ni ĉiuj devas morti pro via obstineco”.

La azeno rigardis ĉirkaŭ sin por trovi rapide alian ŝirmilon, ĉar li jam aŭdis kelkajn krakadojn kaj scii, ĉar li mem estas obstina, kiel azenoj estas, ke la kverko ne kapablis akcepti, eble pro fakto ke li estas stulta kiel ligno, ke Njord ne finis siajn atakojn antaŭ la kverko klinis kapon. Li volis kuri al ĉevalo kiu havis ladan ŝirmilon kiun lia estro konstruis, sed eĉ ne metron li kuris kiam li falis. La talpoj jus kreis freŝan talpejon por flari kie ili estas kaj azeno povra ne vidis tion.Azenblekante de ĉagreno li ekstaris kaj kuris al ĉevalo, kiu bonvenigis lin en lia domaĉo. Ia ia ia ia, li diris, al kiu ĉevalo respondis per, “estu bonvena amiko sed silentu”. “Jes diris la azeno sed rigardu, la talpoj subfosas la ĉirkaŭon de la kverko, tion li ne travivas”. “Estas la volo de dio, magre respondis la ĉevalo, venu al fenestro kaj ni vidu la rezulton.”

“Por la lasta fojo, klinu la kapon aŭ mi detruas vin” tondris Njord. “Neniam!” estis la respondo de la obstinulo.



Tiam Njord prenis ĉiujn ilarojn kiujn li posedas kaj faris detruan atakon.

La talpoj silente laboris kiel talpoj faras. Ili estis nun ĉe trunko de la kverko.

Njord en plena kolero, ĉar li ne havis sufiĉe rapide kion li volis, ĵetis detruan turnventegon al la kverko. Aŭdigis gigantan krakadon kaj kun multege da bruo, la kverko falis.

Antaŭ li tuŝis la teron li jam estis morta.

La ŝtormo tuj estingiĝis, la nuboj malaperis kaj eĉ ne 10 minutoj poste la suno denove varmigis la teron.

La kano sekiĝis rapide kaj levis denove la kapon.

La bestoj unu post alian aperis kaj vidis la majesta kverko kiu morte kuŝis sur tero.

Neniu , nek plantoj nek bestoj estis feliĉa, kvankam ili ĉiam timis la kverkon, sed estu honesta pri mizero oni ne aplaŭdas.



Iom post iom la folioj liberigis sin de la kverko kaj kiam ili sekiĝis ili komencis duan vivon en kiu ili profitis de ventetoj por postkuri unu alian.

Pluraj monatoj poste kreskis novaj kverkoj el morta majesta kadavro.



Unufoje nur la kano diris, “ne iĝu tro fiera, ne estu obstina. Lernu kiam vi devas klini la kapon”.

Sed kiam ĝi vidis ke la junaj arboj rektigis sin kiam vento pasis, ĝi sciis ke kontraŭ obstineco kaj troa fiereco, sagajn vortojn ne helpas.

16 Comments / add your comment?

Noel Lecomte says:
Dankegon kara Jakvo por via belega rakonto. Kaj kiel diris la fama franca fablisto "Jean de la Fontaine" [Johano de la Fontano] en lia fablo "La Kverko kaj la Kano" : "MI FLEKSAS SED MI NE ROMPAS".
Posted 4 months ago. ( permalink )
Jakvopro says:
Dankon Noel. Kvankam mi estas eĉ ne ombro de de la Fontaine, mi esperas ke vi ĝuis la rereakontadon.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Noel Lecomte replies:
Jes, mi tre ĝuis al la nova reskribo de la rakonto. ĉar via E-a skribo estas ĉiam simpla kaj tre agrabla. Ankoraŭ dankegon, kara Jakvo.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Helena Tylipska says:
Kara Jakvo
Tamen mi bedaŭras vian kverkon. Ĝi travivis multajn jarojn , vidis kaj pasis multon en sia vivo. Certe vi scias ke maljunuloj fariĝas iom grumblemaj, iom egoistaj. Ili sentas ke iom post iom venas fino por ili. Mi konas multajn kverkojn , kiuj donas hejmon al birdoj, al sciuroj, al foinoj, la kverkojn sub kiuj gaje amuzas infanoj, kaj tiujn kiuj nutras arbaran loĝantaron. Je fino ili bezonas ripozon, kaj kelkfoje ankaŭ ĝentilan kareson: Ankaŭ mi en mia infanaĝo grimpis sur mian kverkon kaj pasadis horojn legante la fabelojn. Nia kara aĝa Kverko.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Jakvopro says:
Kara Helena. Laŭ mi la fabloj estis antaŭ multaj jaroj kio nun estas desegnaj filmoj. La bestoj kaj plantoj representas ecojn de homoj. La kverko en rakonto estas simple homo tro fiera, homo tro obstina, kiu pensas ke li ĉiam pravas. La kano reprezentas la bonan, la modestecon.

Fabloj kiujn oni transdoniĝis ofte parole, estis instrua al infanoj.
Malhumileco, orgoleco ne estas bona eco. Humileco jes.
Mi ĝuegis tiujn fablojn dum miaj infanaj jaroj, por poste eniri la realan vivon de plenkreskuloj. Mi feliĉe ne forgesis la fablojn. Nun mia eco estas solidareco kaj amikeco. Kvereloj vundegas min. Mi klinas la kapon se mi povas per ĝi eviti kverelojn. Sed nur klini la kapon ne estas bona eĉo sed supremigado al malbona. Malfacilas trovi la ĝustan rejlon, la vojon de la kontenta vivo, sen ke vi iĝas sklavo de propraj amikoj .
Posted 4 months ago. ( permalink )
Jakvo edited this comment 4 months ago.
Cindy Mckeepro says:
Bonega fablo, kara! Mi ĝuis ĉiun jakvan detalon, eĉ pri la talpoj. ;)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Jakvopro replies:
O jes, mi pensis ke devis pasi talpon. Preskaŭ surda kaj blinda ili fosas kaj ne konscias kion ili postlasas. Demando; ĉu talpoj estas stultaj? Mi ne scias. Plej malbonaj estas talpoj kun ruĝa nazo;-)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Helena Tylipska says:
Kara Jakvo
Mi komprenis bone vian aludon, leginte viajn artikolojn estis klara por mi. Ion mi aldonis al via fabelo, ĉar mi pensis al, kiuj sin kaŝis en la kverkon kaj en la kanojn. Mi ne tro konvintitas,ke kiu sklavigas min, estas mia amiko. -Amikoj, pripensu!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Helena Tylipska edited this comment 4 months ago.
Jakvopro says:
Kara Helena, kiel juna knabo, amiko kaj mi vidis ion kiu pendis en Kverko, do ni decidis ke ni devis havi tion. Mia amiko jetis ŝtonon kiu plej verŝajne pro mia mallerto falis sur mia kapo. Unu semajno mi ne povis iri al lernejo. La kverko ne tenis la ŝtonon sed lasis ĝin fali sur mia kapo.
Multaj jaroj poste mi loĝis en nekredeble luksa domeg, tiuj aferoj okazas en vivo, kiel hazarda fulmo kiu trafas vin. Dum ŝtormo kverko falis sur tegementon de la domo kaj donis multe da damaĝo. Kial la kverko ne falis simple en gardeno?
Tamen vi pravas, jes dum tre varma vetero kaj brula suno estas la kverko kiu donas plej agrablan ripozon kaj ombron.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Tjeri says:
La kverko kaj la kano.

Iun tagon, la kverko diris al la kano:
"Ĉu ne tedas vin aŭskultadi tiun fablon?
Ties moralo estas malaminda,
kaj la homoj malsaĝaj instrui ĝin al buboj.
Kliniĝi, ĉiam kliniĝi,
ĉu ne estas jam troa la klino de la homa naturo?"
"Dubeble, diris la kano;
la vetero ne estas tro bona,
la vento, kiu skuas vian branĉaron
(se mi povas juĝi de kana nivelo)
povus al vi pruvi, hazarde,
ke, ni mem, malgravuloj, tiel malfortaj,
tiel graciletaj, tiel singardaj,
kies viveto estas konstanta zorgo,
kontraŭstarus pli bone al monda ŝtormo
ol iuj orgojluloj, kiuj imagas sin grandaj."
Ĉe tiuj vortoj, la vento ekstaras,
la ŝtormo tondras, kaj la profunda blovo,
kiu rompegas arbarojn,
ĵetas al grundo la fieran kverkon, kiu provokis ĝin.
Tutsame kiel la unua fojo.
"Nu, diris la kano,
la cikolono pasinte, ĝi staris klinata per venta resto,
pri tio, kion diras mia kunulo?
(Antaŭe ĝi neniam aŭdacis uzi tiun vorton.)
Tio, kion mi aŭguris, ne estas okazinta?"
Oni sentis en ĝia voĉo
ĝian kontentitan malamon,
ĝian luman rigardaĉon.
La giganto, kiu suferis,
per milo da mortoj,
per milo da doloroj,
havis malgajan, kaj belan rideton,
kaj antaŭ morti, rigardanta al la kano,
diris al ĝi: "Mi plu estas kverko!"

Jean Annouilh
Fables
(Rapide tradukis Tjeri)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Tjeri edited this comment 4 months ago.
Jakvopro says:
multan dankon Tjeri, mi ne konis ĉi tiun respondon de Annouilh.
Evidente fabloj estis, kiel oni instruis en 60-aj jaroj en medio de maldekstro, por submetigi la homojn al la potenco. Tamen oni povas legi fablojn per diversaj okuloj.
De tempo necesas pensi ĉu pli valoras klini aŭ krevi?
Bona kaj ĝusta instruo povas klerigi la homon fari elekton ĝustan. Foje klini la kapon ne ĉiam malbonas. Sed lasu vin mortigi pro obstineco ne alportas feliĉon.
Mia ideo estis rerakonti por havi plezuron verki kaj doni plezuron al leganto saga.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Helena Tylipska says:
Pensante al leganto. Vi diras ke la fabeloj, fabloj, similas al nunaj desegno-filmoj. Sed kiel granda diferenco rigardi desegnan filmon (aŭ ajnan filmon faritan laŭ iu romano) kie ĉio estas al ni donita preta sur telero kaj la plezuro, la ĝojo, kiun donas la legado, la ebleco imagi heroojn, scenojn, pejzaĝojn, stas senfine pli grandaj ol rigardi sur ekrano. Ĉu? ( el kverko mi iris al libro aŭ libron mi lasis sur kverko?) Mia okjara nepo legas multe kaj faras min feliĉa.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Jakvopro says:
Kara Helena,
Nu jes mi pensis pri viaj vortoj. Mi memoras kiam mia filino estis malgranda kaj mi laŭtlegis fablon aŭ infanrakonton kaj ĉiam estis tiuj mil demandoj. Prave estis la fantazio kiu laboris. Spektante desegnajn filmojn, ŝi havis ĉiujn respondojn. Kiam la giganto mortofalis bone, li mortofalas, sed n ekiam mi legis por ŝi kaj poste ŝi legis mem. Legi alvokas demandojn, estas alia mondo.

Kiam oni legas fablon pri la kverko kaj la kano, leganto mem decidas kiel profunde la kano klinas la kapon, kiel rapide la kverko falas sur teren.
Mi ĉiam demandas min, se kverko tamen devis fali, kial li ne falis inter la kano. Ĉu per tio li montris ke li ne volas morti kun malamika sento en koro al la kano. Jes klare la kverko estas obstina sed ne malamika, ĈU?
Posted 4 months ago. ( permalink )
rughulo says:
la fabloj nur reflektas la socian vivon de homo j- Sed homo nek estas besto- nek planto. Tial sciencfikcio inventas robotojn kaj eksterterajn estaĵojn . la vera utopio nur povas disvolviĝi en kosmo nekonta sur planedo en distanco de milionoj da lumjaro .
Sed bedaŭrine Utopio ne ekzistas - ĝi nenie troveblas- tial ni devas kontentiĝi per infanecaj fabloj kaj fabeloj.
Posted 4 months ago. ( permalink )
ЄЭPatrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIOЄЭ says:
Simple dankon Jakvo, pro tiu amuze belega rerakonto ! Ĉiam estas plezuro legi viajn verkaĵojn.
Amike el NovKaledonio
Posted 4 months ago. ( permalink )
Jakvopro says:
dankon amikoj el fora lando de la mia.
Estas granda plezuro por mi povu legi ke rakonto plaĉas. Ĉu tio ne estas grava parto de Esperanto-vivo. Krei amikecon inter homoj?
Posted 4 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...