Ĉiam homoj militis, batalis, ekstermis. Homoj mortis tutsola sur sojlo de la domo, sur strate,
Feliĉe, ni nun havas poŝtelefonon kaj ĉiu iĝas registrata.
Kuglo trafas vian koron, sed vi ne plu mortas tutsola. Vi estas registrita de amiko kiu filmas vin.
Morti en soleco apenaŭ plu eblas.
Vortoj lamas, diskutoj mutas. Ni havas filmojn, - nu, kiel fulmotondro ili pasas.
Send a message
Search for members
Cindy Mckeepro says:
Jam ne iu mortas sola, mistere. La mondo spektas.
Eble ni spektas senpove, eble nur la fakto ke ni vidas ĉion ŝanĝos konduton. ?
Pri invado de privateco, ĉu ni starigos novan konvencion cele al hontigi la invadantojn? Ĉu tio bridos tian konduton?
Jakvopro says:
La bildoj montris plej grandan teroron. Sed en subtegmentejo pendis leterojn de atestantoj. Per simplaj vortoj ili parolis pri la granda sufero. tio mense perturbis min. Mi neniam forgesas, same kiel la rakontoj de iamajn kolegojn kiuj suferis la koncentrejojn. Kiel ili kuleretkvante rakontis pri kio okazis.
Vere ni ne bezonas bildojn por havi la veron de filmisto, sed la plenan rakonton, post faktoj.
Mi rekomendas la verkaron de Primo Levi, kiu rakontas same kuleretkvante pri koncentrejoj. Tiu atestoj diras pli ol mil bildoj.
Ni ne silentas pri morto malhonesta sed ne sensaciigas pri ĝi.
"Mi prenis per mano akvon elnecesejo kaj trinkis ĝin pro neeltenebla soifo. La tago poste mi malsaniĝis kaj preskaŭ mortis". Primo Levi el plena verkaro.
Ĉu iu bezonas Holivutaj filmoj pri tio por kompreni?
Jakvo edited this comment 4 months ago.
Ivica Truto says:
Okaze de privateco kaj ebleco morti trankvila, sola aŭ ĉirkauita per familianoj tio unue dependas de nia elekto kaj maniero de vivo.