Jakvo Published on May 1st, 2009
by Jakvopro

Jakvo's blog

Browse posts
La Sankta Virgulino de Antverpeno.
Posted on July 6, 2009
11 comments (latest 4 months ago)
Rapida penso
Posted on July 3rd, 2009
3 comments (latest 5 months ago)
vortoj sur vico, kiel kutime
Posted on June 30, 2009
1 comment (latest 5 months ago)
Amo finala
Posted on June 18, 2009
6 comments (latest 5 months ago)
Kurisu Kei
11 comments (latest 6 months ago)
Venu al Milano
Posted on April 24, 2009
7 comments (latest 7 months ago)
La mirinda Imperiestra Asocio de la Mupimopa diasporo - IAM !
Posted on April 24, 2009
22 comments (latest 2 weeks ago)
prelegeto dum SAT-Amikara Kongreso
Posted on April 18, 2009
4 comments (latest 7 months ago)
SAT-Amikara Kongreso 2009
Posted on April 18, 2009
7 comments (latest 7 months ago)

More information

This post is public
Attribution
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 334 times

Kurisu Kei

Friday May 1st, 2009 at 06:55AM

Kurisu Kei
Kurisu Kei
En 2004 oktobro, mi renkontiĝis kun monumento de Japana Esperantolando, mia kamarado Kurisu Kei.

Mi pasis tutan tagon kun li kaj kiam mi adiaŭis lin vespere mi sciis ke tiu persono restas por ĉiam en mia memoro.

Edukita, elstara, inteligenta kaj iom naiva. Jes li havis iun certan naivecon, feliĉe, ĉar sen tiu naiveco li neniam povis plenumi kion li en vivo faris.

Li havis absolutan kredon en estonto en la junuloj, li vivis kun espero kaj ne estis tiel maljuna ke li diris ke antaŭe en antaŭa tempo, ĉion estis pli bone. Li sciis kaj ankaŭ diris ke neniam la vivo de parto de la homoj estis tiel bona kiel nun kaj per tio li referencis al la riĉaj landoj.



Kun bedaŭro mi legas en komuniko de UEA:Jam ne plu komunisto, li dum la

kvindekaj jaroj iĝis respektata specialisto pri Ĉeĥoslovakio en sia

lando.

Kurisu Kei kiun mi renkontis, je aĝo de 94 jaroj tiam, estis komunisto, vera komunisto. O jes ne plu membro de asocio de flagoflirtigantoj, sed komunisto en koro, pensoj kaj agadoj. Li forĝetis la doktriniĝon, kiun li ricevis kaj iĝis aŭtenta komunisto. Persono kiu komprenas ke nur pere de komuna batalo ni povas atingi celon deziratan.



Mi memoras kiel ni sidis kune en komforta seĝo li kaj mi unu apud alian. La imperiestro kaj la burlesko. Mirigis min kiom da respekto Kurisu Kei havis por mi. Neniam en vivo mi spertis ke persono de lia kvalitoj montris respekton por la etulo el Flandrio.

Li instruis min ke sen respekto ne eblas konstrui ion ajn, certe ne pacan mondon.



Gazetaro en la mondo ne metas sur unua paĝo; Kurisu Kei mortis. Gazetaro el la mondo jam delonge ne plu aperigas gravan informon.

Kurisu Kei mortis. Mi havas larmojn en okuloj, eble ĉar mi estas emocia idioto aŭ ĉar mi ne scias kiamaniere doni mian plej grandan respekton por Kurisu Kei.

Estas hodiaŭ La Unua de Majo. La tago ke ni rememoras ke ni laboristoj neniam plu devas klini por reĝoj kaj nobelaro. Ni povas teni niajn manojn en poŝo kaj kaskedon sur kapo kiam la „gravuloj” pasas.



Sed nun mi klinas plej profunde, per plej granda respekto, por honorigi mian amikon Kurisu Kei.

11 Comments / add your comment?

Noel Lecomte says:
"Sen respekto ne eblas konstrui ion ajn, certe ne pacan mondon".
Jen bela pensado por la Unua de Majo.
Posted 7 months ago. ( permalink / translate )
Faro(Takinulo) Tsukuru says:
Jes, Jakvo li estas tre konata esp-isto en Nipono, kvankam li jam plu ne estus en nia mondo. Li multe studis ĉeĥoskovakiajn literaturojn k traduklis en la niponan.... Vere pli k pli bonaj esp-istoj forpasas el mia lando.... dankon pro via artikolo pri s-ro Kuirsu Kei! Fortan kapklinon k kultas al li!
Posted 7 months ago. ( permalink )
Aleksandro Horváth says:
Mi pensas kun malĝoja koro pri Kurisu Kei. Mi helpis al li antaŭ jaroj traduki hungarajn enmetaĵojn en iu rakonto de Haŝek. Poste li petis min, ne plu sendi tradukaĵojn, ĉar li devas paŭzigi la laboron, ĉar li havas pli gravajn taskojn. Nun jam li havas la plej gravajn taskon: ripozi la lacon de tuta vivo.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Jakvopro says:
Kara Aleksandro, kiam mi renkontis Kurisu Kei en la jaro 2004 li havis jam 94 jaroj, sed, rigardu al la foto kiun mi tiam prenis de li, li aspektis 60. Kaj pli li estis tiel aktiva ke mi apenaŭ povis kredi kiam li diris lian aĝon. Li estis eble la plej riĉa homo kiun mi iam renkontis, sed lia riceco troviĝis en lia pensoj kaj faroj.
Lia ĉambro en maljunulejo estis modesta, sed li ege fieris pri lia ĉambro. Lito kaj libroj kaj komputilo kaj la radioj de grandega pensulo.
Kia homo, nekredeble.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Ivica Truto says:
Mi malĝojas pro la novaĵo... neniam havanta eblecon renkonti Lin, sed alia flanke Homoj kiel li neniam forpasas, au almenau dum vivas iliajn verkojn... Prenu ni lian ekzemplon kaj lernu respekti aliajn!!!
Posted 7 months ago. ( permalink )
Tonyo says:
Mi legis tekstojn liajn, kaj mi ja ne pensis ke li estus tiom altaĝa. Kaj, jes, liaj tekstoj tramontris inteligentecon kaj bonkorecon.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Parisoserk says:
Honoron al lia memoro. Mi mem havis kelkajn kontaktojn kun li pro mia ofico ĉe SAT kaj pro mia traduko de "7000 tagoj en Siberio". Li deziris traduki ĝin japanen kaj eĉ petis sendi al li la kroatan originalon, ĉar pro lia kono de la ĉeĥa lingvo li kredis povi kompreni la kroatan. Mi tiam informis lin pri la ekzisto de la ĉeĥa traduko, farita laŭ mia esperanta. Ripozu pace kara amiko, ĉar vi daŭre vivos en viaj verkoj kaj danke al via agado.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Helena Tylipska says:
Kara Jakvo
Estu beataj "Emociaj Idiotoj" Mi ne konis saĝan sinjoron Kurisu Kei, sed via artikolo pri li estas tiel ĝentila kaj sincera...
Via renkontiĝo estis tiu de du grandaj amikoj... Dankon
Posted 7 months ago. ( permalink )
Jakvopro says:
Kara Helena, malplaĉas al mi nomi homojn grava. Tamen estas devige diri tion pri Kurisu Kei. Paroli kun li estas havi freŝan aeron, esperon, deziron agadi.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Jakvo edited this comment 7 months ago.
V I Z I László* says:
Brava kuraĝo! Nun - kiam sentaŭgaj neniuloj malbenas "la komunistojn" - prezenti kun respekto veran komuniston.

Ekore!
Posted 7 months ago. ( permalink )
Olga Belyaeva says:
Bonega artikolo, dank'al kiu mi ekkonis pri tia mirinda homo
Dankegon, kara Jakvo
Posted 6 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...