Jakvo Published on April 24, 2009
by Jakvopro

Jakvo's blog

Browse posts
Rapida penso
Posted on July 3rd, 2009
3 comments (latest 5 months ago)
vortoj sur vico, kiel kutime
Posted on June 30, 2009
1 comment (latest 5 months ago)
Amo finala
Posted on June 18, 2009
6 comments (latest 5 months ago)
Kurisu Kei
Posted on May 1st, 2009
11 comments (latest 6 months ago)
Venu al Milano
7 comments (latest 7 months ago)
La mirinda Imperiestra Asocio de la Mupimopa diasporo - IAM !
Posted on April 24, 2009
22 comments (latest 2 weeks ago)
prelegeto dum SAT-Amikara Kongreso
Posted on April 18, 2009
4 comments (latest 7 months ago)
SAT-Amikara Kongreso 2009
Posted on April 18, 2009
7 comments (latest 7 months ago)
pri miaj tekstoj
Posted on April 4, 2009
2 comments (latest 8 months ago)

More information

This post is public
Attribution
  1. Read 356 times

Venu al Milano

Friday April 24, 2009 at 03:30PM

Skala, Duomo, galerio Vittorio Emanuele, piazza-j, basilikoj, palazzo-j,

diversaj artoj, suno, kantoj, etoso neforgesebla,



Ĉion ĉi vi trovas en belega urbo kiu en 222 jaroj antaŭ Kristo nomiĝis Mediolanum.

Jes mi parolas pri Milano.

La belega urbo en la nordo de Italio. centro de modo kaj beleco.


Kiu ne revas viziti ĉi tiun belegan urbon, kiu ne volas trinki plej bongustan kapuĉinon sur suna plaĉo en urbo kiu ŝaŭmas kaj vivas. La dolĉa fari nenion. En najbareco la Lago Bela (Isola Bella).

Kiu ne volas viziti ĉi tiun urbon en etoso de amikeco, en etoso de Esperanto. Plenan semajnon inter la 18-a kaj 25-a de julio kiam vi povas promenadi tra stratoj kun nomoj kiuj sonas kiel sonorilo. Manĝi kun viaj amikoj el esperantio en unu el la famkonataj „Tratoria” picon aŭ spageton.

Estas pli, multe pli en Milano kaj mi aliĝis por gustumi tion. Mi volas revidi novajn kaj malnovajn amikojn, partopreni diskutojn kaj prelegojn kaj viziti monumentojn kaj artaĵojn dum turismaj promenadoj kaj ekskursoj.


Mi partoprenos SAT kongreson, ĉar mi volas partopreni kongreson kie mi konas aliajn homojn, kie mi sentas min tuj hejme inter amikoj, kie mi ne perdiĝas inter miloj da homoj, sidi en salonoj tro malgrandaj aŭ devi estis ekstere pro manko da loko kaj tiel maltrafas interesan eventon.


La prezoj estas modestaj konsderante ke vi estas en monda urbo kun historio riĉega.

Kial vi ne venos. Ĝuu la etoson de kongreo kie krokodilado ne okazas, kie la nivelo de Esperanto estas alta, kie vi povas lerni kio estas SAT kaj ĝia laboro.

Mi invitas vin ĉiuj aliĝi al mirinda kongreso.

Plian informon kaj aliĝilon vi trovas ĉi tie < http://www.arciesperanto.it/html/lang/eo/sat-2009/ekskursoj/>.

Venu, ĝuu. Mi atendas vin

kore jakvo Schram, prezidanto Plenum-Komitato de Sennacieca Asocio Tutmonda


7 Comments / add your comment?

Gražina says:
Ĝis revido en Milano! :-)
Posted 7 months ago. ( permalink )
Jakvopro says:
O jes Grazina, ĝis Milano, kunportu ĉiujn viajn amikojn kaj konatajn por ke ni povu aŭdi kiel Andrea Montagner kantas O solo mia;-) kaj mi silentas
Posted 7 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro says:
Mi mem ne povas veni, sed mi sendos kubanon al Milano.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Jakvopro says:
La Kubano estas bonvena.
Posted 7 months ago. ( permalink / translate )
Gražina says:
Ĉu la sama kubano kiu nun prelegadas en kluboj de Eŭropo? Ĉu li restos en Eŭropo ĝis julio?
Posted 7 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro replies:
Nun mi konstatas ke mi eraris: tiu sama kubano ja iros al Milano por prelegi ĉe ARCI Esperanto. Sed tio jam okazos en la 23-a de majo. Li reflugos Kubon en la 3-a de junio. Do li ne partoprenos en la SAT-kongreso mem.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Jakvopro says:
kiel diras Manuel: Mi scias nenion!
Posted 7 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...