Mi estas simpla laboristo, jes mi estas. Dum 42 jaroj mi ŝlifis diamantojn. Pardonu mi devas korekti, mi prilaboris diamantojn. Kiel knabo 14- jaraĝa mi iris al fabriko kie mi lernis la metion. Post unu jaro mi sciis ke mi plene satiĝis de diamantoj kaj la mondo de diamantoj. Ne, tiam mi ne jam konsciis ke por trovi diamantojn oni amase detruas patrinan teron. Ke homoj preskaŭ sklave devas labori por trovi la "valorajn ŝtonetojn".

Bedaŭrinde por mi, kiam mi hejme diris ke fakte mi ne trovis kontentigon en lernado de metio de diamantprilaboristo, mia patrino respondis ke mi faris mian elekton kaj ne ĉiu jaro denove povas ŝanĝi ideon kion mi volas fari en la vivo por vivteni min. Kiam patro rigardis al mi, mi tuj decidis obei, jen decido mapli dolora.


Venis la jaro 1965 kaj armejo bezonis min. Restu ĉe armejo diris patro, vi havas laboron ĝis pensiigo, neniu problemo kaj salajro garantiita. Armeo, almenaŭ la Belga, ne bezonis knabon kiu rifuzis porti armilon. Do mi reiris al mondo diamanta, la mondo de la brilanta sango.


Mi ĉiam multe legis, kiel knabo precipe rubaĝon aŭ librojn pri aventuristoj kiuj iris al malluma Afriko por malsovaĝigi la nigrulojn. Pardonu ke mi skribas frazon tiel, sed antaŭ 50 jaroj neniu riproĉus vin se vi parolis tiel. Nigruloj estis sovaĝa kaj stulte evidente kaj ne havis kredon, do iras al infero. Mi eĉ ne volas paroli kiel LA homoj parolis pri ĉiganoj, judoj kaj samseksemuloj evidente kvazaŭ estas speco inferiora.

Mi ne havis la edukon nek saĝon kiu diris min ke estas malbona ke homoj pritraktas homojn kiel bestojn aŭ kiel specojn malvalorojn. Feliĉe mi havis koron kiu diris al mi kio estas bona kaj kio malbona. Malofte en vivo koro trompis min.


Kiel juna knabo, komencanto en diamantprilaborado, mi sinsekve havis 3 kolegojn kiuj travivis la koncentrejojn. Kuleretkvante ili rakontis al mi pri vivo en koncentrejo. Pri amatoj kiuj ne revenis, pri dumviva doloro kiun ili devis suferi.


Plej grava persono de tiu 3 estis Roeltje. Viro plene da vivo, giganto de 2 metroj kun koro de dolĉa kuko. Diable, larmoj venas en okuloj kiam mi tajpas ĉi tiujn vortojn. Kia personeco. Li perdis tutan familion, 3 infanojn, 2 gefratojn, edzinon, domon, sed tio estas nur ŝtonoj diris Roeltje.

Neniam mi aŭdis lin uzi la insultan vorton germanaĉo. Roeltje ne estis besto kun koro kretena. Eble Roeltje estis iu de la dioj kiu vizitis la teron. Estis ege pene kaj malfacile por li paroli pri la tempo malluma . Sed neniam li publike riproĉis la germanan popolon.

Roeltje parolis al mi pri solidareco kaj komunismo. Jes duflanke li estis malbona laŭ sistemo hitlero. Li naskiĝis juda kaj iĝis komunisto.


Leviĝu, en mizer’ dronanta, - Sklavar’ malsata de la ter’ kantis Roeltje kaj mi kantis kun li kaj diris ke ankaŭ mi estas komunisto, kvankam je tiu aĝo kaj manko de edukado mi apenaŭ sciis kiu komunismo kaj komunisto estas.

Nu iom mi lernis en bazalernejo en vilaĝeto pri la ruĝa danĝero kaj flava danĝero. La ruĝa estas la Rusoj kaj flavaj estas la Ĉinoj. La mondo povus saviĝi nur se la ruĝaj kaj flavaj malamikoj ekstermis unu la alian, almenaŭ tion diris al ni la instruisto kiu ricevis pravan dorsfrapeton de la pastro.

Solidareco diris Roeltje, la mondo povas funkcii nur pere de solidareco. Pastro diris kelkaj jaroj antaŭe ke estis dio kiu aranĝis ĉion. Mi komencis kredi Roeltje.Vidu la frazojn kaj ideojn de Roeltje mi komprenis. Ĉio estis simpla kaj klara kaj li ne kreis malamikon por leviĝi sin super aliajn. Roeltje simple estis bona homo. Li neniam parolis pri iu cielo por la bonuloj kaj infero por malbonuloj aŭ pri popolo kiu superas al alia. Roeltje estis humanisto, liberpensulo, revoluciulo. Li kuraĝis ne partopreni al ĝenerala tendenco, sed ĉiam analizis antaŭ decidi.

Mi revenis de la armeo kaj ĉar estis gepatra deziro re al diamantmedion. Armeo tamen havis influon al miaj pensoj kaj ideoj. Mi kreis grandan malamon al iu ajn formo de konflikto. Ne komprenas ke homoj lasas sin frenezigi de demagogoj kaj falsaj profetoj pri neĉeso de milito aŭ konflikto.

Dum 2 jaroj post armejo tempo mi klopodis retrovi iun dion kiu taŭgas en miaj pensoj kaj mia vivo, sed ĉiam denove mi pensis pri Roeltje kaj la koncentrejoj. Kaj en tiu mondo dioj , se ili ludis rolon, eraris. La bono devas veni de ni mem. Ni kreŭ solidarecon kaj amikecon diris Roeltje

Leviĝu, en mizer’ dronanta, - Sklavar’ malsata de la ter’ mi aŭdis lin ĉiam devove kanti. Solidareco!!!

Dum jaroj mi legis nur librojn kiuj aŭ pritraktis politikajn konceptojn aŭ kiuj rilatis pri laborista lukto.

Poste sekvis longan tempon en kiu nur filozofio estis legata.

Seneca donas ripozon en la kapo, Denis Diderot plezuron, gajecon eĉ Nietsche turmentadoj , Hannah Arendt, por ŝi mi preskaŭ sentas amon. Pensoj tiel grandiozaj.

Antaŭ kelkaj tagoj mi parolis kun tre kara amikino, kaj iumomente temo estis klasbatalo, kaj solidareco kaj mi menciis La Internacia. Jam dum tempo mi ne plu tiel intence parolis pri iu, kiu plenigis mian vivon

Leviĝu, en mizer’ dronanta, - Sklavar’ malsata de la ter’ mi denove aŭdis per voĉo de Roeltje.

Ĉi matene mi iom googlis por scii kio restas pri La Internacia kaj pri Solidareco.

Roeltje certe ploris kiam li vidis kion homoj faris kun lia idealo. Li rezistis al plej grandaj teruraĵoj en koncentrejoj, perdis preskaŭ tutan familion kaj li travivis pro lia idealo, paca mondo, mondo en kiu regas solidarecon, amikecon.


48 jaroj post kiam mi komencis labori mi pripenas la vivon kaj apenaŭ ne povas pensi al iu krom al Roeltje. Solidareco li diris. Li estis nobla homo.


Mi daŭre estas simpla laboristo, proleto, sed jes jam frotbriligita proleto. For sloganoj kaj demagoj el la vivo. For la teorioj de kiuj neniam partoprenis batalon en fabriko. La simpleco de la realo, la ĉiutaga vivo kaj tiam mi re kaj re pensas pri Roeltje.

Roelte pravis: Solidareco! li diris kaj li kantis denove, laŭte ĉar li estis fiera ke li estis laboristo kiu defendis la rajtojn de la laboristaro:

Leviĝu, en mizer’ dronanta,
Sklavar’ malsata de la ter’ !
Raci’ nin vokas indignanta
Al mortbatalo pro l’ liber’.
Malnovan mondon ni detruos
Ĝis fundament’ de l’ tirani’
Kaj nian novan ni konstruos :
Ne nuloj-ĉio estu ni !

De tempo kiam vivo mallumas mi klopodas pensi al Roeltje.

Mi restis simpla laboristo, sed fine mi fieras pri tio. Mi esperas ke Roeltje ne estus malkontenta pri mi, vere tion mi esperas.