Saluton gekaraj!

Antaŭ kelkaj semajnoj mi iniciatis novan projekton: Maŝintradukado al Esperanto!

Mi celas fari kiel eble plej bonkvalitan maŝinan tradukadon de la angla al Esperanto, pere de la sistemo Apertium. Legu ankaŭ la artikolon en Libera Folio.


Vi povas provi la tradukilon, sed mi avertas ke estas grandegaj mankoj ankoraŭ, do ne uzu la rezulton por pritaksi la projekton kaj ne raportu pri strangaĵoj.

Eventuale venos ankaŭ la direkto Esperanto → angla kaj eble eĉ pli da lingvoj. Jam ekzistas preta tradukilo hispana → Esperanto kaj kataluna → Esperanto.

Helpu min!

Ĝuste nun (4a de septembro) mi estas nur mi (Jacob Nordfalk) kiu kiel esperantisto prilaboras la projekton! La Apertium-uloj estas ege helpemaj, sed tamen mi bezonas helpon de eble 3-4 esperantistoj pli por tiu ĉi granda entrepreno!

Vi povas helpi en diversaj manieroj:

  • Lingvistoj: Se vi komprenas vortojn tiajn ĉi vi estas ege bezonata.
  • Anglalingvanoj

Legu pli ĉe wiki.apertium.org/wiki/Ma%C5%9Dintradukado_al_Esperanto

Kaj ne hezitu kontakti min ĉe jacob.nordfalk@gmail.com se vi havas tempon kaj volas engaĝiĝi en la projekto!

Kore,

Jacob