February 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  

Archives

December 2009 (2)
November 2009 (4)
October 2009 (3)
July 2009 (5)
June 2009 (4)
May 2009 (3)
March 2009 (1)
February 2009 (2)
January 2009 (1)
December 2008 (1)
November 2008 (4)
October 2008 (1)
September 2008 (2)
August 2008 (1)
July 2008 (1)
June 2008 (11)
May 2008 (6)
April 2008 (3)
March 2008 (1)
February 2008 (5)
January 2008 (10)
December 2007 (6)
November 2007 (2)

February 18, 2009

Patrino! Parolu ruse!

Trijarulino Maŝa spektis sian plej ŝatatan filmon pri museto Mejzi. En la momento, kiam Mejzi prepras donacon por siaj akvariaj fiŝetoj, la patrino demandas Maŝa-n:

— Por kiu Mejzi preparis suprizon?

— Por fiŝoj, — respondas aŭtomate Maŝa (en Esperanto, kiun ŝi malofte uzas aktive).

Poste ŝi kvazaŭ sentis ian malakordon interne, rigardis la patrinon kaj severe diris en la rusa: „Parolu ruse!“

— Sed kial? — miris la patrino.

— Ĉar en Esperanto parolas la patro. Vi parolu ruse.

Malgranda artisto
Malgranda artisto



Published at 23:19 / 6 comments / 287 visits
This post is public

February 19, 2009

Ha, mi forgesis fanfaroni

Mi nun ĉiumarde instruas Esperanton kaj ĉiuvendrede — la osetan.

Mezlernejo en nordo de la urbo ekhavis ideon instrui malpli popularajn lingvojn sur sia bazo kaj invitis min inter la unuaj instruistoj. La sola alia instruata tie lingvo estas la greka.

Estas certe malfacile kaj ne tre enspezige. Sed mi delonge havis jukon pri tio, eĉ sonĝis kiel mi instruas jen tiun lingvon, jen tiun, kaj iom feliĉas nun.

Published at 16:16 / 6 comments / 442 visits
This post is public

( 2 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...