November 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30              

Archives

December 2009 (4)
November 2009 (4)
October 2009 (3)
July 2009 (5)
June 2009 (4)
May 2009 (3)
March 2009 (1)
February 2009 (2)
January 2009 (1)
December 2008 (1)
November 2008 (4)
October 2008 (1)
September 2008 (2)
August 2008 (1)
July 2008 (1)
June 2008 (11)
May 2008 (6)
April 2008 (3)
March 2008 (1)
February 2008 (5)
January 2008 (10)
December 2007 (6)
November 2007 (2)

November 2nd, 2008

Novaj lernantoj

Mi trafoliumis enketilojn de la Moskva Lingva Festivalo (okazinta la 26-an de oktobro en Moskvo). Minimume tri personoj mencias la finnan (kaj sole ĝin) en la linio „Kiujn lingvojn vi ekdeziris lerni post tiu ĉi festivalo“. Unu persono planas eklerni la hindian kaj la finnan samtempe.

La prezento de la finna estis sufiĉe bona. Eble ne tre strukturigita per si mem, sed la prezentanto (Jukka Halonen, jam dum du jaroj moskvano) sukcesis interesi la venintojn.

Dum lia prezento moskva esperantisto demandis, kiel Jukka taksas la nivelon de la finna ĉe la rusaj lernintoj. Jukka ne tuj komprenis la demandon, sed kiam komprenis, diris „mi ne konas tiajn“ :)

En la festivalo mi prezentis la lingvon osetan, kiun mi iam eklernis en la lastaj jaroj de mezlernejo kaj atingis fluan legokapablon. La unuan fojon mi faris la prezenton ne sola, sed kun etne oseta moskvano Kristina. Ŝajne rezultiĝis bone, kvankam iu knabino poste plendis en sia VivĴurnalo, ke oni ne donis al ŝi peceton de la tradicia oseta kuko (mankis sistemo dum la disdono kaj iu povis esti malatentita, bedaŭrinde); pli poste ŝi fermis la enskribon kun siaj impresoj, mi ne povas doni ligon al la kritiko.

Inter la aliulaj prezentoj mi tre ŝatis tiun de la hungara. Ĝi estis tre sprita kaj facile memorebla. Tamen apenaŭ eblas diri, ke ĝi estis tre instiga al ekstudo :)

Iuj homoj promesis skribi al mi kaj vizitadi mian paĝaron pri la oseta. Lingvaj festivaloj tre bone popularigas nebanalajn lingvojn! :)

Published at 10:49 / 4 comments / 505 visits
This post is public

November 14, 2008

Vizito al Finnlando

Estis denove neforgesebla vizito al Finnlando. Dankon al Harri kaj Jukka pro la bona akcepto.

La plej impresaj aferoj estis:

• Vojaĝo en malplena vagono. Eble ĉar estis lundo, aŭ ankoraŭ pro iu kialo, ni estis la solaj tri personoj en la tuta vagono la tutan vojon. Tio estis tre oportune, ĉar eblis, ekzemple, kuri kun la infano tien-reen, laŭte kanti infanajn kantojn kaj tiel plu. La revena vojo estis tiurilate „normala“, kvankam eĉ tiam ni havis unu superfluan seĝon kaj uzis ĝin.

• La klubejo de helsinkaj esperantistoj. Esperantistoj havas loĝejon en teretaĝo de loĝdomo ĉe unu el la centraj metrostacioj. Estas tre modesta loĝejeto: unu ĉambro, necesejo kaj mezgranda kuirejo. Tamen estas oportunega afero; ĉie staras E-libroj kaj gazetoj, kelkaj tre interesaj. Jukka Pietiläinen regalis nin per teo, kiun oni infuzas tie en interesa maniero: en la vitra bovleto de kaf-maŝino. Mi demandis Jukkan, ĉu ne estas vero, ke finnoj preferas ĉiam trinki nur kafon, al kio li rakontis pri interesa esploreto, kiu montras, ke inter la finnlandaj esperantistoj plejparto estas teumemaj :)

• La apudurboj de Helsinko estas ne malpli ravaj, ol ĝiaj centraj partoj. Tikkurila kaj Kerava estas tre pacaj kaj belaj lokoj, almenaŭ de la unua kaj dua rigardo. La apudurba trajna sistemo, kiun mi antaŭe timis kaj evitadis, evidentiĝis esti ege oportuna.

• Maŝa ekhavis en Tikkurila novan plej ŝatatan ludilon (vidu inter la novaj fotoj).

Published at 23:52 / 1 comment / 314 visits
This post is public

November 19, 2008

Ĉe la konsulejo vintris

La Vico
La Vico
La tutan tagon mi pasigis hodiaŭ ĉe la finnlanda konsulejo en Peterburgo. Faladis la unua neĝo, homoj staris tra la konsuleja korteto, tra la pordego, laŭlonge de la strateto kaj ankoraŭ kelkdek metrojn malantaŭ la angulo, en la centmetra vico. Mi venis je la naŭa matene kaj eniris ĉirkaŭ la 14-a. Intertempe al mi aliĝis ankaŭ la edzino, ĉar mi forgesis hejme preni ŝian subskribon sub la enketilo. Krome, la konsulejo en sia listo de parencoj, kiuj rajtas peti vizon por aliaj homoj, mencias geavojn, gefilojn, sed ial ne geedzojn (plej verŝajne oni forgesis listigi, sed riski ne aperis deziro).

La vizito, kiel ĉiam pri burokratismaj instancoj tra la mondo, ne pasis sen surprizoj. Virino en la fenestreto akceptis niajn dokumentojn kaj demandis min pri... domicilo. Domicilo (ankaŭ konata kiel propisko — „enskribiĝo“ povus esti Esperanta paŭso) estas afero, kelkfoje kondamnita, kelkfoje alinomita, kelkfoje anoncita ne plu praktikata — sed daŭre en diversaj lokoj oni renkontas la postulon pri ĝi. Temas pri tio, ke mi kreskis en Vladikavkaz kaj daŭre estas registrita tie en la gepatra loĝejo; en la kazo de konsulejo tio signifas, ke la ĉiam troŝarĝita peterburga konsulejo povus insisti pri mia vojaĝo al Moskvo, kie vladikavkazanoj devas normale peti pri finnlanda vizo. Mi klarigis, ke mi konstante loĝas en Peterburgo ekde pratempoj, ke mi havas ĉi tie familion kaj t. n. „portempan registriĝon“ — la fenestrulino kopiis ĉiujn dokumentojn, sed la timeto pri malsukceso postrestis.

Poste estis ankoraŭ viceto en la banko por pagi duoble 35 EUR. Tiu viceto neniel forte impresis min, ĉar ĝi estis en varmo kaj antaŭ mi staris nur tri personoj :) Oni devas pagi por la vizo nur en sola banko Orgres, kies plejparton posedas finna Nordea.

Ni devos reveni al la konsulejo la 10-an de decembro. Normale daŭras du semajnojn, sed mi neniam feliĉis trafi en normalan periodon — nun onidire la konsulejo troŝarĝitas pro la vizpetoj antaŭ la Novjaraj ferioj, por kiuj multaj peterburganoj ŝatas veni en Finnlandon. Mi eble ricevos porjaran vizon kun la rajto resti en la lando 30 tagojn dum ĉiu duonjaro; la saman sukceskaze havos filineto Marja kaj malpli longan (pro la baldaŭa eksvalidiĝo de la eksterlanda pasporto) — Nataŝa.

En la hodiaŭa vizo oni parolis pri la vico: malmultaj plendas, ĉar la kialoj de la problemo kompreneblas kaj objektivas. Sed mi aŭdis minimume du sobrajn proponojn: a) antaŭregistri homojn per la reto: se mi scius, ke mi havas numeron 905 kaj rajtas veni inter la 14a kaj la 15a, tio mult ŝparus mian vivenergion kaj la etoson ĉirkaŭ la konsulejo; b) faciligi eldonon de la neunuaj vizoj: ekz., se persono jam kelkfoje estis en Finnlando kaj ne kaŭzis tie grandajn problemojn, li rajtu je ia duonaŭtomata procedo: ekz., ĉe la limo. Pri la dua propono eble ne funkcios pro iaj Schengen-postuloj; pri la unua — eble pro tio, ke multaj homoj ne (sci)povas uzi Interreton ĝis nun (sed tiaj povus havi apartajn tagojn, ekzemple).

Published at 14:41 / 11 comments / 577 visits
This post is public

November 27, 2008

Ni ĉiam trovos...

Mi nun serĉas lernantojn por Esperanto-kurso, kiu eble komenciĝos jam en decembro. En populara ruslingva socia reto mi starigis grupon kaj dismetis anoncojn pri la kurso. Aliĝis 30 personoj; nun mi kontaktas ilin kaj laŭvoje rigardas, kio ili estas — ja estas interese.

Unu junulino el inter la aliĝintoj studis somere en Finnlando (mi ne komprenis, kion ĝuste; estas sufiĉe multaj lingvaj kursoj por rusoj tie, eĉ de la angla lingvo). Ŝi publikigis siajn fotojn. En la pridiskuto de unu el tiuj fotoj okazas interparolo:

— Nenio farindas en tiu Finnlando.
— Dependas de persono.
— Nu kion eblas tie fari?!
— Studi kaj ripozi.
— Laŭ mi, nur studi. Finnoj estas sufokiga popolet’!
— Ni ĉiam trovos esceptojn! :)) — respondis la aliĝinto al Esperanto-kurso.

Mi ŝatas ŝian pensmanieron. Estas io esperantisma en ĝi :)

Published at 23:16 / 6 comments / 513 visits
This post is public

( 4 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...