September 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30          

Archives

December 2009 (3)
November 2009 (4)
October 2009 (3)
July 2009 (5)
June 2009 (4)
May 2009 (3)
March 2009 (1)
February 2009 (2)
January 2009 (1)
December 2008 (1)
November 2008 (4)
October 2008 (1)
September 2008 (2)
August 2008 (1)
July 2008 (1)
June 2008 (11)
May 2008 (6)
April 2008 (3)
March 2008 (1)
February 2008 (5)
January 2008 (10)
December 2007 (6)
November 2007 (2)

September 19, 2008

Pomorie, Bulgario

Mi subskribis kelkajn hieraŭajn fotojn el Pomorie, la urbo kun Esperanta hotelo. Antaŭe mi ne povis tion fari, ĉar Interreto estis malstabila. Kaj mi blogis pri la impresoj, cetere: Pomorie, la esperanta urbo.
Published at 12:02 / 0 comments / 183 visits
This post is public

September 25, 2008

Istanbul

Ah, finfine mi plenumis mian delongan revon kaj vizitis Turkion. Mi venis en la eŭropan Turkion buse hieraŭ nokte je la 1-a kaj forlasis ĝin sammaniere la saman tagon preskaŭ meznokte.

Kompreneble dum tiu tempo mi ne multon vidis en Stambulo, sed ja sufiĉe por ĝui la etoson. Iomete malhelpis, ke mia kunvojaĝanta boparencino ne tre ŝatis la urbon (mi supozas, ke ĉar ŝi estis en malbona humoro aŭ ĉar ŝi havis ian antaŭsupozon pri Turkio).

La plej grava mirigaĵo de la tago estis la malkovro, ke en Stambulo vendistoj multe pli facile kaj decideme parolas ruse, ol eĉ en Bulgario. Oni ne nur respondas al demandoj ruse, oni eĉ mem alparolas ruse, kiam havas supozon, ke vidas ruslingvanojn antaŭ si. Mia ĝerma turka lingvo tute ne estis bezonata, ĉar vendistoj kaj kelneroj kutime havas iom pli bonan rusan :)

Mi nepre planas iam reveni por vojaĝi en Turkio iom pli bone kaj longe.

Published at 11:16 / 6 comments / 516 visits
This post is public

( 2 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...