June 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

December 2009 (2)
November 2009 (4)
October 2009 (3)
July 2009 (5)
June 2009 (4)
May 2009 (3)
March 2009 (1)
February 2009 (2)
January 2009 (1)
December 2008 (1)
November 2008 (4)
October 2008 (1)
September 2008 (2)
August 2008 (1)
July 2008 (1)
June 2008 (11)
May 2008 (6)
April 2008 (3)
March 2008 (1)
February 2008 (5)
January 2008 (10)
December 2007 (6)
November 2007 (2)

June 3rd, 2008

Wikimedia

Denove en la baloto estas nur anglalingvanoj.

I prefer: Harel Cain[5], Alex Bakharev[3], Jussi-Ville Heiskanen[1], Ting Chen[4], Samuel Klein[2].

Published at 05:35 / 0 comments / 225 visits
This post is public

June 11, 2008

Universala finna vorto

Eventuale mi iros por 2-3 tagoj en Finnlandon dum la proksimaj tagoj; mi pruntis de mia infano la belegan ideon pri universala vorto.

Kiam Maŝa ne scias iun vorton, ŝi diras ŝtuka ruse. Multaj lingvoj havas ian anstaŭigan vorton; ekzemple, en la oseta la vorto ed estas fakte pronomo, propran signifon ĝi ne havas tute, oni uzas ĝin ĉiam anstataŭ forgesita vorto: „mi edas pri edo ede, se transporti tion en Esperanton.

Do, la demando estas: kion oni uzas en la finna por tiu celo? Ĉu kapine taŭgas aŭ alia vorto estas pli uzata.

Published at 17:39 / 22 comments / 901 visits
This post is public

June 12, 2008

Linukso ŝanĝiĝis

Ho jes, por ke ĉiuj Esperantaj amikoj sciu pri la reala stato de la afero, Linusko en mia komputilo jam ŝanĝiĝis. Anstataŭ la antaŭe uzita openSUSE (versioj 10.3 kaj 11.0 RC 1) mi ekuzis la distribuaĵon Mandriva, rezulton de la ĉefe triŝtata kunlaboro (Francio, Brazilo kaj Usono).

Mi rimarkis, ke mi foje preferas francan softvaron nur ĉar ĝi estas franca :) Eble, estas neracia konduto. La alia franca softvaro, kiun mi delonge kaj kun plezuro uzas, estas la fotofoliumilo XnView. Kaj ankaŭ tiu ĉi paĝaro, Ipernitio, certe.

Por elekti Mandrivan ne sufiĉis nur ĝia franceco. Mi antaŭe testis ĝin kun relative agrabla efekto kaj pli poste, dum la Peterburga Interreta Konferenco en Olgino, mi eksciis, ke Mandrivan en Rusio subtenas la Linuksa Centro. Laŭ klarigo de la reprezentanto de LinuxCenter, oni elektis unu distribuaĵon por ne "dispecigi fortojn" dum lokigo (rusigo) de Linukso kaj solvado de aliaj problemoj. Oni elektis Mandrivan, ĉar ĝi malpli bataleme rilatas al Vindozo (Ubuntu oficiale ne subtenas programaron por ŝajnigi Vindozon en Linukso, kio ja estas grava en la kazoj, kiam necesas transporti firmaon aŭ institucion al Linukso) kaj ĉar ĝi ofte renoviĝas (la farataj en Rusio ALT kaj ASP Linuksoj ofte ne sukcesas aktualan „feraĵon“).

Published at 23:09 / 7 comments / 474 visits
This post is public

June 13, 2008

La kvara plej bona blogo

Mi partoprenas konkurseton pri „la plej bona blogo“. Gravetas por mi reteni la kvaran lokon, apenaŭ eblus pli alta.

Por voĉdoni por mia dulingva blogo Amikeco.ru vizitu la blogon de Spomoni kaj elektu adreson amikeco.ru en la voĉdonilo dekstre.

Partoprenante la voĉdonon vi certe ne rompas la regulojn, ĉar laŭ la reguloj mi povas varbi voĉdonantojn kaj, krome, vi ja povas pritaksi mian blogon, ĉar ĝi estas dulingva. Ĉiuj ceteraj el 17 certe ne havas Esperantan parton :)

Antaŭdankon.

Published at 20:13 / 6 comments / 524 visits
This post is public

June 16, 2008

Mian foton reproduktas grandega novaĵservo

Ne tre bona novaĵo, sed ja la foto de la loko estas mia!

http://lenta.ru/news/2008/06/15/sel/ — grandega ruslingva novaĵservo informas pri kotfluo, detruinta la vojon en montaro de Osetio. Kun la foto, kiun iam faris kaj alŝutis en Vikipedion mi.

Published at 08:23 / 3 comments / 301 visits
This post is public

June 16, 2008

Eksperimenta rimado

Mi ne scias, kiu influas kiun, sed ambaŭ mi kaj mia du-kaj-duonon-jar-aĝa filino konstante ion rimas kaj kantas kun la inventitaj vortoj. Mia lasta hodiaŭa kanto mirigis min per sia eksperimenteco: certe paroli tiel en Esperanto ne indas. Sed kanti „sub nazon“ — kial ne? :)

Màlfacíla kaj tre trista
Estas mia ’kzisto...

La ritmo postulis, ke la komenca silabo forfalu. Natura okazo en pluraj lingvoj: du najbaraj vokaloj kuniĝas; sed ne okazu en Esperanto... :)

Published at 12:28 / 0 comments / 268 visits
This post is public

June 18, 2008

Joĵin

Antaŭnelonge mi blogis pri la furora ĉeĥa kanto „Joĵin“ kaj ĝia populareco en Rusio. Hodiaŭ mi trovis en la reto pli detalan historion de la kanto en Rusio. Ekzistas speciala vikipedieca projekto por priskribi popularajn retajn „memojn“ (viruse populariĝantajn stultetajn amuzaĵojn) kaj en ĝi — artikolo pri Joĵin. Ĝuste kiel mi supozis, la kanto pri Joĵin aperis en ruslingva Interreto ĵus, komence de junio, tiel asertas la kolektive verkita artikolo.

Citaĵo el la artikolo:

Meze de februaro rasaj poloj eĉ sukcesis eltiri la ĉeĥojn gastroli en Reĉ Pospolita, montris ilin en novaĵoj kaj ĝenerale ĝojis pri vivo. Iuj polaj televidaj humuristoj eĉ registris kovraĵon por la kanto, kie ili mallerte reproduktis la vidaĵon kaj kantis aĉaĵojn pri la prezidento, Al-Kaida kaj io ajn. Aldone la kanto iel strange efektis hungarojn, sed ĉar en la madjara lingvo scipovas legi neniu enloĝanto de la planedo Tero, kontroli tiun informon ne eblas.

NB: La lingvaĵo strangetas, ĉar mi ekspromte provis redoni la strangetan lingvaĵon de la rusa originalo. Reĉ Pospolita(ja) estas la rusa tradicia maniero transdoni la nomon de la tradicia pola ŝtato Rzeczpospolita (kio, ŝajne, iĝis la pola vorto por "respubliko" kun paso de tempo). La madjara estas la hungara, kompreneble.

Published at 19:35 / 0 comments / 277 visits
This post is public

Published at 09:48 / 4 comments / 385 visits
This post is public

June 21, 2008

Futbalo

Rusio gajnis.
Oni bruas.

Published at 21:58 / 8 comments / 566 visits
This post is public

June 26, 2008

Denove pri la viza sistemo

Per Ŝengena vizo eblas viziti ĉiujn Ŝengen-ŝtatojn, sekvante la regulon de pligranda kvanto da vizitoj en la landon de la eldoninta ŝtato, en via kazo Finnlando.

Tia estis la oficiala respondo de la viza fako en la finnlanda ambasadejo. Do, por vojaĝi al la Universala Kongreso kun la buso de mosvkaj esperantistoj julie mi bezonus havi unu viziton al Finnlando por eniri Pollandon. Ĉar mi ankoraŭ ne uzis la freŝan finnlandan vizon, mi devos iri tra Finnlando al Nederlando sola (kaj reveni kun la moskvanoj, kiuj revenas buse tra Svedio kaj Finnlando)...

Mi jam laciĝis de tiuj vizaj aferoj, verdire.

Published at 07:51 / 5 comments / 405 visits
This post is public

June 30, 2008

Mi venos la 19-an al UK

Hodiaŭ mi aĉetis bileton por flugo el Helsinki al Amsterdam la 19-an de julio kun ŝanĝo en Kopenhagen. La flugo (de SAS/Blue1) startas tre frue matene (la 6-a kaj iom), sed rekompence mi esperas esti en Roterdamo iam ĝis vespero. Espereble je la 16-a aŭ simile.

Mi ankoraŭ ne certas, per kio mi venos en Finnlandon. Ĉar plej proksimtempe ni forveturos el Peterburgo kun la tuta familio, mi eventuale devos ekvojaĝi el Moskvo. Mi neniam faris tion el Moskvo. La plej facila solvo ŝajnas la trajno "Leo Tolstoj", rekta el Moskvo al Helsinko, sed ĝi ja imageble multekostas. La ebleco veni al Peterburgo kun la popolo, kutimstile, estas alloga, sed en tiu ideo mi malŝatas, ke mi devos urĝe trovi ĉi tie buson ĝis Helsinko. Krome mi ne ŝatas la doganejon, kiu kontrolas la busojn: foje la kontrolistoj estas iom tro kontrolemaj (kion mi povas kompreni) kaj unufoje estis iom krude ŝercemaj al mi (kion mi timas resperti, ĉar kun ioma maturiĝo mi iĝis ankaŭ pli eksplodema). Fakte, mi ne plu portas kulerojn en poŝoj de mia jako, tial la situacio ne povus ripetiĝi nun :) Sed, kiel oni diras, „осадок остался“ (la impreso restis).

Kio zorgigas min pri la frua forflugo, estas la flughaveno en Vantaa. Espereble, se ĝi priservas tiajn frumatenajn flugojn, en ĝi eblas ĉeesti ekde vespero ĝis frumateno. Mi konas kelkajn flughavenojn, kiuj ja ne enlasas pasaĝerojn nokte: ekzemple tiu en Mineralnije Vodi, sufiĉe granda flughaveno en Nord-Kaŭkazio. Pasintsomere mi havis ŝanĝon en Rostov-na-Donu (de trajno al aviadilo) — kaj la ebleco travivi nokton sub tegmento kaj sen risko malfruiĝi al la frua flugo estis tre ĝustatempa tie.

De Roterdamo mi planas reveni buse kun grupo de rusiaj (ĉefe moskvaj) esperantistoj. Tiel mi vidos iom da Germanio, revidos Svedion (ŝajne eĉ Leŝofoŝon!) kaj Finnlandon.

Published at 19:58 / 9 comments / 516 visits
This post is public

( 11 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...