May 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30 31  

Archives

November 2008 (4)
October 2008 (1)
September 2008 (2)
August 2008 (1)
July 2008 (1)
June 2008 (11)
May 2008 (6)
April 2008 (3)
March 2008 (1)
February 2008 (5)
January 2008 (10)
December 2007 (6)
November 2007 (2)

May 6, 2008

La vetero

La vetero ĉi tie tre malagrable kaj surprize malvarmiĝis. Ankoraŭ du tagojn antaŭe, en la tri unuaj tagoj de majo, vetero estis tiel varma, ke biciklistoj promenis tra la urbo nudaj. Sed hodiaŭ dematene neĝis!..

Mi ne lacas diradi, ke estis tre vejrda decido flanke de Petro la Unua fondi la ĉefurbon ĉi tie, dum li havis iom da elekto...

Nu jen, kvazaŭ disputante kun mi, ĵus pafis la kanono de la Petro-Paŭla fortikaĵo. Ĝi ĉiam pafas por marki la 12-an horon precize, kaj ĉiam plu surprizas min la pafo. Alia tre careca invento, certe...

Published at 08:04 / 2 comments / 185 visits
This post is public

May 11, 2008

Linuksaj problemetoj

Certe mi scias, ke ekzistas [programistoj-respondas] kaj aliaj lokoj, sed mi jxus instalis kaj agordis tion...

Post kiam mi sukcese instalis Linukson openSUSE, agordis en gxi ret-aliron kaj unuecigis uzon de Firefox en openSUSE kaj WinXP, mi havas demandon. Cxu ekzistas facila maniero tajpi  Esperantajn literojn el Linukso laux la Ek-maniero. Pri Esperanta klavaro mi ja scias, sed mi bezonas tajpi ikse kaj ricevadi cxapelojn.

He?..

Published at 01:38 / 17 comments / 393 visits
This post is public

May 18, 2008

La viza sistemo aĉas

Hodiaŭ mi telefonis al mia peranto pri la ricevo de finnlanda vizo. Ni planis ricevi la trimonatajn vizojn hodiaŭ, lunde, post tio mi tuj devus proponi miajn dokumentojn al la litova konsulejo por ricevi litovan vizon tiel, ke mi iru al la esperantista ĵurnalista forumo fine de majo.

Tamen, la peranto informis min, ke en la finnlanda konsulejo oni havas „prokrastiĝon“ por proksimume du semajnoj. Tia prokrasteto signifas, ke... (la teksto rezultiĝis tro longa, legu ĝin en la blogo ĉe amikeco.ru)

Published at 22:55 / 9 comments / 281 visits
This post is public

May 19, 2008

pro

Subite ĉe miaj komentoj en Ipernity aperis la ruĝkolora alskribo „pro“. Mi scias, ke normale ĝi signifas pagitan konton kun kelkaj aldonaj privilegioj. Ĉar mi ne pagis kontraŭ tia konto (mi eluzas nur 2-3% de mia kvoto monate, do eĉ ne pensis pri pro-iĝo), mi demandas min: kiel okazis?..

Ĉu Ipernity praktikas donacadon de pro-kontoj por nepagemuloj por ke tiuj komprenu, ke estas bona servo?..

Published at 19:31 / 5 comments / 452 visits
This post is public

May 23, 2008

Anstataŭ Vilno Viborg

Anstataŭ la antaŭe planita semajnfino en Finnlando kaj sekvasemajna partopreno en la ĵurnalista kongreso de Vilnius (Litovio), ni iros por sabato-dimanĉo al Viborg kaj poste restos en Peterburgo.

La viza problemo neniel solviĝis: miaj dokumentoj daŭre restas en la finnlanda konsulejo, kie la 3-monata vizo estas plu preparata. Ĉar la 20-an estas mia naskiĝtago kaj la 24-an — naskiĝtago de mia edzino, ni volis iom vojaĝi por sabato kaj dimanĉo. Nur du facile atingeblaj el Peterburgo urboj estas vere vidindaj, laŭ ni: Novgorod kaj Viborg. Ni elektis la lastan, kiu troviĝis pli alte en niaj listoj de vizitindaj lokoj. Do, ni jam aĉetis biletojn por la trajno, kiu dum du horoj matene venigos nin al tiu urbo kun tre komplika historio. Ni jam antaŭmendis bonan ĉambron en unu el la malpli grandaj hoteloj de Viborg.

Samtempe kun ni al Viborg venos kelkaj niaj amikoj; inter ili la du junaj viroj, kiuj iam estis miaj universitataj samgrupanoj kaj nun loĝas en Peterburgo. En la urbego ni tre malofte renkontiĝas: la jubilea naskiĝtago en malgranda urbo helpos iom refreŝigi la amikajn rilatojn.

Mi penos elmeti iom da multimediaĵoj el la urbo Viborg, sed certe mi estas nesufiĉe bone ekipita por foti ĝin. Mi konas jam kelkajn homojn, kiujn Viborg sorĉe ravis, estas iusence danĝera urbo: multajn ĝi kaptas kaj postulas de ili reveni kaj reveni plu... :)

Published at 22:47 / 6 comments / 217 visits
This post is public

May 29, 2008

Hokeo, futbalo kaj Eŭrovido

Ne pretergapu la grandan blogaĵon pri la enlandaj reagoj al la majaj venkoj de Rusio (UEFA, mondĉampionato pri hokeo kaj Eŭrovido-kantokonkurso)!

http://amikeco.ru/2008/05/hokeo-futbalo-kaj-eurovido.html

Published at 09:22 / 2 comments / 166 visits
This post is public

( 6 posts )