April 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30        

Archives

December 2009 (2)
November 2009 (4)
October 2009 (3)
July 2009 (5)
June 2009 (4)
May 2009 (3)
March 2009 (1)
February 2009 (2)
January 2009 (1)
December 2008 (1)
November 2008 (4)
October 2008 (1)
September 2008 (2)
August 2008 (1)
July 2008 (1)
June 2008 (11)
May 2008 (6)
April 2008 (3)
March 2008 (1)
February 2008 (5)
January 2008 (10)
December 2007 (6)
November 2007 (2)

April 2nd, 2008

Kompatinda ministro

Finnlandaj rusdevenaj virinoj kompatas la eks-ministron de Finnlando Ilkka Kanerva (kiu estis eksigita pro amindumo kun striptiza dancistino, kaze se iu leganto ne aŭdis la aferon). La 1-an de aprilo finnlanda televido montris kelkajn sms-mesaĝojn, kiujn Kanerva sendis al sia juna dancanta amikino. La kompatemaj virinoj komentas pri la televida okazo:

— Kanerva, kia ajn li estu stultulo, povas ekprocesi pri damaĝo de lia digno (se entute eblas uzi tiun vorton).
— Kompatinda viro, vere.

La nova ministro pri eksterlandaj aferoj, interalie, parolas Esperanto kaj disdonas intervjuojn al E-gazetaro :)

Intertempe mi konjugacias la finnajn verbojn »»

 

Published at 00:33 / 17 comments / 764 visits
This post is public

April 9, 2008

Festivalo pripagata

La dua Lingva Festivalo en Peterburgo riskas denove iĝi subtenita ĉefe de esperantistoj mem. Malgraŭ konstada monpetado ĉe diversaj instancoj, eĉ kun mencio de UNESCO kaj mondpaco , nur negrandajn subtenerojn ni sukcesis trovi: nome, aranĝon de nutrado por ĉiuj venintoj (kontraŭ ilia mono, sed tamen en la ejo, kio ja bonas) kaj senpage por la prezentantojn (bonege, sed espereble funkcios nefuŝe); kaj ĉiutagajn reklamanoncojn ĉe unu radiostacio (el dekoj da funkciantaj en la urbo). Krome preskonferenca centro konsentis fari nian preskonferencon sen ajna nia investo.

Ĵus mi sendis leterojn ankoraŭ al du lokoj: unu banko kaj unu telefona kompanio. Morgaŭ jam estos sensence iun ajn kontakti, ĉar la festivalo estas jam dimanĉe.

Certe plej dezirinde estus fari, kiel en Ĉuvaŝio: vendadi enirbiletojn. Sed pri tio ne konsentis la estraro de nia ejo (kaj fakte tion ne tre ŝatis niaj koroj).

Teruraĉas la sorto de esperantisto: faru amasajn aranĝojn por la publiko, kaj eĉ pagu kontraŭ la ebleco!..

Published at 22:25 / 2 comments / 368 visits
This post is public

April 15, 2008

BTW, spam sux

Spamado en Ipernity iĝas vere abomena. La plej malagrabla speco de spamado estas tiu, duonsincera, kiam oni ne povas certe distingi, kio estas spamado ("Vidu mian stultan komenton kaj venu vidi miajn fotojn!") kaj kio estas sincera saluto ("Saluton! Mi ne havas ion por diri, sed volas montri mian simpation!")...

Probable, nenio fareblas pri tio. Estas sorto de ĉiuj sociaj retoj: kiam ili pligrandiĝas, stranguloj amase ekpromenas tra ĝiaj paĝoj, kaj restas nur viŝadi la komentojn, kiujn oni ne ŝatas en siaj paĝoj — same, kiel ni delonge faras pri nia retpoŝto... Suspir’...

Published at 12:47 / 4 comments / 532 visits
This post is public

( 3 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...